DE KOBAJOJ ĜIS KOLEGIO

Henriko amis ludi en la vendejo. La domo de lia patro, kie Henriko

naskiĝis, estis kontraŭ ĝi. Kiam okazis foiroj la vendejo estis tre

gaja, kaj kiam la cirko vizitis la urbon kaj oni starigis la tendojn

tie, estis ja glore. Kelkfoje eta Henriko kaj lia fratino iris al la

cirko kaj vidis ĉiujn el la mirindaj bestoj, akrabatoj, kaj ĵonglistoj.

Henriko tre ŝatis kuri sur la ebenaĵoj por paroli al la paŝtistoj kaj

rigardi iliajn ŝafojn. Kiam li estis okjara li iris al edukejo. Li

skribis tre melankoliajn leterojn al sia familio. En unu li malgaje

petas al la patrino ke ŝi bonvolu sendi al li la oston de la ŝinko,

post kiam la familio tute finos ĝin. Vi povas imagi kiel malmulte de

la ŝinko la familio manĝis, kaj kiom da ĝi restis sur la osto kiun

oni sendis al Henriko. Sed malgraŭ la impresio, kiun li donis ke oni

malsatigas lin en la edukejo, li fariĝis grasa kaj altkreska, kaj tre

gaja tie. Poste li nomas la donacon, -- kobajinon kaj kvar kobajidojn,

-- kiu tute feliĉigis lin. Ŝajne li amis ĉiujn bestojn kaj ĉiajn

amuzaĵojn.

Kiam li estis altkreska dekkvarjara knabo, li iris al Queenwood

Kolegio, kie li tre progresis en la matematiko, sed ricevis malbonajn

gradojn pro lingvoj. Li fariĝis redaktoro de ĵurnalo, La Queenwood

Kroniko; li komencis paroladi, kaj penis paroli same kiel lia patro.

Li verkis artikolon pri vaporo, kiu tiel plaĉis lian patron, ke li

donis al Henriko livron (ĉirkaŭ $2.50 en usona mono) (kvin spesmilojn).

Sub la ĉielo sur la kamparo li paradis per siaj longaj kruroj same

kiel gruo, kun liaj nezorgitaj haroj blovataj de la vento, kaj

laŭte redirante partojn de Shakespeare aŭ alia poezio. Kelkfoje la

terkulturistoj kiuj preterpasis opiniis ke li estas freneza. Kiam la

knaboj amasiĝis post la lernotempo ĉiutage, kaj parolis pri tio, kio

ili intencas fariĝi kiam ili altkreskiĝos, Henriko, -- kiu ne bezonis

multe plu kreski ekstere, ĉar li estis la plej alta el ili -- ĉiam

deklaris ke li volas esti ŝtatisto, kaj helpi fari justajn leĝojn por

la laboristaro. Li estis tiel solenega pri sia ambicio ke la aliaj

knaboj ridegis.

Fine li tiel progresis en la matematiko, ke oni sendis lin al la granda

Universitato de Cambridge (Kembriĝo). Je tiu tempo li estis alta ses

futojn kaj tri colojn (1.9 metrojn) kaj tre maldika. Lia vizaĝo estis

honesta kaj impona, sed ne bela. Unu el liaj amikoj skribis pri li ke

li havis amikan rideton, kiu tiel radiigis lian tutan vizaĝon, ke

ĉiuj infektiĝis per lia gajeco.

Li faris multajn amikojn en kolegio, kaj estis tiel feliĉa kun nobeloj

kaj aliaj altranguloj kiel li estis kun siaj amikoj, la vendistaro aŭ

la paŝtistoj. Li ĉiam supozis ke homoj estas tio, kio ili ja estas,

kaj esperis ke ili same kondutos al li. Li tiel multe laboradis je sia

matematiko, ke en la jaro 1854ᵃ -- li estis tiam dudekunu-jara -- li

gajnis tion, kion oni nomis “scholarship”, stipendio. Poste li gajnis

“Fellowship,” alispecan stipendion, kiu liveris al li $1,250.00, aŭ en

la angla mono £250 (Sm. 2500), ĉiujare. Por tiu mono li devis instrui

aliajn virojn pri tio, kion li jam lernis.

Li ankoraŭ firme intencis iri al parlamento, kaj ĉar lia familio ne

povis helpi lin, nek per mono nek per influo, li decidis ke la plej

bona maniero por atingi lian celon estas fariĝi juristo. Sed ĵus kiam

li komencis la studadon, oni ordonis lin tute ripozi pro malsano de

la okuloj. Sed li neniam permesis ke malkuraĝaĵoj intermetu sin je

lia laborado, kaj spite de la konsilo de lia kuracisto, li akceptis

lernanton je matematiko, kaj kune kun lia fratino ili iris al Parizo.

Li baldaŭ revenis al Anglujo, kie Mario agis kiel lia sindonema

sekretariino. Li pasigis multe da tempo aŭskultante al paroladoj en la

parlamentejo, dum en lia koro li tenis sian vivambicion, nome, fari sin

potenco en la registaro de Anglujo kaj tiamaniere havi fortan pozicion

en kiu li povos batali kaj laboradi por la bonstato de siaj samlandanoj.

Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo · 第 6 / 14 题