Raten. (Revenas.)

Strange, mi rigardis en la shrankon, sub la liton, sed nenie ia sinjorino

Raten. Tamen mi vidis shiajn vestojn kaj chapelojn. (Lautege.) Sinjoro,

kie estas mia edzino?

Sinjoro Bergwald.

Shi -- shi -- shi eliris.

Raten.

Eliris? Shi do estis tie chi?

Sinjoro Bergwald.

Nu jes, shi estis. Shi jhus iris al la Centralhotelo por trovi vin.

Raten.

Mensogulo! Vi denove trompas min. Jen alia chambro, mi supozas, ke shi sin

kashas tie. (Volas eniri la chambron de Viktor.)

Viktor.

(Levighas kaj ekstarighas inter Raten kaj pordo 4.)

Diablo! Neniu eniru en mian propran chambron.

Raten.

Fulmo kaj tondro! La malbenita juna fripono. (Kriegante.) Kie estas mia

edzino?

Viktor.

Mi ne scias.

Raten.

Vi mensogas, vi pagis la kondukiston de la fervojo por ke li forveturu

sen mi.

Viktor.

Kia neebla ideo!

Raten.

Fripono! Donu al mi mian edzinon.

Viktor.

Tri unuaktaj komedioj · 第 85 / 102 题