TOBIO. Esko frenezigxis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.)

ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco!

TOBIO. Ha fusxulo, kanajlo, acxulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo!

ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian busxon;

sed cxar vi estas mia patro, tio estas nefarata.

ZEBEDEO. Ega malhumileco!

TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi

fiancxfestan regalon, jes, tion mi diras.

ESKO. Festan regalon!--Mia kolero iom post iom boligxas. (Ekprenas

segxon kaj gxin jxetas kontraux la plankon.) Cxi tiu viro estas

nehumiligebla. (Eliras el la cxambro.)

TOBIO. Pro Kristo, tia knabo!

ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego.

TOBIO. Kian penon la infanoj kauxzas! Nekredeble al cxiu, kiu ilin ne

posedas. Danku Dion, kantoro, cxar vi restis frauxlo.

ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto,

ke mi estus severa patro, tre severa.

TOBIO. Severa patro oni ankaux nomas min. Sed cxu severeco cxiam helpas?

Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj

en la arbaro, kvankam stilo de sama sagxa mano, tamen unuj estas

rektaj, aliaj kurbaj.

ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaux de tio, cxu dum la kreskado oni

permesas kurbigxon al la plantido.

TOBIO. Gxuste kaj sagxe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras.

Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu

pensas pri tio? (Esko envenas.) Cxu vi plue vidigxas, mallertulo?

ESKO (aparte). Mi volus dauxrigi mian koleron; sed la situacio estas

grava.

MICXJO (aparte al Esko). Repacigxu Esko!

ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi,

patro!

TOBIO. Cxu vi tutkore petas pardonon?

ESKO. Jes, tutkore mi tion petas.

TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion "cxe la denta kavajxo" kaj

min konduti kvazaux kolerega bovo. Petu ankaux pardonon de la

kantoro.

ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kasxu ion en la denta kavajxo kaj ne

vin kondutu kvazaux kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo.

Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekgxema vocxo.) He, jes!

TOBIO. Auxdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri

li?

ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero

estas nesxangxebla.

TOBIO. Jes, jes. Sed la jxusa murmuro nun estu forgesata, ne ecx unu

vorton plu pri pasintaj aferoj, ni cxiuj estu ree bonaj kamaradoj.

Cetere, pro kio patro kaj filo disigxu malamike unu de l' alia. Kaj

disigxmomento ja cxi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj patrinon

por firmkunigxi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi

en cxeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaux ol Greto

aperis?

ESKO. Mi estus edzigxinta kun sxi; sed sxi nur mokis min, nomis min

strigo.

TOBIO. Mi scias, ke multaj sxerculoj emas vin nomi naivega kaj

malsagxa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin,

cxar gxi cxiam estis cxasta kaj neriprocxinda. Sed vi posedas sanan

prudenton, tion mi garantias.--Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi

lin per implikaj demandoj; faru tion en nia cxeesto!

ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin?

TOBIO. Ekzemple pri edzigxofesto kaj gxia celo.

ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edzigxofesto?

ESKO. Gxi havas plurajn celojn.

ZEBEDEO. Gxia cxefcelo?

MICXJO (aparte al Esko). Ke edzo igxu kapo de sia edzino.

ESKO. Ke edzo igxu kapo de sia edzino.

ZEBEDEO. Sed gxia cxiela, gxia solena celo?

MICXJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn!

TOBIO. Esko!

ESKO (aparte kaj dubante rigardante Micxjo'n). Aux li mensogetis al

mi, aux li estas malsagxulo. (Malproksimigxas iomete de li.)

TOBIO. Demandu lin pri kreo de l' mondo, pri Abrahamo kaj Isako.

ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita?

ESKO. Gxi estas, laux diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el

argilpeceto kaj el nenio.

ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita?

ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundigxu!--Plue, tion neniu scias, ecx

kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj.

Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin!

TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano sxi

portas dupartigitan sakon, kies ambaux partoj estas plenigitaj.)

Jen via porvojagxa nutrajxo, junuloj; kaj nun ekiru!

ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj gxin metas sur

la sxultron.)

MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojagxaj kaj edzigxfestaj

elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, cxu vi kapablus kalkuli

monon?

TOBIO. Mankas al li sperto. Micxjo zorgu pri la mono.

ESKO. Micxjo prenu la monon, mi portas la sakon.

MARTO. Jen Micxjo! Atentu, ke vi estu sxparemaj. (Donas monon al

Micxjo.)

La Botistoj · 第 17 / 50 题