TRA SAHARO.

Sinjoro Meyer ne estis novulo en vojaĝado tra la dezerto--vojaĝon

tra Saharo li faris jam trifoje--sed hodiaŭ li forlasas la

ekstremajn pintojn de la civilizita mondo kun sia filo kaj fremda

knabo, por kiu li fakte estas nun ankaŭ patro. Kaj krom tio--kia

granda diferenco estas inter la antaŭaj karavanekspedicioj kaj la

nuna aŭtomobilekspedicio! En karavano estis kompaniigitaj multaj

komercistoj, sed nun li entreprenas la ekspedicion sola! Ĉe la

karavano oni precize sciis, kiom persistos kameloj, kiam oni atingos

tiun aŭ tiun oazon--sed rilate aŭtomobiloj li ne havas eĉ la plej

malgrandajn spertojn.

Kaj tamen li provos tion, ĉar en favora kazo tio signifos grandan

sukceson kaj profiton por liaj komercaferoj. La vojo, kiu daŭris

alifoje tutajn monatojn, estos finita dum unu monato.

Sinjoro Meyer donis signon kaj ĉiuj enaŭtiĝis.

Sinjoro Meyer kun Karlo, Antonio kaj meĥanikistoj sidiĝis en lastan

aŭtomobilon.

Karlo kaj Antonio ekinteresiĝis pri la meĥanismo de aŭtomobiloj.

Meĥanikisto donis al ili mallongan klarigon.

Nun, dum veturo sur malmola vojo, la aspekto de la aŭtomobiloj

neniel diferencas de la normalaj aŭtoj. Sed kiam ili alveturos en la

dezerton kaj precipe sur la lokojn kovritajn de mola sablo, en kiun

la radoj penetriĝus, pro kio la veturo estus malebligata, tiam helpe

de aparta meĥanismo oni metos sur la radojn grandajn zonojn, sur

kiuj estas malgrandaj elstaraĵoj--aspektantaj kiel mallongaj

ŝoveliloj--kaj tiuj zonoj kunigos la antaŭajn kaj malantaŭajn

radojn. La elstaraĵoj eniĝos en la sablon kaj tial la zonoj ne

povos gliti, la rapideco de la aŭtomobiloj per tio memkompreneble

iom malpligrandiĝos.

Antonio demandis:

"Kaj kio okazus, sinjoro Meyer, se nia aŭtomobilo difektiĝus? Ja la

aŭtomobilo, kiu estas antaŭ ni, estas en distanco almenaŭ de

duonkilometro de ni. Ĉu ĝi veturus plu kun la ceteraj aŭtomobiloj?"

"Ne, kara Antonio. La distanco inter la aŭtomobiloj estas pro tio

tiel granda, ke ĉiu aŭtomobilo postlasas grandajn nubojn de polvo.

La afero estas aranĝita jene: en ĉiu aŭtomobilo sidas krom aliaj

viroj unu homo, kiu senĉese observas sekvantan aŭtomobilon. Se li

rimarkas, ke ĝi haltas, li devas tuj atentigi sian ŝoforon kaj tiu

tuj haltigas. Tiamaniere en kelkaj sekundoj ekhaltiĝos ĉiuj

aŭtomobiloj."

"Ankoraŭ ion mi ne komprenas. Karlo diris, ke en Saharo ne estas

signitaj vojoj. Kiel estas eble, ke ni ne erariros?"

"Se vi estus nia kondukanto, Antonio, ni certe erarirus. Kaj ni certe

erarirus ankaŭ tiam, se mi estus gvidanto de la ekspedicio, malgraŭ

tio, ke mi travojaĝis Saharon jam trifoje.

Vi certe rimarkis, ke, parolante kun nia kondukanto, mi parolas

arabe. Li naskiĝis ĉi tie. Kaj tiu ĉi senfina dezerto estas al li

tiel konata kiel al vi Uherské Hradiště kaj al mi Tunizio aŭ

Berlino. Tia Arabo havas eksterordinare akran vidpovon. Liaj okuloj

rigardas jam de la infaneco en grandajn malproksimojn. Se li ne volis

devojiĝi dum sia ekskurso el sia hejmo--el oazo--li devis atente

observi eĉ la plej etajn signojn en la naturo. Li ne povis fidi, ke

li, sekvante la postsignojn de sia kamelo, revenos hejmen. Apenaŭ li

forveturis kelkajn metrojn, la postsignoj malaperis. Vento glatigis

ilin per sablo. Pro tio li bonege fiksis en la memoron iun malgrandan

rokpinton, arbetaĵon, apenaŭ videblan monteton--kaj laŭ tiuj

signoj, kiujn ni tute ne rimarkas, li trovis reirvojon. Per ekzercado

li sukcesis enmemorigi la signojn sur tuta vojo, kiun ni traveturos.

Li fariĝis kondukanto de karavanoj kaj tiun ĉi vojon li faris

jam multfoje. Li akiras per tio sufiĉe da mono. En karavano, kies

migrado dependas de lia kapableco, li ĝuas grandan respekton.

