Mustardo (aparte).
Tiu chi scias paroli.
Ghojo.
Jen ni havas denove la propran temon! (Al Mustardo.) Kiel vi vidas, mia
amiko, sinjoro van der Kapelen ne amas interrompighon. Jen, sinjoro (shi
montras paperojn) la pruvoj de mia malfelicho. Tri leteroj de
teatroagentoj, kvin leteroj de direktoroj kaj diversaj recenzoj, chiuj
rilataj al la diferenco inter mia baptatesto kaj mia rolaro.
Maljunulinojn mi ne volas ludi, kaj junulinojn ili ne volas ludigi min.
Ho, sinjoro, la transiro en la maljunan fakon estas malfacila por tiu,
kiu sentas, ke sprite li estas ankorau tute juna. Tial mi ankau neniam
longan tempon daurigis la edzecon, char mi spertis, ke ne estas
rekomendinde, se Katje de Heilbron havas edzon kaj Anna Lisa kelke da
infanoj.
Petro.