ESKO. Jes, tia hararo gxi estas, kaj mem mi gxin portas, same kiel la
okulojn.
ANDREO. Mi ne kredis vin tiom obstina.
ESKO. Obstina kaj ekflamema laux naturo.
ANDREO. Nek tiom ekkolerema kaj artifikema.
ESKO. Mil diabloj! La tuta mondo kvazaux sorcxita kontrauxstaras min.
(Ekprenas la tajloron je la kolumo.) Karri trompis min, mia propra
fiancxino trompis min, nomante min senhontulo, kaj ili min forpelis
kiel fremdan hundon. Tiel oni agis kun mi, kaj Micxjo Vilkastus, li
estas vera satano. La monon findrinkinte, li vangfrapis min kaj
forkuris kvazaux rabbesto. Kaj inter ni, Andreo, estas ankaux ia
malnova malkonsento.
ANDREO. Ne premu mian gorgxon!
ESKO. Sinjoro Kristo! Sciu, tajloro, Micxjo Vilkastus tiel emociis
mian koron. (Kunpremas pli kaj pli la gorgxon de Andreo, kiu klopodas
liberigxi.)
ANDREO. Ne sufoku min!
ESKO. Ha, tajloro!
ANDREO. Venu por helpi min!
ESKO. Atentu! tiel mi agas kun viroj, vidu! (Premas lin teren, la
tajloro svenas kaj restas senmova.) Cxagreno post cxagreno fine
senprudentigas homon. (Rigardas la tajloron.) Senmova kiel sxtono.
Pensu, se... (Skuas lin.) Starigxu, Andreo, kaj ni refarigxu
amikoj.--Li ne plu spiras. Estas farita! Unu en cxerko, la alia en
katenoj, tiel finigxis la edzigxovojagxo. Mortinta li estas! Estas
farita! (Ivaro, Zakario kaj Niko alvenas veturante, sidantaj en la
veturilo.) Venu kaj vidu mian grandan krimon!
ZAKARIO. Haltu! (Ivaro haltigas cxevalon.) Kio okazis?
ESKO. Venu kaj vidu fruktojn de kolero kaj peko!
IVARO. Mia frato, Esko! Kia terurajxo?
ESKO. Estas farita!
ZAKARIO. Cxiuj lasu la veturilon! (Ili malsupreniras.) Ligu la
Brunulon tie je la pino. (Ivaro dekstrenigas la cxevalon. Zakario
kondukante Niko'n per sxnurego, ligita je la piedo, proksimigxas al
Esko.) Esko, nevo mia, kion vi faris?
ESKO. Bonan tagon! Mia farajxo estas tie. Jen kusxas la tajloro, kiel
ofersxafo de mia kolero. Sed gxi estas kiel puno al mi. (Ivaro
alvenas.)
IVARO. Cxu vi mortigis tajloron?
ESKO. Bonan tagon! Aux eble jam estas vespero.--Jes, Ivaro, vi estas
pli juna, prenu ekzemplon de mi kaj neniam donu superforton al viaj
pasioj. Mi viron mortigis, tio farigxis puno al mi. Sed ho, tajloro,
kiu devis lasi sian vivon pro tio. (Zakario ion subparolas al Esko.
Esko ekkuras, sed sin returnas post kvin ses pasxoj.) Ne, onklo, mi
ne volas forkuri. La konsciencriprocxoj moderigxas pro la puno de l'
registaro. Mi do ricevu la difinitan nombron sur mian dorson, cxar
tion mi meritas. Kaj poste: marsxu tien, kie la nuboj kaj la tero
intertusxigxas kaj oni veturas per boacoj. Tien, tien la sxtato
forigas siajn krimulojn. La ebrieco malaperas el mia kapo kiel cindro
en la vento. Nun mi estas tute malebria. (Andreo movigxas.) La
tajloro ankoraux vivas! Amiko mia, Andreo!
ANDREO. (Sidigxas peze ekgxemante.) Cxu mi ankoraux restas tie cxi?
ESKO. Jes, amiko mia! Dank' al Dio, ke vi revivigxis! Mi petas de vi
pardonon de mia tuta koro!
ANDREO. Mi vizitis malproksimajn landojn, parolis fremdajn lingvojn
kaj vidis multajn homojn.--Antaux kiel longe, Esko, vi kunpremis mian
gorgxon?
