VOCABULARY.

mastrumajxo : household affairs. honoro : honour.

fungo : mushroom. libereco : freedom, liberty.

senco : sense, meaning. kulpo : fault.

regulo : rule. simila : similar, like.

klareco : clearness. komuna : common to.

akuzativo : accusative. kri- : cry.

nobeleco : nobility (of birth). sopir- : sigh for, long for.

ekzemple : for example.

Li multe laboris, sed malgraux cxio, li ne sukcesis. Estis ankoraux

suficxe varme, malgraux ke la suno staris malalte. Ili estos severe

punataj, se ili, malgraux la malpermeso, pekos kontraux la libereco de

la vojo. Spite cxiuj miaj penoj por malhelpi lin, li foriris.

Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la

infanoj mi donis po tri pomoj. Ili povas kosti po tri gxis kvin

sxilingoj. Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial se mi legos en cxiu

tago po dekkvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. Mi

acxetis kvar librojn po ses pencoj.

Ni estis nur okupitaj je kelkaj mastrumajxoj. La konstruo estas simila

je fungo. Ili forkuris, kiam la virino ekkriis je ili. Je la vespero la

cxielo kovrigxis je nuboj. El timo je Karagara mi forkuris. Sxi estis

tre fiera je sia nobeleco. La hundo sincere malgxojis je li. Neniu el

ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna knabino. Je vorto de

honoro.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 104 / 167 题