Fine li elĉerpita falis teren.
Kaj nur nun li eksentis, kia malvarmo estas. La maldika vesto tute ne
ŝirmis lin. Li komencis tiom tremi pro la malvarmo, ke li denove
ekstaris kaj kun la lastaj rezervoj de la fortoj li ekiris plu.
Kien? Li ne sciis.
Sed li iris, li klopodis varmigi sin. Sensukcese.
Poste li falis teren ankoraŭ unufoje kaj ne plu leviĝis. Li sentis,
kiel la frosto penetras lian korpon, sed li ne plu havis forton fari
eĉ la plej malgrandan movon. Li fariĝis indiferenta al ĉio...
Li dankis al Dio, kiam li ekvidis la unuajn sunradiojn. La aero tuj
ekvarmiĝis.
En la tuta ĉirkaŭaĵo estis nur sablo kaj ŝtonoj. La aŭtomobiloj
estis nenie videblaj!
Li estas sola en senfina dezerto. Li aĉe pereos ĉi tie! Pro la
varmego, malvarmo, malsato kaj soifo...
Li kuŝiĝis sur la varman sablon. Kiel agrabla tio estis post frosta
nokto! Sed post unu momento li devis ekstari. La sablo komencis
trovarmigi.
Per laciĝintaj okuloj li rigardis antaŭ sin en la ekvarmiĝantan
dezerton. Li jam tute perdis la esperon, ke li povos savi sin.
Sed subite ekkaptis lin granda ĝojo. Ĉu lin ne trompas vidsento?
Ĉu ĝi estas fantomo de la elĉerpitaj nervoj? Ne, li vidas ja tion
tute klare, kaj ĝi estas tiel proksime! Li vidas oazon, altajn
palmojn, domojn kaj homojn! Li vidas--kion li vidas? La vivon, la
saviĝon, la sanon! Li vidas akvon, agrablan ombron!
Kaj Antonio ekkuris ĝojigita pro sia saviĝo. Sed--kion tio
signifas? Li kuras, li kuras ja sufiĉe rapide--kio estas kun tiu
oazo? Kial ĝi cedas antaŭ li? Sed kiel tio estus ebla? Aŭ ĉu li
jam tute freneziĝis? Ŝajnas, ke tiuj suferoj senraciigis lin...
Kaj kiam li ekrigardis ankoraŭ unufoje, la oazo estis for. En tiu
momento li ekrememoris, kion li lernis iam en la lernejo ... ke sur la
dezertoj la rompiĝo de lumradioj kaŭzas fantomon--fatamorganon--kaj
tiu ĉi fantomo nun ankaŭ al li alportis por unu momento la bildon
de la terparadizo...
Li klopodis iri plu, sed post kelkaj paŝoj li eksidis sur la
varmegan teron. Lia kapo kliniĝis en la manplatojn.
En liaj okuloj ekbrilis bedaŭraj larmoj.
Li pereos ĉi tie sola, neniu ekscios pri lia terura suferado...
Almenaŭ se estus al li ebligita lastfoje adiaŭi kun la gepatroj
kaj fratinoj ... kaj danki al sinjoro Meyer pro lia afableco...
Sed ĉu vere estas ĉio perdita? Ĉu li devas ĉi tie perei?
Li suprenlevis la kapon.
Al li proksimiĝis nova aperaĵo. Nun tio ne estis la trompa
fatamorgano, sed araba virino.
Li ekkuris al ŝi.
"Donu al mi akvon!" li petis per ĉiuj lingvoj, kiujn li konis.
Ŝi ne komprenis. Ŝi montris antaŭ sin kaj komprenigis lin, ke li
sekvu ŝin.
Li iris ĉe ŝia flanko. Kiam li falis teren, ŝi levis lin, ekprenis
lian manon kaj preskaŭ portis lin.
Post kelkaj momentoj, kiuj estis por Antonio la tuta eterneco, en la
valeto antaŭ ili aperis la oazo. Apenaŭ ili eniris ĝin, Antonio
ekprenis akvujon kaj komencis avide trinki. Poste li svenis. Kiam li
rekonsciiĝis, la virino alportis al li daktilojn.
Manĝinte li tuj profunde ekdormis.