La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. Ĉiuj silentis.
La patrino sensukcese klopodis kaŝi abundajn larmojn. Eĉ liaj du
pli aĝaj fratinoj, kiuj ĉiam nur ridis kaj kantis, iris apude
serioze, kvazaŭ ili akompanus lin en la militon, kie ĉe ĉiu
paŝo atendas la morto.
Nur Antonio iris fiere, plenigita de ĝojo kaj feliĉo. Kaj kial li
ne estus feliĉa, se hodiaŭ komencas plenumiĝi lia malnova revo!
Li veturos en la mondon! Ne en Brno-n aŭ Prago-n, sed en veran
fremdlandon, en Afrikon! Kiom bele estas, ke la sorto efektivigas
lian plej ardan revon!
Lia tuta ĝisnuna vivo traflugis liajn pensojn dum tiuj mallongaj
momentoj antaŭ la forveturo de la vagonaro. Kiam li eksopiris
vojaĝi? Ho, li bone memoras tiun belan vesperon, kiam li prenis en
la manon la vojaĝpriskribon el Meza Azio! Li jam ne plu scias, kiel
ĝi estis surskribita. Sed ĝis nun li sentas tiun emocion, kiu
ekkaptis lin, kiam li legis pri danĝera ekspedicio en la Himalajon,
la plej altan montaron de la mondo. Eĉ nun li vidas antaŭ la okuloj
la tirbestojn, terenfalantajn pro laciĝo, kaj homojn pereantajn pro
frosto kaj nekutima klimato. Ankoraŭ nun li admiras la energian
komandanton de la ekspedicio, kiu iris antaŭen malgraŭ malhelpoj,
decidinte riski la vivon por atingi sian celon. Kiom bela, danĝera
kaj heroa estis tio! Kaj Antonio rememoras, kiel li tiam ĉesis legi
kaj duonlaŭte li ekflustris: "Tia komandanto mi volus esti!"
La patro ekaŭdis tion.
"Kio vi volus esti?"
"Tia komandanto de ekspedicio, vojaĝanto, pri kia mi ĵus legis."
"Pri tio vi, fileto, ne pensu! Vi havas antaŭ vi aliajn aferojn,"
mallonge diris la patro kaj li daŭrigis sian laboron.
Jes, li havis antaŭ si aliajn aferojn. Li vizitis la unuan klason de
la burĝa lernejo. Li devis studi historion, geografion, matematikon,
naturhistorion ktp. Multe da lernado. Sed liaj pensoj revenadis al la
bela libro. Li baldaŭ prunteprenis alian vojaĝpriskribon, ne malpli
belan. Kaj poste li legis la librojn de la plej famaj vojaĝantoj,
Hedin, Vráz kaj aliaj--kaj la sopiro al la fremdaj landoj kreskis
kiel lavango. Li povis legi tutan posttagmezon kaj vesperon--ofte li
enlitiĝis nur meznokte. Kiomfoje la patrino devis lin forpeli en la
liton--super la libro li maldormus eĉ tutan nokton.
Kaj malrapide el lia sopiro fariĝis firma decido: li fariĝos
vojaĝanto! Kaj ĉar kiel vojaĝanto li devos koni multajn fremdajn
lingvojn, li komencis studi germanan lingvon tiel fervore,
ke li baldaŭ atingis la unuan rangon en la klaso. Krom tio li
studis francan lingvon. Lia instruisto estis juna homo, kiu tre
ofte entuziasme parolis pri nova internacia lingvo, esperanto.
Antonio aĉetis ankaŭ esperantan lernolibron--kaj kiam li forlasis
la burĝan lernejon, li jam tiom konis ĉi tiujn lingvojn, ke li ilin
jam sufiĉe bone parolis.
Sed, se li opiniis, ke estos tiel facile fariĝi vojaĝanto, li
eraris. Kiam li komunikis al la patro siajn planojn, ĉi tiu ekridis.
"Kion vi pensas, knabeto--vojaĝanto! Ĉu vi pensas, ke estas facile
fariĝi vojaĝanto? Kiu volas veturadi en fremdajn landojn, bezonas
monon, multe da mono! Vi ne povas eĉ imagi, kiom da mono kostas
tia ekspedicio! Kaj vi bone scias, ke ni ne havas superfluan monon.
Forigu tiajn pensojn! Vi lernos, vi fariĝos bona komercisto kaj tio
estos por vi pli utila ol ia vagado tra la mondo!"
Oni facile diras: "Forgesu tion!"--sed kiamaniere li tion povus fari?
Li ja okupis sin pri tio tutajn jarojn, li tion pripensis ĉiam kaj
ĉiam!
