Al Antonio pasis la tempo rapide. Komence li sentis angoron. Adiaŭo
de la gepatroj kaj fratinoj lasis en lia animo profundan impreson.
Sed vico da novaj aferoj baldaŭ forigis la malgajajn pensojn.
Post duhora veturo li atingis Aŭstrion. La vojaĝantoj parolis
germane. Li aŭskultis la fremdan lingvon kaj klopodis ekkompreni
tion, pri kio oni parolis. Li estis sufiĉe surprizita. Tiu
germanlingvo aspektis iomete alie ol li ellernis ĝin. Anstataŭ la
ĝusta esprimo "ich habe" li aŭdis strangajn vortojn "i hob" ktp.
Sed malgraŭ tio li komprenis sufiĉe. Post kelka tempo li havis
okazon paroli germane. Maljuna, parolema sinjoro demandis lin, ĉu li
veturas Vienon. Li respondis, ke li vojaĝas Afrikon. Tiam la sinjoro
eksaltis for de sia loko, ekprenis sian nazumon, frotis ĝin per
naztuko, denove surnazigis ĝin kaj fikse rigardis Antonion. En lia
rigardo estis tiom da malkonfido, scivolemo, surprizo kaj mirego, ke
tio estis preskaŭ ridinda. Kaj kvazaŭ li ne kredus al siaj oreloj,
li demandis ankoraŭ unufoje:
"Kien vi veturas?"
"En Afrikon," memfide respondis Antonio.
"Kaj ĉu sola?" la fremdulo ankoraŭ ne kredis.
"Kun mia onklo. Li atendas min en Triesto."
La maljuna sinjoro ĉiam miris kaj miris. Dio bona, kiom kuraĝa
estas la hodiaŭa junularo! Tiu bubo ne estas pli aĝa ol
dekkvinjara, kaj ekveturas sola Trieston kaj volas vojaĝi en
Afrikon!
"Kaj kien: en Alĝerion aŭ en Tunizion?"
"En Tunizion."
"Kaj poste reen?"
"Ne, en Saharon."
"Kion vi diras?" la sinjoro komencis iomete koleriĝi. Li opiniis,
ke tiu knabo mensoge babilas. "Kaj kion vi tie farus?"
Antonio, kiel eble, klarigis al li la aferon. Li ĝojis, ke li povas
paroli germane. Kaj li mem estis surprizita, kiom bone li en tio
sukcesis. Antaŭ ol li finparolis, konduktoro komunikis, ke ili estas
en Vieno.
Dum la plua vojaĝo li ne povis deŝiri siajn okulojn de la belega
panoramo, kiun prezentis la Alpoj. Ankaŭ en Moravia Slovakujo, kie
li travivis sian infanaĝon, estas montoj, sed kio estas ekzemple tia
Buĥlov kompare al ĉi tiuj kolosaj grandeguloj?
Malrapide alproksimiĝis la nokto. Antonio bedaŭris, ke li devas
travojaĝi tiom belan regionon dumnokte. Sed kion fari? Interrompi
la vojaĝon kaj daŭrigi ĝin morgaŭ--tio ne estas ebla. La onklo
atendus lin kaj kiajn pensojn li havus, se li ne alveturus?
Li certe ektimus, ke al Antonio okazis dumvoje io malbona.
Li elpakigis libron kaj komencis legi. Ĉirkaŭ noktmezo li iĝis tre
dormema. Li forte luktis kontraŭ la dormo, ĉar li timis, ke iu
malbona homo povus ŝteli lian monon. Sed la naturo estis pli forta
ol la bona intenco. Post kelkaj momentoj lia kapo kliniĝis sur la
bruston, liaj okuloj fermiĝis kaj nur kvazaŭ el malproksimo li
aŭdis la kontraŭfrapojn de la vagonradoj: ta-ta-ta, ta-ta-ta,
ta-ta-ta-- -- --
Li ekdormis.
