TRIA AKTO

(La sidcxambro de _sinjorino Borkman._ La lampo dauxre lumas

antaux la kanapotablo. Ene en la gxardena cxambro estas estingite kaj

mallume.)

(_Sinjorino Borkman_, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa,

interna impeto tra la antauxcxambra pordo, iras al la fenestro kaj

tiras la kurtenon iom flanken; poste sxi iras al la kahelforno kaj

eksidas, sed baldaux eksaltas kaj iras por tiri la sonorigsxnuron.

Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste sxi denove

sonorigas; cxi tiun fojon pli impete.)

(Iom poste envenas la _cxambristino_ el la antauxa cxambro. Sxi

aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte sxi vestis sin en tuta

rapideco.)

SINJORINO BORKMAN

(senpacience) Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du

fojojn!

CXAMBRISTINO

Jes, sinjorino, mi ja auxdis.

SINJORINO BORKMAN

Kaj vi tamen ne venas.

CXAMBRISTINO

(malgajhumora) Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestajxojn, mi

scias.

SINJORINO BORKMAN

Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por sercxi mian

filon.

CXAMBRISTINO

(rigardas sxin en surprizo) Cxu mi sercxu la studenton?

SINJORINO BORKMAN

Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, cxar mi volas paroli kun

li.

CXAMBRISTINO

(acide grumblante) Do pli bone ke mi veku la veturigiston cxe la

administranto.

SINJORINO BORKMAN

Kial tio?

CXAMBRISTINO

Por ke li jungu antaux la sledo. Tia terura, negxa vetero kia estas

cxi-vespere.

SINJORINO BORKMAN

Ho, tio ne gravas. Nur rapidigxu! Estas ja tute proksime trans la

angulo.

CXAMBRISTINO

Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj cxe la angulo, tio.

SINJORINO BORKMAN

Jes, efektive estas. Cxu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato

Hinkels?

CXAMBRISTINO

(moke) Ho cxu, estas _tie_, ke la studento estas cxi-vespere?

SINJORINO BORKMAN

(ekmiras) Jes, kie li alie estus?

CXAMBRISTINO

(formas iun rideton) Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas,

mi.

SINJORINO BORKMAN

Kie, vi pensas.

CXAMBRISTINO

Cxe tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas sxin.

SINJORINO BORKMAN

Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn

_tie._

CXAMBRISTINO

(duone murmurante) Sxajne ili diras, ke li venas tien cxiutage.

SINJORINO BORKMAN

Estas nur babilajxo, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj

sercxu lin.

CXAMBRISTINO

(rektigas la nukon) Jes, je Dio; mi do iros.

(Sxi volas eliri tra la antauxcxambro. En la sama momento tiu

pordo malfermigxas. _Ella Renthejm_ kaj _Borkman_ aperas sur la

sojlo.)

SINJORINO BORKMAN

(sxancelas pasxon malantauxen) Kion tio cxi signifu!

CXAMBRISTINO

(timigita, senpere plektas la manojn) Ho Jesuo do!

SINJORINO BORKMAN

(flustras al la _cxambristino_) Diru, ke li venu tujtuje!

CXAMBRISTINO

(mallauxte) Jes ja, sinjorino.

(_Ella Renthejm_ kaj, post sxi, _Borkman_ venas en la cxambron. La

_cxambristino_ sxteliras malantaux ili tra la pordo kaj fermas post

si.)

(Mallonga pauxzo.)

SINJORINO BORKMAN

(denove sinrega, turnas sin al _Ella_) Kion li volas cxi tie malsupre

cxe mi?

ELLA RENTHEJM

Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN

Tion li neniam antauxe provis.

ELLA RENTHEJM

Cxi-vespere li volas.

SINJORINO BORKMAN

La lastan fojon kiam ni staris vidalvide -- estis en la tribunalo.

Tiam mi alvokigxis por doni klarigon --

BORKMAN

(proksimigxas) Kaj cxi-vespere estas _mi_, kiu volas doni

klarigon.

