EN TUNIZIO.

Kiam ili fine alvenis en Tunizion, atendis tie Antonion nova

surprizo.

Sinjoro Meyer iris kun li en transportoficejon. Tie oni plej bone

scios, kie la onklo nun troviĝas.

La oficisto en la transportoficejo tre kompleze informis ilin:

sinjoro Ratajsky foriris hieraŭ kun granda komerca karavano, kies

vojaĝocelo estis Timbuktu. Pri tio, ke ĉi tien venos iu knabo, li

diris nenion. Kompreneble. Kiel li povus paroli pri tio! Li ja estis

konvinkita, ke Antonio estas hejme!

Angoro ekkaptis Antonion.

Kion fari?

Li firme kredis, ke li certe atingos la onklon ĉi tie. Nur pro

tio aĉetis por la lasta mono la ŝipveturbileton. Se li estus

antaŭsentinta, ke la onklo estos jam for, li estus aĉetinta

veturbileton de Triesto al sia hejmo. Nun li jam estus hejme.

Sed kion li faru nun, sola en fremda urbo kaj krom tio eĉ sen mono?

Sekvi la onklon de ĉi tie li ne plu povas. Li certe mortus en

senfina dezerto. Sed kiel li veturos hejmen sen mono?

Li preskaŭ ekbedaŭris, ke li komencis tiel longdaŭran vojaĝon

sola. Sed li bedaŭris nur unu momenton. Ĉu li ne estas sana?

Ĉu li ne akiros vivrimedojn per laboro de siaj manoj? Ĉu li ne estas

kapabla perlabori en haveno almenaŭ tiom da mono, kiom li bezonos

por tie vivi ĝis reveno de la onklo? Aŭ ... eble li povos aliĝi

al iu alia karavano, vojaĝanta ankaŭ en Timbuktun, sub la kondiĉo,

ke li faros diversajn laborojn. Jes, li faros ion similan!

Ne, vere, neniu kontraŭo estis sufiĉe forta por embarasi Antonion!

Dum li tion pripensis, sinjoro Meyer staris apud li kaj trafoliumis

iun gazeton, kvazaŭ li serĉus ian sciigon. Sed tion li faris nur

ŝajne. Tiu ĉi kuraĝa kaj entreprenema knabo plaĉis al li. Kaj

nun, kiam li estis en tiom neenviinda situacio, sinjoro Meyer estis

scivola, kion li decidos entrepreni.

Kiam Antonio per trankvila voĉo komunikis al li sian decidon,

sinjoro Meyer kontente ekridetis. Jen la knabo, kiu en la mondo ne

perdiĝos!

"Bone, Antonio! Plaĉas al mi, ke vi ne plendas. Kaj rilate vian

situacion estu trankvila! Mi diris al vi, ke mia familio loĝas ĉi

tie. Mi volas iel rekompenci, kion vi faris por ni. Ĝis la reveno de

via onklo vi povos resti ĉe ni. Vi promenados kun Gerto kaj nia

Karlo. La tempo pasos al vi tre rapide, ĉar ĉi tie estas multaj

rimarkindaĵoj, kiujn vi ankoraŭ neniam kaj nenie vidis.

Dume mi estos for. Ankaŭ mi ekspedas grandan karavanon, kiu

vojaĝos en Timbuktun. Mi mem devos partopreni ĝin. Eble mi

renkontos la karavanon de via onklo. Mi rakontos al li pri vi.

Kaj nun ni iru al niaj!"

Antonio estis tiom surprizita per la afabla invito, ke li eĉ

forgesis danki.

Sed survoje al la domo de sinjoro Meyer li estis tre silentema. En

lia animo komencis kreski nova ideo, sed li timis komuniki ĝin al

sia bonfaranto.

Kiam ili alvenis al ge-Meyeroj, la sinjorino dankis al Antonio kun

larmoj en la okuloj. Ŝia filo Karlo, samaĝa kiel Antonio, ekpremis

senvorte lian manon. Sed tiu manpremo diris, ke ili restos ĝis la

morto sinceraj amikoj.

Kiam la sinjorino ekaŭdis de sia edzo, ke Antonio restos ĉe ili

ĝis la reveno de sia onklo, ŝi tre ekĝojis. Ŝi tuj kondukis lin

en belan, komfortan ĉambreton kaj diris al li, ke tiu ĉambro estos

nur por li. Samtempe ŝi diris al li, ke li sentu sin ĉe ili kiel

hejme.

