(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la
Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapisxoj,
montrantaj cxas-scenojn kun pasxtistoj kaj pasxtistinoj, cxio pale
senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli
proksime en la antauxo estas piano. En la angulo fone maldekstre
estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda,
tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli
antauxe cxe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj segxoj. La mebloj
estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras
eklumigitaj lampoj.)
(_John Gabriel Borkman_ staras kun la manoj dorse apud la piano
auxskultante al _Frida Foldal_, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn
de _Danse macabre_.)
(_Borkman_ meze alta viro de firma, fortika staturo en la
sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj
grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne
tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. _Frida Foldal_
estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca strecxita esprimo.
Malricxe beligita en hela vestajxo.)
(La melodio atingis la finon. Silento.)
BORKMAN
Cxu vi povas diveni kie mi la unuan fojon auxdis tonojn, kiel tiujn
cxi?
FRIDA
(rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman?
BORKMAN
Estis malsupre en la minejoj.
FRIDA
(ne komprenas) Nu jes? Malsupre en la minejoj?
BORKMAN
Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la
minejojn. -- Tie malsupre la erco kantas.
FRIDA
Cxu, -- gxi kantas?
BORKMAN
(kapjesas) Kiam gxi malfiksigxas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas
gxin, -- tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj
liberigas gxin. Tial la erco kantas -- el gxojo -- en sia
maniero.
FRIDA
Kial gxi faras tion, sinjoro Borkman?
BORKMAN
Gxi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn.
(Li pasxadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj
dorse.)
FRIDA
(sidas iomete atendante; rigardas sian horlogxon kaj ekstaras.)
Pardonu, sinjoro Borkman, -- sed bedauxrinde mi devas foriri, mi.
BORKMAN
(haltas antaux sxi) Cxu vi jam volas foriri?
FRIDA
(metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble
embarasata) Cxar mi dungigxis ien cxi tiun vesperon.
BORKMAN
Ien, kie okazos kunestado?
FRIDA
Jes.
BORKMAN
Kaj tie vi auxskultigos vin por la cxeestantoj?
FRIDA
(mordas sian lipon) Ne -- mi ludos por ilia dancado.
BORKMAN
Nur por dancado?
FRIDA
Jes; ili volas danci post la vespermangxo.
BORKMAN
(staras sxin rigardante) Cxu vi kutime ludas por danco? Tiel
cxirkauxe en la domoj?
FRIDA
(surmetas la supervestajxojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon,
mi --. Estas ja cxiam ioma enspezo per tio.
BORKMAN
(pridemandante) Cxu estas _tio_, pri kio vi pleje pensas, kiam vi
sidas ludante al danco?
FRIDA
Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni
la dancadon.
BORKMAN
(kapsignas) Estas gxuste _tio_, kion mi volus scii. (pasxadas
maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, -- _tio_, ne povante
_mem_ partopreni, tio estas la plej peza el cxio. (haltas) Sed por vi
estas unu afero, kiu kontrauxpesas tion, Frida.
FRIDA
(rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman?
BORKMAN
Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta
dancantaro kune.
FRIDA
(ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa.
BORKMAN
(averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke
vi dubas pri vi mem!
FRIDA
Sed je Dio, kiam neniu scias?
BORKMAN
Ke vi nur mem scias, estas suficxe. -- Kie vi ludos cxi tiun
vesperon?
FRIDA
Estas cxe advokato Hinkels.
BORKMAN
(subite rigardas sxin akre) Hinkels, vi diras!
FRIDA
Jes.
BORKMAN
(kun sxiranta rideto) Cxu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo?
Cxu _li_ povas igi homojn viziti sin?
FRIDA
Jes, venos multaj homoj, laux tio kion diras sinjorino Wilton.
BORKMAN
(impete) Sed kiaj homoj! Cxu vi povas diri al mi tion?
FRIDA
(iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, -- efektive mi scias ke
studento Borkman iros tien cxi-vespere.
BORKMAN
(mire) Erhart! Mia filo?
FRIDA
Jes, li vizitos.
BORKMAN
El kio vi tion scias?
FRIDA
Li mem diris. Antaux horo.
BORKMAN
Cxu li do estas cxi tie hodiaux?
FRIDA
Jes, li estis cxe sinjorino Wilton la tutan posttagmezon.
BORKMAN
(esplore) Cxu vi scias, cxu li ankaux estis cxi tie? Cxu li envenis
por paroli kun iu malsupre, mi aludas?
FRIDA
Jes, li faris viziteton al la sinjorino.
BORKMAN
(amare) Aha, -- kompreneble.
FRIDA
Sed estis fremda sinjorino cxe sxi, mi pensas.
BORKMAN
Nu? Cxu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas.
FRIDA
Cxu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li
venu ankaux cxi tien supren al _vi_?
BORKMAN
(akre) Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras
viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun.
FRIDA
Do ne, mi nenion diros. -- Bonan nokton, sinjoro Borkman.
BORKMAN
(pasxadas cxirkauxe grumblante) Bonan nokton.
FRIDA
Eble mi povos malsuprenkuri la helican sxtuparon? Estas pli
rapide.
BORKMAN
Kompreneble, -- kuru vi la sxtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton
por vi!
FRIDA
Bonan nokton, sinjoro Borkman.
(Sxi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.)
(Penseme _Borkman_ iras al la piano por fermi gxin, sed ne faras.
Cxirkauxrigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas pasxadi sur
la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre,
-- la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine
li iras al la skribotablo, auxskultas transen al la tapetpordo,
rapide prenas manspegulon, rigardas en gxin kaj gxustigas sian
koltukon.)
(Iu frapas sur la tapetpordon; _Borkman_ tion auxdas, rapide
rigardas tien, sed silentas.)
(Iom poste denove frapigxas; cxi tiun fojon pli forte.)
BORKMAN
(staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la
tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto) Envenu!
(_Vilhelm Foldal_ singardeme envenas en la salonon. Li estas
kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa,
griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola
felta cxapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li
suprensxovas sur la frunton.)
BORKMAN
(sxangxas tenigxon, kaj rigardas la envenanton per duone
seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, cxu estas nur vi.
FOLDAL
Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi.
