KVARA AKTO

(Malferma korto ekster la cxefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de

tiu kun enireja pordo kaj platajxo de sxtonsxtuparo elstaras. Laux la

fono, proksime al la korto, strecxas sin abruptaj deklivoj kun picea

arbaro. Komencanta maldensa arbetajxo maldekstre. La negxado cxesis;

sed la tero estas dike kovrata de la jxus falinta negxo.)

(_Borkman, sinjorino Borkman_ kaj _Ella Renthejm_ staras ekstere

sur la sxtuparo. _Borkman_ apogas sin, senforta kaj laca, al la doma

muro. Li havas malmodan pelerinon jxetita sur la sxultroj, tenas

molan, grizan feltcxapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la

alia. _Ella Renthejm_ portas sian mantelon sur la brako. La granda

tuko de _sinjorino Borkman_ estas glitinta malsupren sur la nukon,

tiel ke sxia hararo montrigxas.)

ELLA RENTHEJM

(estas sin stariginta antaux _sinjorino Borkman_) Ne iru post lin,

Gunhild!

SINJORINO BORKMAN

(en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li _ne devas_ forvojagxi

de mi!

ELLA RENTHEJM

Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin.

SINJORINO BORKMAN

Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii lauxte post lin malsupren

laux la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe auxdos!

ELLA RENTHEJM

Li _ne povas_ auxdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo --

SINJORINO BORKMAN

Ne, ne, -- li jam ne povas sidi en la veturilo!

ELLA RENTHEJM

Li jam sidas en la veturilo, kredu min.

SINJORINO BORKMAN

(en malespero) Se li sidas en la veturilo, -- li sidas tie kun sxi,

kun sxi, -- sxi!

BORKMAN

(ridas acxe) Kaj tiel lokigite li ne auxdas la kriojn de sia

patrino.

SINJORINO BORKMAN

Ne, -- do li ne auxdas. (auxskultas) Tsxsx! Kio estas _tio?_

ELLA RENTHEJM

(ankaux auxskultanta) Auxdigxas kvazaux sono de sonoriloj --

SINJORINO BORKMAN

(kun mallauxta ekkrio) Estas _sxia_ veturilo!

ELLA RENTHEJM

Aux eble tiu de aliulo --

SINJORINO BORKMAN

Ne, ne; gxi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la

argxentajn sonorilojn! Auxdu! Nun ili veturas gxuste preter tie cxi

-- malsupre de la deklivo!

ELLA RENTHEJM

(rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu _nun_! Eble ke

li tamen --!

(La sonoriloj auxdigxas proksime, ene en la arbaro.)

ELLA RENTHEJM

Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni!

SINJORINO BORKMAN

(staras momenton nedecide; jen sxi rigidigxas, malmilda kaj malvarma)

Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min.

Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la

felicxon.

(La sonorigado perdigxas en la foro.)

ELLA RENTHEJM

(iom poste) Nun la sonoriloj ne plu auxdigxas.

SINJORINO BORKMAN

Sxajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj.

BORKMAN

(kun seka, mallauxta rido) Hoho, -- ankoraux ne sonorigxas super

mi!

SINJORINO BORKMAN

Sed super _mi_. Kaj super li, kiu forvojagxis de mi.

ELLA RENTHEJM

(kapsignas penseme) Kiu scias, cxu ili ne tamen sonorigas al li la

vivon kaj la felicxon, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN

(ekrektigas sin; rigardas sxin akre) La vivon kaj la felicxon, vi

diras!

ELLA RENTHEJM

Almenaux por mallonga tempo.

SINJORINO BORKMAN

Cxu vi volus malenvii al li la vivon kaj la felicxon, -- kun

_sxi_?

ELLA RENTHEJM

(varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus!

SINJORINO BORKMAN

(malvarme) Do vi eble estas pli ricxa pri amoforto, vi, ol mi.

ELLA RENTHEJM

(rigardas longe foren el si) Eble estas la _manko_ de amo, kiu

subtenas tiun forton.

SINJORINO BORKMAN

(fiksas la okulojn sur sxin) Se tiel estas, -- tiam ankaux mi baldaux

farigxos same ricxa kiel vi, Ella. (Sxi turnas sin kaj iras en la

domon.)