Nia nuna gvidanto estas unu el la plej bonaj. Mi mem faris sub lia

gvidado du vojaĝojn kaj mi devas konfesi, ke li gvidis nin bonege."

Dume la varmego fariĝis netolerebla.

Sinjoro Meyer elpoŝigis poŝhorloĝon.

"Post kvin minutoj ni haltos," li diris.

"Ĉu nia aŭtomobilo?" demandis Karlo.

"Ne nur nia aŭto, sed ĉiuj."

"Kaj kiamaniere vi komunikos tion al ili, patro?"

"Ili tion scias."

Ankaŭ Antonio elpoŝigis poŝhorloĝon kaj rigardis antaŭen.

Vere! Precize post kvin minutoj haltis la unua aŭtomobilo. La dua

alveturis al ĝi, la tria al la dua ktp. Fine ĉiuj aŭtomobiloj

staris en unu grupo. Ŝoforoj kaj aliaj viroj elaŭtiĝis kaj

amasiĝis ĉirkaŭ sinjoro Meyer. Ili komunikis al li siajn impresojn

kaj ekkonojn. La motoroj funkciis nedifektite, la aŭtomobiloj

veturis tre bele.

Dum la kvar horoj ili faris sufiĉe grandan parton de la vojo sen eĉ

unu difekto.

Dum tagmezo ili ripozis. En la aŭtomobiloj estis sufiĉe da loko.

Ĉiu grupo dismetis super sia aŭto grandan tukon, por ke ĝi ŝirmu

ilin kontraŭ la varmegaj sunradioj.

Posttagmeze ili atingis la dezerton. La varmego estis terura. La

tagmezajn paŭzojn oni devis ĉiam plilongigi. Dumtage la varmego

estis netolerebla. Homoj ekmalfreŝiĝis, neniu volis eĉ paroli.

Ĉiu kuŝis senmove en la ombro de la tuko.

Ili daŭrigis la vojaĝon ĝis vespere, kiam la varmego iomete

ĉesis.

Kaj kio Antonion plej multe mirigis, tio estis la saharaj noktoj.

Apenaŭ la suno subiris, la temperaturo rapide ŝanĝiĝis. Unue

ekestis agrabla malvarmeto, kiu estis bonvenigata refreŝigo

post tuttagaj suferoj. Sed la malvarmeto fariĝis pli kaj pli

sentebla, ĝis ĝi ŝanĝiĝis en malmildan malvarmon. Nur nun

Antonio ekkomprenis, kial sinjoro Meyer antaŭ forveturo kelkfoje

demandis, ĉu en la aŭtomobiloj estas pakitaj ankaŭ la kovriloj.

Iun tagon, post matenveturo, ili haltis apud ne tro granda rokaro.

Manĝinte, kelkaj restis en la aŭtomobiloj, aliaj iris trarigardi la

rokojn. Inter ĉi tiuj troviĝis ankaŭ Antonio.

Li promenis sola preskaŭ unu horon. Kiam li estis jam tre lacigita,

li kuŝiĝis en la ombron de roko kaj ekdormis.

Vekis lin obtuzaj voĉoj de du viroj. Ili sidis en ombro de alia

roko, tre proksime de Antonio. Antonio volis stariĝi kaj algrupiĝi

al ili, sed tio, kion li ekaŭdis, alfrostigis lin al la tero.

Ili parolis germane.

Antonio komprenis preskaŭ ĉiun vorton.

"Mi diras al vi: hodiaŭ aŭ--neniam!"

"Tion mi ne kredas."

"Kial vi estas tiom obstina? Estas ja preskaŭ certe, ke plej malfrue

morgaŭ vespere ni atingos oazon. Kaj tiam estus jam malfrue!"

La dua silentis.

"Rigardu, Eriko!" denove komencis la unua. Ĉe tiuj vortoj Antonio

nur per ia miraklo ne ekkriis--tiom li estis mirigita. Li komencis

timi, ke ĉi tie temas pri io malbona. Kaj ĉu li aŭdis bone--"Eriko?"

Ke volus fari ion malbonan Eriko, unu el plej malnovaj servistoj de

sinjoro Meyer? Sed pluaj vortoj ĉesigis liajn meditojn.

"Hodiaŭ nokte mi gardos 'benzinaŭton'. Ĉirkaŭ la deka horo vi

irus kelkajn paŝojn de via aŭtomobilo kaj vi ekpafus en la

mallumon. Ĉiuj saltos el la aŭtomobiloj kaj rapidos al vi. Neniu

pensos pri la aŭtomobiloj. Vi rakontus al ili fabelon pri

homsilueto, kiu subite al vi aperis kaj poste mistere malaperis. Kaj

tiun ĉi momenton mi eluzos. Mi alproksimigos brulantan alumeton al

la brulŝnuro kaj fulmrapide mi perdiĝos en la noktmallumo. La

benzino ekbrulos kaj eksplodos. La provizoj, kiuj estas en

rezervujoj, ne sufiĉos eĉ por unu duontago. La fajro estos videbla

tre malproksime. Dume mi alkuros al niaj kaj mi sciigos ilin, kiam

ili devos ataki la malfortan tendaron. En niaj manoj troviĝos riĉa

rabaĵo kaj imagu, preskaŭ senpene!"