BORKMAN
(kun severa rigardo) Cetere sxajnas al mi, ke vi venas iom
malfrue.
FOLDAL
Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru
piede.
BORKMAN
Sed kial vi cxiam marsxas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute
proksime.
FOLDAL
Marsxi estas pli saniga. Kaj ankaux estas ja dek oeroj sxparitaj. --
Nu, cxu do Frida jxus estis cxi tie ludante por vi?
BORKMAN
Sxi jxus en tiu cxi momento foriris. Cxu vi ne renkontis sxin
ekstere?
FOLDAL
Ne, mi ne vidis sxin dum longaj tempoj. De post kiam sxi enlogxigxis
en la domo de tiu sinjorino Wilton.
BORKMAN
(eksidas en la sofo kaj montras mane al segxo) Bonvolu eksidu ankaux
vi, Vilhelm.
FOLDAL
(eksidas sur la rando de la segxo) Multajn dankojn (rigardas lin
pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post
kiam Frida eliris de la hejmo.
BORKMAN
Ho cxu, -- suficxe do restas por vi.
FOLDAL
Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola,
kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Cxiuj la aliuloj
tute ne komprenas min.
BORKMAN
(sombre, rigardas antauxen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero.
_Jen_ la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La
amaso, la multo, -- cxiuj la meznombruloj, -- ili ne komprenas nin,
Vilhelm.
FOLDAL
(rezigne) Povigxus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni
povas ja cxiam atendadi pri gxi ankoraux ioman tempon. (kun
plorstrangulata vocxo) Sed estas io, kio estas ankoraux pli amara,
sciu.
BORKMAN
(ekscite) Nenio estas pli amara ol tio!
FOLDAL
Jes, estas, John Gabriel. Mi jxus nun havis doman scenon -- antaux ol
mi ekiris cxi tien.
BORKMAN
Cxu? Kial jeno?
FOLDAL
(ekdirege) Tiuj hejme -- ili malestimas min.
BORKMAN
(ekscitite) Malestimas --!
FOLDAL
(visxas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaux gxi vere
aperigxis.
BORKMAN
(iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edzigxis.
FOLDAL
Estis ja preskaux neniu elekto por mi. Kaj cetere, -- edzigxi oni ja
deziras, kiam oni komencas atingi iun agxon. Kaj tiel reduktita, tiel
genuestaranta kiel mi tiam estis --
BORKMAN
(eksaltas kolera) Cxu tio cxi estu akuzo kontraux mi? Riprocxo --!
FOLDAL
(timeme) Ne, pro Dio, John Gabriel --!
BORKMAN
Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompigxis sur la
bankon --!
FOLDAL
(trankviligante) Sed mi do ne kulpigas _vin_ por _tio_! Dio kompatu
min --!
BORKMAN
(grumblante; eksidas denove) Nu, tio do estas bona.
FOLDAL
Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke
sxi ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed suficxe bona
sxi tamen estas. -- Ne, sed estas la infanoj, sciu --
BORKMAN
Mi povis tion pensi.
FOLDAL
Cxar la infanoj, -- ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve
pli da postuloj al la vivo.
BORKMAN
(rigardas lin kompateme) Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin,
Vilhelm?
FOLDAL
(ektiras la sxultrojn) Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi
devas ja konfesi --
BORKMAN
(proksimigxas kaj metas la manon sur lian brakon) Cxu ili do ne
scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj?
FOLDAL
Jes, kompreneble ili _tion_ scias. Sed tio neniel impresas ilin.
BORKMAN
Do ili estas nekomprenemaj, cxar via tragedio estas bona. Tion mi
kredas plene kaj fide.
FOLDAL
(klarigante) Cxu vi ne trovas, ke estas suficxe bonaj scenoj en gxi,
John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari gxin akceptata --
(komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko) Jen, vidu! Mi montru
al vi ion, kion mi sxangxis --
BORKMAN
Cxu vi kunprenis gxin?
FOLDAL
Jes, mi kunprenis gxin. Nun estas tiom longe post kiam mi legis gxin
por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin auxskulti akton aux
du --
BORKMAN
(evite, ekstaras) Ne, ne, prefere alian fojon.
FOLDAL
Nu ja, kiel vi volas.
(_Borkman_ pasxadas sur la planko. Foldal repakas la
manuskripton.)
BORKMAN
(haltas antaux li) Vi pravas en tio, kion vi jxus diris, -- ke vi
neniun karieron faris. Sed _tion_ mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam
la horo de restarigxo iam sonorigxos por mi --
FOLDAL
(volas ekstari) Ho, dankon al vi --!
BORKMAN
(kun mansvingo) Vi bonvole restu sidanta. (kreskanta ekscito) Kiam la
horo de restarigxo sonorigxos por mi --. Kiam ili komprenos, ke ili
ne povas esti sen mi --. Kiam ili venos supren cxi tie en la salonon
-- kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn
de la banko --! La nova banko, kiun ili starigis -- sed ne povas
estri -- (starigas sin denove apud la skribotablo kiel antauxe, kaj
frapas sin sur la brusto) _Cxi tie_ mi volas stari kaj akcepti ilin!
Kaj estu auxdata kaj pridemandata kiujn kondicxojn John Gabriel
Borkman metos por ke -- (haltas subite kaj rigardas al _Foldal_) Vi
rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili
_devas, devas, devas_ iam veni al mi? Cxu vi ne kredas!
FOLDAL
Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel.
BORKMAN
(denove eksidas en la sofon) Mi kredas tion tiel firme. _Scias_ tion
senskue certe -- ke ili venos. -- Se mi ne havus tiun certecon, -- mi
estus antaux longe pafinta al mi kuglon tra la kapo.
FOLDAL
(timeme) Ho ne, pro cxio en la mondo --!
BORKMAN
(pavante) Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! Cxiun tagon, cxiun
horon mi povas atendi ilin cxi tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min
preta por akcepti ilin.
FOLDAL
(kun suspiro) Se ili do venus tre baldauxe.
BORKMAN
(maltrankvile) Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh
ne -- pri gxi mi ne povas pensi! (rigardas lin) Cxu vi scias kiel mi
foje sentas min?
FOLDAL
Nu?
