UNUA PARTO.

(Strato en Hameenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordsxtono.)

IVARO. Kiu tago estas hodiaux? Mi kredas lundo, kaj morgaux Esko

revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriajxojn por la

bonveniga festeno, sed vane. Cxio estas konsumita kaj la prezo de

rapsxargxajxo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne

restas ecx unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena,

plena de veneno kaj malbeno!--Nun libera estas la diablo kaj en la

vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj auxdas en

la varmega cxambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj

pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaux naskigxinta, idojn

naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin

direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!--Kiu venas?

Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfelicxa vojagxo. Li

estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)

ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?

IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun

tagigxas por mi tempo de abstineco, sed kun teruro mi rigardas

mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie cxi

estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan

kuragxon ricevus min vesti per homa indeco!

ZAKARIO. Mi ankaux foje estis membro de sobreca societo, sed

eksigxis.

IVARO. Vi estis foje ankaux policano sed eksigxis.

ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikajxon faris, preskaux

intence, cxar ne placxis al mi esti policano.

IVARO. Mi scias la aferon.

ZAKARIO. Diru, kion vi scias.

IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la

viro, kiu gxin senrajte proprigis al si kaj kiun gxuste vi devis

malliberigi.

ZAKARIO. Tio okazis kauxze de mia bonkoremeco. Cxu estis eble

malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?

IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.

ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la

bonvolo, pri kio lia regalo atestis.

IVARO. Cxu nur unu ektrinkon vi ricevis?

ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriigxis kaj plue plenan

"Mation"[6] en la posxon.

IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?

ZAKARIO. Sxtelo.

IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?

ZAKARIO. Sxtelisto.

IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun sxtelisto?

ZAKARIO. Sxtelisto. Sed tiu estas tute alia afero.

IVARO. La gxenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun sxtelisto

estas sxtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontrauxe:

vi kunagis kun sxtelisto, pro tio vi ne estas sxtelisto.

ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia

verto kusxas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraux tio vi min

ekzamenas kaj nomas sxtelisto. Kia senhonteco!

IVARO. Onklo! Gxis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis

cxiun mian monon kaj kune kvazaux porkoj ruligxis sur pajlajxo en

anguloj de drinkejo. Cxu ni nun malamikigxus pro kelkaj nekonvenaj

vortoj, trorapidece diritaj?

ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas

malkonsentema.--Amikoj ni do restu dauxre!--Diru al mi verece: cxu

via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?

IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.

ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara

dometo sur la platajxo.

IVARO. Sed se panjo vin forpelos?

ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni

interdisputas, ecx interbatigxas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas

gefratoj.--Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via cxevalo?

IVARO. Sur la korto de burgxo Nylund staras la skeleto, kovrata de

bruna felo.

ZAKARIO. Gxi staras tamen ankoraux!

IVARO. Jes, gxi staras, ecx iafoje movigxas, kio sciigas, ke la

mizerulo ankoraux vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston

kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.

ZAKARIO. Mi revigligos gxin; fojnon kaj avenon gxi ricevos.

IVARO. Cxu vi posedas monon?

ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj

artifikajxoj.

IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn acxetajxojn!

ZAKARIO. Nenio suficxas por acxetajxoj, tute nenio. Por la mono ni

nur ricevos nutrajxon por la cxevalo kaj litron da brando en la

Mezvoja drinkejo.

IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.

ZAKARIO. Sensencajxoj! Lertulo sin malkonfuzas ecx el pli malfacila

embaraso.

IVARO. Neeble estas liberigxi el tiu dilemo. La prezo de l' sxargxo

estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en cxio

tio cxi vi estis al mi tre helpema.

ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.

IVARO. Cxu vi povas havigi al mi dek talerojn?

ZAKARIO. Ne ecx moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.

IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.

ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraux restas.--Auxskultu al mi! Dum la

reveturado rabistoj cxion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni

devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn,

kiujn ni ambaux, dank' al Dio, suficxe havas en kapo kaj vizagxo.

IVARO. Diru: dank' al brando!

ZAKARIO. Sed kia sxajnas al vi mia projekto?

IVARO. Mi dubas, cxu ili kredos gxin.

ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detrancxos kaj en

la femuron de Brunulo faros vundajxon, kiun gxi ricevis en la tumulto

dum la batalo kontraux la rabistoj. Cxio tio cxi sxajnas tre kredinda

kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa

pri tio!--Kredu min, cxio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via

hejmo.

IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, gxi prosperu aux ne. Al

diablo cxio!--Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando?

