Petu Johanon, ke li alproksimigxu, ke li pasxu al vi, por ke vi observu
la trajtojn de lia vizagxo.
Lia frunto estas alta kun brune blondaj haroj, liaj vangoj estas rondaj,
lian mentonon kovras dika barbo, kiu kasxas la gorgxon.
* * * * *
Johanino jam faris longan marsxon, sxi jxus haltis: sxi spiras forte,
sxia kolo sin strecxas, sxia brusto sin etendas, kaj skuigxas sxiaj
flankoj; sxia koro forte batas, sxia sango rapide kuras en la arterioj
kaj vejnoj; sxia hauxto farigxis brula.
Sxi sxajnas laca ne nur muskole, sed nerve kaj cerbe. Diru al sxi, ke
sxi ripozu kaj ne restu stare, ke sxi sidigu sin.
Nun sxi sidas: sxi pene klinas siajn krurojn; sxi povas movi nek la
genuojn nek la piedojn; ecx la brakoj rigide pendas de la sxultroj; sxi
ne plu turnas la kapon: sxi tuj ekdormos.
* * * * *
Mi kusxis sur la tero mem: tiam la dorso, la ventro, la membroj, ecx la
ostoj iom suferis.
* * * * *
Okulo blinda ne vidas lumon, orelo surda ne auxdas sonojn, busxo muta ne
diras vortojn, koro fermita ne gxuas amon.
* * * * *
Tiu cxi frukto, antauxe acida, estas nun matura: la nazo flaras gxian
odoron agrablan, la mano esploras gxian glatan sxelon, baldaux la dentoj
mordos gxian molan karnon kaj la lango gustumos gxian dolcxan sukon.
* * * * *
Momenta silentu, vi faros plezuron al mi, kaj mia kapdoloro malaperos.
* * * * *
Trajto - feature; frunto - forehead; bruna - brown; vango - cheek;
mentono - chin; barbo - beard; gorgxo - throat;
etendi - to extend, to stretch out; skui - to shake; sango - blood;
arterio - artery; vejno - vein; hauxto - skin; muskolo - muscle;
nervo - nerve; cerbo - brain; kruro - leg; ventro - belly;
membra - limb, member; osto - bone; gxui - to enjoy;
esplori - to examine; glata - smooth; sxelo - rind, bark;
karno - flesh; suko - juice.
* * * * *
ANTAUXFABELO
El Fabeloj al Helenjo.
El "Rusaj Rakontoj".
Baju, baju, baju!...
Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo
dormas, alia auxskultas.
Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj pacxjo rakontos fabelojn. Kredeble,
cxiuj estas tie cxi: kato, kaj vilagxa hundo, griza museto, kaj grileto
sub la forno, makulkolora sturno en kagxo, kaj malpacema koko.
Dormu, Helenjo,--tuj la fabelo komencigxos. Jen la alta luno jam
rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuras; jen
lupaj okuloj, kiuj eklumigxas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna
pasero al la fenestro, frapas per la beko sur vitron kaj demandas: "Cxu
baldaux?" Cxiuj estas cxi tie, cxiuj kolektigxis; kaj cxiuj atendas la
fabelon al Helenjo.
Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo
dormas, alia auxskultas.
Baju, baju, baju!...