BORKMAN
Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafigxis al kriplulo en sia unua
batalo.
FOLDAL
(metas la manon sur la tekon) Tiun senton ankaux mi havas.
BORKMAN
Nu ja, tiel en minora afero.
FOLDAL
(kviete) Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por _mi_, John
Gabriel.
BORKMAN
(impete) Jes, sed _mi_, kiu estus povinta krei milionojn! Cxiujn
tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en
sennombro! La akvofalojn! La sxtonrompejojn! La komercajn vojojn kaj
la sxipliniojn tra la tuta mondo. Cxion, cxion mi estus sola
starigita!
FOLDAL
Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tiajxo antaux kiu vi cedus.
BORKMAN
(premas la manojn) Kaj tamen mi devas sidi cxi tie kiel pafvundita
birdego, kaj vidi, ke la aliuloj antauxvenas min, -- kaj forprenas
cxion de mi, pecon post peco!
FOLDAL
Tiel ankaux pri _mi_, vi sciu.
BORKMAN
(sen lin atenti) Imagu. Tiel proksima ke mi estis cxe la celo. Se mi
estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. Cxiuj deponajxoj
estus tiam reprenitaj. Cxiuj la valorajxoj, kiujn mi per kuragxa mano
utiligis, ili denove kusxus en sia loko kiel antauxe. La kapturnige
grandaj akciosocietoj estis gxuste antaux sia realigxo. Ecx ne unu
sola opulo perdus oeron --
FOLDAL
Ja, je Dio -- kiel ege proksima vi estis --
BORKMAN
(en sufokita kolero) Kaj jen la perfido superondis min! Gxuste meze
en la tagoj de decido! (rigardas lin) Cxu vi scias kiun krimon mi
tenas kiel la plej fian fareblan de homo?
FOLDAL
Ne. Diru!
BORKMAN
Ne estas mortigo. Ne rabo aux nokta sxtelenrompo. Ecx ne falsa jxuro.
Cxar cxiuj tiajxoj farigxas pleje kontraux homoj, kiujn oni malamas,
aux kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni.
FOLDAL
Sed la plej fia do, John Gabriel?
BORKMAN
(emfaze) La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko.
FOLDAL
(iom dubinde) Jes, sed auxskultu nun --
BORKMAN
(ekinterrompe) Kion vi intencas diri! Mi vidas tion laux via aspekto.
Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en
la banko, ili ekhavus sian tuton reen. Cxiun opan grajnon! -- Ne, vi
sciu, -- la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn
de amiko, -- aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al
unu sola, duope, kvazaux flustro en malplena, malhela, sxlosita
cxambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute
trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj
tian amikon mi havis. -- Kaj li estis tiu, kiu frakasis min.
FOLDAL
Mi ja scietas al kiu vi aludas.
BORKMAN
Ne estis faldajxo en mia tuta konduto, kiun mi ne kuragxis malkasxi
por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontraux mi la
armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane.
FOLDAL
Mi neniam povis kompreni, kial li --. Ja, subparoligxis tamen multe
tiam.
BORKMAN
Pri kio subparoligxis? Diru. Mi ja scias nenion. Cxar mi ja tuj --
izoligxis. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm?
FOLDAL
Vi estus ja ministro, oni diris.
BORKMAN
Ofertigxis al mi. Sed mi rifuzis.
FOLDAL
Do ne staris al li en la vojo.
BORKMAN
Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min.
FOLDAL
Nu, _en tiu okazo_ mi vere ne komprenas --
BORKMAN
Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm.
FOLDAL
Nu?
BORKMAN
Estis -- iaspeca virina historio, vi sciu.
FOLDAL
Virina historio? Ne do, John Gabriel --?
BORKMAN
(interrompante) Jes, jes, jes, -- pri tiuj malnovaj, stultaj
historioj ni ne plu parolu. -- Nu, ministro farigxis nek li nek
mi.
FOLDAL
Sed alte supren li atingis.
BORKMAN
Kaj mi en la abismon.
FOLDAL
Ho, estas terura tragedio --
BORKMAN
(kapsignas al li) Preskaux same terura kiel la _via_, sxajnas al mi,
kiam mi pripensas.
FOLDAL
(naive) Jes, ecx same terura.
BORKMAN
(ridas silente) Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvazaux iu
komedio.
FOLDAL
Komedio? Tio cxi?
BORKMAN
Jes, tiel kiel sxajnas, ke gxi evoluas nun. Cxar nun vi auxdu --
FOLDAL
Nu do?
BORKMAN
Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis.
FOLDAL
Ne.
BORKMAN
Dum ni du sidas cxi tie, sxi sidas tie malsupre ludante al danco por
li, kiu perfidis kaj ruinigis min.
FOLDAL
Pri tio mi ecx ne havis scieton.
BORKMAN
Jes, sxi prenis sian notaron, kaj foriris de mi al -- la grandsinjora
domo.
FOLDAL
Nu ja, bedauxrinda infano --
BORKMAN
Kaj cxu vi povas diveni por kiu sxi ludas inter la aliuloj?
FOLDAL
Nu?
BORKMAN
Por mia filo, sciu.
FOLDAL
Cxu?
BORKMAN
Jes; -- kiel sxajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en
la vico de dancantoj cxi-vespere. Cxu do ne estas komedio, kiel mi
diras?
FOLDAL
Jes, sed do li certe nenion scias.
BORKMAN
Kion li ne scias?
FOLDAL
Li ne scias, kiel _li_ -- tiu -- nu --
BORKMAN
Vi tamen povas diri la nomon. Mi ecx toleras auxdi gxin nun.
FOLDAL
Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel.
BORKMAN
(sombra, sidanta frapante la tablon) Li konas gxin, sciu, -- tiel
certe kiel mi sidas cxi tie.
FOLDAL
Sed cxu vi povas imagi, ke li sercxus societon en _tiu_ domo!
BORKMAN
(agitas la kapon) Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule
kiel mi. Mi kuragxas jxuri ke li staras cxe la flanko de miaj
malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur
faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min.
FOLDAL
Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en _tiu_ lumo?
BORKMAN
Kiu? Cxu vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino -- de post
kiam li havis ses -- sep jarojn. Kaj nun poste -- lia patrino!