ZAKARIO. Ne ecx guteton antaux ol en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malgxoji!

ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraux

vojagxantoj dumvoje. Vi posedas kuragxon kaj karakteron de via

patrino, bonan kuragxon, sed ne sxiajn largxajn sxultrojn, nek

fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj

povas malbone finigxi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin

evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via

kunesto estas dangxera.

IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojagxo.

ZAKARIO. Tion vi faru cxiam; kredu min, tio estas plej sagxe por

vi!--Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolcxajn

fruktojn, multajn fivortojn, cxiam komparante la insultajxojn kun sia

neforteco, tiamaniere li sxteliras tra la mondon pli sendifekta ol

giganto, kiu fidas al sia forteco.

IVARO. Sed vidu, la galo sentigxas amara!

ZAKARIO. Malfortulo havas aux ne havas galon. Nur tiam la amareco sin

sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li

estas diablo; ne mire: li revengxos.--Kredu miajn vortojn: malforteco

estas felicxo, se ni gxin uzas nur prudente.

IVARO. Pleja felicxo tamen estus, se forteco kaj atenteco kunigxus.

Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel sxafo, sagxa kaj

singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l' arbustoj,

tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaux sago de sorcxisto.

ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen legxo de l'

vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finigxos nia

vojagxo.

IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon!

ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaux estos jam suficxa sxargxo

por via cxevalacxo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia.

Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el

dekstre.)

NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novajxojn el via

vilagxo?

ERIKO. Mi ne konas vin.

NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, sxtelis kokinnestojn de

dometmastrinoj, kvazaux kokoj sxiris hararon unu de l' alia kaj

bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono.

ERIKO. Kiu mi estas?

NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihaskoski.

ERIKO. Kaj kiu vi do estas?

NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Jarvela, se vi memoras lin.

ERIKO. Ho, bonsaluton!

NIKO. Jen manon, la protektato de l' kontinento!

ERIKO. Ne tiom premu mian manon!

NIKO. La piedeto de tertalpo nun trovigxas en tenilungego de l'

markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antauxajn amikojn.

ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizagxon de Niko malantaux tiu barbego.

NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun gxi, kiun mi posedis antaux du

jaroj, kiu atingis la genuojn. Gxi preskaux frenezigis virinojn.

Promenante sur la stratoj de l' urbo nelkalkulebla amaso da ili cxiam

min sekvis, kiel aro da fisxetoj en disondo de baleno, kiam la

giganto de l' maro, simila al renversita sxipo, fendas la ondojn. Gxi

estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi gxin forigis. Sed

kion oni ne faras pro mono?

ERIKO. Kion vi faris pro mono?

NIKO. Vendis mian belan barbon kiel cxapelan tufon al la turka

sultano, kaj por cent piastroj, mi malsagxulo, gxin donis.

ERIKO. Espereble gxi rekreskos kaj atingos la saman longecon.

NIKO. Gxi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco gxin

difektis; cxar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta

donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; gxia kresko dependas

de la Alteco, kontrauxe ekzemple al la nuboj sub la cxielo, kies

pliigxo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskigxas

levigxas supren de malsupre. Ne, mian antauxan barbon mi ne plu

ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie gxi nun trovigxas.

Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun klinigxas

antaux mia barbo, kiu svingigxas sur la verto de l' turka imperiestro.

ERIKO. Respondu al mi: cxu vere vi vizitis Turklandon?

NIKO. En gxia cxefurbo mi dibocxis tri monatojn, kaj gajege tiu

tempo pasis. Cxiutage farigxis oferfestoj kun trosuficxa regalo;

porkviandon, terure grasan, oni mangxis kaj multekostajn vinojn

trinkis lauxplacxe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj

belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili cxiam kovras,

sed de brusto gxis genuoj ili estas tute nudaj.

ERIKO. Cxu nudaj?

NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn sxtrumpojn

kaj sur la piedoj rugxajn sxuojn. Gxuste tiel oni vivas en Turklando,

vivas kiel kaproj en la pasxtejo, kaj kun malgxojo mi disigxis de

tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo

kiel sxargxo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego

kaj krakego. Oni jxus festis edzigxon de papo kaj gxuste por tiu

festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis

tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fiancxino nin kore dankis

kaj admonis nepre cxeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj

dibocxis treege gxis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon

kaj tre nian sxipon ili sxargxis per pekpardon-kvitancoj kaj

ligsxlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la

sxlosilojn alporti al Anglujo. Tion ni faris, kaj de Anglujo

ni velveturis al nordo, por versxi minkarban gudron en la poluson,

cxar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La sxipo,

sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; gxia

sxipkelo, plena de gudro, kvazaux ligna kastelego sur la maro nagxis

kaj gxiaj mastoj tusxis la nubojn. Malfelicxajxo tamen okazis al ni.

Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la

plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto

disbatis flankon de nia sxipo. Ni komencis fundiri, kaj gxuste tion

la rabbesto celis per sia vostobato; cxar dum ni mallevigxis gxi

englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al

supro de l' masto mi grimpis kiel sciuro--la sxipo cxesis mallevigxi,

eble pro la gudro--fine la supron mi atingis kaj je la limo de l'

nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimigxis nigra

fulmotondra nubo, mi eksaltis sur gxin, kaj tondrante kaj fulmante

gxi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis

hejmen, kaj nun mi estas tie cxi.

ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia sxipo.

NIKO. Gxin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi mangxis en

Abo.

ERIKO. Nesuficxe; pli severa estas la legxo rilate al tio.

NIKO. Kio? Sxajnas, ke vi farigxis vera juristo.

ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa jugxanto gxenerale devas

scii.

NIKO. Cxu vi estas helpa jugxanto? La plej granda malseriozulo en nia

juneco, kaj egale malricxa kiel mi.

ERIKO. Amiko mia, depost nia disigxo miaj travivajxoj estas mallonge

jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min,

petolulon. Tio okazis. Mi edzigxis kun sxi, forgesis la glason,

laboris kaj agadis kaj cxio sukcesis bone. La sxatado de la

parohxanoj al mi pliigxis tagon post tago, gxis fine ili min elektis

kiel helpjugxanton, pro kio mi pufigxis kompreneble kvazaux meleagro.

NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.--Vi

do farigxis tauxgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaux diversajxojn

spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus

esti antauxzorgemo, sed Dio scias kie mia hauxto fine estas

alnajlota.--Tamen cxiuj rimedoj ankoraux ne estas provitaj; ankoraux

la nesxangxebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno,

ankoraux tago sekvas tagon kaj la koro fresxe batas en la brusto,

certe cxio bone finigxos. Ree mi ja staras sur la tero de mia

patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaux mi atingis gxin.

ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klarigxis.

NIKO. Jen la afero. En la jugxejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj

kaj farajxoj dum la forkuro. Mi rakontis al la jugxisto la saman kiel

jxus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan jugxistaron

kaj mi estas certa, ke gxuste tiu historieto savis min. La jugxisto

eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam

diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljugxis la forkurinton.

ERIKO. Vi do nun povas diri, ke ecx tiun panon vi mangxis kaj mi

kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.

NIKO. Tute ne, Eriko!

ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!

NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj

duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika

flartabako. Vintre manko de tabakmacxajxo ree kauxzas nenian

malplezuron al gxia uzanto: kiam aperas tremola brulsxtipo, tuj la

viroj kvazaux leporoj sin jxetas sur gxin, kaj baldaux trovigxas en

cxies busxo ega macxajxo, kiu anstatauxas tabakon. Unuvorte, la

estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas

severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian

kompatindan filinon, kiu lauxdire estas sen sxirmo, sen patro kaj

patrino.

ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?

NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciigxis, memoris mian faron kaj

renavigis al mia patrolando.--Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia

filino trovigxas?

ERIKO. Post la morto de la patrino, sxia heredajxo, la dometo kaj

movebla proprajxo estis auxkcie vendata. La botisto Tobio, sxia plej

proksima najbaro, farigxis sxia kuratoro kaj akceptis cxe si vian

filinon kaj sxian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias,

sed sklave la knabino devas perlabori sian panon cxe la botisto.

NIKO. Baldaux mi venos por vin savi kaj prirespondigi la

botiston.--Cxu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna

kaporalo, laux kiu aux mia filino aux la filo de l' botisto, tiu, kiu

el ili unue edzigxos, havos profiton?

ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La felicxo sxajnas favori la filon

de l' botisto. Li estas gxuste nun sur edzigxovojagxo, al kiu liaj

gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante vian filinon

edzinigxi kun Kriscxjo--juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.

NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Kriscxjon,

jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.

ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn

survoje pro aferoj.

NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilagxo!--Nun, adiaux,

kamarado!

ERIKO. Gxis baldauxa revido!

NIKO. Inter la konataj montetoj, sxtonoj kaj sxtipoj.--Adiaux.

(Ambaux iras al malsama direkto.)

Kurteno.

La Botistoj · 第 30 / 50 题