Julieta. (Parolante malantauen.)

Mi dankas vin, sinjoro policano! Sed kion vi havas, kial vi havas tiajn

ektimigitajn mienojn? Chu io okazis dum mia foriro? Chu mia edzo estis tie

chi? Chu iu el vi lin vidis?

Sinjoro Bergwald.

Ne!

Sinjorino Bergwald.

Ne!

Viktor.

Ne!

Julieta.

Des pli bone (al Viktor) char se li vin trovus sinjoro, mi ne scias kio

okazus.

Raten.

Fulmo kaj tondro, shi timas por tiu bubo.

Julieta.

Mia kara edzo estas tiel jhaluza! (Al sinjorino Bergwald.) Se li nur

estis vidinta la afablan manpremon de via edzo kiam mi eniris la

pordon --

Tri unuaktaj komedioj · 第 88 / 102 题