Permesu, jen estas la elirejo. (Montras la mezan pordon.)

Hieronimo.

Mi scias, scias. Pro tio mi iras tien, de kie mi audas vivecan

interparoladon, kredeble la gesinjoroj el la antauchambro.

Petro.

Certe, sed ili chiuj apartenas al la familio, kaj vi ne estas Falko.

Hieronimo.

Sed Akcipitro, do chiuokaze kuza rilato. Chu ne ankau mi havas pretendojn,

mi eble montros poste, ech se mi ne estas malfelicha. Se vi ne volas, mi

ne povas devigi vin, sed notojn mi tamen havos, nome tie, en la chambro

de la aliaj Falkoj. Forpeli vi min ne povas, char la templimo estas

publike fiksata. Adiau, vi legos miajn raportojn. (Eniras la flankan

chambron.)

Tri unuaktaj komedioj · 第 22 / 102 题