MAMIN SIBIRJAK.

[Footnote: "Baju": Rusa interjekcio; rekantajxo

por dormigi infanojn.]

Auxskulti - to listen; fabelo - story; griza - grey; muso - mouse;

grilo - cricket; forno - stove; makulo - spot; sturno - starling;

straba - squinting; leporo - hare; lupo - wolf; flava - yellow;

beko - beak; pacxjo - daddy.

* * * * *

EDZINlGXO DE RATINO.

El "Japanaj Rakontoj".

Maljuna rato havis filinon. Gxi volis edzinigi tiun cxi kun iu plej

forta en la mondo. Gxi unue iris al la luno, pensante, ke la luno estas

la plej forta en la mondo. Sed la luno diris: "Min tre ofte malhelpas la

nubo, kaj mi neniel povas forpeli gxin."

Tiam gxi sin turnis al la nubo, pensante, ke la nubo estas pli forta, ol

la luno. Sed la nubo diris: "Min cxiam dispelas la vento, kaj mi neniam

povas al gxi kontrauxstari."

Trie gxi iris al la vento, pensante, ke la vento estas pli forta, ol la

nubo. Sed la vento diris: "La muro staras kontraux mi, kaj mi tute ne

povas trapasi gxin."

Fine gxi iris al la muro, pensante, ke la muro estas pli forta, ol la

vento. Sed la muro ankaux diris: "Via familio cxiam min mordadas, kaj mi

ne povas tion haltigi."

Jen gxi komprenis, ke ratino nur devas edzinigxi kun rato, kaj reveninte

hejmen, gxi edzinigis sian filinon kun juna rato de sia najbareco.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 137 / 167 题