JUPITERO KAJ CXEVALO.

-- Patro de l' bestoj kaj de l' homoj!--diris cxevalo, proksimigxante al

la trono de Jupitero--oni diras, ke mi estas unu el la plej belaj

bestoj; mi mem kredas tion, tamen sxajnas al mi, ke multon en mi oni

devus plibonigi.

-- Kion laux via opinio oni povus plibonigi en vi? Parolu, mi estas

preta lerni de vi--diris Jupitero ridetante.

-- Eble mi kurus ankoraux pli rapide, se miaj piedoj estus pli longaj

kaj pli maldikaj; longa cigna kolo ornamus miri; pli largxa brusto

pligrandigus miajn fortojn; kaj cxar vi destinis min por porti vian

favoratan, homon, vi povus sur mian dorson meti pretan selon.

-- Bone--diris Jupitero--atendu momenton!--kaj li kreis kamelon.

Ekvidinte la novan beston, la cxevalo ektremis de l' timo kaj abomeno.

-- Jen la altaj piedoj, kiajn vi deziris--diris Jupitero--jen la longa

cigna kolo, largxa brusto kaj preta selo. Cxu vi deziras, ke mi tiel

aliformigu vin?

El "Unua Legolibro" de Kabe.

Trono - throne; sxajni - to seem; preta - ready; cigno - swan;

ornami - to ornament; brusto - chest; destini - to destine, appoint;

selo - saddle; tremi - to tremble; abomeno - disgust.

* * * * *

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 134 / 167 题