SINJORINO BORKMAN

(rigardas lin) _Vi!_

BORKMAN

Ne pri tio, kion mi krimis. Cxar _tion_ konas ja la tuta mondo.

SINJORINO BORKMAN

(tiras amaran sopiron) Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas

tion.

BORKMAN

Sed gxi ne scias _kial_ mi krimis. Kial mi _devis_ krimi. La homoj ne

komprenas, ke mi _devis_, cxar mi estis mi mem, -- mi estis John

Gabriel Borkman, -- kaj neniu alia. Kaj estas pri _tio_, ke mi provos

doni al vi klarigon.

SINJORINO BORKMAN

(skuas la kapon) Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankaux

ne.

BORKMAN

En propraj okuloj ili povas absolvi.

SINJORINO BORKMAN

(repusxe svingas la manon) Ho, lasu tion! Mi suficxe pensis pri tiuj

viaj sombraj aferoj.

BORKMAN

Ankaux mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la cxelo -- kaj aliloke --

mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi

havis ankoraux pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por

nova traktado -- por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis gxin. Mi

estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra

jugxisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, -- tion mi kuragxas diri. Mi

pasxadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis

cxiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antauxe kaj malantauxe

same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la

jura rezulto al kiu mi cxiam revenas, estas _tiu_, ke la sola

kontraux kiu mi krimis, -- estas mi mem.

SINJORINO BORKMAN

Kaj cxu do kontraux mi? Kaj kontraux via filo?

BORKMAN

Vi kaj li entenigxas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi

mem.

SINJORINO BORKMAN

Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi

ruinigis?

BORKMAN

(pli impete) Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon

ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kusxis dise en la lando, profunde

en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el

la aliuloj auxdis tion. Nur mi sola.

SINJORINO BORKMAN

Jes, por brulstampo por la nomo Borkman.

BORKMAN

Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, cxu ili ne agus

gxuste kiel mi?

SINJORINO BORKMAN

Neniu, neniu krom vi farus tion.

BORKMAN

Eble ne. Sed tiam estus tial, cxar ili ne havus talentojn kiel mi.

Kaj se ili _estus_ tion farinta, ili ne tion farus kun _miaj_ celoj.

La ago tiuokaze farigxus iu alia. -- Bone kaj mallonge, mi absolvis

min mem.

ELLA RENTHEJM

(mole kaj pete) Ho, sed cxu vi kuragxas diri tion tiel sekure,

Borkman?

BORKMAN

(kapsignas) Absolvis min _tiurilate._ Sed jen venas la granda,

premanta memkulpigo.

SINJORINO BORKMAN

Kiu estas _gxi_?

BORKMAN

Mi pasigis tie supre forjxetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo!

La saman tagon kiam mi liberigxis, mi estus devinta eliri en la

realan vivon, -- elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi

estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la

altejoj, -- pli alten ol iam antauxe, -- spite al tio, kio kusxas

intermeze.

SINJORINO BORKMAN

Ho, farigxus nur vivi la saman vivon denove, -- kredu min.

BORKMAN

(skuas la kapon, kaj rigardas sxin instrue) Nenio nova okazos. Sed

_tio_ kio _estas okazinta_, tio ankaux ne ripetigxas. Estas la okulo,

kiu sxangxas la agon. La renaskita okulo sxangxas la malnovan agon.

(interrompante) Nu, tion vi ne komprenas.

SINJORINO BORKMAN

(mallonge) Ne, tion mi ne komprenas.

BORKMAN

Ne, _tio_ estas gxuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon cxe

unu sola homa animo.

ELLA RENTHEJM

(rigardas lin) Neniam, Borkman?

BORKMAN

Escepte cxe unu -- eble. Antaux longe, longe. En la tagoj kiam mi

pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam cxe iu ajn!

