Eco homara estas eraro. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
Por ricxulo fasto, por malricxulo festo.
Mezuri laux sia metro.
Kia la semo, tia la rikolto.
Ricxigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
Kun kiu vi festas, tia vi estas.
Ju pli da jxuroj, des pli da suspekto.
Korvo al korvo okulon ne pikas.
En infano vidigxas, kia homo farigxos.
Unufoje sxtelinta restas cxiam sxtelisto.
Kapo estas por tio, ke gxi zorgu pri cxio.
Belaj rakontoj el trans la montoj.