LA KNABO KAJ LA ORGENO

Kiam ĉiuj knabinoj kaj knaboj altkreskiĝos, ili devus iri al Salisbury

(Salisberi) en Anglujo, por vidi la antikvan katedralon, kaj por

aŭdi la orgenon kiu havas tiajn dolĉajn tonojn, ke ŝajnas kvazaŭ la

najtingaloj kiuj loĝas proksime nepre flugas en la katedralon kiam

neniu estas tie, por doni lecionojn je dolĉeco al la granda orgeno, kaj

por diri al ĝi kiel kanti. La ventoj de la ebenaĵoj de Salisbury blovas

tra la granda pordo de la preĝejo, kaj murmuretas al la orgeno pri la

misteroj kiujn ili pasis dum siaj vojaĝoj; pri la aferoj kiuj okazis

proksime, multajn jarojn antaŭ ol la katedralo estis konstruita, je la

tempo kiam, laŭdire, la Druidoj havis siajn diservojn, kaj kelkfoje

mortigis siajn homoferojn ĉe la rokegoj de Stonehenge. La orgeno kies

spirado mem estas la vento, honore gardas tiujn ĉi sekretojn, sed

kelkfoje oni miras, kiam ĝi sonigas la gajegan edziĝan marŝmuzikon,

kial la birdoj ŝajnas partopreni en la edziĝa ĥoro, aŭ, alifoje, kial

la vento plorĝemas dum la tuta funebra marŝmuziko. Vi ankaŭ devas gardi

tiujn ĉi sekretojn se vi iros al Salisbury. La “Serĉlumo”[1] eltrovis

ilin, kaj konfidencie rakontas ilin al siaj geknaboj.

[1] The “Searchlight” (Serĉlumo), revuo kiun oni elsendos el la

Light House (Lumturo) de la New York Association for the Blind

(Nov-Jorka Asocio por la Blinduloj) al ĉiuj infanoj kiuj deziras

ĝin -- presita Braille.

Tre malgranda knabo iafoje vagadis tra la katedralo, kaj aŭdis la

grandan orgenon, sed li ne sciis tion, kion vi scias pri ĝi; li ne

estis lerninta zorge aŭskulti, kiel poste li lernis, kaj krom tio

li estis tre okupata knabeto. Lia nomo estis Henry Fawcett (Henriko

Foset). Li naskiĝis ĉirkaŭ la tempo de via praavino (en la jaro 1833ᵃ),

kiam la avino de Reĝo Georgo, poste Reĝino Viktorino, estis ankoraŭ

dekkvarjara knabineto.

La patro de Henriko tenis drapbutikon. Lia patrino estis tre lerta

virino, kies patro, antaŭa juristo, multe instruis ŝin.

La patro de Henriko havis tre fortan voĉon, kaj sciis kiel devigi

homojn aŭskulti al ĝi. Kiam la batalo de Waterloo okazis kaj li vidis

la novaĵojn en la ĵurnalo li ekkaptis ekzempleron, kaj saltis sur la

veturilon kiu staris meze de la vilaĝa strato, kaj legis pri la glora

angla venko al siaj avidaj gesamurbanoj, kies patroj kaj filoj estis en

Belgujo en la terura milito.

Ĉar la patro de Henriko estis saĝa, gaja kaj afabla, kaj paroladis

tiel bone ke homoj ĝoje atentis al tio, kion li diris, oni elektis lin

urbestro de Salisbury. Tio okazis antaŭ ol Henriko venis al Salisbury.

Li havis fratinon, Marion, al kiu li estis sindonema, kaj du fratojn.

Lia unua instruistino ne diras al ni ke li estis eĉ iomete bona

knabeto por via imitado. Ŝi diris ke li estis plej ĝenanta lernanto,

ke lia kapo similis kribrilon ĉar el la pensoj kiujn ŝi penis enmeti

en ĝin ĉiuj elfluis. Henriko informis sian patrinon ke lia kompatinda

instruistino anoncis ke, “se ni daŭros agi tiel ni mortigos ŝin,” kaj

tamen li diris, “Patrino, ni ja daŭras, kaj ankoraŭ ŝi ne mortas!” Kiun

vi kompatas, Henrikon aŭ lian instruistinon?

Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo · 第 5 / 14 题