ZEBEDEO. La la la laa! (Ehxo.)

TOBIO. La la la laa! (Kantante.) Sed ni knaboj el Manttala ...

Hih! (Jxetas sian cxapelon en la aeron. Marto alvenas el la domo kaj

tauxzas lian hararon.)

MARTO. Tuj silentu, falko!--Kion vi faros tie cxi ekstere? Kantoro,

bonvolu eniri. (Iras en la domon.)

TOBIO (reprenas sian cxapon). La grandsxirmila cxapo de Esko; li

ricevis la mian pro la edzigxofesto. (Ektrinkas.)

ZEBEDEO. Min tre surprizis tiu okazo, nome la tauxzo.

TOBIO. Tiun cxi antauxtufon sxi iom ektauxzis, sed mi pardonas al

sxi, cxar sxi estas tre ekcitema kaj ekkolerema kauxze de la festo.

Sxi egalas fulmon. Cxu vi atentis la rapidecon de sxia ago? Kiel sago

sxi ekaperis, kiel sago post unu sekundo ree estis en la domo kaj

dume havis tempon tauxzi min.

ZEBEDEO. Sceptro cxe virino estas malgxojiga signo; gxi antauxsciigas

ruinon de l' nacioj. Kiam en Romo la granda potenco klinigxis al sia

falo, la prostituinoj, virinacxoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro

tremis antaux la virino. Kia honto! Cxie volupto kaj amuzo.--Tobio!

Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l' mondo, bankroto, kaj

eterna konfuzo nin proksimigxas, kiam sxi sin vestas per pantalono

kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj--(signife rigardante Tobio'n)

nin tauxzi.

TOBIO. Gxuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi

kolerigxas. Tauxzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos,

kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente

silenti.--Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la

pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas

ektrinkon kaj macxas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj

okuladas lauxlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunlevigxon.

MARTO. Vane sxajnas ilin atendi.

TOBIO. Hodiaux vespere ili devas reveni laux la interkonsento.

MARTO. Ili povas reveni hodiaux aux morgaux aux kiam ajn; sed pensu,

se ili revenus sen fiancxino!

TOBIO. Sen fiancxino?

MARTO. La opinio de junulino aux sxia edukanto eble sxangxigxis.

TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo.

MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus

multe pli proksima al la heredajxo ol Esko, nia filo; nur la tria

proklamo mankas. La ebleco por ke sxi kaj la malbenita forgxisto

ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas

pli ol fajro de l' infero. Je Dio! Mi jxuras, ke tio ne okazos. Se

la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentigxu kun tiu, kiun mi

havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel

malsata aglo. Li devas tuj edzigxi, sed pro tio vi devas ankoraux

intrigi kun la preposto.

TOBIO. Mi agos laux via volo. Sed tia disrevigxo ne timigu nin.

Baldaux ili alvenos kaj la fiancxino sidas apud Esko kiel floro de

Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili

ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaux ili alvenos dum

sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la

mano je la vojdisigxo. Kaj mi jxuras, Marto, ke mi ankoraux vespere

dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.--Sed kion opinii pri

Ivaro, kiu gxis nun ne revenis?

MARTO. Ke li vivas, ni scias, cxar li ja estas vidita sur la stratoj

de Hameenlinna, sed klukanta pro ebrieco.

TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie

revenante, jes, tute certe.

MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kusxu ecx membron

ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi

memorigas vin: ne ebriigxu hodiaux, se vi ne volas esti enbarota en

la porkejon.

TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena

momento!

MARTO. Eniru la cxambron kaj ne parolacxu. (Tobio eniras, Marto sola.)

Vi restas ankoraux, sentauxgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon

distordos, cxar hodiaux mi ne estas ludema.--(Janjo venas.) Sed jen

sxi venas. Gxoju, cxar vi ne restis pli longe!--Cxu vi ricevis siropon?

JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis.

MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari.

JANJO. Mi ne ricevis.

MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia.

JANJO. Kion mi povis fari?

MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu sxin pri la dek

ovoj, kiujn sxi sxuldas al mi kaj diru al sxi, ke, se sxi ne redonas

ilin, mi elsxiros la okulojn el sxia kapo, kiel faris antauxe la

diablo kun sorcxistino de Kittila. (Janjo iras dekstren. Karlo de

Lenjo venas.)

KARLO. Cxu Ivaro ne jam revenis el la urbo?

MARTO. Ne.

KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi

estos sen municio.

MARTO. Estas eble.

KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kauxzis al mi via filo.

La Botistoj · 第 43 / 50 题