SUR LA MARO.

La maro entuziasmigis Antonion. Apenaŭ li estis deponinta siajn

pakaĵojn en malgranda kajuto en subferdeko, en kiu kunloĝis

ankoraŭ kvin vojaĝantoj, li iris sur ferdekon kaj ĝuis la belegan

maraspekton. La maro estis trankvila. Malforta venteto delikate

movetis ĝian surfacon, kies horizonto perdiĝis en senfina

malproksimo. Nur nun li ekkonsciis, kion signifas la vortoj "senfina

maro". Li rememoris pri la rivero Moravio. Ankaŭ ĝi de tempo al

tempo disrompis la digojn kaj subakvigis vastajn herbejojn apud

Uherské Hradiště. Tiam Antonio persistis eĉ kelkajn horojn

stari sur la ponto kaj observi la malklaran akvon, kiu kun granda

bruego ruliĝis kaj sovaĝe puŝegis pontkolonojn. Li povis longe

tiel stari plena de admiro kaj entuziasmo, kun larĝe malfermitaj

okuloj, kaj unusola ideo turniĝis en lia kapo: "Tiel sendube

aspektas maro!"

Sed kia diferenco estas inter tiu rivero kaj tio, kion li vidas ĉi

tie! Tie estis la akvo malpura, abomena--kontraŭe la maro estis

pura, helblua, kaj kio estis ĉefa, nenie estis videblaj vilaĝoj kaj

urboj, nenie estis arboj kaj krom kelkaj izolitaj birdoj, kiuj

ĉirkaŭflugante sekvis la ŝipon, sur tiu tuta grandega marsurfaco

estis absolute neniu postsigno de la vivo.

La suno majeste naĝis tra la sennuba firmamento kaj ĝiaj radioj,

baniĝantaj en ondoj, ŝanĝis la maron en disfanditan oron!

Post vespermanĝo li revenis sur la ferdekon. La nokto estis varma

kaj trankvila. Sur la ferdeko muzikis marista kapelo. Al Antonio

tre plaĉis la kostumoj de la muzikistoj. Ili estis vestitaj en

tolaj ŝuoj, blankaj pantalonoj, bluaj surtutoj kaj ĉapoj kun ora

brodaĵo. Ili muzikis fremdajn kantojn. Antonio ne komprenis ilin,

sed malgraŭ tio ili tre plaĉis al li. Sed kia estis lia surprizo,

kiam la muzikistoj verve komencis ĉeĥan kanton "Kial nune ni ne

ĝoju?" Li preskaŭ forgesis, ke li troviĝas en fremdlando. Tiuj

kelkaj karaj tonoj efikis, ke li subite sentis sin sur la ŝipo kiel

hejme. Estis jam preskaŭ duonnokto, kiam la pasaĝeroj komencis

forlasi la ferdekon.

En tiu nokto li dormis maltrankvile. Lia kajuto estis en proksimo de

maŝinejo kaj bruego de maŝinoj penetris en la kajuton, ĉar ties

muroj estis tre maldikaj. Krom tio la ŝipo iomete ŝanceliĝis.

La duan tagon posttagmeze li estis denove sur la ferdeko. Apogita je

balustrado li observis la ludon de ondoj kaj profundan sulkon, kiun

postlasis la rapidanta ŝipo. Malproksime de li staris knabineto,

sendube dekdujara. Ceteraj vojaĝantoj kaj maristoj estis en tiu

momento sur kontraŭa parto de la vasta ferdeko.

Ankaŭ la knabineto rigardis la maron. Sed la balustrado malhelpis

ŝin en ĉirkaŭrigardado kaj tial ŝi stariĝis sur la piedpintojn.

Ĉar eĉ tio ne sufiĉis, ŝi surgrimpis la balustradon kaj

elkliniĝis. Subite ŝi perdis ekvilibron--kaj pli frue ol Antonio

povis alsalti kaj antaŭiri la katastrofon, ŝi falegis en danĝerajn

ondojn.

La tutan okazintaĵon rimarkis nur Antonio. Li ne perdis sian

spiritĉeeston. Pli rapide ol vi povus diri unu-du, li jam estis sen

surtuto kaj pretiĝis ĵeti sin en la maron. Li povis bonege naĝi,

kiel ĉiuj knaboj el lia vilaĝo. Lastmomente, kiam li jam staris sur

la balustrado, li turnis sin al la maristoj kaj laŭtege li ekkriis:

"Helpu!" Post tio li kuraĝe saltis de sur la alta ferdeko.

Li malleviĝis profunden sub la surfacon. Kiam li reaperis, li

ĉirkaŭrigardis. La knabineto estis en distanco de kelkaj metroj de

li. Ŝi malespere svingis per la manoj kaj tenis sin sur la surfaco

nur kun la plej granda peno. La fortoj jam forlasis ŝin. Antonio

direktis sin al ŝi. Li ekprenos ŝin kaj naĝos kun ŝi al la ŝipo,

se kompreneble ili ekaŭdis lian ekkrion.