La suno staris jam alte super la horizonto, kiam iu perforte
skuis lin. Ektimigite li eksaltis. En la unua momento li ne povis
rekonsciiĝi. Kie li troviĝas? Kion deziras tiu nekonata homo? Kaj
per kia stranga lingvo li parolas? Kion devas tio ĉio signifi? Fine
li ĉion rememorigis al si. Li ekkomprenis, ke tiu nekonata viro
estas la konduktoro kaj postulas de li veturbileton. Sed--kiel tio
estas ebla? Li ja montris ĝin jam! Ho, li jam scias ... li estas jam
en Italujo! Li montris la veturbileton kaj komencis trarigardi siajn
pakaĵojn. Ĉio estis en ordo.
Kiom li ĝojis, kiam li finfine alveturis en Trieston! Kiam la
vagonaro haltis, Antonio elkliniĝis el la fenestro kaj svingis per
la poŝtuko. Ili tiel interkonsentis kun la onklo, por ke ili baldaŭ
trovu unu la alian. Ili ja certe ne ekkonus sin reciproke, ĉar la
onklo vizitis lian familion lastfoje antaŭ dek jaroj. La okuloj
de Antonio vagis tra la perono. Ho, kia granda amaso da homoj! La
onklo estas vere sperta viro, ke li proponis tiun aferon kun la
poŝtuko. Kiamaniere estus eble trovi unu la alian en tiu ĉi maro
de homoj?
Homoj elvagoniĝis kaj rapidis en la urbon. La vagonaro rapide
malpleniĝas. Kie estas la onklo? Li sendube atendas, ĝis tiuj
multaj homoj foriros... Sed jam li povus esti ĉi tie, ĉar Antonio
estas en la tuta vagonaro preskaŭ sola. Sed vidu, tie staras grupo
da sinjoroj ... kiu el ili estas eble la onklo? Ĉu tiu alta sinjoro
en nigra vesto? Ne, li ne estas la onklo, ĉar la onklo estas pli
malalta ... tiu apudstaranta eble ... ankaŭ ne, ĉar ĵus li bonvenigas
sinjorinon ... Ho, Antonio estas stultulo, eble ĉi tie estas la kutimo,
ke neniu, kiu ne intencas veturi, rajtas promeni sur la perono. Eble
la onklo staras antaŭ la stacidomo kaj tie atendas lin!
Subite li eksentis grandan ĝojon. Iu viro kuris rekte al lia vagono
kaj de malproksime li donis al li iun signon, sed li ne povis
ekkompreni ĝin. La onklo! Sed--la onklo tio ne estis. La viro
alkuris ĝis li kaj tre kolere li ion kriis. Embarasita Antonio
komprenis nur unu vorton: "Eksteren! Eksteren!"
Do li ekprenis siajn pakaĵojn kaj malfacile elvagoniĝis. Apenaŭ li
staris sur la tero, la vagonaro ekveturis. Nur nun li ekkomprenis,
kial la viro koleriĝis. Sed kie estas la onklo?
Antonio forlasis la stacidomon.
La onklo ne estis videbla.
La sento de terura soleco ekkaptis lin. Ion similan li neniam
antaŭvidis. Kio povis okazi? Kion li nun faros en fremda urbo,
sola kaj sola-- -- --
Cetere, kiaj plendoj! Eble la onklo ekmalsaniĝis aŭ dumvoje al la
stacidomo io neantaŭvidebla okazis al li--ja kiom da plej etaj
aferoj kaj hazardoj estas en la vivo, kiuj povas reteni nin!
Kaj Antonio kuraĝe alpaŝis policiston, kiu staris apud la
stacidomo. En la notlibreto li havis adreson de la komerca firmo,
ĉe kiu estis la onklo dum sia restado en Triesto.
"Sinjoro, mi petas vin, kie estas la domo de tiu ĉi firmo?"
La itala policisto tre kompleze klarigis al li, laŭ kiu vojo li iru
por atingi la menciitan domon. Antonio aŭskultis, aŭskultis--sed
kiam la policisto estis finparolinta, li diris malespere:
"Mi ne komprenas."
Kiel en Aŭstrio, ankaŭ ĉi tie li eksciis, kia granda diferenco
estas inter la literaturlingvo, per kiu oni verkas la librojn, kaj la
dialektoj.
La policisto kompatis la malgrandan knabon. Li pripensis, kiamaniere
li povus helpi al li. En tiu momento preterpasis ilin unu el liaj
konatoj. La policisto vokis lin kaj parolis kun li pri la afero. La
viro kapjesis, ekprenis la kofron de Antonio kaj mallonge li diris:
"Ni iru!"