ESKO. Antaux apenaux tri minutoj.
ANDREO. Diru almenaux tridek jaroj.
ESKO. Ne pli ol tri minutoj, kredu min!
ANDREO. Vera miraklo!
ESKO. Starigxu, frato mia! (Helpas Andreo'n starigxi.) Kiel vi nun
fartas?
ANDREO. Mi estas sana kaj sobra.
ESKO. Sana kaj sobra! Kia felicxo!--Sed mi estus perdita, se vi
lauxlegxe persekutus min.
ANDREO. Mi tion ne faros.
ESKO. Kunpremi gorgxon de alia estas ja bestiale kaj mi devus esti
severe punata. Jes, tion mi meritus. Sed mi petegas vin, ne igu min
al la jugxeja kunsido pro tiu afero!
ANDREO. Ne, ne, trankviligxu!
ESKO. Vi bonulo! Kiamaniere mi vin rekompencos?
ANDREO. Mi ne bezonas rekompencon.
ESKO. Nekomparebla viro! Senpage mi faros al vi botojn gxis via
morto.
ANDREO. Nu, se vi volas.
ESKO. Jes, mi faros!--Nu, onklo kaj mia pli juna frato, Ivaro, la
providenco tamen min helpis el tiu malfelicxo.--Sed de kie vi venas
kaj kiu estas tiu cxi?
ZAKARIO. Ni revenas el la urbo.
IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu felicxigos nin.
ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per sxnurego?
IVARO. Gxi estas ligajxo de amikeco, kompreneble.
ESKO. Klarigu al mi la aferon.
IVARO. Cxu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon
apud la nazo?
ESKO. La granda sxtelisto!
ZAKARIO. Gxuste la sama.
IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo.
ESKO. Kia bonsxanco!
IVARO. Nur sepcent talerojn!
ESKO (aparte). Kia bonsxanco! Tio kauxzos grandan gxojon en mia hejmo
kaj savos ankaux min.
ZAKARIO. Sed auxdu, nevo mia, hodiaux ja devis okazi via postedzigxa
festo?
IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie cxi?
ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fiancxinon oni
trompe donis al alia kaj mi kiel frauxlo devis reveni. Gxis nun mi
restis survoje, dank' al Micxjo Vilkastus. Li ankaux min trompis. La
dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edzigxo, li
fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, gxuste tie cxi. Mi
decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen
kredas, ke la afero sxangxigxis.
IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaux faris malprosperan vojagxon, sed
tiu nia felicxbirdo (montrante Niko'n) rebonigos cxion. Nun mi tute
kuragxe revenos; ecx tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed
jen anstatauxe sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni
lauxte de gxojo huraos.
ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via
drinkado.
IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaux ol cxe la urba
impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson.
ZAKARIO. Mian dorson?
IVARO. Jes, la vian, Esko'an kaj mian propran.
ESKO. Ha, kia mirega sxangxo! Nun ni deziregas atingi la hejmon,
heroe kvazaux venkintoj en la milito. Tian felicxon ni ne meritis. Ni
danku la providencon!
IVARO. Ni danku la providencon; gxi sxteligis tiun viron por savi
nin, mizerulojn.--Sed mi sentas teruran malsaton. Cxu via sako
enhavas mangxajxon?
ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.--Terure ankaux mi malsatas.
Maldolcxe! Mi povus, kiel plej bona birdcxasista hundo, senti flaron
de pano en porvojagxa sako de l' veturanto, kaj vere, agrablan flaron
de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian
insistan malsaton mi neniam antauxe spertis. Sed iom da pacienco
ankoraux, baldaux nia patrino donos al ni mangxon.
IVARO. Buterpanon sxi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo
kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la cxevalon. (Intencas iri
dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni
ambaux senindulge baldaux trovigxos en la pendingo. (Iras.)
ZAKARIO. Mi bone gardos lin.
NIKO (aparte). Ankaux mi volonte volus malplenigi teleron da pizajxo,
cxar mi estas malplena kiel en la malliberejo antaux du semajnoj.
Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj
vojetojn de mia infaneco.
ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran
krimon, alproprigi al si havajxon de alia persono, gxin ensxovi en
sian propran posxon kaj sin forsxteli. Konsideru tion, mizerulo!
