Julieta. Viktor.
Julieta.
Kaj nun, sinjoro, mi denove esprimas al vi mian sinceran dankon pro la
peno, kiun al vi kauzis mia embaraso.
Viktor.
La plezuro servi tian charman sinjorinon estas sufiche da rekompenco.
Julieta.
Kia malfelicho ke sur la lasta stacio mia edzo kaj mi perdis unu la
alian. Mi en la kupeo, li ekstere kun la limonado -- kaj jen la vagonaro
forveturis!
Viktor.
La malfelicha edzo! Li kuris, kuris, kuregis, sed la vagonaro
forrapidegis. Li nun estos senkonsola!
Julieta.
Tiu kara bonulo! Li havas la plej bonan koron de l' mondo, sed nun certe
li estas kolera pro zorgo rilate al mi. Kion fari en tiu chi fremda urbo
sen vi?
Viktor.
Mi havas bonan ideon. Mi legis, ke la policanoj de Dresdeno lernis
Esperanton, ili vin helpos. Jen unu el ili! (De l' fenestro.) Ho,
sinjoro policano, mi petas. (Al Julieta.) Ankau en Parizo la policanoj
nun lernas Esperanton, bona, bonega afero!
Policano.
(Oni vidas momenton Berta malfermantan la pordon.)
Chu vi bezonas mian helpon?
Viktor.
Jes, sinjoro. Tiu chi sinjorino perdis sian edzon dum la vojagho, li eble
alvenos per alia vagonaro, bonvolu konduki lin tien chi!
Policano.
Sinjorino priskribu al mi la sinjoron.
Julieta.
Li estas granda, havas longan barbon, grizan chapelon kun granda verda
stelo.
Policano.