ELLA RENTHEJM

(staras momenton zorgeme rigardante _Borkman_; poste sxi metas la

manon singardeme sur lian sxultron.) John, venu kaj eniru, ankaux

vi.

BORKMAN

(kvazaux vekigxanta) Mi?

ELLA RENTHEJM

Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laux via

aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas

varme.

BORKMAN

(kolera) Supren en la salonon eble?

ELLA RENTHEJM

Prefere en la cxambron al sxi.

BORKMAN

(ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub

tiun tegmenton!

ELLA RENTHEJM

Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John?

BORKMAN

(surmetas la cxapelon) Antaux cxio mi volas nun eliri por zorgi pri

cxiuj miaj kasxitaj trezoroj.

ELLA RENTHEJM

(rigardas lin timeme) John, -- mi ne komprenas vin!

BORKMAN

(en tusanta rido) Ho, ne estas kasxita sxtelajxo pri kio mi pensas.

Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon _tie!_

Kiu estas _li_?

(_Vilhelm Foldal_, en malnova, negxkovrita jako, kun la cxapelo

malsupren plektita kaj kun granda sxirmilo en la mano, venas antauxen

de la angulo de la domo, peze irante tra la negxo. Li forte lamas je

la maldekstra gambo.)

BORKMAN

Vilhelm! Kion vi volas cxi tie cxe mi -- nun denove?

FOLDAL

(ekrigardas) Ho je Dio, -- cxu vi staras ekstere sur la sxtuparo,

John Gabriel? (salutas) Kaj ankaux la sinjorino, mi vidas!

BORKMAN

(mallonge) Ne estas la sinjorino.

FOLDAL

Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la negxon. -- Tamen ke

vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo --?

BORKMAN

(senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu farigxi

liberaera homo, komprenu. Preskaux tri jarojn en intertempa

mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie

supre --

ELLA RENTHEJM

(zorgeme) Borkman, -- mi petas vin --!

FOLDAL

Ak ja, ja, ja --

BORKMAN

Sed kion vi do volas al mi, mi demandas?

FOLDAL

(dauxre staras malsupre antaux la sxtuparo.) Mi volis supren al vi,

John Gabriel. Sxajnis al mi ke mi _devis_ supren en la salonon. Je

Dio, -- tiun salonon!

BORKMAN

Cxu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon?

FOLDAL

Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa.

BORKMAN

Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas?

FOLDAL

Jes, imagu, -- mi surveturigxis.

ELLA RENTHEJM

Surveturigxis!

FOLDAL

Jes, de sleda veturilo --

BORKMAN

Hoho!

FOLDAL

-- kun du cxevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la

deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo suficxe rapide; kaj jen --

ELLA RENTHEJM

-- kaj ili veturis sur vin?

FOLDAL

Ili veturis gxuste sur min, sinjorino -- aux frauxlino. Gxuste sur

min ili veturis, tiel ke mi ruligxis en la negxo kaj perdis la

okulvitrojn, kaj la sxirmilo rompigxis; (frotas sin) kaj ankaux la

piedo ekhavis damagxon.

BORKMAN

(ridas interne) Cxu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm?

FOLDAL

Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la

kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto ecx ne haltis

momenton, kiam mi kusxis tie ruligxante --. Sed _tio_ povas esti

sensignifa, cxar -- (ekdire) Ho, mi estas tiel strange gxoja,

sciu!

BORKMAN

Gxoja?

FOLDAL

Jes, mi ne gxuste scias kiel nomi tion. Sed sxajnas al mi, ke mi

devas nomi tion gxoja. Cxar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi

ne _povis_ ion alian, -- mi _devis_ veni kaj partigi la gxojon kun

vi, John Gabriel.

BORKMAN

(akre) Nu, do partigu tiun gxojon!

ELLA RENTHEJM

Ho, -- sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman.

BORKMAN

(akre) Mi ne volas en la domon, mi diris.

ELLA RENTHEJM

Sed vi ja auxdas, ke li estas surveturigita!

BORKMAN

Ho, surveturigitaj ni farigxos cxiuj -- iun fojon en la vivo. Tamen

tiam oni devas ekstari denove. Kaj sxajnigi kvazaux nenio okazis.

FOLDAL

Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide

rakonti cxi-ekstere.

BORKMAN

(pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm.

