KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon.
ESKO (kasxe rigardante Greto'n. Aparte). Sxi estas bela, kiel rozo
kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas cxagreneton en la
koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru
ecx vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante
trinkujon de Micxjo.) Sed ilia konduto ne antauxdiras malbonon. Ili
ja ecx invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la sxtono.
(Trinkas.)
KARRI. Cxu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kauxzis vian
vojagxon?
ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn.
KARRI. Eble vi celas denove nian faman auxguriston?
ESKO. Gxuste vi divenis.
KARRI. Oni sxtelis de vi?
ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni sxtelis en la urbo
Tampere multajn dekmilojn. Cxu la anonco ankoraux ne atingis vian
parohxon?
KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaux jam cxe ni proklamita.
ESKO. Pro tio ni ekiris por sciigxi de l' auxguristo, kiu estas la
sxtelisto kaj kie oni lin trovus.
MICXJO. Mi havas krom tio ankaux aferojn kun miaj cxi-tieaj parencoj.
ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la
kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo.
KARRI. Tiel ja estas promesite.
ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege ricxa.
KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la
sxtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonsxancon.--Sed la tablo
atendas nin. Cxiuj bonvole alpasxu. (Cxiuj sidigxas cxirkaux la
tablo.) Gastoj miaj, ne sxparu la regalajxojn, sed satigu vin gxis
via stomako farigxas ronda kaj sxvelanta kiel sako de pastro!
MICXJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo.
KARRI. Gxuste jes, Micxjo Vilkastus.
ESKO. Kusxigxu kaj la stomakon cxirkauxprenu, diras la proverbo. Nur
ne okazu al ni, kiel al Pauxlo Korppila cxe la edzigxofesto de
Peltola. Du tagojn antaux la festo li fastis, ecx ereton ne mangxis.
Venis la festvespero kaj li malsobrigxis tiel, ke fine starigxante,
li pene trenigxis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian
stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris
Pauxlo.
KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataux dormo, danco malaltigu
la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu.
ESKO. Alproksimigxante la domon, jam je la drasxejmonteto ni auxdis
tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Cxu estas festo cxe
Karri, cxar tie muziko tonas kaj gxojo sonas? Estis edzigxofesto kaj
gaja ludo.
KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj.
ESKO. Tia estas ankaux Josefo en nia vilagxo. Lia ludo auxdigxas
je interspaco de tuta kilometro, gxi penetras oston kaj medolon
kaj la homo sin kredas en gxojo de cxielo.
TIMOTEO. En gxojo de cxielo! Li do estas vera ludisto. Bedauxrinde,
ke vi ne venigis lin tien cxi, cxar li estas tiel mirinda muzikisto.
ESKO. Mi nesciis pri cxi-tiea edzigxofesto, plue ne estis mia devo
havigi ludiston.
TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?
ESKO. Personan imposton ankaux mi elpagas.
TIMOTEO. Ne murmuru, cxar via kapo egalas formikejon.
1:A GASTO. Cxu vi estas disputema, Timoteo?
2:A GASTO. Cxiam li estas kolerema, estante ebria.
TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis.
KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas.
TIMOTEO. Jam suficxas.--Sed mi ne toleras tiun viron.
KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale
kiel vi.
TIMOTEO. Li babilas malsagxajxojn.
KARRI. Vi mem vin kondutas malsagxe; mi tion devas diri.
TIMOTEO. "Josefo Oinasmaki ... en gxojo de cxielo." Paroli pri
muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko argxentan
kuleron.
ESKO. Jes, sinjoro direktoro!
TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko.
ESKO. Jes, sinjoro direktoro.
KARRI (aparte). Ambaux egale naivegaj!
JAKOBO. Mi ankaux volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edzigxfesta
kaj la mangxo la plej plezura en mia vivo, same gxi estas, mi kredas,
ankaux por Greto, kaj al cxiuj mi dezirus gxin gaja. Cxu nun gxia
agrableco finigxu pro senvalora kaj bagatela kauxzo, pro nura
babilacxo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed cxesigu tiun
disputacxon, mangxu kaj trinku amike.
ESKO. Vi estas prava, lignosxuisto! Vi estas lignosxuisto kaj mi
ledobotisto, ni do estas preskaux kolegoj.--Unu aferon mi komplezeme
volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte
lignosxuiston, anstataux ledobotiston. Kredu min, la metio de
lignosxuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj sxuojn
oni bezonos gxis fino de l' mondo. Ledobotisto vi devis farigxi.
TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera pecxulo.
KARRI. Timoteo!
ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur cxiu
brancxo.
TIMOTEO. Almenaux tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies
kapableco mi auxdis mallauxdon.
ESKO. Diru malkasxe kion vi auxdis.
TIMOTEO. Unu viro,--lia nomo estu nedirata--rakontis dum ni
kunvojagxis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn
botojn kaj iris nur el la domo al la cxevalejo, li tuj observis
foreston de unu el la botplandoj, gxi estis elfalinta, nome, dum iro
inter la domo kaj la cxevalejo.
ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Angxelo el la cxielo ne faras
pli bonajn botojn ol mi.--Micxjo, vi scias mian kapablecon kaj
farajxojn, atestu kion vi scias.
MICXJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia
parohxo; tamen mi ne garantias, cxu vi povus elteni konkuron, se la
cxefbotisto mem inter la angxeloj malsuprenpasxus por vetbatali kun
vi.
ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la
nomo de niaj parohxanoj?
MICXJO. Jes, mi restas.
ESKO. Nu, mi ne volas plu dauxrigi. Mi nevolonte lauxdas min mem;
la memlauxdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni
sin defendas je subpremo de l' mondo.--Kia maliceco cxe tiu viro.
Kvazaux lapo li alkrocxigxis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme
atentigis la fiancxon pri la eble plia profito de ledobotista metio.
KARRI. Metion cxu je ledo cxu je ligno li lasas kaj komencas kvazaux
talpo fosi la teron. Tion li hodiaux decidis.
ESKO. Tio estas alia afero.
KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj
deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel
mastro estru en Kontinkorpi. La cxirkauxanta picearo faligxu kaj
la urso grumblante malproksimigxu; suficxas loko al vi ambaux.
Krakegante brulu via brulkampo kaj alten levigxu densa fumo,
sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post
dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la greno kaj tie,
kie nun estas griza marcxo kaj la gruo konstruas sian neston,
tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino cxe flanko de l' monteto
melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la sxtona platajxo
ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem
akrigas vian falcxilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree
supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, gxis fine
via kapo mallevigxos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo
kaj estimo falu sur vian tombaltajxeton.--Mi trinkas por via felicxo.
(Trinkas.)
ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturnigxon pensante, ke sen trompo,
tiu felicxo estus la mia.--Sed mi silentas.
KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon
kaj kuragxe antauxenrigardu en la estontecon.
JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantauxen mi ne
intencas rigardi, kaj fine pro sxvito de mia frunto rekompencon mi
esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilajxojn, kiuj min
povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera
frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro,
fruktoportan grenon sxangxi al velkinta pajlo.
KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero cxiam uzas belajn vortojn.
Malsukceso nin cxiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian
grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinsxelon en vian panon kaj displugu
pliajn marcxojn kaj kampojn. Laboru, sxparu kaj kondutu vin honeste,
kaj cxio finigxos bone.
ESKO. Nekontrauxdireble kaj sagxe parolite, mi certigas. Se ni
cxiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj
neniam aligxas al lupo nek al sxafo, certe iam proksime de nia tombo,
sur muskherbetaro de sxtonbarilo, la kukolo de l' honoro kantos por
ni.
TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj cxie.
ESKO. Mi ne alparolis vin.
TIMOTEO. Sed mi alparolis vin.
ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi
malpermesas tion.
TIMOTEO. Cxu vi povas fermi mian busxon. Cxu mi ne havas rajton
paroli?
ESKO. Egalan rajton kiel mi.
TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli agxaj personoj.
ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaux mi
elpagas.
TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l' sxtato, kiun mi
povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto.
ESKO. Al tio mi povas respondi laux legxo de Moseo: se vi mortigas
unu el cxi tiuj malgranduloj, muelsxtono estas pendigota cxirkaux via
kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro.
KARRI. Vi placxas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema.
ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek legxon nek sakramentojn.
Mi parolis pri muelsxtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la
malsupra muelsxtono, li estas terure je pekoj senskrupuligxinta homo.
TIMOTEO. Kanajlo!
ESKO. Cxu mi estas kanajlo?
TIMOTEO. Vi botacxo!
ESKO. Cxu mi estas botacxo?
TIMOTEO. Tion mi diras.
ESKO. Auxdu, bonaj homoj!
KARRI. Cxu cxiuj satigxis? (Momenta silento).
1:A GASTO. Certe, jes.
2:A GASTO. Kompreneble ni jam satigxis.
KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste starigxas
kaj lasas la tablon.)
ESKO. Dankon, mastro!--Plezurega edzigxofesto; ecx pli plezurege gxi
estus gxuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema.
KARRI. Ni pardonu lin.
ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente
klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema,
(manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) cxi tiu
mangxotempo povus farigxi al vi treege multekosta.
TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min.
ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin.
TIMOTEO (starigxas). Karese. Cxu mi sxajnas al vi bubeto, infanacxo,
cxar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaux kusxu sub
la tablo kun zumantaj oreloj.
ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo
de majstro-botisto Tobio kaj povas porti unu barelon[3] kaj dudek
busxelojn[4] da sekalo.
TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn.
ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas.
MICXJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian
fortecon.
ESKO. Alportu tien cxi du barelojn.
MICXJO. Ekzistas ja ankaux aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon.
Luktu!
ESKO. Ni luktu!
TIMOTEO. Cxu mi timus?
1:A GASTO. Alkrocxigxu unu al la alia kvazaux ursoj sur la
muskkovrata monto. Sed farigxu senartifika via lukto.
2:A GASTO. Kaj gxi finu vian interinsultadon. La venkato silentu
kvazaux muso.
KARRI (aparte al Micxjo). Sxajnas al mi, ke tiu lukto finigxos
malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado
versxajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la
regiono.
MICXJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin
rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas?
ESKO. Mi estas preta.
TIMOTEO. Mi ankaux.
KARRI. Ne placxas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de
tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj
krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finigxi
per batigxo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos
artifikon, estu eksteren jxetota.
1:A GASTO. Tio okazu.
TIMOTEO. Bone.--Nun venu. (Ili ekprenas unu l' alian je la kolumo kaj
luktas.)
MICXJO. Ne cedu, Esko!
1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo!
MICXJO. Junulo de nia vilagxo venkos.
2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilagxulo, mi diras.