Neniun havis mi, por esti suficxe atentema por ekstari kaj voki min,

-- sonorigi por mi kiel matena horlogxo, -- instigi min al memfida

laboro denove --.Kaj ankaux presi en min, ke mi nenion neripareblan

estas farinta.

SINJORINO BORKMAN

(ridas moke) Nu, _tion_ vi tamen bezonas esti enpresinta de

ekstere.

BORKMAN

(en sxvelanta kolero) Jes, kiam la tuta mondo hxore siblas, ke mi

estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam

mi mem estas proksima al tion kredi. (levas la kapon) Sed jen denove

kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj _gxi_ absolvas min!

SINJORINO BORKMAN

(rigardas lin malmole) Kial vi neniam venis al _mi_ por demandi pri

tio kion vi nomas kompreno?

BORKMAN

Cxu utilus -- se mi estus veninta al vi?

SINJORINO BORKMAN

(svingas la manon rifuzante) Vi neniam amis ion ekster vi mem, --

_tio_ estas la kerno en la tuto.

BORKMAN

(fiere) Mi amis la potencon --

SINJORINO BORKMAN

La potencon, jes!

BORKMAN

-- la potencon krei homan felicxon vaste, vaste cxirkaux mi!

SINJORINO BORKMAN

Vi iam havis potencon fari _min_ felicxa. Cxu vi uzis gxin por

tio?

BORKMAN

(sen sxin rigardante) Plej ofte kelkiuj subfalas -- en

sxiprompigxo.

SINJORINO BORKMAN

Kaj via propra filo! Cxu vi uzis vian potencon -- aux cxu vi vivis

kaj agis por fari _lin_ felicxa?

BORKMAN

Lin mi ne konas.

SINJORINO BORKMAN

Ne, tio estas vero. Vi ecx ne konas lin.

BORKMAN

(malmole) Por tio vi, -- vi, lia patrino, prizorgis.

SINJORINO BORKMAN

(rigardas lin; kun alteco en la esprimo) Ho, vi ne scias, kion _mi_

prizorgis.

BORKMAN

Vi?

SINJORINO BORKMAN

Jes, gxuste mi. Mi sola.

BORKMAN

Do diru.

SINJORINO BORKMAN

Vian reputacion mi prizorgis.

BORKMAN

(kun mallonga, seka rido) Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja

kvazaux mi jam estus morta.

SINJORINO BORKMAN

(akcentite) Tia vi ja estas.

BORKMAN

(malrapide) Jes, vi eble pravas en tio. (ekscite) Sed ne, ne! Ne

ankoraux! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi

vekigxis. Sanigxis denove. Atendas ankoraux vivo antaux mi. Mi povas

vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas -- Kaj

certe ankaux vi vidos tion.

SINJORINO BORKMAN

(suprenlevas la manon) Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie

kie vi kusxas!

ELLA RENTHEJM

(indigne) Gunhild! Gunhild, -- kiel vi do povas voli --!

SINJORINO BORKMAN

(ne sxin auxskultante) Mi volas starigi la monumenton sur la

tombon.

BORKMAN

La hontomonumenton vi certe pripensas.

SINJORINO BORKMAN

(kreskanta animskuigxo) Ho ne, ne estu iu monumento el sxtono aux

metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribajxon en la

monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazaux aro da

vivanta hegxo, el arboj kaj arbustoj dense, dense cxirkaux via tomba

vivo. Tie kovrigxos cxio la malluma, kiu iam _estis_. Kasxigxos en

forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman.

BORKMAN

(rauxke kaj trancxe) Kaj _tiun_ amoverkon _vi_ volas plenumi?

SINJORINO BORKMAN

Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuragxas pensi. Sed mi edukis

helpanton por meti sian vivon sole en tion cxi. _Li_ trapasu sian

vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo

farigxos kvazaux estingita cxi tie supre sur la tero!

BORKMAN

(sombre kaj minace) Cxu al Erhart vi aludas, do diru tuj.