"Hm, tute senpene tio ne estos," kontraŭdiris Eriko.

"Eh, vi estas malnova sentaŭgulo. Al vi ĉiam io ne plaĉas. Do, mi

volas aŭdi la lastan vorton: ĉu vi konsentas?"

Eriko hezitis.

"Rapide, la tempo ne atendas!"

"Do, mi konsentas! Sed tion mi diras al vi, Othman: kiam la rabaĵo

estos disdividata, mi volas ricevi mian parton--"

"Ne cerbumu! Kaj nun ni iru, por ke ne estu okulfrapante, ke ni estis

ĉi tie tiel longe!"

La friponoj leviĝis.

Antonio timeme alkaŭriĝis al la varmega roko. Ho, kio okazus, se

ili hazarde renkontus lin! Li fermis la okulojn. Se ili trovos lin,

ŝajnigos, ke li dormas.

Kiel li ekĝojis, kiam li ekaŭdis malproksimiĝantajn paŝojn!

Ho, tiuj friponoj! Tiamaniere ili volas rekompenci al sinjoro Meyer,

ke li traktas ilin kiel siajn kolegojn, ke li ne vidas en ili siajn

servistojn, sed siajn amikojn! Al ili ne sufiĉas iliaj salajroj,

kiuj kompare al salajroj ĉe aliaj labordonantoj estas preskaŭ

reĝaj!

Kaj per kia diabla maniero ili intencas neniigi la ekspedicion! Ili

volas eksplodigi la "benzinaŭton", la aŭtomobilon, en kiu estas

konservata tio plej valora, sen kio ili estus perditaj en la

sovaĝa dezerto--la benzinprovizoj! Kaj poste ili kunvokos rabajn

indiĝenojn, atakos la ekspedicion kaj--mortigos ĉiujn ties

partoprenantojn!

Sed ne, nenio simila okazos! La sorto mem aranĝis la aferon tiel, ke

Antonio aŭdis tutan interparolon de perfiduloj. Li jam scias, kion

fari.

Li singarde leviĝis kaj klinita iris ĉirkaŭ la rokaro. Li eliris

en kontraŭa flanko.

Post kelkaj minutoj li alproksimiĝis al la aŭtomobiloj. Karlo jam

serĉis lin.

"Kie vi estis? Mi serĉis vin jam antaŭ unu horo, sed vi estis nenie

trovebla."

Antonio ekridetis.

"Mi ekdormis en tiuj rokoj. Kie estas sinjoro Meyer?"

"Li kuŝas en aŭtomobilo. Mi pensas, ke li dormas."

"Ni iru al li! Mi volas diri al li ion tre gravan."

"Ĉu vi trovis en la dezerto iun leonon?"

"Ion multe pli gravan."

Karlo ekrigardis Antonion, ĉu li ne ŝercas. Sed kiam li vidis, ke

tiu aspektas tute serioze, li eksilentis.

Sinjoro Meyer estis sola en la aŭtomobilo.

Ili vekis lin.

"Patro, Antonio volas diri ion al vi. Kaj li diras, ke tio estas tre

grava."

"Mi estas vere scivola. Do, rakontu, Antonio, vi almenaŭ forpelos

mian dormemon!" diris ŝerce sinjoro Meyer.

Sed la milda rido, kiu estis nedisigebla kunulo de sinjoro Meyer,

malaperis for de lia vizaĝo tuj ĉe la unuaj vortoj de Antonio, Kaj

ju pli parolis Antonio, des pli severe rigardis sinjoro Meyer.

Kiam Antonio finis, sinjoro Meyer ekprenis lian dekstran manon kaj

amike ekpremis ĝin.

"Tio estas jam duafoje, ke vi faras por mi netakseblajn servojn," li

diris mallaŭte kun videbla kortuŝo. "Mi neniam forgesos tion. Kaj

nun ni faros preparojn por tiuj friponoj. Venigu ĉi tien Knopp,

Keller, ambaŭ meĥanikistojn kaj nian kondukanton! Sed faru tion

nerimarkate! Sendu ilin ĉi tien unu post la alia."

La knaboj foriris.

Post nelonga tempo estis ĉiuj ĉe sinjoro Meyer.

Li koncize sciigis ilin pri tio, kion rakontis al li Antonio. Kaj

fine li diris:

"Antonio kaj Karlo, iru eksteren kaj tie amuziĝu. Se iu irus preter

nian aŭtomobilon, enrigardu internen. Mi devas komuniki al ĉi tiuj

sinjoroj ion tre gravan kaj mi ne ŝatus, ke iu el niaj malamikoj

aŭdu nin."

Kaj per mallaŭta voĉo, preskaŭ flustre, li donis al ĉiu unuopulo

instrukciojn, kio estos lia tasko hodiaŭ vespere...

Kaj poste la motoroj ekmuĝis kaj la karavano daŭrigis sian vojon.

Aventuroj de Antonio · 第 8 / 18 题