SCENO XI.

Petro. Mustardo (poste Johano Falk).

Mustardo.

Jen venis ankorau maljuna viro.

Petro.

Bone, enkonduku lin.

Mustardo (malfermas la pordon).

Eniru do, sinjoro Falk.

Johano (eniras).

Mi petas pardonon, se mi malhelpas. Mia nomo estas Johano Falk, mi estas

vilagha instruisto.

Petro.

Vi nomighas Falk kaj estas instruisto? Chu vi eble havas filinon en

Dresdeno?

Johano.

Jes, sinjoro, kaj mi estas fiera pri mia Franjo.

Petro.

Mi scias, ke shi sendas al vi chiujn shparajhojn.

Johano.

Ne por mi, por siaj gefratoj. Pripensu do la sentadon de patro, devigata

akcepti tian donacon, kaj konsentu, ke ankau tio chi igas min tre

malfelicha.

Petro.

Vi estas prava. Tio devige malfelichigas honestan viron. (Al Mustardo.)

Alvoku do la junulon, kiu estis tiel senceremonia. Vi jam scias, tiun

kun la verda vesto.

Mustardo.

Aha! Mi antausentas ion! (Malfermas la flankan pordon.) Sinjoro Gustavo

Falk!

Johano.

Kion mi audas -- Gustavo tie chi?

(Mustardo eliras.)

Tri unuaktaj komedioj · 第 45 / 102 题