Unu azeno trovis leonan felon. Gxi ricevis la ideon vesti sur sin la
felon, kaj sxajnigante sin leono, terurigi la homojn kaj bestojn.
Pensite, farite. La azeno sxajnis esti potenca leono.
La unua viva estajxo, kiun gxi renkontis, estis malricxa sed talenta
komercisto, portanta kelkajn komercajxojn sur sia dorso. Li terurigxis
vidante la leonon, kio tre amuzis la azenon. Nun la azeno, intencante
pligrandigi la efikon, ekblekis:--ia,--ia,--ia,... Sed jen nia
komercisto rekonis la azenon per gxia vocxo, kaptis gxin kaj devigis
gxin--vendi malkarege la leonan felon.
El "Lingvo Internacia".
Azeno - ass; felo - hide; sxajni - to seem to be; komerci - to trade;
dorso - back; intenci - to intend; bleki - to cry (like an animal);
kara - dear; potenca - powerful.
* * * * *