NIKO. Silentu tuj, kokinsxtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi
liberigas la manon el la sxnurego, ekprenas vian hararon kaj
disjxetas la ventoneston en la aeron.
ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia
kapo rekuragxigante.--Fripono! Cxu vi insultas min? Atentu, ke mi ne
ekprenu vin je la gorgxo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj.
ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito.
IVARO (venigas cxevalon kun cxaro sur la scenejon). Pri kio Esko
disputas?
ESKO. Tiu senhontulo min insultas, cxar mi kristanmaniere lin
riprocxis pri lia sxtelo.
IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin
riprocxante pro tio, por kio ni devus lin danki.--Nun cxiuj supreniru
en la cxaron, mia cxevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas.
(Cxiuj sin lokas sur la cxaron.) Mi, via veturigisto, sidigxas
antauxe, onklo kun nia orkoko, sidigxu en la mezo, poste Esko, kaj vi
kun via fluto malantauxe, kaj ludu tiel, ke la cxielo krevas.
ANDREO. Mi ludos!
IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia cxevalo galopos!
ANDREO. Mi ne elfalos.
IVARO. Kie estas via cxapelo, Esko?
ESKO. En la arbaro, sed restu tie ecx deko.
IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkocxapelojn.
ESKO. Kaj orajn posxhorlogxojn. Ni acxetu oficistan bienon de l'
sxtato aux farmu sinjoran bienon.
IVARO. Tion mi tuj faros.
ESKO. Mi farigxos via inspektisto, Ivaro!
IVARO. Bone, mi akceptos vin kiel inspektiston, onklo estu mia
arbaristo, patro mia intendanto kaj la intendantedzino estu nia
mastrino.
ESKO. Kiu intendantedzino?
IVARO. Nia patrino, kompreneble.
ESKO. Nu, nu, mi komprenas!
IVARO. Priatentu, nun mi ekvipas la cxevalon. Ne falu de tie,
postludanto.
ANDREO. Ne, ne, mi ne falos!
IVARO. Nun ni ekveturas! Flanken! Cxi tie venas
ricxuloj.--Gxojmarsxon, tajloro, gxojmarsxon! (Ili ekveturas. Andreo
ludas marsxon de Bjorneborganoj. La aliaj kantkrias.--Du kromgastoj,
celante postedzigxan feston de Esko, venas el dekstre.)
1:A KROMGASTO. La klarneto sonas, rapidu. (Plendkrio de Micxjo
auxdigxas el la arbaro.) Kiu tie plendkrias?
2:A KROMGASTO. Mi ankaux ion auxdis.
1:A KROMGASTO. Ni esploru la aferon. (La kromgastoj iras. Baldaux ili
revenas, portante Micxjo'n, kiu rompis sian piedon.)
MICXJO. Mi disrompis mian piedon, portu min al la kantoro!
1:A KROMGASTO. La kantoro trovigxas en festo cxe la botisto Tobio.
Tien ni portas vin.
MICXJO. Pro Dio, cxu mi tie aperu?
2:A KROMGASTO. Mi scias tute certe, ke li tie trovigxas.--Cxu via
piedo estas tre difektita?
MICXJO. Ho, kiel mi suferas!
1:A KROMGASTO. Gxi ja estas rompita. Kiel tio okazis?
MICXJO. Mi, malsagxulo, kuris post tetrinon, kiu saltetis vigle kiel
koboldo, por min forlogi de sia idaro. Mi falpasxis kaj rompis mian
piedon. (Aparte.) Malbenita Esko, kiu min persekutis kaj kauxzis tion
cxi! Bone, cxar li ne vidis mian falpasxon. (Lauxte.) Estas
netolereble, mia piedo min doloras kaj brulumas kvazaux en kolbaspoto
de diablo.
1:A KROMGASTO. Pro tio ni rapidu al domo de la botisto.
MICXJO. Mil diabloj! Mi ne volus tien!
1:A KROMGASTO. Gxuste tien ni rapidu, se vi deziras resanigxi. Via
piedo devas esti lignoligata.--Malfruigxo povas malbonigi la aferon
kaj vin lamigi.--Ekprenu lin, vi ankaux, kaj ni rapidu. (La
kromgastoj, portante Micxjo'n ekiras.)
Akto kvina.
