Viktor (pli laute).
Kiajn chambrojn vi estas ludononta?
Sinjoro Bergwald.
Onta -- inta -- anta -- mi chion forgesis!
Sinjorino Julieta Raten.
Eble mi povas helpi. Chu vi ludonos tiun chi belan chambron?
Sinjoro Bergwald.
Certe, certe mi ludonos, nun mi komprenas, la du chambrojn dekstre, kune
kun tiu chi komuna salono, 20 Mark semajne.
Sinjorino Bergwald.
Dek spesmiloj.
Sinjoro Bergwald.
Jes, 10 spesmiloj, jen la tabelo. Estas tre simpla afero, chiam la duono.
Viktor.
Tio estos bona profito por ni, chiam la duono, bonege, mi kalkulos.
(Rigardas sur la tarifon.)
Julieta.
Mi prenas la du chambrojn, bonvolu alportigi mian kofron kaj sendi al mi
la servistinon. (Sidighas en seghon alshovitan de Viktor, babilas kun li.)
Sinjorino Bergwald (al sia edzo).
Estas iom malfacila afero por mi, esti luigantino, char mi estas el la
familio von Blücher. (Al sinjorino Raten, tre majeste.) Mi sendos mian
servistinon. (Eliras je pordo 3.)
Sinjoro Bergwald.