SINJORINO BORKMAN

(lin rigardante firme en la okulojn) Jes, estas Erhart. Mia filo. Li,

pri kiu vi volas rezigni -- kiel pentofaro por viaj propraj agoj.

BORKMAN

(kun okuljxeto al _Ella_) Kiel pentofaro por mia plej peza peko.

SINJORINO BORKMAN

(rifuzante) Peko kontraux fremdulo nur. Memoru la pekon kontraux

_mi_! (rigardas moke al ili ambaux) Sed li ne obeas vin! Kiam mi

vokos lin en mia mizero, li venos! Cxar estas cxe _mi_ ke li volas

esti! Cxe mi kaj neniam cxe iu alia -- (subite auxskultas kaj krias)

Jen mi auxdas lin. Jen li estas, -- jen li estas! Erhart!

(_Erhart Borkman_ abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj

venas en la cxambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas cxapelon

sur la kapo.)

ERHART

(pala kaj timema) Panjo do, -- kio je Dio --!

(Li vidas _Borkman_, kiu staras apud la pordo de la gxardena

cxambro, skuigxas kaj deprenas la cxapelon.)

ERHART

(silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi,

panjo? Kio okazis?

SINJORINO BORKMAN

(vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas

havi vin cxe mi -- cxiam!

ERHART

(balbutante) Havi min --? Cxiam! Al kio vi aludas per tio?

SINJORINO BORKMAN

Havi vin, havi vin, mi volas! Cxar estas iuj, kiuj volas preni vin

for de mi!

ERHART

(cedas pasxon) Ah, -- vi do scias!

SINJORINO BORKMAN

Jes. Cxu ankaux _vi_ scias.

ERHART

(ekmiras kaj rigardas sxin) Cxu _mi_ scias? Jes, kompreneble --

SINJORINO BORKMAN

Aha, interkonsentita ludo! Malantaux mia dorso. Erhart, Erhart!

ERHART

(rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias!

SINJORINO BORKMAN

Mi scias cxion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni

vin de mi.

ERHART

Onklino Ella!

ELLA RENTHEJM

Ho, auxskultu nun iomete _min_, Erhart!

SINJORINO BORKMAN

(dauxrante) Sxi volas, ke mi cedu vin al sxi. Sxi volas esti por vi

en la loko de patrino, Erhart! Sxi volas, ke vi estu sxia filo kaj ne

la mia de nun. Volas ke vi heredu cxion post sxi. Demeti vian nomon,

kaj anstatauxe preni la sxian!

ERHART

Onklino Ella, cxu tio cxi estas vero?

ELLA RENTHEJM

Jes, estas vero.

ERHART

Mi sciis ecx ne vorton pri tiajxo antaux nun. Kial volas vi havi min

reen al vi?

ELLA RENTHEJM

Cxar mi sentas, ke mi perdas vin cxi tie.

SINJORINO BORKMAN

(malmole) Pro _mi_ vi perdas lin -- jes! Kaj tio estas en ordo,

tio.

ELLA RENTHEJM

(rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Cxar sciu,

ke mi estas soleca, -- mortanta homo.

ERHART

Mortanta --?

ELLA RENTHEJM

Jes, mortanta. Cxu vi volas esti kun mi gxis la fino? Ligi vin tute

al mi? Esti por mi, kvazaux vi estus mia propra infano --

SINJORINO BORKMAN

(interrompante) -- kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaux vian

taskon en la vivo? Cxu vi tion volas, Erhart?

ELLA RENTHEJM

Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart.

ERHART

(varme; kortusxite) Onklino Ella, -- vi estis al mi nedireble bona.

Cxe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de

felicxo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano --

SINJORINO BORKMAN

Erhart, Erhart!

ELLA RENTHEJM

Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraux!

ERHART

-- sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj

plene farigxi kiel filo por vi --

SINJORINO BORKMAN

(triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin,

Ella!