(Ekster la dometo de Tobio. Maldekstre de l' dometo estas tablo,
sur kiu vidigxas brandobotelo, du glasoj, tritikaj bulkoj kaj sukero.
Malantauxe vidigxas pinarbaro.--TOBIO kaj ZEBEDEO venas el
maldekstre.)
TOBIO. Cxu vere! Marto pretigis apartan brandotablon, kaj ecx ekstere
sur la korto. La memoro de sinjoraj manieroj ankoraux aperas cxe sxi,
cxar en sia juneco sxi servis sep jarojn en la bieno Riutala. Sxi tre
placxis al la sinjorino same al la kapitano mem, kvankam ecx ili
devis silenti, kiam Marto furiozis. Tia junulino sxi estis. Ni
interkonatigxis dum mia kudrado en la bieno, kaj nia amikeco
profundigxis pli kaj pli kaj kauxzis fine edzigxon. Mi ecx devis pagi
"gudromonon"[8] pro Esko, devis gudrigi pregxejon. Nu, nu! Juneco
kaj malsagxeco, maljuneco kaj sagxeco, diras la proverbo. Junulo
estas riskemulo kiel la arbarkapro. Li senpripense antauxen rapidas,
precipe nuntempe.
ZEBEDEO. Antauxe kun pugnita mano kaj busxo kuntirita ni
kontrauxbatalis la pasiojn, kaj la karaktero ferigxis. Sed mankas
suficxa forteco de la volo cxe tiu generacio, gxi dancas laux la
fajfilo de siaj inklinoj.
TOBIO. Jes, jes.--Cxu vi memoras kiel cxe la "trabveturiga
festo"[9] en Peltola, la junaj kaj maljunaj dancis laux sakfajfilo
de Hansu, la estona maljunulo?
ZEBEDEO. Dum miaj oficvojagxoj mi okaze tien alvenis.
TOBIO. Multajn petolajxojn ni tie faris. Inter alie forgxisto, la
sxerculo, fulgigis mian vizagxon gxuste je la ekiro. La fripono! Mi
nesciis la aferon antaux ol en hejmo Marto min atakis pri tio.--Nu,
tiuj agoj jam apartenas al estinteco kaj estu forgesataj. Oni devas
sperti diversajn aferojn, ludon kaj seriozecon, en tiu mondo, kiun la
scienculoj asertas esti ronda kiel mia kapo, kaj turnigxi en la
malplena aero. Kia estas via opinio koncerne tiu afero?
ZEBEDEO. Mi plene konfidas al la Vorto, ni ja kantas: "Nenia kolono,
nur rapidkura flugo."
TOBIO. Tion ankaux mi opinias.--Sur la akvoj gxi ruligxas kvazaux
granda kristnaska bulko.--Tiu mondo estas ronda kaj plena da
kasxanguloj kaj labirintoj, kiuj facile subigas homon. (Plenigas
ambaux glasojn per brando.) Estu kiel ajn, ni prenu ektrinkon kaj
cxion forgesu. Ektrinkon ni prenu kaj ridu kaj ploru samtempe al
okazintajxoj de nia vivo.--Kantoro, havu la bonecon! Ne malsxatu
feston de Esko, alie mi sentas min ofendata pro mia filo.
ZEBEDEO. Mi gustumos!
TOBIO. La glason renversite, kantoro, renversite!
ZEBEDEO. Ne, Tobio, mi nur gustumas.
TOBIO. Lauxplacxe, sed por felicxo de Esko! (Ili trinkas, Zebedeo nur
gustumante.)
TOBIO. Bonvolu sukeron aux bulkon poste laux via placxo; mia
rezervkonto ne estas tiel malplena, kiel gxi sxajnas; el gxi gutetas
je bezono. Kio mallumigus la vivon de botisto Tobio? Lia lerteco
havas lokon en la kapo, kaj tiu mano gxin efektivigas praktike; sanaj
korpo, okuloj, oreloj kaj cxiuj membroj; brava edzino kaj du filoj,
kaj sur sia propra terpeco li logxas sur la libera, resonanta
pinplatajxo.--Tie cxi estas fortega ehxo, sonigu gxin per via vocxo,
kantoro!
ZEBEDEO. Nun estas nek gxusta tempo, nek loko por psalmokanto.
TOBIO. Nur kantkrieton, por ke ni auxdu la ehxon.