FOLDAL
Mi opinias, ke vi estas maljusta kontraux ili.
BORKMAN
(ekscite) Mi neniam estas maljusta al iu homo! Ambaux ili incitis lin
kontraux mi, cxu vi ne auxdas!
FOLDAL
(cedeme) Jes, ja, ja; do ili tiel faris.
BORKMAN
(kolerplena) Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon
por ni! Fusxigas nian tutan sorton, -- nian tutan venkan iron.
FOLDAL
Tamen ne cxiuj!
BORKMAN
Cxu? Menciu unu solan, kiu tamen tauxgas!
FOLDAL
Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne tauxgas.
BORKMAN
(spirblovas malestime) Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj
virinoj, -- kiam oni ne konas ilin!
FOLDAL
(varme) Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel felicxige kaj
tiel benite pensi, ke tie ekstere, cxirkauxe, tre fore, -- _tie_
tamen trovigxas la vera virino.
BORKMAN
(senpacience translokigas sin en la sofo) Ho, cxesu pri tiu poezia
babilajxo!
FOLDAL
(profunde ofendita rigardas lin) Cxu vi nomas mian plej sanktan
kredon poezia babilajxo!
BORKMAN
(malmole) Jes, mi faras! Estas tio cxi, kio kauxzis, ke vi neniam
antauxenigxis en la mondo. Se vi forpelus cxiujn tiajxojn, mi povus
ankoraux helpi vin surpieden -- helpi vin supren.
FOLDAL
(dum bolas interne en li) Ho, tion vi ja ne povas.
BORKMAN
Mi _povos_, kiam mi nur regajnos la potencon.
FOLDAL
Sed tio estas ja tre longe estonta espero.
BORKMAN
(impete) Cxu vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al
tio!
FOLDAL
Mi ne scias kion respondi al vi.
BORKMAN
(ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate)
Do mi ne plu bezonas vin.
FOLDAL
(ekstaras de la segxo) Ne bezonas --!
BORKMAN
Cxar vi ne kredas, ke mia sorto sxangxigxos --
FOLDAL
Tamen mi ja ne povas kredi kontraux cxiu racio! -- Kontentigon vi
devus ja havi --
BORKMAN
Dauxre! Dauxre!
FOLDAL
Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed _tiom_ mi tamen legis dum
miaj tagoj --
BORKMAN
(rapide) Neeble, vi opinias?
FOLDAL
Ne ekzistas prejudikato por tiajxo.
BORKMAN
Ne estas necesa por esceptuloj.
FOLDAL
La legxo ne konas tiajn konsiderojn.
BORKMAN
(akre kaj decide) Vi ne estas poeto, Vilhelm.
FOLDAL
(senpere plektas la manojn) Cxu vi tion diras tute serioze?
BORKMAN
(rifuzante sen respondo) Ni nur forludas nian tempon pri ni
reciproke. Plej bone ke vi ne revenu.
FOLDAL
Vi do deziras, ke mi forlasu vin?
BORKMAN
(ne lin rigardante) Mi ne plu bezonas vin.
FOLDAL
(kvietanime prenas la tekon) Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio.
BORKMAN
Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi.
FOLDAL
(skuas la kapon) Neniam mensogis, John Gabriel.
BORKMAN
Cxu vi ne sidadis cxi tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en
min?
FOLDAL
Ne estis mensogo tiom longe, kiam _vi_ kredis pri _mia_ voko. Tiom
longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi.
BORKMAN
Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble ankaux trompis nin mem
-- ambaux.
FOLDAL
Sed cxu ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel?
BORKMAN
(ridetas amare) Jes, trompi, -- tio estas amikeco. Jen vi pravas.
Tiun sperton mi iam antauxe faris.
FOLDAL
(rigardas lin) Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel
senkonsidere.
BORKMAN
(pli mola vocxo) Nu, mi ja ne estas iu spertulo en _tia_ afero.
FOLDAL
Eble pli ol vi mem scias.
BORKMAN
_Mi_?
FOLDAL
(kviete) Jes, vi. Cxar mi mem havis miajn dubojn -- foje, vi sciu. La
terura dubo -- ke mi fusxis la vivon pro imagajxo.
BORKMAN
Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj.
FOLDAL
Tial estis por mi tiel konfideme, veni cxi tien, kaj apogi min al vi,
kiu kredis. (prenas sian cxapelon) -- Sed nun vi estas kiel fremdulo
por mi.
BORKMAN
Ankaux vi por mi.
FOLDAL
Bonan nokton, John Gabriel.
BORKMAN
Bonan nokton, Vilhelm. (_Foldal_ eliras maldekstre)
(_Borkman_ staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras
movon, kvazaux li volus revoki _Foldal_, sed hezitas pripense, kaj
komencas pasxadi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse.
Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon.
Farigxas duonlume en la salono.)
(Iom poste frapigxas sur la tapetpordo maldekstre en la fono.)
BORKMAN
(apud la tablo, skuigxas, turnas sin kaj demandas lauxte) Kiu frapas?
(neniu respondo; frapigxas denove)
BORKMAN
(restas staranta) Kiu estas? Envenu!
(_Ella Renthejm_, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la
pordo. Sxi estas vestita en sia nigra robo kiel antauxe, kun la
mantelo malfirme jxetita sur la sxultroj.)
BORKMAN
(rigardas sxin) Kiu estas vi? Kion vi volas al mi?
ELLA RENTHEJM
(fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen) Estas mi, Borkman.
(Sxi metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.)
BORKMAN
(staras kiel fulme frapita, rigardas sxin sendeturne kaj flustras
duonlauxte) Cxu estas -- estas Ella? Cxu estas Ella Renthejm?
ELLA RENTHEJM
Jes. -- Estas _"via"_ Ella, -- kiel vi nomis min en antauxa tempo.
Iam. Antaux tiuj multaj -- multaj jaroj.
BORKMAN
(kiel antauxe) Jes, estas vi, Ella, -- mi vidas tion nun.
ELLA RENTHEJM
Cxu vi rekonas min?
BORKMAN
Jes, nun mi komencas --
ELLA RENTHEJM
La jaroj atakis min forte kaj auxtune, Borkman. Cxu ne sxajnas al
vi?
