Se ni bezonas uzi prepozicion, kaj la senco ne montras al ni, kian
prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je." Sed
estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la
vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas
je lia naiveco (aux, mi ridas pro lia naiveco; aux mi ridas lian
naivecon).--Je la lasta fojo mi vidas lin cxe vi (aux, la lastan
fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia perdita
felicxo (aux, mian perditan felicxon).--El la dirita regulo sekvas, ke
se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon
(t.e.=tio estas, cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la
akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la
patron" (anstataux, "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon
tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple: ni
povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon," sed ni
devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon."