ZEBEDEO. "Punu tie cxi, sxparu tie!"

TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu puno.--De kio

mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis.

Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentauxguloj! La vipon

vi sentos tiel, ke nia dometo sxanceligxos.--Esko, per kio mi

kompensos vian monpunon?

ERIKO. Malpaco cxe edzigxofesto farigxas tre multekosta.

ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjugxanto, cxar mi

ankoraux ne estas plenagxa, pro tio mi eble klarigos la aferon per

bastonadeto en la antauxcxambro de jugxa kunsidejo, se mi volas. Sed

tio estus honto.--Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno.

ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi sxajnas. Mi faris

mian devon.

ZEBEDEO. Hodiaux virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho,

tago de justeco!

TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edzigxon de mia filo;

sxajnas, ke neniu festo farigxas; mi tamen invitis vin.

ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por

kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l'

vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno

kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia felicxo. Gxoju, Janjo!

JANJO. Venis do la tago de felicxo, kiun antauxe kiel malproksiman

lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj gxi ne volis al mi

proksimigxi. Nun tio okazis, sed mi ankoraux sentas min fremda en

gxia varma brilo, mi sentas min timema kvazaux infaneto.--Samtempe

mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi

transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. Sxi ne malbenis

vin, nur benis kaj diris: "Se foje via patro revenos al vi, diru

al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!"

Tion sxi diris jxus antaux ol sxiaj okuloj fermigxis.

NIKO (devisxante siajn larmojn). La buklohara angxelo de l' konkordo

hodiaux regas. Svingante sian negxblankan flagrubandon sxi el la

ventega maro mian sxipon kondukas al la haveno de l' kvieto, kaj ree

min cxirkauxas regiono de mia infaneco kaj gxiaj vidajxoj, pasxtejoj,

erikejoj, herbejoj falcxitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj

drasxejoj; cxion tion cxi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon

auxdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio

gaje mi volas gxin pasigi kaj malamiko, enviante mian felicxon tiam

ne ekzistu.--Kun logxantoj de tiu domo, kun vi cxiuj konsentigxi mi

deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj sxangxigxu en amikan

brilon. Kamaradoj kaj kunvilagxanoj, tion ni faru!

ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!

TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tusxas mian koron!

NIKO. Cxi tiu estas ankoraux hejmo de Janjo; permesu, ke gxi ankaux

estu la mia dum tiu vespero.--Janjo mia, pro vi ne farigxu kolero cxi

tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn

gezorgantojn ne devas moki, cxar sciu, ili tamen donis al vi

rifugxejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutrajxon kaj

vestojn.

JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema gxis la morto.

TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion cxiam asertis.

MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaux vi, tamen pri unu

afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun

vi--cxar mia karaktero estas ekkolerema--tion mi konfesas, sed cxu mi

iam sentigis al vi mian manon?

JANJO. Neniam, zorgantino mia!

MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas

kvazaux hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj ecx, se mi ilin

kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas

mem.

JANJO. Mi vin dankas ankaux pro via procedo. Per malsevereco eble mi

estus farigxinta malbonmora kaj nun estus malfelicxa knabino,

malestimata de cxiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkasxe povas

renkonti la rigardojn de mia patro kaj fiancxo.

MARTO (aparte). Ho, Dio! sxia parolo varmigas mian koron!

NIKO. Bela tago! Brueton mi auxdas el suproj de l' pinoj en la

arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.--Najbaroj, la suno proksimigxas al

sia subiro; do forjxetu malamon kaj persekuton antaux ol regxo de l'

tago kasxas sian vizagxon. Konkordon mi deziras!

TOBIO. Mi ankaux, antauxa mia kunkreskulo. Jen mian manon!

NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!

ESKO (aparte). Ecx mia sxtonmalmola koro sin movas kiel sxtono, kiun

oni movas. (Lauxte.) Ni cxiuj repacigxu! Kriscxjo, bonsaluton!

