Adelgundo.
Alumeton, mi petas.
Petro (prezentas alumeton ekbruligitan).
Jen.
Adelgundo (prezentas cigarojn).
Vi ankau?
Petro.
Dankon. Mi estas Holandano -- fumas nur pipon, argilan pipon.
Adelgundo.
Ankau virinoj?
Petro.
Che ni ili tute ne fumas.
Adelgundo.
Malsagho! Fumado ghis nun nur aroganteco de l' forta sekso. Pro kio virino
ne fumu?
Petro.
Estimata virino, mi nun permesas al mi demandi, kiel kaj kiamaniere vi
plenumas la kondichojn de la heredo. Chu vi ne bonvolas havigi al mi la
pruvon, kial vi estas malfelicha?
Adelgundo.
Mi povas diri al vi mian malfelichon.
Petro.
Diru do, ekrakontu.
Adelgundo.
Mi havis oficon en cirko Sidoli kaj oni postulis, ke mi rajdu postmorgau
sur elefanto kaj ke mi samtempe portu sur mia brako Tom Puc, la
malgrandegulon.
Petro.
Tio meritas ribelon.
Adelgundo.
Tial mi eksighis, pensu do, mi sur elefanta dorso? Neniam!!!
Petro.
Certe, via doloro estas rajta, tiu estas granda malfelicho. Nu, bonvolu
nur eniri en tiun chambron, ghis la decida jughado, tie vi trovos kolegojn
kaj ech cigarojn, se la viaj ne sufichos.
Adelgundo.
Sed rapide! Mi ne shatas longdaurajhojn, entute ne volonte restadas
longtempe en unu urbo. Tujeco estas chefa afero. Veni, plachi, eksciti
furoron, iom da skandalo, poste malaperi. Ien alien, ofte libervole,
kelkfoje iom devigite. Se mi heredos, mi farigos novan fotografajhon, vi
ankau ricevos ekzempleron.
Petro.
Kun la vipo?
Adelgundo.