En Septembro, 1856ᵃ, li estis denove ĉe Salisbury pafante perdrikojn
kun sia patro. Ili estis atingintaj monteton de kie oni povas rigardi
la katedralon. Fawcett estis antaŭen irinta sed lia patro ne sciis
tion. Birdo sin levis antaŭ S-ro Fawcett, kiu pafis, trafante la
perdrikon. Henriko eksaltis antaŭen por preni la birdon, forgesante ke
estas alia ŝarĝo en la pafilo; lia patro, nevidante Henrikon, pafis
denove -- tuj blindigante tute sian filon.
La lastan objekton kiun Henriko Fawcett vidis estis la pinto de la
katedralo, kaj iom da ĝia majesteco kaj nobleco eniris en la novan
vivon de la blindulo, kiu neniam ŝanceliĝis, sed daŭris netimigite laŭ
sia suprenvojo. Lia patro estis tute subpremigita, sed Fawcett, kvankam
li sciis tute bone la gravecon de tio, kio okazis, baldaŭ diris: “Mi
tute ne permesos ke tiu ĉi akcidento faru diferencon en mia kariero. Mi
daŭrigos miajn agojn laŭ la samaj fakoj kaj kun la sama fortikeco kiel
ĉiam.”