KRISCXJO. Bonsaluton!

ESKO. Bone!--Cxu Ivaro?

IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn

plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.

ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.

IVARO. Pardonu mian sxerceton. Repacigxon efektive mi ankaux deziras.

Plivole vizagxoj de amikoj ol de malamikoj min cxirkauxu!

TOBIO. Marto, vi ankaux plibonvoligu vian koron! Vi silentas.

ZEBEDEO. Edzino de Tobio, auxskultu al miaj vortoj. En koroj de cxiuj

vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraux vi kaj tiu penso

sencxese vian sangon boligas; sed enprofundigxu en vian propran

koron, virino, kaj vi trovos kauxzon de via kolero kaj furiozo tie.

Kredu min!

TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, auxdu!

MARTO. Cxu tiu cxi ne estas tago de malgxojo kaj cxagreno? Niaj filoj

fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!

ESKO. Pardonu al ni!

MARTO. Pardoni vin! Cxu cxio per tio estas riparata? Antaux ol viajn

faracxojn dum tiuj vojagxoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la

mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)

NIKO. Gxuste jes, Janjo mia! Auxskultu, kion subdiris al mi mia

filino kaj kion mi jam mem ankaux konsideris.--Amikoj ja kutimas

egaldividi la kaptajxon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent

kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Kriscxjo?

KRISCXJO. Tiel estu!

NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj

malsagxajxoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faracxojn.

TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi

kredis. Duonon de l' gajno!

NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laux volo de Janjo.

TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi cxirkauxprenos vin. La maljunulo

vin volas cxirkauxpreni! (Cxirkauxprenas Janjon.)

MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la

mondonaco.

ERIKO. La plej bonan mi vidis! Cxio refarigxu bone!--Iru, Esko, kiam

vi havas tempon al Karri kaj arangxu la aferon kun li. Mi konas lin,

monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj pacigxu

kun li!

ESKO. Mi iros plejeble baldaux.

TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas

kompensotaj.--Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun!

IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi

hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.--For la gxisnuna

vivmaniero!

ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la

glason! Mi volus vin regali per mia bastono!

IVARO. Bone regalu min!

ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraux fosas cxirkaux la radiko de l'

arbo; sed baldaux montru bonajn fruktojn!

IVARO. Mi ion entreprenos!

ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave!

IVARO. Mi farigxos maristo, Niko!

NIKO. Bone kaj gxuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon,

tion sciigas al mi via karaktero!

IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn cxi-tieajn

parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn

profetojn mi hontigos.

NIKO. Bone!

TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!--Tion faru, tion faru, kaj estu

bonvenonta reen!

IVARO. La afero estas decidita.

ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros cxi tie kune kun patro kaj neniam

edzigxos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon.

Trompistinoj ili estas.

ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaux estas plej bona.

ESKO. Neniam mi edzigxos, neniam, estas decidite.

MARTO. Tablon por edzigxofesto mi pretigis en nia domo, sed gxi nun

sxangxigxu por fiancxigxo de Kriscxjo kaj Janjo. Mi invitas vin

cxiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.)

NIKO. Cxiuj, cxiuj! Neniu restu malantaux la muro.--Vi ankaux,

maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli

juna generacio.

KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo.

NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Cxiuj eniru! La gxojo forigu malafablecon

kaj cxagrenon!

ESKO. Certe hodiaux malgxojo kaj gxojo, dubo kaj espero alterne

sxangxigxis. Dukolora la tago estis kiel sxafaro.

ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara

cxielo de l' konkordo. Ni cxiam memoru tiun grandan tagon!

TOBIO. Al la tablo, amikoj!--Iru antauxe, Andreo, kaj ludu vian

klarneton, poste venas la festirantaro. (Cxiuj eniras en la domon,

unue la tajloro, ludante marsxon de Bjorneborganoj.)

La Botistoj · 第 48 / 50 题