Li alvenigis Antonion al grandega konstruaĵo, sur kiu estis skribita
per grandaj literoj la adreso, kiun havis Antonio. Li starigis la
kofron al la pordo, amike ekridetis kaj foriris.
Antonio eniris. Li haltigis la unuan homon, kiun li renkontis. Li
forgesis, ke li estas en fremda lando, kaj demandis ĉeĥe:
"Pardonu afable, sinjoro, ĉu vi ne scias, kie estas sinjoro
Ratajsky?"
La viro neis per la kapo, komprenigante Antonion, ke li ne komprenas.
Antonio komencis germane. Tiam la viro ekkomprenis.
"Ratajsky? Jes, mi scias ... hieraŭ posttagmeze li forveturis per la
ŝipo en Afrikon, en Tunizion."
Antonio ekpaliĝis. Ho, li eble ne komprenis! Tiuj fremdaj lingvoj!
"Mi petas?"
"Sinjoro Ratajsky forveturis hieraŭ posttagmeze per la ŝipo en
Afrikon, en Tunizion!" la respondo estis klara kaj komprenebla, sed
jam iomete malpacienca.
"Tio ne estas ebla..." nur kiel por si diris Antonio.
Tiam la viro forturniĝis kaj rapidis al sia laboro, lasinte Antonion
al liaj malgajaj meditoj.
La sciigo konsternis lin. Li jam preskaŭ atingis la celon de siaj
klopodoj kaj nun--la forveturo de la onklo subite ĉion neniigis.
Kial do la onklo tion faris? Ĉu li volis liberigi sin de li? Ĉu li
diris al si, ke dum danĝera ekspedicio Antonio estus por li nur
granda malhelpo? Ĉu li en la lasta momento tiel decidis?
Pripensante tion, Antonio preskaŭ ekploris. Ankoraŭ feliĉe, ke
la patro donis al li por ĉiuj kazoj sufiĉe da mono! Sed kio estus
la kaŭzo, ke la onklo devis decidi nur en la lasta momento? Certe
okazis io stranga--cetere li konvinkiĝos. Li alpaŝis oficiston kaj
demandis lin, ĉu li ne scias, kial sinjoro Ratajsky forveturis en
Afrikon jam hieraŭ.
"La ŝipo estis forveturonta nur morgaŭ," sonis la respondo. "Sed
subite la direktoro de nia kompanio, kies kompaniano estas ankaŭ
sinjoro Ratajsky, ŝanĝis la programon kaj ordonis, ke la ŝipo
forveturu du tagojn pli frue."
Kaj la oficisto daŭrigis sian laboron, ĉar en tiel granda komerca
domo ne estas tempo por longaj paroloj.
Tiu ĉi sciigo redonis al Antonio trankvilon kaj pripenson. Do la
onklo ne volis liberigi sin de li kaj li forveturis nur pro tio, ke
li obeis la pli superan ordonon! Ho, se la afero estas tia, kara
onklo, ni kunvenos!
Li energie ekprenis siajn pezajn pakaĵojn kaj ekiris en homplenajn
stratojn. Forgesita estis ĉia malkuraĝeco kaj malespero! Li atingos
la onklon! Li partoprenos kun li la vojaĝon tra la Saharo! Li
realigos siajn planojn, ĉar li bone scias, ke por dua fojo la patro
certe ne donus permeson iri en la mondon!
Post nelonga serĉado li trovis "Transport-Oficejon." Tie li
informiĝis, kiam en plej proksima tempo veturos la ŝipo al Afriko.
Je la tria posttagmeze.
Li aĉetis veturbileton por la tria klaso. Post la pago de la bileto
restis al li nur kelkaj liroj. Tio ne gravas. En Tunizio li atingos
la onklon kaj tiam li ne plu bezonos monon.
Antaŭ ol li enŝipiĝis, li aĉetis bildkarton kaj skribis hejmen:
"Karaj gepatroj kaj fratinoj! Kiam mi alvenis en Trieston, la onklo
jam estis for. Li devis forveturi du tagojn pli frue. Mi sekvas lin.
En Tunizio mi atingos lin. Mi fartas bonege.
Kisas vin
via Antonio."