FOLDAL

Jes, nun nur auxdu! Imagu, vi -- kiam mi cxi-vespere revenis hejmen

de vi, -- mi trovas leteron. -- Cxu vi povas diveni de kiu?

BORKMAN

Eble de via eta Frida?

FOLDAL

Gxuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa -- suficxe longa

letero de Frida, sciu. Servisto estis gxin portinta. Kaj cxu vi

imagas pri kio sxi skribas?

BORKMAN

Eble estus por diri adiaux al la gepatroj.

FOLDAL

Gxuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, sxi skribas,

ke sinjorino Wilton tiom multe sxatas sxin. Kaj nun la sinjorino

volas kunpreni sxin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko,

sxi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaux havigis al sxi tauxgan

instruiston, kiu kunvojagxos. Kaj legos kun Frida. Cxar, bedauxrinde,

sxi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas.

BORKMAN

(ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi

komprenas cxion tiel nedireble bone, Vilhelm.

FOLDAL

(dauxrigas fervore) Kaj imagu, sxi nur sciigxis pri la vojagxo nun

cxi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen sxi

trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj

tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu sxpuro de malestimo

por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke sxi volus diri adiauxon

skribe -- antaux ol sxi forvojagxus. (ridas) Sed _tiel_ ja ne

okazos!

BORKMAN

(rigardas lin demande) Kiel tio?

FOLDAL

Sxi skribas, ke morgaux frue ili forvojagxos. Tute frue.

BORKMAN

Jen, jen, -- morgaux? Cxu sxi tion skribas?

FOLDAL

(ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi,

komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton --

BORKMAN

Nun cxi-vespere?

FOLDAL

Jes je Dio, ankoraux ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus

sxlosite, mi sonorigos. Senpere. Cxar mi volas kaj mi devas vidi

Frida, antaux ol sxi forvojagxos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li

volas foriri)

BORKMAN

Auxskultu, mia bedauxrinda Vilhelm, -- vi povas sxpari al vi la pezan

vojdistancon.

FOLDAL

Ho, vi pensas pri la piedo --

BORKMAN

Jes, kaj ankaux ke vi tamen ne enlasigxos cxe sinjorino Wilton.

FOLDAL

Ho, efektive, mi enlasigxos. Mi dauxre sonorigos, gxis iu venos por

malfermi. Cxar Frida mi devas kaj volas vidi.

ELLA RENTHEJM

Via filino jam foriris, sinjoro Foldal.

FOLDAL

(staras kiel frapita) Frida, cxu jam forvojagxis! Cxu vi scias tion

certe? De kiu vi auxdis tion?

BORKMAN

Ni informigxis de sxia estonta instruisto.

FOLDAL

Cxu? Kaj kiu estas li?

BORKMAN

Estas iu studento Erhart Borkman.

FOLDAL

(brile gxoja) Via filo, John Gabriel! Cxu _li_ kunvojagxos?

BORKMAN

Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian

etan Frida.

FOLDAL

Nu, lauxdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej

bonaj manoj. Sed cxu estas tute certe, ke ili jam forvojagxis kun

sxi?

BORKMAN

Ili forvojagxis kun sxi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis

vin.

FOLDAL

(kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa

veturilo!

BORKMAN

(kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, -- via filino estas bone instaligita

por veturi. Kaj ankaux studento Borkman. -- Nu, cxu vi rimarkis la

argxentajn sonorilojn?

FOLDAL

Jes-ja. -- Argxentajn sonorilojn, vi diras? Cxu estis argxentaj

sonoriloj, cxu? Veraj argxentaj sonoriloj?

BORKMAN

Tion vi povas konfidi. Cxio estis vera. Ekstere kaj -- kaj

interne.

FOLDAL

(silente en emocio) Cxu ne estas mirinde, kiel la felicxo povas

akomodi sin por homo! Estas mia -- mia simpla poeta talento, kiu

transformigxis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto.

Cxar nun _sxi_ povas vojagxi elen en la grandan vastan mondon,

pri kiu mi foje revis tiel alloge por gxin vidi. En fermita

sledo-veturilo eta Frida povas vojagxi. Kaj kun argxentaj sonoriloj

sur la jungilaro --

BORKMAN

-- kaj surveturi sian patron --

FOLDAL

(gxoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, -- -- se nur la infano --. Nu, mi

do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli

sxian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante.

