Iras jam, iras savonto, iras antaŭdirita, iras Meŝjaĥ!“

Joel dume forkuris tiom, ke lin la hundo ne plu persekutis, sed,

reveninte al sia sinjoro, kuŝiĝis ĉe lia kapo. La voĉo de l'

paŝtisto aŭdiĝis sur la valo inter la palmoj, inter la kanoj

riveraj kaj kuris sur la akvo. Joel komencis aŭskulti, kaj la vortoj

de l' paŝtista kanto lin pripensigis.

En tiu momento li aŭdis bruon de voĉoj. Li turnis la kapon kaj

ekvidis sur la proksima monteto amason da homoj, kiu ariĝis kaj

sidiĝis. Sur la supro de l' monteto kreskis alta kverko. Sub tiu

kverko sidis ia viro mezaĝa. Li estis turnita al Joel dekstraflanke

kaj estis videbla sur la fono de l' suno, kiu jam kliniĝis al

subiro.

La paŝtisto lasis la hundon gardi kaj mem iris al la monteto kaj

miksiĝis kun la amaso. Ĉio ĉi mirigis multe la loĝanton de l'

ĉefurbo. Do li survestinte ree la supran veston, komencis iri al la

monteto. Kaj kiam li proksimiĝis al la amaso, venis renkonte al li

du viroj kaj, ekvidinte liajn riĉajn vestojn kaj belegan turbanon,

demandis, kion li tie ĉi deziras?

Li respondis, ke pli ĝuste li devus ilin demandi, kion ili faras en

liaj bienoj kaj paŝtejoj?

Je tio rediris unu el tiuj viroj, ke ili ne scias, al kiu apartenas

tiuj paŝtejoj, ke neniel tio ilin interesas, ĉar ili faras nenian

malutilon, sed kolektiĝas, por aŭskulti la Dian vorton.

Joel diris al ili sian nomon. Sed ili respondis, ke tiu nomo havas

por ili nenian signifon. Do li rakontis pri sia rango en la ĉefurbo

kaj en Sinhedriono. Ili rediris, ke li revenu tien, kaj tiam certe

ĉiu donos al li la konvenan respekton. Sed tie ĉi ĉiuj estas

egalaj antaŭ Dio, kaj ne ekzistas homo, kiu estus pli alta ol la

aliaj. Pli alta estas nur tiu, kiu al ili parolas, ilia instruisto.

Joel ordonis senprokraste alkonduki al li tiun instruiston. Sed ili

respondis, ke ili tion ne povas fari, ĉar la instruisto parolas al

la popolo, kaj oni ne devas lin malhelpi.

Do komencis Joel ilin ankaŭ insulti kaj estus eĉ levinta kontraŭ

ili la manon; tamen li timis la amason, kiu estus ilin verŝajne

defendinta kaj al li farinta malbonon. Li kontentiĝis nur per tiu

insultado, ne ŝparante malestimajn vortojn, je kio ili ne respondis,

sed kunmetinte la manojn sur la brustoj, kliniĝis antaŭ li kun

respekto.

Vidante, ke tiamaniere li ne sukcesas, li enmetis la manon sub la

supran veston kaj eltiris el la saketo du monerojn, por doni al ĉiu

po unu. Sed ili retiris, levante la manojn supren kaj sciigante, ke

la donacon ili ne akceptos.

Tiam Joel diris, ke li prenos ilin en sian servadon kaj donos bonegan

salajron. Ili respondis, ke ili ne povas konsenti, servante al sia

instruisto.

Do Joel demandis, ĉu tiu instruisto estas riĉa, kiajn li havas

bienojn kaj kiom da ŝafaroj? Ili respondis, ke li posedas nenion kaj

estas tiel malriĉa kiel ili.

Joel alrigardis jen unu, jen la alian, ne komprenante.

-- Do tiu instruisto via havas neniajn bienojn, kaj vi al li

servas? -- li demandis.

-- Ni servas lin -- ili respondis.

-- Kial? Por kio li povas vin bezoni? Kiel li pagas, nenion havante?

-- Li pagas nenion al ni kaj ni nenion postulas; ĉar kvankam ni nomas

nin liaj servistoj, tamen ne ni al li, sed li al ni faras servon.