ELLA RENTHEJM

(peze) Mi vidas. Vi regajnis lin.

SINJORINO BORKMAN

Jes, jes, -- mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, -- cxu ne,

filo, -- ni du havas ankoraux iom da vojo por iri kune, ni.

ERHART

(luktanta kun si mem) Panjo, -- mi tamen diru al vi malkasxe --

SINJORINO BORKMAN

(strecxe) Nu?

ERHART

Farigxos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi,

panjo.

SINJORINO BORKMAN

(staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio?

ERHART

(prenante kuragxon) Je Dio, panjo, -- mi estas ja juna! Sentigxas al

mi, ke la cxambra aero cxi tie fine tute sufokus min.

SINJORINO BORKMAN

Cxi tie -- cxe mi!

ERHART

Jes, cxi tie cxe vi, panjo!

ELLA RENTHEJM

Do venu kun mi, Erhart!

ERHART

Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone cxe vi. Estas alimaniere

_tie_. Sed _tamen_ ne pli bone. Ne pli bone por _mi_. Estas rozoj kaj

lavendoj, -- cxambra aero, ankaux tie!

SINJORINO BORKMAN

(skuita, sed kun batalakirita memrego) Cxambra aero cxe via patrino,

vi diras!

ERHART

(en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion.

Cxiun tiun malsanecan zorgon kaj -- kaj diigon -- aux kio gxi estas.

Mi ne eltenas tion pli longe!

SINJORINO BORKMAN

(rigardas lin profunde serioze) Cxu vi forgesas al kio vi dedicxis

vian vivon, Erhart?

ERHART

(ekkrie) Ho, diru prefere al kio _vi_ dedicxis mian vivon! Vi, vi

estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi _ne povas_

plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun

gxentila, indulgema rigardo al _Borkman_) Mi ne povas dedicxi mian

vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus.

SINJORINO BORKMAN

(kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu sxangxis vin,

Erhart?

ERHART

(trafita) Kiu --? Cxu ne povus esti mi mem, kiu --?

SINJORINO BORKMAN

Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas

sub tiu de via patrino. Kaj ankaux ne sub tiu de via -- via nutra

patrino.

ERHART

(kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo!

Kaj ankaux sub mia propra volo!

BORKMAN

(antauxen al _Erhart_) Do eble fine venis mi en la vico.

ERHART

(fremde kaj formale gxentile) Kiel --? Kiel patro opinias?

SINJORINO BORKMAN

(moke) Jes, pri tio ankaux mi demandas.

BORKMAN

(dauxrigante seninterrompe) Auxskultu, Erhart, -- cxu vi do volas iri

kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi

restarigon por sia falo. Tiajxo estas nur vanaj revoj, pri kiuj

fabeligxis por vi -- cxi tie malsupre en la cxambra aero. Ecx se vi

volus arangxi vian vivon por vivi kiel cxiuj la sanktuloj kune -- tio

nenion utilus al mi.

ERHART

(formale; respekte) Estas vero kiel dirite.

BORKMAN

Jes, estas. Kaj ankaux ne utilus, se mi min fordonus al velko en

pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj

kaj espero -- en cxiuj tiuj cxi jaroj. Sed tiajxo ne tauxgas por mi.

Kaj nun mi volas elen el la revoj.

ERHART

(kapklinas facile) Kaj kion volas -- kion volas do patro fari?

BORKMAN

Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia

nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la

pasinteco. Tra laboro, -- tra sencxesa laboro por cxio tio, kio en la

juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed _nun_ milfojojn pli alte

ol tiam. Erhart, -- cxu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu

cxi nova vivo?

SINJORINO BORKMAN

(averte levas la manon) Ne faru, Erhart!

ELLA RENTHEJM

(varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart!

SINJORINO BORKMAN

Kaj al _tio vi_ konsilas? Vi, la soleca, -- la mortanta.