BORKMAN

Cxu sxi ploras?

FOLDAL

(ridade) Jes, imagu, vi, -- sxi sidis ege plorante, kiam mi

eliris.

BORKMAN

Kaj vi, vi ridas, Vilhelm.

FOLDAL

Jes _mi_, jes! Sed sxi, la povrulino, sxi tion ne pli bone komprenas,

sxi, sciu. Nu, adiaux do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel

proksime. Adiaux, adiaux, John Gabriel! Adiaux, frauxlino!

(Li salutas kaj pene iras la saman vojon laux kiu li venis.)

BORKMAN

(staras momenton silente rigardante antauxen) Adiaux, Vilhelm!

Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturigxis, malnova amiko.

ELLA RENTHEJM

(rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John --

BORKMAN

Devenas de la karcera aero tie supre.

ELLA RENTHEJM

Mi neniam antauxe vidis vin tia.

BORKMAN

Ne, cxar vi certe neniam antauxe vidis elrompintan punaton.

ELLA RENTHEJM

Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John!

BORKMAN

Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi --

ELLA RENTHEJM

Tamen cxar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem --

(La _cxambristino_ elvenas duone sur la sxtuparon.)

CXAMBRISTINO

Pardonu; la sinjorino diris, ke mi sxlosu la stratan pordon nun.

BORKMAN

(mallauxte al _Ella_) Auxdu nur; nun ili volas denove ensxlosigi

min!

ELLA RENTHEJM

(al la _cxambristino_) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri

iom da fresxa aero unue.

CXAMBRISTINO

Jes, sed la sinjorino mem diris, ke --

ELLA RENTHEJM

Mi mem sxlosos la pordon. Lasu la sxlosilon en la seruro, kaj --

CXAMBRISTINO

Jes, je Dio, mi do faros. (Sxi reiras en la domon.)

BORKMAN

(staras momenton silente kaj auxskultante; poste li rapidigxas

malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili

neniam plu kaptos min!

ELLA RENTHEJM

(malsupre cxe li) Sed vi estas ja libera homo ankaux tie interne,

John. Povas iri kaj veni tute kiel placxas al vi.

BORKMAN

(mallauxte, kvazaux en timo) Neniam denove sub tegmenton! Cxi tie

ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono,

-- plafono kaj muroj kunsxrumpigxus. Premegus min. Premus min plata

kiel musxo.

ELLA RENTHEJM

Sed kien vi do volas?

BORKMAN

Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi cxu mi denove povas atingi al libereco

kaj al vivo kaj al homoj. Cxu vi volas iri kun mi, Ella?

ELLA RENTHEJM

Mi? Nun?

BORKMAN

Jes, jes, -- nun tuj!

ELLA RENTHEJM

Sed kiom longe do?

BORKMAN

Tiom longe kiom mi kapablas.

ELLA RENTHEJM

Ho, sed pripensu do. Ekstere en cxi tiu malseka, malvarma vintra

nokto --

BORKMAN

(kun rauxka, gorgxa sono) Hoho, -- la frauxlino estas zorgema pri sia

sanstato? Jes-ja, -- gxi estas ja bedauxrinda, gxi.

ELLA RENTHEJM

Estas por _via_ sanstato, ke mi estas zorgema.

BORKMAN

Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras

pluen.)

ELLA RENTHEJM

(post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas?

BORKMAN

Mortinto, mi diris. Cxu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur

tenu min trankvila, _tie_ kie mi kusxas?

ELLA RENTHEJM

(decide jxetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John.

BORKMAN

Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu

do!

(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kasxas ilin

pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidigxas. La domo kaj la korto

malaperas el la vido. La pejzagxo, kun deklivoj kaj altejoj,

malrapide kaj dauxre sxangxigxas, kaj farigxas pli kaj pli

sovagxa.)

VOCXO DE ELLA RENTHEJM

(auxdigxas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi

ne rekonas la lokon cxi tie.

VOCXO DE BORKMAN

(pli alte) Tenu vin nur en la negxaj spuroj post mi!

VOCXO DE ELLA RENTHEJM

Sed kial ni do devas iri tiel alten!

VOCXO DE BORKMAN

(pli proksime) Ni devas supreniri la turnigxan vojeton.