BORKMAN
(devigite) Vi iom sxangxigxis. Je la unua rigardo --
ELLA RENTHEJM
Mi nun ne havas la malhelajn buklojn laux la nuko. Tiujn, kiujn vi
sxatis vindi cxirkaux viajn fingrojn.
BORKMAN
(rapide) Gxuste! Nun mi vidas, Ella. Vi sxangxis la hararangxon.
ELLA RENTHEJM
(kun malgxoja rideto) Gxuste. Estas pro la hararangxo.
BORKMAN
(deturnante) Krome mi ne sciis, ke vi estas en cxi tiu regiono de la
lando.
ELLA RENTHEJM
Mi ja jxus venis.
BORKMAN
Kial vi vojagxis cxi tien, -- nun mezvintre?
ELLA RENTHEJM
Tion vi auxdos.
BORKMAN
Cxu estas io, kion vi intencas pri _mi_?
ELLA RENTHEJM
Ankaux pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe
pasinte.
BORKMAN
Vi certe estas laca.
ELLA RENTHEJM
Jes, mi estas laca.
BORKMAN
Cxu vi ne volas eksidi? _Jen_, -- en la sofon.
ELLA RENTHEJM
Jes, dankon. Mi bezonas sidi.
(Sxi transiras dekstren, kaj eksidas en la pli antauxan angulon de
la sofo. _Borkman_ staras apud la tablo kun la manoj dorse sxin
rigardante. Mallonga silento.)
ELLA RENTHEJM
Estas nedireble longe de post kiam ni du renkontigxis vizagxon
vizagxe, Borkman.
BORKMAN
(sombre) Ege, ege longe de post tiam. Cxiuj tiuj terurajxoj
interkusxas.
ELLA RENTHEJM
Tuta homa vivo interkusxas. Forjxetita homa vivo.
BORKMAN
(rigardas sxin akre) Forjxetita!
ELLA RENTHEJM
Jes, gxuste forjxetita. Por ni ambaux.
BORKMAN
(en malvarma komerca vocxtono) Mi ankoraux ne konsideras mian vivon
kiel forjxetitan.
ELLA RENTHEJM
Nu, sed _mia_ vivo do?
BORKMAN
En tio vi mem kulpas, Ella.
ELLA RENTHEJM
(kun skuigxo) Kaj _tion_ diras _vi_!
BORKMAN
Vi povus bone farigxi felicxa sen mi.
ELLA RENTHEJM
Cxu vi tion kredas?
BORKMAN
Se vi mem volus.
ELLA RENTHEJM
(amare) Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti
min --
BORKMAN
Sed lin vi rifuzis --
ELLA RENTHEJM
Jes, mi faris.
BORKMAN
Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro --
ELLA RENTHEJM
(moke) -- jaron post jaro mi rifuzis la felicxon, vi do pensas?
BORKMAN
Vi povus bone farigxi felicxa ankaux kun _li_. Kaj tiam _mi_ estus
savita.
ELLA RENTHEJM
Vi --?
BORKMAN
Jes, tiam vi estus min savinta, Ella.
ELLA RENTHEJM
Kiel, vi pensas?
BORKMAN
Li kredis, ke estas mi, kiu staris malantaux viaj rifuzadoj, -- viaj
eternaj rifuzoj. Kaj li faris vengxon. Cxar tion li facile povis, --
li, kiu havis en sia depono cxiujn miajn senrezervajn, fidoplenajn
leterojn. Tiujn li uzis, -- kaj tiam estis for pri mi, -- gxis plue
do. Jen, pri cxio tio vi kulpas, Ella!
ELLA RENTHEJM
Jen, jen, Borkman, -- reale do, eble estas _mi_, kiu estas sxuldanto
al _vi_.
BORKMAN
Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri cxio, por kio mi devas
danki vin. Vi igis la bienon cxi tie, la tutan bienon, aljugxi al vi
cxe la auxkcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por -- via
fratino. Vi prenis Erhart al vi, -- zorgis por li en cxiuj manieroj --
ELLA RENTHEJM
-- tiom longe kiom permesigxis --
BORKMAN
-- permesigxis de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn
hejmajn problemojn. -- Kiel mi volis diri, -- mi scias kion vi oferis
por mi kaj via fratino. Sed vi _povis_ ja ankaux tion fari, Ella. Sed
memoru, ke estis _mi_, kiu faris vin kapabla.
ELLA RENTHEJM
(ekscitita) En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna
kaj varma animo kaj koro por Erhart, -- kaj ankaux por vi, _tio_
pelis min!
BORKMAN
(interrompante) Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiajxojn. Mi
kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis _mi_ kiu
faris vin kapabla.
ELLA RENTHEJM
(ridetas) Hm, kapabla, kapabla --
BORKMAN
(fervore) Jes, gxuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus
farigxonta, -- kiam mi povis sxpari nek parencojn nek amikojn, --
kiam mi devis kapti -- kaj ankaux kaptis la milionojn, kiuj estis
konfiditaj al mi, -- tiam mi sxparis cxion, kio estis via, cxion kion
vi posedis, -- kvankam mi estus povinta preni kaj prunti gxin -- kaj
uzi gxin -- kiel cxion la ceteran.
ELLA RENTHEJM
(malvarme kaj trankvile) Estas vere kaj gxuste, Borkman.
BORKMAN
Tiel ja estas. Kaj tial, -- kiam ili venis kaj prenis min, -- ili
ankaux trovis cxion vian netusxita en la kelo de la banko.
ELLA RENTHEJM
(ekrigardas lin) Mi ofte pensis pri tio, -- -- kial vi vere sxparis
cxion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion?
BORKMAN
Kial?
ELLA RENTHEJM
Jes, kial? Diru.
BORKMAN
(akre kaj moke) Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi
min, se mi ne sukcesus?
ELLA RENTHEJM
Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum _tiuj_ tagoj.
BORKMAN
Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko.
ELLA RENTHEJM
Jes, sed kial tamen --?
BORKMAN
(sxultrotiras) Je Dio, Ella, -- ne estas facile memori kialojn, kiuj
estas dudek jarojn agxaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola,
cerbumante pri cxiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus
realigindaj, sxajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al
mi estron de aersxipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante
grandegan balonon por veli supre trans nesekura, dangxeroplena
oceano.
