(Eniras Julieta.)
Julieta.
Kun mi sinjoro?
Sinjoro Bergwald.
Certe sinjorino. Vi estas kulpa de granda embaraso, en kiun vi jhetis
honorindan viron kiel min per via terura edzo.
Julieta.
Mia edzo!
(Elza aperas en la pordo 1 kaj auskultas.)
Sinjoro Bergwald.
Certe, sinjorino. Via edzo, de kiu vi forkuris sub preteksto de bulko
kaj limonado.
Julieta.
Mia edzo estis tie chi? Ho, kial vi tion ne al mi diris?
Sinjoro Bergwald.
Char li volis mortigi vin kaj la junan francon, la partoprenanton de via
forkurado.
Elza.
Kion mi audas! La partoprenanto de shia forkuro! Terure! (Rapide
malaperas.)
Julieta.
Forkuro, sinjoro! Kiel vi tion riskas diri! Chielo, en kia terura
situacio mi min trovas! Mia edzo estas tiel jhaluza, li faros ion
malbonan en sia erara opinio! Mi chion al li klarigos, kie li estas?
Sinjoro Bergwald.
Li parolis pri la Centralhotelo, la plej proksima angulo.
Julieta.
Mi tien iros. Mi nur prenos mian chapelon. (Eniras shian chambron pordo
2.)