TOBIO. Cxiam ni estu amikoj!
KRISCXJO. Tiel longe kiel ni povos.
TOBIO. Jes, forgxisto!
ZEBEDEO (aparte). Amikeco kaj akvo valoras egale nuntempe.
TOBIO. Edzigxofesto de Esko!
MARTO. Bruto, vi ja ebriigxis, spite mia severa malpermeso?
TOBIO. Bruto! Marto kara, ne kondutu vin tiel, ke mi pro kolero devas
vin hontigi per eterna forkuro!
MARTO. Ekmarsxu, se placxas al vi!
TOBIO. Pro kio ekmarsxi? Mi ja estas mastro de mia domo. Vi min ne
timigas, cxar nun ni estas multnombraj, kaj bone venkos vin.--Bruto!
Ne kolerigu mian koron!
MARTO. Fermu la busxon tuj!
ZEBEDEO. Trankviligxu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane
ni akceptu la gefiancxojn!
TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fiancxo
alvenas!--Sed kia ciganaro de tie vidigxas? (Ivaro, Zakario, Niko,
Esko kaj Andreo, cxiuj sidantaj sur la cxaro, proksimigxas
kantkriante kaj dum sonegoj de klarneto. Ili haltas en la malantauxo.
Zakario kaj Andreo levas siajn cxapelojn.)
MARTO (aparte). Dio helpu nin! Mi konjektas malbonon.
TOBIO. Mi demandas: kion signifas tiu cigana sxargxo?
IVARO. Gxi ja estas monsxargxajxo. Cxiuj malsupreniru. Mi volas
mangxi. (Ili malsupreniras el la cxaro. Ivaro forigas la cxevalon de
la sceno.)
TOBIO. Klarigu al mi tiun aperajxon, se eble!
ZAKARIO (montrante Nikon). Rigardu tiun estajxon. Cxu vi nenion
observas?
TOBIO. Cxu estas songxo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin
kondukas de piedo?
ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la
aferon, Ivaro!
IVARO. Auxdu, auxdu la gxojsciigon! Sovagxe mi min kondutis, pli ol
antikve la perdita filo. Ho, ve! Cxion mi malsxparegis; sxargxon,
monon kaj la vendajxojn mi perdis, sed jen tiu, kiu cxiujn truojn
replenigos, jen sepcent taleroj.
TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia?
IVARO. Li estas la sxtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en
Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni ricxigxos,
patro!
TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas.
Fulmotondru kaj fajru, la tago de felicxo venis kaj de gxojo miaj
okuloj nigrigxas. Ho, hundbojo! sxtelisto, mi preskaux emas vin
kisi!--Sepcent, kaj kvincent plue!
IVARO. Ni acxetos bienon!
TOBIO. Bonegan bienon!--Marto mia, mia aminda Marto, la felicxo nin
favoras.
IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn!
TOBIO. Cxiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun
felicxtagon!
IVARO. Ankaux mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis
lin, doninte lian fiancxinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri
sia longa restado survoje. Micxjo ankaux estis trompa. Findrinkinte
la monon de Esko, li disigxis de sia kamarado kvazaux bandito,
donante al li ecx vangofrapon. Tion li faris!
TOBIO. Certe tiu afero sxajnas iom malagrabla...
MARTO. Ili estu malbenataj, tiel fiancxino kiel Micxjo!
TOBIO. Malplezure vere estas; sed cxio estu forgesata kaj kompensata
per tiu gxojmomento!
MARTO (aparte). Se la afero estas kia gxi sxajnas, vere la dorsoj de
Ivaro kaj Esko estos savataj. (Janjo venas.)
TOBIO. Janjo, knabineto mia, venu kaj auxdu la felicxon, kiu okazis
al ni. Jen la granda sxtelisto kaptita!
NIKO. Cxu estas vi, Janjo, angxelineto mia? venu kaj liberigu la
manojn de via patro, por ke li cxirkauxprenu vin!
TOBIO. Kion li diras?
JANJO. Cxu vi mia patro?
NIKO. Jes, la maristo Niko, forkurinto, sed ne sxtelisto. Estu
trankvila, filino mia!
ANJO. Ho, bona Dio! Vere Niko Jarvela, kvankam tre sxangxita.--Cxu
vi ankoraux konas min?
NIKO. Maljuna Anjo, mi kredas!
ANJO. La sama Anjo, kiu vin foje helpis al lumo de l' mondo.
TOBIO. Cxu vi ankaux min konas?
NIKO. Vin mi neniam forgesis. Kiam sur la vasta maro amikojn mi
memoris en la patrolando, larmoj de sopiro ofte fluis.
TOBIO. Malfelicxulo! Mi ecx nun kompatas vin amike.
NIKO. Dankon. Sed memorante vin, vian hararon, severajn okulojn kaj
pecxan vizagxon la ploro sxangxigxis al rido, mi ridis tiel, ke la
kajuto resonis.
TOBIO. Bone, vi maljuna sxtelisto. Sed vi ne konas min. Al kiu
apartenas tiu pecxa vizagxo?
NIKO. Al edzo de botista Marto.
TOBIO. Tion vi divenis; demandu ion pri miaj travivajxoj.
NIKO. Cxu via dorso antaux nelonge sentis la vipon de Marto?
TOBIO. Ho, ho; kiel kolerema. Nun mi konas vin, antauxa najbaro mia.
Vi volus bati min, sed sciu, viaj manoj estas kunligitaj.
NIKO. Mi ne volas bati edzon de alia edzino, sed malligu miajn
manojn.
JANJO (aparte). Cxu mi vidus mian patron, sed kiel sxteliston. Mi
tremas de timo.
