Sed Antonio ne aŭdis.
Jam li estis sur la monteto. La viroj de sur la aŭtomobiloj observis
lin. Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis la struton sufiĉe proksime.
Ĝi staris kun rektigita kapo, kvazaŭ ĝi pripensus, en kiun
direkton ĝi ekkuru.
Antonio denove ekkuris al ĝi. Sed post unu momento la struto
ekdaŭrigis sian kuradon. Pli frue estis la rapideco de la birdo tre
granda. Sed nun ĝi estis fabela. La birdo fariĝis pli kaj pli
malgranda, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en la eta punkto sur horizonto.
Ankaŭ tiu fine malaperis.
Antonio decidis reiri.
La afero iomete malkontentigis lin. Li ĝojis, ke li alveturigos iun
memoraĵon de sia vojaĝo tra Saharo--kaj tio tiel trompis lin.
Cetere, ankoraŭ ne estas finitaj ĉiuj tagoj.
Subite li ekrimarkis tre videblan ŝanĝiĝon en la naturo. La aero
fariĝis nespirebla, ĝi estis trosatigita de malpeza sablo. La
videbleco malpligrandiĝis. Miliardoj da sableroj ekleviĝis kaj
komencis kaŭzi neimiteblan sonon, altan kaj senĉese sonantan tonon.
Li ekiris pli rapide.
En tiu momento nigra nubo kovris la sunon kaj terure rapide ruliĝis
al li. Ekestis mallumo.
Antonio ekpaliĝis.
Sinjoro Meyer bone klarigis al li, kion signifas tiaj ŝanĝiĝoj en
la naturo.
Proksimiĝas la samumo!
Terura sabloventego, kiun timegas ĉiuj karavanoj en Saharo!
Li volis ekkuregi. Sed ankoraŭ li ne atingis la monteton, kiam la
samumo atingis lin! Li rapide demetis sian malpezan surtuteton,
volvis per ĝi sian tutan kapon kaj ĵetis sin teren. Estis ja ankaŭ
jam tempo! Se li ne farus tion, la forta ektuŝego de la uragano
faligus lin teren.
Kaj la momentoj, kiuj sekvis, estis la plej teruraj el lia tuta vivo.
La ventego siblis, la varmega sablo penetris tra la surtuto en
la okulojn, en la nazon, inter forte fermitaj lipoj en la buŝon
kaj senspirigis lin. Antonio sentis, kiel la sablo sur lia korpo
amasiĝas! Li rememoris tiujn malfeliĉulojn, kiuj estis de
samumo entombigitaj kaj pereis per sufokiĝo. Rapidmove li senigis
sian korpon de la ĉiam kreskanta tavolo de sablo kaj denove li
alpremiĝis teren, por ŝirmi sin kontraŭ la ventego.
De momento al momento la forto de la ventego ŝajne ĉesis. Sed tuj
alflugis nova ondo, pli terura ol tiuj jam malaperintaj, kaj per
sovaĝaj ekfrapoj ĝi vipis la teron.
Fine--post kelkaj horoj--la uragano ĉesis.
Antonio ne faris eĉ unu movon. Li timis ekmoviĝi. Li timis konvinki
sin, ĉu li estas superŝutita aŭ ne.
Fine li ekkuraĝiĝis kaj levis sin. Li liberigis sin de la sufiĉe
granda sablotavolo kaj malfermis la okulojn. Sed en tiu momento
ekkaptis lin terura ektimo.
Dum furiozis la ventego, ekestis la nokto! La tuta ĉirkaŭaĵo
kuŝis en profunda mallumo.
Antonio volis ekkrii, sed lia gorĝo estis tro seka. Li volis ekkuri,
sed liaj rigidiĝintaj kruroj estis kvazaŭ el plumbo.
Post kelkaj momentoj li tamen ekiris. Fine li eĉ ekkuris. Ho, kiel
bone, ke li almenaŭ memoras la direkton al la loko, kie staras la
aŭtomobiloj!