ELLA RENTHEJM
(ridetas) Vi, kiu neniam dubis pri la venko.
BORKMAN
(senpacience) La homoj _estas_ tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas
pri la sama afero. (por si mem) Kaj tial eble estis, kial mi ne volis
havi vin kaj la vian kun mi en la balono.
ELLA RENTHEJM
(en ekscito) Kial, demandas mi! Diru, kial!
BORKMAN
(ne sxin rigardante) Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en
tia vojagxo.
ELLA RENTHEJM
Vi _kunhavis_ ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la
estonto --
BORKMAN
La vivo ne cxiam estas la plej kara.
ELLA RENTHEJM
(senspire) Cxu tiel estis por vi tiam?
BORKMAN
Sxajnas al mi tiel.
ELLA RENTHEJM
Ke _mi_ estis la plej kara, kiun vi sciis?
BORKMAN
Jes, sxvebas antaux mi io tia.
ELLA RENTHEJM
Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis
min -- kaj edzinigis alian -- iun alian!
BORKMAN
Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj
konsideroj, -- nu do, _aliaj_ konsideroj, -- kiuj devigis min. Sen
_lia_ kunhelpo mi povus nenien veni.
ELLA RENTHEJM
Do perfidis min pro -- pli altaj konsideroj.
BORKMAN
Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis _vin_, kiel prezon
por la helpo.
ELLA RENTHEJM
Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen marcxandado.
BORKMAN
Ne havis elekton. Devis venki aux fali.
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin, la lipoj tremetantaj) Cxu tio povas esti vero, kion vi
diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo?
BORKMAN
Kaj tiam kaj poste, -- longe longe poste.
ELLA RENTHEJM
Kaj vi tamen marcxandis min for. Marcxandadis pri la rajto de via amo
kun alia viro. Vendis mian amon por -- por bankestra ofico!
BORKMAN
(sombre kaj kurbigite) La deviga neceso estis super mi, Ella.
ELLA RENTHEJM
(ekstaras sovagxe kaj skuite de la sofo) Krimulo!
BORKMAN
(skuigxas sed regas sin) Tiun vorton mi auxdis antauxe.
ELLA RENTHEJM
Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontraux legxo kaj
juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de cxiuj tiuj akcioj kaj
obligacioj -- aux kio ajn, kio tio estis, -- kiom vi pensas, ke mi
zorgas pri gxi! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam cxio
disfalis sur vin --
BORKMAN
(strecxite) Kio tiam, Ella?
ELLA RENTHEJM
Kredu min, mi tolerus cxion gxoje kun vi. La malhonoron, la
ruinigxon, -- cxion, cxion mi helpus vin porti --
BORKMAN
Cxu vi tion volus? Cxu povus?
ELLA RENTHEJM
Kaj volus kaj povus. Cxar tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura
krimo --
BORKMAN
Kiun! Al kio vi aludas?
ELLA RENTHEJM
Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono --
BORKMAN
(gapas al sxi) Vi frenezigxis.
ELLA RENTHEJM
(pasxas pli proksimen) Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon
de morto!
BORKMAN
(retiras sin al la piano) Cxu vi frenezigxas, Ella?
ELLA RENTHEJM
Vi mortigis la amovivon en mi. (pli proksimen) Cxu vi komprenas, kion
tio signifas? Rakontigxas en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas
neniu pardono. Mi neniam antauxe komprenis, kio tio estas. Nun mi
komprenas. La granda nepardonebla peko, -- estas la peko murdi la
amovivon en iu homo.
BORKMAN
Kaj tion vi diras, ke mi faris?
ELLA RENTHEJM
Vi _faris_. Mi neniam vere komprenis, kio vere okazis al mi, antaux
nun cxi tiun vesperon. Ke vi perfidis min, kaj turnis vin al Gunhild
anstatauxe, -- tion mi interpretis nur kiel iun ordinaran
nestabilecon viaflanke. Kaj kiel sekvon de senkorajn artajxojn
sxiaflanke. Kaj mi preskaux pensas, ke mi malestimis vin iomete --
spite al cxio. Sed _nun_ mi vidas! Vi perfidis la virinon, kiun vi
_amis_! Min, min, min! La plej karan kion vi sciis en la mondo, tion
vi estis preta vendi por profito. _Tio_ estas la duobla murdo, por
kiu vi faris vin kulpa! Murdo al via propra animo kaj al la mia!
BORKMAN
(malvarma kaj sinrega) Kiel bone mi rekonas vian pasian, senbridan
animon, Ella. Estas kompreneble akcepteble por vi vidi la aferon
tiel, kiel vi faras. Vi estas ja virino. Kaj por vi aspekte sxajnas,
ke vi ne scikonas, ne donas valoron al iu alia afero en la tuta
mondo.
ELLA RENTHEJM
Ne, efektive mi ne faras.
BORKMAN
Nur via propra kora afero --
ELLA RENTHEJM
Nur gxi! Nur gxi! Vi pravas.
BORKMAN
Sed vi devas memori, ke mi estas viro. Kiel virino vi estis por mi la
plej kara en la mondo. Sed kiam tamen tiel estu, unu virinon povas
anstatauxi alia --
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin kun rideto) Cxu vi tion spertis, kiam vi estis preninta
Gunhild kiel edzinon?
BORKMAN
Ne. Sed miaj taskoj en la vivo helpis min porti ankaux _tion._ Mi
volis meti sub mian potencon cxiujn fontojn de potenco en cxi tiu
lando. Cxion, kion tero, montaroj kaj arbaroj kaj maro enhavis de
ricxajxoj -- tion mi volis submetigi, kaj krei regnon por mi mem, kaj
tiel bonfarton por la multaj, multaj miloj da aliuloj.
ELLA RENTHEJM
(perdita en memoro) Mi konas tion. Tiom da vesperoj, kiam ni
priparolis viajn celojn --
BORKMAN
Jes, kun vi mi povis paroli, Ella.
ELLA RENTHEJM
Mi sxercis pri viaj planoj, kaj demandis, cxu vi volus veki cxiujn la
dormantajn spiritojn de la oro.
