VOCABULARY.

kolono : column, pillar. krono : crown.

marmoro : marble. uzo : use.

figuro : figure. okazo : occasion.

muro : wall. alfabeto : alphabet.

kanapo : sofa. divid- : divide (something).

arto : art. produkt- : produce.

viveco : liveliness. interne : inside.

Inter Rusujo kaj Francujo estas Germanujo. Ili dividis inter si dekdu

pomojn. Inter la deka kaj dekunua horo matene. Inter la kolonoj staris

marmoraj figuroj. Apud la muro inter la fenestroj staris kanapo. Longe

ili parolis inter si. Cxe tiu cxi malsano unu horo povas decidi inter

vivo kaj morto. En la intertempo inter la paroloj oni produktas artajn

fajrojn.

Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. Li estas ekster la

pordo. Nun ni estas ekster dangxero. Li logxas ekster la urbo. Starante

ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. Li montris

eksteren en la mallumon. Mi lasis lin ekstere. La ekstero de tiu cxi

homo estas pli bona, ol lia interno.

Li eliris el la urbo. Li estas jxus reveninta el la eksterlando. Kun

eksterordinara viveco sxi elsaltis el la vagono. Sxi metis al sxi

kronon el blankaj lilioj sur la harojn. Li faris uzon el la okazo. Tiuj

cxi nestoj estas farataj tute el tero. Sxi estis la plej kuragxa el

cxiuj. Jen vi elkreskis! Li eliris el la dormocxambro, kaj eniris en la

mangxocxambron. La esperanta alfabeto konsistas el dudek ok literoj.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 84 / 167 题