VOCABULARY.

letero : letter. mateno : morning.

litero : letter of alphabet. multaj : many.

festo : festival, holiday. obstina : obstinate.

tago : day. gxoja : joyful, joyous.

nokto : night. hela : bright, clear.

amas : loves. pala : pale.

vidas : sees. deziras : desires, wishes.

konas : knows. eraras : errs, is wrong.

havas : has, possesses. vokas : calls.

luno : moon. hejtas : heats.

stelo : star. hodiaux : to:day.

vintro : winter. malpli : less.

forno : stove. kiam : when.

edzino : wife. kia : what (kind).

Mi vidas leonon (leonojn). Mi legas libron (librojn). Mi amas la patron.

Mi konas Johanon. La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. Mi

ne amas obstinajn homojn. Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro. Bonan

matenon! Gxojan feston (mi deziras al vi). Kia gxoja festo (estas

hodiaux)! En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas

la palan lunon kaj la belajn stelojn. Ni havas pli fresxan panon, ol vi.

Ne, vi eraras, sinjoro, via pano estas malpli fresxa, ol mia. Ni vokas

la knabon, kaj li venos. En la vintro oni hejtas la fornojn. Kiam oni

estas ricxa, oni havas multajn amikojn. Li amas min, sed mi lin ne amas.

Sinjoro P. kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas

iliajn (infanojn). Mi ne konas la sinjoron, kiu legas.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 22 / 167 题