printempo : spring. kapo : head.
glacio : ice. botelo : bottle.
vetero : weather. dev- : have to, must.
broso : brush. kurac- : treat as a doctor.
relo : rail. pren- : take.
rado : wheel. pend- : hang.
cxapo : bonnet, cap. blov- : blow.
arbeto : little tree. ekbrul- : begin to burn.
vento : wind. rid- : laugh.
brancxo : branch. romp- : break.
vizagxo : face. fluida : fluid.
kuvo : tub. kota : dirty, muddy.
kolego : companion, colleague natura : natural.
Hebreo : Hebrew. seka : dry.
Kristano : Christian. tamen : however, nevertheless, yet
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. Forigu
vian fraton, cxar li malhelpas al ni. Venigu la kuraciston, cxar mi
estas malsana.
Li venigis al si el Berlino multajn librojn (multe da libroj).
Li paligxis de timo, kaj poste li rugxigxis de honto. En la printempo
la glacio kaj la negxo fluidigxas. En la kota vetero mia vesto forte
malpurigxis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. Mia onklo ne
mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem, kaj ankaux
estis mortigita de neniu; unu tagon, [Footnote: See Lesson 26, Note
iii.] promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de
veturanta vagonaro, kaj mortigxis. Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu
cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi,
flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto. Sidigu vin (aux,
sidigxu), sinjoro!
Lia malgaja vizagxo ridigis lian amikon. La tutan nokton ili pasigis
maldorme, kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Mi senvestigis la
infanon de liaj noktaj vestoj, kaj starigis lin en la kuvon; poste mi
sekigis lin. Li amikigxis kun malbonaj kolegoj. Malricxa hebreo volis
kristanigxi. La botelo falis kaj rompigxis. Sxi farigxis lia edzino. Iom
post iom, sxi tute trankviligxis.
* * * * *