ELLA RENTHEJM

Estu sensignife pri mi.

SINJORINO BORKMAN

Jes, se nur ne estas _mi_, kiu prenas lin de vi.

ELLA RENTHEJM

Gxuste tiel, Gunhild.

BORKMAN

Cxu vi volas. Erhart?

ERHART

(en embarasa gxemo) Patro, -- mi ne povas nun. Estas tute neeble!

BORKMAN

Sed kion vi do fine volas?

ERHART

(ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaux mi!

Mian propran vivon volas mi vivi!

ELLA RENTHEJM

Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra,

estingigxanta homa vivo?

ERHART

Onklino, mi ne _povas_, ecx se mi ege volus.

ELLA RENTHEJM

Ne por iu, kiu nedireble amas vin?

ERHART

Vere kiel mi vivas, onklino Ella, -- mi ne povas.

SINJORINO BORKMAN

(rigardas lin akre) Kaj ecx via patrino ne plu ligas vin nun.

ERHART

Mi cxiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas dauxre vivi por vi

sola. Cxar ne estas vivo por mi, tio cxi.

BORKMAN

Do venu tamen ligi vin al mi! Cxar vivo, tio estas laboro, tio,

Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune!

ERHART

(pasie) Jes, sed mi ne _volas_ labori _nun_! Cxar mi estas _juna_!

Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun _mi_ tion sentas fluanta

varme tra mi. Mi ne _volas_ labori! Nur vivi, vivi, vivi!

SINJORINO BORKMAN

(kun scietanta ekkrio) Erhart, -- por kio volas vi vivi!

ERHART

(kun brilaj okuloj) Por la felicxo, panjo!

SINJORINO BORKMAN

Kaj kie vi pensas trovi _gxin_?

ERHART

Mi jam _trovis_ gxin!

SINJORINO BORKMAN

(ekkrias) Erhart --!

(_Erhart_ iras rapide kaj malfermas la antauxcxambran pordon.)

ERHART

(vokas eksteren) Fanny, -- nun vi povas enveni!

(_Sinjorino Wilton_ en supervestajxoj, aperas sur la sojlo.)

SINJORINO BORKMAN

(kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton --!

SINJORINO WILTON

(iom timema; kun demanda rigardo al _Erhart_) Cxu mi do --?

ERHART

Jes, nun vi povas enveni. Mi cxion diris.

(_Sinjorino Wilton_ envenas en la cxambron. _Erhart_ fermas la

pordon post sxi. Sxi klinas sin formale por _Borkman_, kiu mute

resalutas.)

(Mallonga pauxzo.)

SINJORINO WILTON

(kun mallauxta, sed firma vocxo) La vorto do estas dirita. Kaj sekve

mi ja povas scii, ke mi staras cxi tie kiel iu, kiu okazigis grandan

malfelicxon en la domo.

SINJORINO BORKMAN

(malrapide; rigardas sxin rigide) Vi frakasis la lastan restajxon de

tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio cxi, -- estas ja tamen

tute neebla!

SINJORINO WILTON

Mi bone komprenas, ke gxi aspektas al vi neeble, sinjorino

Borkman.

SINJORINO BORKMAN

Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aux cxu --?

SINJORINO WILTON

Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas.

SINJORINO BORKMAN

(turnas sin) Cxu tio cxi estas tute serioza, Erhart?

ERHART

Tio cxi estas por mi la felicxo, panjo. La tuta, granda, rava felicxo

de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian.

SINJORINO BORKMAN

(al _sinjorino Wilton_; premante la manojn) Ho, kiel vi sorcxis kaj

logis mian malfelicxan filon!

SINJORINO WILTON

(kun fiera postjxeto de la kapo) Tion mi ne faris.

SINJORINO BORKMAN

Vi ne faris, cxu vi diras!

SINJORINO WILTON

Ne. Mi nek sorcxis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj

libervole mi renkontis lin duonvoje.