ELLA RENTHEJM

(dauxre kasxita) Ho, sed mi baldaux ne plu kapablas.

BORKMAN

(cxe la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la

elvidejo. Tie staris benko en antauxa tempo --

ELLA RENTHEJM

(venas el inter la arbetoj) Cxu vi memoras gxin?

BORKMAN

Tie vi povos ripozi.

(Ili atingis antauxen sur etan, altan, malferman ebenajxon en la

arbareto. La vojeto altigxas abrupte malantaux ili. Maldekstre,

profunde malsupre, estas vasta pejzagxo kun fjordo kaj altaj foraj

montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenajxo maldekstre estas morta

pino kun benko sube. La negxo kusxas dike sur la ebenajxo.)

(_Borkman_ kaj post li _Ella Renthejm_ de dekstre pene vadas tra

la negxo.)

BORKMAN

(haltas cxe la profundejxo maldekstre) Venu jen, Ella, kaj vi

vidos.

ELLA RENTHEJM

(apud li) Kion vi volas montri al mi, John?

BORKMAN

(montras eksteren) Vidu kie la lando kusxas libera kaj malferma por

ni -- vaste etende?

ELLA RENTHEJM

Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, -- kaj rigardis ankoraux pli

kaj pli foren.

BORKMAN

Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis.

ELLA RENTHEJM

(kapsignas peze) La reva lando de nia vivo gxi estis, jes. Kaj nun

tiu lando estas negxkovrata. -- Kaj la maljuna arbo estas morta.

BORKMAN

(ne sxin auxskultante) Cxu vi povas videti la fumon de la grandaj

vaporsxipoj tie sur la fjordo?

ELLA RENTHEJM

Ne.

BORKMAN

Mi povas. -- Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la

tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da

hejmoj. Estas _tio_, kion mi revis krei.

ELLA RENTHEJM

(silente) Kaj farigxis nur revo.

BORKMAN

Farigxis nur revo, jes. (auxskultas) Kaj auxskultu, vi, el tie

malsupre cxe la rivero! La fabrikoj funkcias! _Miaj_ fabrikoj! Cxiuj

tiuj, kiujn _mi_ volis starigi! Auxdu nur kiel ili laboras. Ili havas

noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Auxdu, auxdu! La

radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas -- turne, turne! Cxu vi ne

auxdas, Ella?

ELLA RENTHEJM

Ne.

BORKMAN

_Mi_ povas auxdi.

ELLA RENTHEJM

(time) Mi kredas ke vi eraras, John.

BORKMAN

(pli kaj pli ekflamigata) Ho, sed la tuto tie cxi -- estas nur la

eksterajxo cxirkaux la regno, vi sciu!

ELLA RENTHEJM

Regno, vi diras? Kiu regno --?

BORKMAN

_Mia_ regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por

ekposedi tiam kiam -- tiam kiam mi mortis.

ELLA RENTHEJM

(silente; skuita) Ho, John, John!

BORKMAN

Kaj nun gxi kusxas tie -- sendefenda, senmastra, -- minacata de

atakoj de rabistoj, -- Ella! Cxu vi vidas la montodorsojn _tie_ tre

fore? Unu malantaux alia. Ili altigxas, kreskas kiel turoj. _Tio_

estas mia profunda, senlima, neelcxerpebla regno!

ELLA RENTHEJM

Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John!

BORKMAN

Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi

kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn

milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj strecxas siajn

serpentumantajn, brancxigxantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis

ilin antaux mi kiel vivigitaj ombroj -- tiun nokton, kiam mi staris

en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis

liberigxi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis

en la profundon. (kun etenditaj manoj) Sed mi volas flustri al vi cxi

tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kusxas sxajne mortaj en

la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj

-- kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas,

amas, amas vin!

ELLA RENTHEJM

(en silenta, kreskanta ekscito) Jes, tie malsupre vi dauxre havas

vian amon. John. Cxiam havis gxin tie. Sed cxi tie supre en la tago,

John, -- estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por

vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone!

Vi _vendis_ gxin por -- por --

BORKMAN

(skuigxa; fluas kvazaux malvarmo tra li) Pro la regno -- kaj la

potenco -- kaj la honoro, vi opinias?