BORKMAN
(kapsignas) Mi memoras tiun esprimon. (malrapide) Cxiujn la
dormantajn spiritojn de la oro.
ELLA RENTHEJM
Sed vi ne prenis tion por sxerco. Vi diris: "Jes, jes, Ella, estas
gxuste tio, kion mi volas."
BORKMAN
Tiel ankaux _estis_. Kiam mi unue estus metinta la piedon en la
piedingon --. Kaj _tio_ dependis tiam de unu sola viro. Li povis,
kaj li volis havigi al mi la estran oficon en la banko, -- se mi
miaflanke --
ELLA RENTHEJM
Gxuste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, --
kaj kiu senlime amis vin.
BORKMAN
Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu
ajn alia kondicxo --
ELLA RENTHEJM
Kaj vi akceptis.
BORKMAN
(impete) Jes, mi faris, Ella! Cxar la potencavido estis tiel
nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. _Devis_ akcepti. Kaj li
helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj
mi altigxis kaj altigxis. Jaron post jaro mi altigxis --
ELLA RENTHEJM
Kaj _mi_ estis kvazaux forvisxita el via vivo.
BORKMAN
Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella.
ELLA RENTHEJM
(post mallonga, pensema silento) Borkman, -- cxu ne sxajnas al vi, ke
kvazaux kusxis kondamno super nia tuta rilato?
BORKMAN
(rigardas sxin) Kondamno?
ELLA RENTHEJM
Jes. Cxu ne sxajnas al vi?
BORKMAN
(maltrankvila) Jes. Sed kiel vere --? (ekdire) Ho, Ella, -- mi
baldaux ne plu scias, kiu pravas, -- aux vi aux mi!
ELLA RENTHEJM
Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis cxiun homan gxojon en mi.
BORKMAN
(timeme) Tion do ne diru, Ella!
ELLA RENTHEJM
Cxiu ina, homa gxojo almenaux. De la tempo, kiam la bildo de vi
komencis estingigxi en mi, mi ekzistis kvazaux sub suneklipso. Dum
cxiuj tiuj jaroj farigxis por mi pli kaj pli malloge, -- fine tute
neeble, ami iun vivantan estajxon. Nek homojn, nek bestojn aux
plantojn. Nur tiun unu solan --
BORKMAN
Kiun tiun unu solan --?
ELLA RENTHEJM
Erhart, kompreneble.
BORKMAN
Erhart --?
ELLA RENTHEJM
Erhart, -- vian, vian filon, Borkman.
BORKMAN
Cxu li do kusxis tiel varme sur via koro?
ELLA RENTHEJM
Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom
longe kiom mi povis? Kial?
BORKMAN
Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel cxio la cetera.
ELLA RENTHEJM
(en forta interna ekscito) Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam
sentis kompatemon -- de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne
kapablis. Se venis malricxa, malsata infano en mian kuirejon,
frostante kaj plorante kaj petegante iom da mangxajxo, mi igis la
kuiristinon okupigxi pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la
infanon al mi mem, varmigi gxin apud mia propra forno, gxoji vidante
gxin satmangxi. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare
memoras! Estas _vi_, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte
malfekunda interne -- kaj ankaux ekstere!
BORKMAN
Nur ne por Erhart.
ELLA RENTHEJM
Ne. Ne por _via_ filo. Sed cetere por cxio, cxio, kio vive movigxas.
Vi frauxdis min pri la gxojo de patrino kaj felicxo en la vivo. Kaj
ankaux pri la cxagrenoj kaj la larmoj. Kaj _tio_ estus eble la plej
korsxira perdo por mi, vi sciu.
BORKMAN
Cxu jenon vi diras, Ella?
ELLA RENTHEJM
Kiu scias? Eble estus la cxagrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus
al mi plej bone. (en pli forta emocio) Sed mi _ne povis_ rezigni pri
la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis
lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, -- gxis, --.
Ahx!
BORKMAN
Gxis kio?
ELLA RENTHEJM
Gxis lia patrino, -- lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de
mi.
BORKMAN
Li devis ja forlasi vin. Cxi tien al la urbo.
ELLA RENTHEJM
(tordas siajn manojn) Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne
la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo!
BORKMAN
(kun malica esprimo en la okuloj) Hm, -- gxin vi certe ne perdis,
Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avantagxo de iu cxi tie
malsupre en la -- cxambra etagxo.
ELLA RENTHEJM
Mi _estas_ perdinta Erhart cxi tie. Kaj _sxi_ gajnis lin reen. Aux
ankaux iu alia. Tio lumas suficxe el la leteroj, kiujn li foje
skribas al mi.
BORKMAN
Sekve estas por sercxi lin hejmen al vi, ke vi venas cxi tien?
ELLA RENTHEJM
Jes, se _tio_ estus farebla, mi --!
BORKMAN
Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. Cxar _vi_ havas ja la pli
grandan kaj unuan postulon pri li.
ELLA RENTHEJM
Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj cxi tie? Se li ne venas
libervole, -- mi tute ne havas lin. Kaj estas _tio_, kion mi devas!
Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano!
BORKMAN
Vi devas memori, ke Erhart estas en la agxo de dudekoj. Longe vi ne
povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas
vin.
ELLA RENTHEJM
(kun peza rideto) Ne necesus dauxri tre longe.
BORKMAN
Cxu ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas gxis la
fino de viaj tagoj.
ELLA RENTHEJM
Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas dauxri tre longe.
BORKMAN
(ekmiras) Kion vi diras per tio?
ELLA RENTHEJM
Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn?
BORKMAN
Cxu _vi_?
ELLA RENTHEJM
Vi tion ne scias?
BORKMAN
Ne, vere ne --
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin en surprizo) Cxu Erhart ne rakontis tion?
BORKMAN
En la momento mi vere tion ne memoras.
ELLA RENTHEJM
Entute li eble ne parolis pri mi?
BORKMAN
Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen faris. Cetere mi malofte
vidas lin. Preskaux neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de
mi. For, for, vi komprenas.
ELLA RENTHEJM
Cxu vi scias tion certe, Borkman?
BORKMAN
Jes certe mi scias. (sxangxas vocxtonon) Nu, sed vi do estis malsana,
Ella?
