VOCABULARY.

historio : history. dorm- : sleep.

kuzo : cousin. vek- : wake.

plezuro : pleasure. sercx- : seek.

horlogxo : clock. fin- : end.

laboro : work. tim- : fear.

popolo : a people. ating- : reach to.

virino : woman. surda : deaf.

agxo : age. muta : dumb.

jaro : year. dolcxa : sweet.

permeso : permission. tri : three.

respond- : answer. dek-kvin : fifteen.

far- : do, make. kial : why.

forpel- : drive away. hieraux : yesterday.

ricev- : receive, get. morgaux : to-morrow.

don- : give. antaux : before.

trov- : find. post : after.

renkont- : meet. jam : already.

salut- : greet, salute. jam ne : no more.

rakont- : relate, tell. ankoraux : still, yet.

vizit- : visit.

Kial vi ne respondas al mi? Cxu vi estas surda aux muta? Kion vi faras?

La knabo forpelis la birdojn. De la patro mi ricevis libron, kaj de la

frato mi ricevis plumon. La patro donis al mi dolcxan pomon. Jen estas

la pomo, kiun mi trovis. Hieraux mi renkontis vian filon, kaj li

gxentile salutis min. Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon, kaj mia

vizito faris al li plezuron. Kiam mi venis al li, li dormis, sed mi lin

vekis.

Mi rakontos al vi historion. Cxu vi diros al mi la veron? Hodiaux estas

sabato, kaj morgaux estos dimancxo. Hieraux estis vendredo, kaj

postmorgaux estos lundo. Cxu vi jam trovis vian horlogxon? Mi gxin

ankoraux ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian

horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos. Se vi nin venkos, la

popolo diros, ke nur virinojn vi venkis. Kiam vi atingos la agxon de

dek-kvin jaroj, vi ricevos la permeson.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 24 / 167 题