SINJORINO BORKMAN

(rigardas sxin moke de supre malsupren) Jes _vi_, jes! Tion mi vere

kredas.

SINJORINO WILTON

(sinrege) Sinjorino Borkman, -- ekzistas potencoj en la homa vivo,

kiujn vi aspekte ne precipe konas.

SINJORINO BORKMAN

Kiuj potencoj, se mi kuragxas demandi?

SINJORINO WILTON

La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble -- kaj senkonsidere

kunligi siajn vivovojon.

SINJORINO BORKMAN

(ridetas) Mi kredis, ke vi jam _estas_ nerompeble ligita -- al iu

alia.

SINJORINO WILTON

(mallonge) Tiu alia forlasis min.

SINJORINO BORKMAN

Sed li tamen vivas, oni diras.

SINJORINO WILTON

Por _mi_ li estas morta.

ERHART

(insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja

tute ne koncernas min!

SINJORINO BORKMAN

(rigardas lin severe) Vi do scias, -- tion pri la aliulo?

ERHART

Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, cxion!

SINJORINO BORKMAN

Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras!

ERHART

(en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la felicxo,

kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi!

SINJORINO BORKMAN

Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio cxi.

SINJORINO WILTON

(firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi

diris al li la samon. Cxiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi

malkasxe metis antaux lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep

jarojn pli ol li --

ERHART

(interrompante) Ho Fanny, -- tion mi ja sciis antauxe.

SINJORINO WILTON

-- sed nenio, -- nenio helpis.

SINJORINO BORKMAN

Nu? Cxu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por

li? Jen vidu, _tion_ vi estus devinta fari entempe!

SINJORINO WILTON

(rigardas sxin kaj diras mallauxte) Tion mi efektive ne povis,

sinjorino Borkman.

SINJORINO BORKMAN

Kial vi ne povis?

SINJORINO WILTON

Cxar la felicxo ankaux por mi nur estis en tio sola.

SINJORINO BORKMAN

(moke) Hm, -- la felicxo, la felicxo --

SINJORINO WILTON

Mi neniam antauxe sciis, kio felicxo en la vivo estas. Kaj mi do ne

povas rifuzi la felicxon, kvankam gxi venas tiel malfrue.

SINJORINO BORKMAN

Kaj kiom longe pensas vi ke tiu felicxo dauxros.

ERHART

(interrompante) Longe aux mallonge, panjo, -- tio nenion signifu.

SINJORINO BORKMAN

(en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Cxu vi ne vidas kien tio

cxi kondukigxas?

ERHART

Mi ne sxatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn

direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaux

mi!

SINJORINO BORKMAN

(dolore) Kaj tion cxi vi nomas la vivon, Erhart!

ERHART

Jes, cxu vi ne vidas kiel cxarma sxi estas!

SINJORINO BORKMAN

(tordas la manojn) Kaj _tiun cxi_ frakasantan honton mi do _ankaux_

devos porti!

BORKMAN

(en la fono; malmole kaj akre) Ho, -- vi ja kutimigxis porti tiajxon,

vi, Gunhild!

ELLA RENTHEJM

(petante) Borkman --!

ERHART

(same) Patro --!

SINJORINO BORKMAN

Jen mi devos iri kaj cxiutage antaux miaj okuloj vidi mian propran

filon kune kun iu -- iu --

ERHART

(interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi!

Mi ne restos longe cxi tie.

SINJORINO WILTON

(rapide kaj decide) Ni forvojagxos, ni, sinjorino Borkman.

SINJORINO BORKMAN

(paligxas) Cxu ankaux _vi_ forvojagxos! Kune eble?

SINJORINO WILTON

(kapsignas) Mi vojagxos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna

knabino. Kaj Erhart akompanos nin.

SINJORINO BORKMAN

Kun vi -- kaj juna knabino?

SINJORINO WILTON

Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi

deziras, ke sxi elvenu por lerni pli da muziko.

