Balo? Parizo? (Strechas la kapon el la kurtenoj.)

Julieta.

Kaj kiun vi tiel fervore amas, ke vi traveturis tian longan vojon por

retrovi shin.

Raten.

Kion shi diras? (Rapidegas antauen, subenshirante la kurtenojn.) Chu tio

estas efektive vera, ke vi amas ian alian?

Julieta.

Mia edzo!

Gesinjoroj Bergwald.

La kurtenoj!

Viktor.

Kion vi volas diri, sinjoro?

Sinjoro Bergwald.

Certe, certe, mi ghin scias. La juna fraulino estas mia filino.

Raten.

Via filino? Vi neniam diris, ke vi havas filinon! Montru shin, montru al

ni vian filinon! (Elza eniras dum la lastaj vortoj.)

Sinjoro Bergwald.

Jen venas mia filino.

Raten.

Ah, charma fraulino. Tute malsimila al la gepatroj. Junulino, chu tiu chi

bela fremdulo enamighis je vi?

Elza.

(Ruzete rigardante Viktoron.)

Almenau li tion diras.

Viktor.

Kaj li estas sincera! (Al la gepatroj.) Miaj karegaj gesinjoroj, mi

petas, donu al mi la manon de via charma infano, mia patro estas tre

richa: Dubois kaj kompanio, strato San Lazaro en Parizo.

Raten.

Dubois kaj kompanio, strato de Lazaro, bone, mi konas la firmon,

ekzistas dua en Afriko. Kia azeno mi estis! (Subite.) Prenu shin, junulo,

shi estas la via! Estu benitaj miaj infanoj!

Sinjoro Bergwald.

Pardonu, mi estas la patro. Mi priparolos la aferon kun mia edzino, kaj

se chio estas en bona ordo, mi ne scias, kial ni ne akceptu lin kiel

bofilon? Nova vorto kiun mi lernis!

Tri unuaktaj komedioj · 第 91 / 102 题