ELLA RENTHEJM
Jes, mi estis. Kaj nun cxi-auxtune gxi tiom gravigxis, ke mi devis
veni cxi tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj.
BORKMAN
Kaj vi eble jam parolis kun ili?
ELLA RENTHEJM
Jes, hodiaux antauxtagmeze.
BORKMAN
Kion ili do diris?
ELLA RENTHEJM
Ili donis al mi plenan certecon pri _tio_, kion mi longe scietis --
BORKMAN
Nu?
ELLA RENTHEJM
(simple kaj trankvile) Estas mortiga malsano, kiun mi portas,
Borkman.
BORKMAN
Ho, vi do ne kredu tion, Ella!
ELLA RENTHEJM
Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo aux savo, vi sciu. La
kuracistoj scias pri neniu rimedo kontraux gxi. Ili devas lasi gxin
iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi gxin. Nur iomete
mildigi, eble. Kaj _tio_ ja tamen estas bona.
BORKMAN
Ho, sed povas ankoraux longe dauxri, -- vi fidu min.
ELLA RENTHEJM
Povas eble dauxri tra la vintro, ili diris.
BORKMAN
(senpripense) Nu jes, -- la vintro ja estas longa, gxi.
ELLA RENTHEJM
(silente) Gxi almenaux estas suficxe longa por mi.
BORKMAN
(vigle, deturnante) Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano
evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj sagxe --? El kio gxi
venus?
ELLA RENTHEJM
(rigardas lin) La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn
animskuigxojn.
BORKMAN
(ekflamigxante) Animskuigxojn! Aha, mi komprenas! Estus _mi_, kiu
kulpus!
ELLA RENTHEJM
(en kreskanta ekscito) Estas tro malfrue _tion_ priparoli nun! Sed mi
_devas_ reenhavi la solaninfanon de mia koro, antaux ol mi forpasos!
Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu cxion,
kio estas vivo, -- forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen _cxi tie_
postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj
sopireme, -- tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li
perdis.
BORKMAN
(post mallonga pauxzo) Prenu lin, Ella, -- se vi povos gajni lin.
ELLA RENTHEJM
(vigle) Vi donas vian konsenton? Cxu vi _povas?_
BORKMAN
(sombre) Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. Cxar mi tamen
ne posedas lin.
ELLA RENTHEJM
Dankon, dankon almenaux por la ofero! -- Sed mi havas ankoraux ion
por peti vin. Grandan aferon por _mi_, Borkman.
BORKMAN
Nu, do diru.
ELLA RENTHEJM
Vi eble trovos tion infanece de mi, -- eble vi ne komprenos --
BORKMAN
Ekdiru, -- nu do diru.
ELLA RENTHEJM
Kiam mi nun forpasos, ne estos malmulto, kion mi postlasos --
BORKMAN
Ne, eble ne estos --
ELLA RENTHEJM
Kaj mi intencas transporti cxion al Erhart.
BORKMAN
Jes, vi ja vere ne havas iun pli proksiman.
ELLA RENTHEJM
(varme) Ne, mi efektive havas neniun pli proksiman ol lin.
BORKMAN
Neniun el via propra parencaro. Vi estas la lasta.
ELLA RENTHEJM
(kapsignas malrapide) Jes, tiel gxuste estas. Kiam mi mortos, -- tiam
ankaux mortos la nomo Renthejm. Kaj tio estas por mi sufokanta penso.
Neniigxi el la estado -- ecx la nomo --
BORKMAN
(ekscitas) Hah, -- mi vidas kien vi celas!
ELLA RENTHEJM
(pasie) Ne lasu tion okazi! Permesu al Erhart porti la nomon post
mi!
BORKMAN
(rigardas sxin akre) Mi komprenas vin. Vi volas liberigi mian filon
de la sxargxo porti la nomon de sia patro. Jen la afero.
ELLA RENTHEJM
Neniel tio! Mi mem spite kaj gxoje portus gxin kune kun vi! Sed
patrino, kiu baldaux mortos --. Nomo ligas pli ol vi pensas kaj
scias, Borkman.
BORKMAN
(malvarme kaj fiere) Bone kaj mallonge, Ella. Mi estu viro por porti
mian nomon sola.
ELLA RENTHEJM
(kaptas kaj premas liajn manojn) Dankon, dankon! Nun estas plenumita
reguligo inter ni! Jes, jes, lasu nun tion! Vi bonfaris kion vi
povis. Cxar kiam _mi_ estas for el la vivo, Erhart Renthejm vivos
post mi!
(La tapetpordo malfermigxas. _Sinjorino Borkman_ kun la granda
tuko sur la kapo, staras en la pordaperturo.)
SINJORINO BORKMAN
(en furioza ekscito) Neniam en eterneco Erhart estu nomata tiel!
ELLA RENTHEJM
(retiras sin malantauxen) Gunhild!
BORKMAN
(akre kaj minace) Supren cxi tien al mi, neniu havas permeson
veni!
SINJORINO BORKMAN
(pasxon internen) Mi prenas al mi tiun permeson.
BORKMAN
(kontraux sxin) Kion vi volas al mi?
SINJORINO BORKMAN
Mi volas lukti kaj batali por vi. Defendi vin kontraux malbonaj
potencoj.
ELLA RENTHEJM
La plej malbonaj potencoj estas en vi mem, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
(malmole) Lasu tion kiel estas. (minace, kun levita brako) Sed _tion_
mi diras, -- la patran nomon li portu! Kaj portu gxin alte antauxen
al nova honoro! Kaj mi sola volas esti lia patrino! Mi sola! Al mi
sola estu la koro de mia filo. Al mi kaj al neniu alia.
(Sxi eliras per la tapetpordo kaj fermas post si.)
ELLA RENTHEJM
(skuita kaj ekscitita) Borkman, -- Erhart pereos en tiu cxi
veteracxo. Devas okazi kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj
iri malsupren al sxi.
BORKMAN
(rigardas sxin) Ni? Ankaux mi, vi pensas?
ELLA RENTHEJM
Kaj vi kaj mi.
BORKMAN
(skuas la kapon) Sxi estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun
mi iam revis rompi el la montoj.
ELLA RENTHEJM
Do provu tion nun!
BORKMAN
(ne respondas; necerta; staras sxin rigardante)