Petro Falk (simple vestita, sidas apud tablo fumante pipon).
Mustardo (eniras).
Petro.
Jen vi Mustardo, tiel rapidema? Chio preta?
Mustardo.
Chio. Mi ordonis al la pordisto, lasi supreniri chiun, kiu demandos pri
Minher van der Kapelen. Jen, en la antauchambro dudek seghoj kaj du
kanapoj. Jen (montras la flankan chambron), bona matenmangho: kaviaro,
shinko, omarsalato -- nur delikatajhoj. Chokoladon por la sinjorinoj,
bonegajn vinojn por la sinjoroj, ech cigarojn mi tien metigis -- se iu
shatus fumadon.
Petro.
Bonege! Chio estas prizorgita! Chu vi ne estas iom scivola, kial vi faris
tiom da preparoj?
Mustardo.
Certe, treege scivolega -- sed kion mi gajnus per demandado? Mi ja konas
vin de tridek jaroj kaj mi scias, ke vi neniam parolas pli ol nepre
estas necese.
Petro.
Prava vi estas, sed ankau neprava, lau vidpunkto. En miaj amerikaj
plantejoj, chirkauita de nigra servistaro, kiel chefo de granda komerca
negoco, mi havis motivon por shpari parolojn. Tie vi estis mia servisto,
sed de kiam mi revenis Europon, vi estas mia amiko, kaj, lau mia opinio,
vi ankorau ne havis okazon por plendi, ke mi ne konfidis al vi.
Mustardo.
Efektive -- tial mi ja ne komprenas, kial vi atendas hodiau tiom da homoj?
Petro.
Miajn heredontojn!
Mustardo.
Dio min gardu! Kiel vi min ektimigis! Chu eble vi intencas morti?
Petro.
Mi jam mortis. Jen (donas al li gazeton) legu la noton kun la rugha
substreko.
Mustardo (legante).
"El la Hago, la 15an de Junio." (Parolas.) Tio ja estas malnova gazeto.
(Legas.) "Antau kelkaj semajnoj tie chi mortis la richa amerika plantisto
Petro Falk." Kio do? Nu, jen, bona ekzemplo kiamaniere la jhurnalistoj
mensogas!
Petro.
Mi ne pretendas, ke ili neniam mensogas, tiun chi fojon tamen ili ne
mensogis, sed ili nur tion raportis, kion mi mem al ili sendis.
Mustardo.
Sed vi ja ne estas mortinta!
Petro.
Ech morteginta, absolute mortinta! Tuj vi ekvidos, kial.
Mustardo.
Nu tion iu alia komprenu! (Legas.) "Petro Falk, mortante havis nek
edzinon nek infanon, sed nekalkuleblan richajhon, au je kontanta mono au
en bone rentumaj plantejoj. Lia patrolando estis Saksujo, kie laudire
multnombra parencaro lia ankorau ekzistas." -- Chu tio estas vera?
Petro.
Certe.
Mustardo (legas).
"En lia testamento li faris heredonton de la tuto tiun el la parencoj,
kiu pruvos ke li estas la plej malfelicha, kaj la plenumanto de la
testamento, Minher van der Kapelen, fiksis templimon je la 18a de
Augusto, kiam li estos en Dresdeno kaj persone ekzamenos la pretendojn
de chiu el la parencaro de la mortinto." Tio ja estas hodiau!
Petro.
Estas hodiau.
Mustardo.
Ho, nun mi komprenas.
Petro.
Kion?
Mustardo.
Okazos nun kvazau familia festeno. Sed, chu vi konas viajn parencojn?
Petro.
Ne unu el ili. Mi ja iris Amerikon kiel dekkvarjara knabo.
Mustardo.
Chu estas multe da ili?
Petro.
Kredeble, char richulo chiam havas multajn parencojn.
Mustardo.
Nu ili ja larghe malfermos la okulojn, ekvidante la mortintan kuzon, kiu
kontente fumas pipon.
Petro.
Provizore ili konatighos kun mi nur, kvazau mi estus Minher van der
Kapelen, plenumanto de la testamento.
Mustardo.
Bone.
Petro.
Mallonge: Sola mi ja vivis dum duona jarcento, tio nun komencas farighi
iom enuiga. Mi multe klopodis, kaj ofte mi demandis min, por kiu. Tion
mi almenau deziras scii, antau mia morto. Mian havon mi volas lasi al la
plej inda el miaj parencoj, t. e. al la plej malfelicha. Alie jen alvenus
ia sentaugulo, okaze pli proksima, heredus mian havon, kaj mokus min ech
kushantan en tombo. Ne, jam nun mi volas elekti tiun el miaj parencoj,
kiu iam fermu miajn okulojn.
Mustardo.
Sed, se chiuj estas felichaj?
Petro.
Chiuj felichaj? Chu vi ne scias, ke felichuloj estas tiel same maloftaj,
kiel virtuloj?
Mustardo.
Eble unu alighas al la alia.
Petro.
Ne chiam! Sed auskultu! Iu eniris la antauchambron. Se tiu estas unu el
miaj parencoj, enlasu lin, kaj se venas ceteraj, parolu kun ili, ghis
kiam mi audigos la sonorileton, tiam enlasu alian, sed chiam nur po unu,
komprenite?
Mustardo.