EFIKA RUZO.

Iu vilagxano petis sian tre avaran najbaron, ke li metu sur la limon

inter la du gxardenoj palisan barilon, cxar la najbara kokinaro vagadis

dum la tuta tago en lia gxardeno.

Tamen la avarulo rifuzis, kaj jam la najbaro intencis alvoki la helpon

de la jugxistoj, kiam li sxajne kontenta kvietigxis.

Subite, je cxies miro, oni ekvidis la malamatan avarulon starigi tre

fortan lignan barilon.

"Sed, amiko," demandis la vilagxanoj, "rakontu kiamaniere vi atingis

tion."

"Nu, tre simple," li diris. "Iun matenon mi sendis al la najbaro tri aux

kvar ovojn, dirante, ke liaj kokinoj demetis ilin en mia gxardeno. Jam

la sekvintan tagon li komencis konstrui la barilon. Tio estas cxiam pli

malkara, ol doni okupadon al la advokatoj."

El "Tutmonda Anekdotaro".

Peti - to beg; limo - boundary; paliso - palings; vagi - to wander;

alvoki - to invoke; sxajne - apparently; subite - suddenly;

kvieta - quiet; advokato - lawyer.

* * * * *

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 133 / 167 题