Sed laŭŝajne lia peno estos sensukcesa. Kiam li estis jam tute

proksime de la malfortiĝinta knabineto, ŝi malaperis sub la

surfacon. Antonio atendis momenton, kiam reaperos ŝiaj manoj,

sed vane. Tial li profunde enspiris, ĵetis sin sub la surfacon

kaj palpis per la manoj ĉiuflanken. Subite li ektuŝis ŝian

manon. Li fortege ekprenis ĝin kaj naĝis supren. En la lasta

momento! La spiro jam ne sufiĉis al li kaj kiam li estis tute

proksime sub la surfaco, li ekglutis malbongustegan marakvon.

La knabineto jam senkonsciiĝis. Tio estis por Antonio feliĉo, ĉar

alie ili ambaŭ versimile dronus. Li ĉirkaŭrigardis, kie estas la

ŝipo. Ĵus oni demetis la savboaton kaj kvar maristoj rapide remis

al la loko de la akcidento.

"Nur ke ili estu jam ĉi tie!" ekpensis Antonio. "Mi jam ne eltenos

longe."

Kaj vere--liaj manoj jam treege laciĝis. Se la boato alveturus

kelkajn sekundojn pli poste, ĉio estus finita.

Oni tiris ilin feliĉe en la savboaton, kiu rapidis al la ŝipo. Tie

jam ĉiuj estis alarmitaj. Ĉiuj vojaĝantoj estis sur la ferdeko,

premiĝante ĉirkaŭ la balustrado. Sur iliaj vizaĝoj oni povis

rimarki grandan eksciton. Precipe plendis iu sinjoro en sportvesto.

Kiam oni transportis ilin sur la ferdekon, al la senkonscia knabineto

alpaŝis ŝipkuracisto. Ŝajne ŝi ne plu vivis. La kuracisto

kliniĝis super ŝin kaj atente aŭskultis. Ĉiuj eksilentis

en streĉita atento. La sinjoro en sportvesto--patro de la

knabineto--estis pala kiel muro kaj fikse rigardis la kuraciston,

kvazaŭ li atendus el lia buŝo verdikton pri sia propra vivo aŭ

morto.

La kuracisto rektiĝis kaj skuis la kapon. Poste li ekprenis

malgrandan speguleton kaj alproksimigis ĝin al la buŝo de la

knabino. Apenaŭ rimarkeble ĝi ekrosiĝis.

"Ŝi vivas!" li proklamis mallonge kaj tuj eklaboris. Helpe de sia

asistanto li komencis artefaritan spiradon. Post nelonge la knabineto

malfermis la okulojn. Nekomprene ŝi ĉirkaŭrigardis. Ŝi ekvidis

multajn homojn, inter ili la neordinare palan patron kun larmoj en la

okuloj. Subite ŝi rememorigis ĉion al si.

Ŝi rapide ekstaris kaj, kurante al la patro, ŝi ekvokis:

"Mein Väterlein!"

Al ĉeestantoj ekrosiĝis la okuloj.

Kaj nur nun, kiam la danĝero estis forigita kaj la ŝipo daŭrigis

sian pluan vojon, ili ekinteresiĝis pri la malgranda savinto. Sed

Antonio nenie estis videbla. Apenaŭ li surgrimpis la ferdekon, li

kuris en sian kajuton, por ke li vestu sin en sekan veston. Li

decidis, ke li hodiaŭ ne plu iros sur la ferdekon, por ke li evitu

longajn dankparolojn.

Sed baldaŭ oni trovis lin tie. Ŝipservisto en subferdeko montris al

la ŝipestro lian kajuton. La ŝipestro kun la patro de la savita

knabineto eniris la kajuton kaj kore dankis al li. Ili demandis lin

pri la celo de lia vojaĝo. Ili ambaŭ scipovis paroli germane--la

patro estis naskita Germano--kaj invitis lin, por ke li iru kun ili

sur la ferdekon. Antonio ne volis, sed fine li iris. Kaj tie la

ŝipestro antaŭ ĉiuj vojaĝantoj laŭdis la senekzemplan kuraĝon

de la dekkvinjara knabo, kiu povas esti la ekzemplo al multaj

maturaj viroj. Kaj kiam li rakontis al ili pri liaj travivaĵoj,

admiro kaj laŭdo de la vojaĝantoj ne havis finon.

Dum la plua vojaĝo al Afriko estis Antonio la centro de la ĝenerala

atento. Ĉiu klopodis iamaniere rekompenci lian vere heroan agon.

La savita Gerto kaj ŝia patro, Karlo Meyer, germana komercisto,

loĝanta en Tunizio, fariĝis liaj nedisigeblaj gekunuloj.

Aventuroj de Antonio · 第 6 / 18 题