Post la vespermanĝo sinjoro Meyer inspektis, kiel kutime, la
dislokon de la gardistoj. Tiun ĉi laboron faris kondukanto. Kiam li
estis preta, sinjoro Meyer turnis sin al Othman:
"Othman, vi ĉe la benzinaŭto estu eksterordinare singarda. Ni estas
en danĝera regiono, kie jam ofte karavanoj estis atakataj, iliaj
varoj rabataj, partoprenantoj kelkfoje eĉ mortigitaj. Se ili
sukcesus neniigi nian benzinaŭton, ni estus perditaj."
"Mi certigas vin pri mia singardemo, sinjoro Meyer," ĝentile
respondis Othman. Iomete li ekmaltrankviliĝis. Kion tio signifas?
Sed kiam li vidis, ke sinjoro Meyer donas la saman instrukcion
ankaŭ al aliaj gardistoj, li denove ektrankviliĝis.
La gardistoj disiris al siaj postenoj, la ceteraj ekkuŝis por dormi.
Ne pasis eĉ dek minutoj, kiam sinjoro Meyer ordonis, ke ĉiuj viroj
kolektiĝu apud lia aŭtomobilo. Ankaŭ gardistoj venu.
Dum ĉiuj scivolplenaj rapidis al la destinita loko, ambaŭ
meĥanikistoj kun kondukanto foriris nerimarkeble al benzinaŭto kaj
kaŝiĝis sub ĝi tiel, ke ili ne estis videblaj. Malhela nokto
faciligis tion al ili.
"Ĉu vi aŭdis nenion?" demandis sinjoro Meyer la kolektiĝintajn
virojn.
"Ne!" respondis ĉiuj kaj mirigitaj rigardis unu la alian. Kion li--?
"Al mi ŝajnis, ke mi ekaŭdis strangan fajfadon. Kvazaŭ iuj homoj
en la dezerto interkompreniĝus. Ĉu vi vere aŭdis nenion similan?"
"Ne vere!"
Ĉe la taglumo sinjoro Meyer ekvidus sur multaj vangoj strangan
ekrideton.
"Do, tio estis nur fantomo. Tio ne gravas. Gardistoj, estu tre
singardaj! Bonan nokton!" Li sciis, ke dum ĉi tiuj momentoj liaj
kunhelpantoj estas jam kaŝitaj.
"Bonan nokton!" respondis la kolektaro kaj multaj disiris kun
strangaj sentoj. Kiuj ne sciis, pri kio temas, opiniis, ke kun
sinjoro Meyer ne ĉio estas en ordo.
Othman rapide revenis al la benzinaŭto. Li preparis la brulŝnuron
kaj atendis panikon, kiun kaŭzos Eriko. La viroj sub la aŭtomobilo
preskaŭ ne spiris.
Eriko komencis efektivigi sian planon. Li ekprenis pafilon kaj
forlasis sian aŭtomobilon. Sed tiun ĉi perfidulon gardis Knopp kaj
Keller.
Apenaŭ li faris dek paŝojn, Knopp ekkriis laŭte:
"Kien tiel malfrue, Eriko?"
Eriko ekembarasiĝis.
"Eh--nur ĉi tien--"
"Kaj kion vi volas fari per la pafilo?" insistis Keller.
"Mi iras--promeni--" konfuzite respondis Eriko.
"Eriko ne povas dormi! Nokte li irados promenadi!" malice kriis Knopp
kaj li kun Keller sekvis Erikon.
"Tio estas mia afero!" kolere diris Eriko. "Kaj lasu min trankvila!
Se tio vin ĝenas, iru en la liton!"
"Ni iros, amiko, ni iros tuj," Knopp kaj Keller jam staris apud li,
"sed vi iros kun ni!"
Kaj pli frue, ol Eriko povis defendi sin, ili ĵetis sin sur lin,
elmanigis al li pafilon kaj rapide katenis lin.
Preskaŭ en tiu sama momento okazis sovaĝa lukto apud la
benzinaŭto.
Othman aŭdis la rimarkojn de Knopp kaj Keller kaj ankaŭ la kolerajn
respondojn de Eriko. Li ekkomprenis, ke ilia plano komencas
detruiĝi.
Kaj tamen--nun jam ne estas eble forĵeti ĝin! La benzino devos
eksplodi, estu kiel estu! Li ekbruligos kaj malaperos en malhela
nokto...
Li elpoŝigis alumetojn kaj intencis ekbruligi. Sed en tiu momento,
kiam la alumeto ekflamiĝis, okazis io neatendita.
Antaŭ li, preskaŭ ĉe liaj piedoj, rektiĝis ia malhela korpo kaj
en sekvanta sekundo li eksentis sur la dekstra mano, en kiu li tenis
la brulantan alumeton, fortan frapon. Oni frapis lin unu sekundon pli
frue ol povis esti efektivigita la krima plano.
Othman vidis, ke oni perfidis ilin. Li plenforte frapegis nekonatan
atakanton en la bruston kaj volis forkuri. Sed tion malebligis al li
du novaj staturoj, kaj kvar manoj ekprenis lin kiel per prenilo.
Oni alkondukis ambaŭ friponojn al la aŭtomobilo de sinjoro Meyer.
Tie jam estis kolektiĝintaj ĉiuj viroj, ekscititaj per la
eksterordinaraj okazintaĵoj de tiu vespero. Sinjoro Meyer klarigis
ĉion al ili:
"Tiuj du sentaŭguloj estos transportataj en Timbuktu-n kiel kaptitoj
en katenoj. Tie oni starigos ilin antaŭ la oficialan juĝistaron kaj
ili estos laŭmerite punitaj. La reston de la vojaĝo unu viro ĉiam
gardos ilin."
Kaj fine li diris, kies merito tio estas. Al Antonio flugis dankaj
rigardoj de la tuta ekspedicio.
Ĉiuj komprenis, el kia danĝero li savis ilin.
Ankaŭ Eriko kaj Othman rigardis Antonion. Sed se ili povus elĵeti
tiom da sagoj, kiom ili elsendis da malamikaj rigardoj, sur lia korpo
ne restus eĉ unu nevundita loketo.
Tiun nokton neniu plu dormis. Tenante pafilon en la manoj, ĉiuj
atendis, ĉu alvenos malamikoj. Sed dum la tuta nokto nenio okazis.
Frumatene ili forlasis tiun lokon, kiu povis esti la komenco de ilia
pereo.