KRISCXJO (aparte). Mi felicxon esperas, tamen timas la plej malbonon.
NIKO. Liberigu min, alie mi kauxzos pereon cxirkaux mi, kiel okazas
dum krevas turnigxanta muelsxtono.--Liberigu min!
ZAKARIO. Vi estas nia kaptito.
NIKO. Pro kio vi kaptis min?
ZAKARIO. Cxar vi estas sxtelisto.
NIKO. Sxtelisto! (Disrompas sian ligilon.) Malbenito! Pruvu vian
kulpigon, alie vi pentos, kaj tuj malligu miajn piedojn. (Ektiras kaj
renversas Zakarion per la piedsxnurego. Ivaro kaj Tobio intencas sin
jxeti sur lin.) Restu sur viaj lokoj, se placxas al vi konservi viajn
kraniojn.
KRISCXJO. Ne tusxu lin, sed diru kauxzon pro kio vi lin ligis. Jen mi
staras kaj defendas lin.
ZAKARIO. Atentu, ke li ne forkuru.
TOBIO. Li ne povas forkuri.
IVARO. Mi bone detenas lin.
NIKO. Baldaux mi forigxos.--Sed cxu vi estas mia filino?
(Cxirkauxprenas Janjon.) Janjo mia, cxu vi povas pardoni al mi?
JANJO. Cxion, cxion, nur ke ilia kulpigo estu malvera.
NIKO. Honestulo mi estas; pri alia kulpo mi ne scias, ol forkuro el
mia sxipo, kaj pro tio mi ja estis internigita en malliberejo de Abo
gxuste tiam, kiam okazis la sxtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi
tiam trovigxis kaj alvenis rekte el angla sxipo. Cxion tion cxi mi
povas atesti; ankaux tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de
tiu viro.
ZAKARIO. Gxin vi ricevos, kiam placxos al mi.
IVARO (aparte). Cxu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas.
ESKO (starante malantaux la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas.
(Eriko, la helpjugxanto venas.)
TOBIO. Jen la helpjugxanto kvazaux laux peto.--Mi admonas vin en nomo
de l' legxo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita
sxtelisto de l' grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis.
ERIKO. Kion vi babilas? Tiun sxteliston oni ekkaptis hieraux cxe la
pregxejo de Vanaja, mi mem cxeestis.
IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaux mi.
ESKO (aparte). Mi estas malfelicxa!
NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia?
ERIKO. Kian sxercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo,
kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaux kelkaj tagoj mi
vidis vin porti en Hameenlinna?
NIKO. Auxskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaux aliaj, se placxas al
vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikajxeton en
Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri sxtelisto, kiun oni supozis
trovigxi en la cxirkauxajxo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni
grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi
la sxteliston, se li vidigxus, sur sian cxaron kaj lin veturigi al
sia hejmparohxa policestro. Mi sciigxis, ke ni estis samparohxanoj
kaj, cxar mi estis tre laca, placxis al mi atingi la hejmon
veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri
gxustan similecon kun la sxtelisto. Cxio farigxis lauxdezire. Dum la
mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun
pinton kaj faris makulon apud la nazon--kaj gxi ree forigxu!
(Devisxas la makulon.) Plue alian jakon kaj cxapelon, kiujn donis al
mi la mastro, kaj la fama sxtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj
kvazaux agloj sin jxetis sur min, ligis kaj kun gxojkrio--cxar ili
kredis sin trovintaj multekostan trezoron--veturigis min hejmen. Jen
mi nun staras kaj dankas por la veturigo.
ERIKO (ridas). Sxerculo!
JANJO. Patro mia, estu bonveninta!
KRISCXJO. Estu bonveninta! Vi venis gxustatempe. Ho, kiel felicxe!
Jen do estas la patro de Janjo, sxia gxusta edziniganto. (Al la
helpjugxanto.) Helpjugxanto, farigxu mia svatisto.
ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forgxisto Kriscxjo, bonega kaj brava
viro, kiu amas vian filinon; donu sxin al li, li meritas bonan
edzinon.
NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia?
JANJO. Malkasxe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro,
mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon
de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.--Tiun viron mi jam
de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej
kara deziro estus edzinigxi kun li, sed obstine oni malebligis nian
edzigxon. Ho, patro mia! mi multe suferis.
NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo.
JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Cxio ja nun farigxis
bona.
ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severajxojn spertis; sed la
proverbo diras: "la haringeto ne difektigxas en la salo".
NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke sxi estas honesta knabino.--Prenu
manon de via amiko; mi fiancxigas vin, mi ankaux. (Kriscxjo kaj Janjo
manprenas unu la alian.)
MARTO (aparte). Cxio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne
eltenas plu.
NIKO. En la proksima dimancxo oni anoncu la trian fojon.
KRISCXJO. Tiam ni ankaux festos nian edzigxon kaj akceptos la
kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, cxar Esko ne plu
povas kun ni konkuri. Ecx se li tuj fiancxigxus, tri semajnoj
devas pasi gxis lia edzigxo, sed al ni suficxas nur kvin tagoj.
La venko estas nia! Sed kion tio cxi signifas komparate kun vi,
knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!--Malgraux cxio, la venko
estas nia!
ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!--Verecon mi elparolas. Tiun
orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia
rajto al legxa unuigxo, sed cxio sxangxigxis.--Vi, kiuj asertas
neekziston de direktanta providenco, venu tien cxi, al korto de
botisto Tobio, por vidi ekzemplon; gxi estas vin blindigonta kiel la
blueta fulmo.--Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la
justeco. Jen nia konsolo!--Sed kian miregindajxon oni alportas tien
cxi? (La kromgastoj portante Micxjon, alvenas el dekstre.)