Li povis esti feliĉa.

Kaj tamen li ne estis kontenta. La ideo, kiu ekkaptis lin

posttagmeze, kuŝis senĉese sur lia koro.

Fine ankaŭ sinjoro Meyer rimarkis, ke li estas rimarkinde silentema.

"Ĉu okazis al vi io malagrabla? Se io vin ĝenas, diru tion al mi!

Mi plenumos ĉiun vian deziron."

"Al mi tre plaĉas ĉe vi, sinjoro Meyer, sed..."

Li eksilentis.

"Nu, nur finparolu!"

Antonio silentis.

Sinjoro Meyer subite ekridis. Ho, ke li tuj ne divenis tion!

"Mi jam scias, kio ĝenas vin, Antonio! Kaj tio estas ja tiom

memkomprenebla! Vi ŝatus veturi hejmen, ĉu ne? Se tio estas vere

via deziro, mi plenumos ĝin--"

"Ne, ne, sinjoro Meyer," vigle interrompis lin Antonio. "Mi pripensas

ion alian. Sed mi timas, ke mi kolerigos vin per mia peto--"

"Nur diru tion! Se mi povos tion fari, mi certe plenumos tion al vi."

"Mi ŝatus partopreni vian ekspedicion en Timbuktun," hezite diris

Antonio kaj angorplena li ekrigardis sinjoron Meyer.

"Vivu Antonio!" ekkriis post liaj vortoj Karlo. "Patro, jam tutan

monaton mi pripensas tiun saman aferon! Paĉjo, ni povos partopreni

ambaŭ, ĉu ne?"

La vizaĝo de sinjoro Meyer iomete ekmalheliĝis.

"Antonio, tio, pri kio vi petas min, estas tre malfacila. Vi ne povas

eĉ imagi, kiom peniga estas marŝado tra Saharo. Kaj cetere, kio

la penon kaj suferon koncernas, ili estas venkeblaj--sed kiom da

danĝeroj embuskas tie homon! Imagu, en kia situacio mi estus, se io

okazus tie al vi!"

"Sinjoro Meyer," malkuraĝe rezistis Antonio, "kun la onklo min

atendus ja la samaj danĝeroj kaj tamen miaj gepatroj donis al mi

permeson! Kaj mi tiom ĝojatendis tion!"

Post longa pripensado donis sinjoro Meyer permeson, ke ambaŭ knaboj

partoprenu lian ekspedicion. Li estos ja kun ili kaj gardos ilin.

La ĝojo de la knaboj estis senfina.

Tuj oni komencis la preparojn por la ekspedicio.

En grandega magazeno de sinjoro Meyer ekregis vigla vivo. Pakaĵoj

kun eŭropaj varoj estis malpakataj, la varoj trarigardataj, malbonaj

pecoj forigataj kaj anstataŭigataj per varoj pli bonkvalitaj.

La du knaboj ĝojatendis la interesan vojaĝon. Ili vidos Saharon,

tiun teruran dezerton, pri kiu ili jam tiom aŭdis kaj legis! Ili

veturos sur kameloj kaj ĉiu posedos pafilon! Tion aĉetis por ili

sinjoro Meyer. Li venigis ilin al pafilejo kaj tie li klarigis al

ili, kiel oni manipulas la pafilon. Lia lerteco en pafado miregis

ilin. Post kelktaga ekzercado ili manipulis la pafilojn sufiĉe bone.

Iutage sinjoro Meyer venis hejmen kun radianta vizaĝo.

"Do, knaboj, post tri tagoj ni ekvojaĝos! Mi ŝanĝis mian planon.

Ni ne vojaĝos kiel kamelkaravano, sed kiel aŭtomobil-ekspedicio,

per raŭpradaj aŭtomobiloj."

"Hura!" ekkriis gaja Karlo. "Ĉu nun povas iu diri, ke nia patro ne

estas la plej bona el ĉiuj patroj en la mondo?"

Ankaŭ Antonio estis entuziasmigita per la nova plano, sed li

kondutis iomete pli mallaŭte ol Karlo.

"Mi opinias, Antonio, ke ni baldaŭ atingos vian onklon, ĉar la

distancon, kiun faras karavano dum unu semajno, ni faros dum unu

tago."

La sekvintan tagon estis finitaj la lastaj preparoj. La varoj estis

metitaj sur aŭtomobilojn, kiuj staris sur la korto kvazaŭ ses

gigantaj monstroj.

Aventuroj de Antonio · 第 7 / 18 题