Li komencis la patron peti, persvadi, li klarigis, ke por tio tamen
ne estas necese tiom da mono--sed sensukcese. La patro ne volis aŭdi
pri liaj planoj. Antonio devas iri en la lernadon.
Tial li decidis agi energie. Se li devos fariĝi lernanto, bone. Sed
tamen li estos en fremdlando. Lia onklo estis komercisto en Genovo.
Li ja skribis al ili malofte, sed kun la letero li sendis ĉiam
grandan keston da sudaj fruktoj. Eble li-- -- --
Antonio elserĉis la adreson de la onklo kaj, ne dirante unu vorton
al familianoj, li skribis al li. Li petegis la onklon, por ke li
akceptu lin en la lernadon kaj en sia letero li promesis, ke li ĉiam
obeos.
Kaj la onklo tuj respondis. Nun li ja ne bezonas lernanton, sed post
unu jaro li akceptos Antonion.
La patro ŝajne iomete koleris, ke Antonio al li nenion diris pri sia
letero, sed efektive li ĝojis, ke "tiu bubo estas tiom energia," kaj
ke li scipovas helpi al si mem. Tiun tagon, kiam li ricevis de la
patro permeson iri en la lernadon al la onklo, Antonio saltis pro
ĝojo ĝis la plafono.
Li tuj aĉetis lernolibron de la itala lingvo kaj komencis lerni
ĝin. Komence tio estis malfacila, sed Antonio ne cedis. Kion ĉion
homo kapablas, se li havas antaŭ la okuloj grandan celon! Post
duonjaro de diligenta studado li komencis legi librojn en itala
lingvo.
Sed subite venis de la onklo sciigo, kiu efikis kiel fulmo. Nuntempe
li ne povas akcepti Antonion, ĉar li ĵus entreprenas grandan
komercvojaĝon en Afrikon. Unue li veturos en Trieston kaj poste
rekte en Afrikon. La ekspedicio vojaĝos ankaŭ tra Saharo, tial tuta
komercvojaĝo daŭros proksimume duonjaron. Tuj post reveno de la
onklo povos Antonio veturi al Genovo...
Nun Antonio ridetante rememoras, kiom li devis klopodi, antaŭ ol li
sukcesis persvadi siajn onklon kaj patron, sed precipe la patron,
por ke li povu partopreni la ekspedicion de la onklo en Afrikon.
Post longa pripensado la patro donis sian permeson, kaj
hodiaŭ--hodiaŭ Antonio jam veturas en Trieston, kie lin la onklo
jam atendas.
Iomete fiere li rigardas la tutan mondon. Ho, kiom liaj kamaradoj
miregos, kiam li rakontos al ili pri nekredeblaj aventuroj, kiujn li
travivos en sovaĝa Afriko! Kiom miros sinjoro instruisto, kiam li
reveninte alportos al li por kabineto multajn ekzotikajn
strangaĵojn!
Sed--jam ili atingis la stacidomon. En la malproksimo aperis la
fumo--lia vagonaro alveturis. Kaj en tiu momento, kiam lin ĉirkaŭis
kaj lastfoje adiaŭis liaj gepatroj kaj fratinoj, premis la koron de
Antonio granda bedaŭro kaj li ekploris kiel infano. Sed la vagonaro
jam staris en la stacidomo.
Rapide ili metis liajn pakaĵojn en la vagonaron. La patro ankoraŭ
per mallaŭta voĉo rememorigis lin, ke li bone gardu sian monon. En
tiu momento ekspedoficisto donis signon--kaj la vagonaro ekflugis tra
la fekunda ebenaĵo de la slovaka regiono...
Tiun saman tagon vespere, kiam Antonio estis jam malproksime en
Aŭstrio, alkuris en la domon de sinjoro Ratajsky leterportisto
kvazaŭ sen animo kaj tute konsternite li ekkriis:
"Kio estas kun Antonio? Ĉu li jam forveturis?"
"Jes--hodiaŭ--," sinjorino Ratajsky volis ankoraŭ ion diri, sed
ŝia voĉo rompiĝis en la gorĝo. Ŝi antaŭsentis ion malbonan.
"Ĵus alvenis por vi telegramo ... de la onklo."
La manoj de la patro tremegis, kiam li malfermis tiun malgrandan
papereton. Kaj kiam li komencis legi, la vortoj ne volis elgorĝiĝi:
"Neantaŭvideblaj cirkonstancoj devigis min forveturi jam hodiaŭ
tagmeze. Antonion ne forsendu. Jozefo Ratajsky."
En la ĉambro ekregis minaca silento. Neniu ekparolis. Nur kvar paroj
de konsternitaj okuloj estis fiksitaj al la malbona sciigo.