SINJORINO BORKMAN

Kaj vi prenas sxin kun vi?

SINJORINO WILTON

Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie

eksterlande.

SINJORINO BORKMAN

(subpremas rideton) Kion _vi_ diras al _tio_, Erhart?

ERHART

(iom embarasita, skuas la sxultrojn) Jes, panjo, -- cxar Fanny fine

volas tion tiel havi, --

SINJORINO BORKMAN

(malvarme) Kaj kiam forvojagxos la gesinjoroj, se oni kuragxas

demandi?

SINJORINO WILTON

Ni forvojagxos nun tuj, cxi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre

sur la vojo, -- ekster la domo de Hinkels.

SINJORINO BORKMAN

(rigardas sxin malsupren) Aha, -- _tio_ do estis la vespera societa

kunestado.

SINJORINO WILTON

(ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaux eta Frida,

kompreneble.

SINJORINO BORKMAN

Kaj kie _sxi_ nun estas?

SINJORINO WILTON

Sxi sidas en la veturilo atendante nin.

ERHART

(en gxena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas --? Mi volus sxpari

vin -- kaj cxiujn por tio cxi.

SINJORINO BORKMAN

(rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojagxi de mi sen diri

adiaux?

ERHART

Jes, sxajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaux

partoj. Cxio estis ja plene pretigita. La vestajxoj pakitaj. Sed kiam

sendigxis por mi, do --. (volas etendi al sxi la manojn) Adiaux,

panjo.

SINJORINO BORKMAN

(rifuzante mansvingas kontraux lin) Ne tusxu min!

ERHART

(cedeme) Cxu _tio_ estas via lasta vorto?

SINJORINO BORKMAN

(malmole) Jes.

ERHART

(turnas sin) Adiaux do vi, onklino Ella.

ELLA RENTHEJM

(premas liajn manojn) Adiaux, Erhart! Kaj vivu vian vivon, -- kaj

farigxu tiel felicxa, tiel felicxa, kiel por vi eblas!

ERHART

Dankon, onklino. (kapsalutas antaux _Borkman_) Adiaux, patro.

(flustras al _sinjorino Wilton_) Ke ni foriru plej eble tuje.

SINJORINO WILTON

(mallauxte) Jes, ni faru.

SINJORINO BORKMAN

(kun malica rideto) Sinjorino Wilton, -- cxu vi kredas fari vere

sagxe kunpreni cxi tiun junan knabinon?

SINJORINO WILTON

(ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel

nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart

finis pri _mi_, kaj mi pri _li_, estos bone por ni ambaux, ke li, la

bedauxrindulo, havas iun sur kiu apogi sin.

SINJORINO BORKMAN

Sed vi mem do?

SINJORINO WILTON

Ho, mi certe min arangxos, vi sciu. Adiaux cxiuj!

(Sxi salutas kaj eliras tra la antauxcxambra pordo. _Erhart_

staras momenton kvazaux sxancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas

sxin.)

SINJORINO BORKMAN

(kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana.

BORKMAN

(kvazaux vekigxanta al decido) Do elen en la veteracxon sola! Mian

cxapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.)

ELLA RENTHEJM

(en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas?

BORKMAN

Elen en la veteracxon de la vivo, vi auxdas. Lasu min, Ella!

ELLA RENTHEJM

(tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi

vidas laux via aspekto.

BORKMAN

Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la

antauxcxambron.)

ELLA RENTHEJM

(cxe la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild!

SINJORINO BORKMAN

(malvarme kaj malmole; staras meze en la cxambro) Mi retenos neniun

homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, cxiuj. Kaj iu kaj

alia! Tiel foren, -- tiel foren kien ili nur volas. (subite kun

trancxanta krio) Erhart, ne forvojagxu!

(Sxi jxetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. _Ella Renthejm_

haltigas sxin.)

John Gabriel Borkman(#20178) · 第 9 / 10 题