ELLA RENTHEJM

Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue cxi-vespere. Vi

murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen

amis. Tiom kiom vi _kapablis_ ami iun do. (kun suprenlevita brako)

Kaj tial mi auxguras, John Gabriel Borkman, -- vi neniam gajnos la

premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan

enmarsxon en vian malvarman, sombran regnon!

BORKMAN

(sxancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaux timas, ke vi

pravos en tiu auxguro, Ella.

ELLA RENTHEJM

(apud li) Ne _timu_ pro tio, John. Gxuste _tio_ estus la plej bona,

kio okazus al vi.

BORKMAN

(kun krio; kaptas sin cxe la brusto) Ah --! (senforta) Nun gxi

malkaptis min.

ELLA RENTHEJM

(skuas lin) Kio estis, John!

BORKMAN

(glitas malantauxen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian

koron.

ELLA RENTHEJM

John! Nun vi sentis la glacian manon! Cxu!

BORKMAN

(murmuras) Ne. -- Neniu glacia mano. -- Mano de erco gxi estis. (Li

glitas tute malsupren sur la benkon.)

ELLA RENTHEJM

(deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kusxanta, kie

vi nun kusxas! Mi sercxos helpon por vi. (Sxi faras kelkajn pasxojn

dekstren; jen sxi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj

lian vizagxon.)

ELLA RENTHEJM

(trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel

por vi.

(Sxi strecxas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la

negxon antaux la benko.)

(Mallonga silento.)

(_Sinjorino Borkman_, en supervestajxoj venas tra la arbaro de

dekstre. Antaux sxi la _cxambristino_ kun lumigita lanterno.)

CXAMBRISTINO

(lumigas en la negxon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj --

SINJORINO BORKMAN

(cxirkauxrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la

benko. (vokas) Ella!

ELLA RENTHEJM

(ekstaras) Cxu vi sercxas nin?

SINJORINO BORKMAN

(akre) Jes, tion mi ja devas fari.

ELLA RENTHEJM

(montras) Jen li kusxas, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN

Dormas!

ELLA RENTHEJM

(kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas.

SINJORINO BORKMAN

(ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallauxte) Cxu okazis --

libervole?

ELLA RENTHEJM

Ne.

SINJORINO BORKMAN

(malpezigita) Do ne per propra mano?

ELLA RENTHEJM

Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.

SINJORINO BORKMAN

(al la _cxambristino_) Sercxu helpon. Venigu homojn el la bieno.

CXAMBRISTINO

Jes, bone, sinjorino. (mallauxte) En Jecxja nomo do --

(Sxi eliras tra la arbaro dekstren.)

SINJORINO BORKMAN

(staras malantaux la benko) La nokta aero do mortigis lin --

ELLA RENTHEJM

Do tiel estas.

SINJORINO BORKMAN

-- lin, tiun fortan viron.

ELLA RENTHEJM

(iras al la antauxo de la benko) Cxu vi ne volas rigardi lin,

Gunhild?

SINJORINO BORKMAN

(rifuzante) Ne, ne, ne. (mallauxtigas la vocxon) Li estis filo de

ministo, -- li, la bankestro. Ne povis elteni la fresxan venton.

ELLA RENTHEJM

Pli gxuste estis la frosto, kiu mortigis lin.

SINJORINO BORKMAN

(skuas la kapon) La frosto, vi diras? La frosto, -- gxi estis lin

mortiginta antaux longe.

ELLA RENTHEJM

(kapjesas al sxi) Kaj kreis nin du al ombroj, jes.

SINJORINO BORKMAN

Vi pravas.

ELLA RENTHEJM

(kun dolora rideto) Unu mortinto kaj du ombroj, _tion_ efikis la

frosto.

SINJORINO BORKMAN

Jes, la kora frosto. -- Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia

la manon, Ella.

ELLA RENTHEJM

Mi pensas, ke nun ni tion povas.

SINJORINO BORKMAN

Ni dunaskitoj -- super _li_ kiun ni ambaux amis.

ELLA RENTHEJM

Ni du ombroj -- super la morta viro.

(_Sinjorino Borkman_ malantaux la benko, kaj _Ella Renthejm_

antauxe, etendas unu al la alia la manojn.)

John Gabriel Borkman(#20178) · 第 10 / 10 题