-- Neniel mi komprenas vian parolon!

-- Ni ne miras, ĉar ankoraŭ viaj okuloj ne estas malfermitaj kaj la

oreloj ne malŝtopitaj.

-- Eble vi estos ilin al mi malfermantaj? -- ekkriis malestime Joel.

-- Ne ni, sed li, kiam venos la horo kaj estos lia volo.

-- Kiam estos lia volo, ne mia?

-- Jes, sinjoro.

-- Kiu do al li donis tian estrecon, ke li povas tiamaniere agi?

-- Tiu, kiu loĝas en la ĉielo kaj estas sinjoro de ni ĉiuj, de ni

kaj vi! -- respondis ili, klinante respektplene la kapojn.

Joel pripensis momenton kaj poste turnis sin al ili kaj komencis

minaci per la mano:

-- Via instruisto estas mensogulo, ribelanto, malobeanta al

Sinhedriono!

-- Li obeas Dion! -- konfirmis ambaŭ viroj, kliniĝante.

Joel incitiĝis.

-- Mi vin akuzos, starigos antaŭ la konsilantaron, vi estos punataj

sur la korpo!

-- Nenion vi, sinjoro, povos fari al ni sen lia volo -- diris unu el la

viroj kaj montris sur la monteto la instruiston.

-- Mi ordonos ligi tiun ĉi vian instruiston, konduki en la urbon,

sendi al Jeruŝalaim, mi ordonos lin juĝi, skurĝi, ordonos lin...

-- Nenion vi, sinjoro, faros al li, se li je tio ne konsentos.

Joel eksilentis. Li estis efektive senforta. Rigardinte do unufoje

ankoraŭ unu kaj la alian, li ekkraĉis kaj revenis al la rivero.

Li decidis tamen, reveninte urbon, esplori tiun ĉi aferon. Dume

li serĉis la azenkondukanton kaj alvokis lin en la arbaro. Li

ekrigardis la sunon; ĝi jam kaŝis sin trans la monteto. Li vidis,

kiel la amasoj disiĝis kaj malaperis. El la monteto deiris la

paŝtisto, enpelis la ŝafaron en la riveron, banis ĝin, kaj poste

kun ĝi malproksimiĝis. Mallumo kovris la valon Jordanan. Joel

komencis timi. Li volis malbeni la malobeeman kondukanton, volis fine

reveni piede Jeriĥon-on, sed ne konante la vojon povis facile erari.

Krom tio li rememoris, ke en la arbaroj kaŝiĝas lupoj. Ekregis lin

timo ĉiam pli granda; li sidiĝis apud la rivero kaj tremis.

Tiam aŭdiĝis subite la vokado de l' kondukisto, pelanta la azenon.

Joel iris renkonte al li.

La servisto prenis la bridon de l' azeno kaj volis helpi la sinjoron

sidiĝi. Sed tiu elŝiris el lia mano la vipon kaj komencis bati lin

sur la ŝultrojn. La kondukanto ekgenuis, submetis la ŝultrojn kaj

post ĉiu ekbato ĝemis mallaŭte, suferante pacience la punon.

Joel laciĝinte, ordonis al li stariĝi kaj haltigi la beston.

Ili eniris la arbaron.

Nokta mallumo, soleco arbara kaj la timo neniigis baldaŭ la koleron

de Joel. Li turnis sin do al la kondukanto, kaj lia voĉo estis

milda:

-- Ĉu en tiu ĉi arbaro estas rabistoj?

-- Povas esti, sinjoro.

-- Kaj ĉu ili povas nin ataki?

-- Povas, sinjoro.

-- Kion ili povos al ni fari?

-- Nenion ili, sinjoro, al ni faros.

-- Kial ili povas ataki kaj povas nenion fari?

-- Ĉar Dio gardas siajn servantojn, sinjoro.

-- Do min. Sed ĉu li gardos cin?

-- Ne, sinjoro, li min gardos. Pli malbone estos kun vi.

-- Fierulo ci estas. Morgaŭ mi ordonos cin vipi.

-- Vi faros, sinjoro, kion vi volos.

Joel eksilentis. Li ne estis tamen kontenta pro la rezultato de la

interparolo. Li silentis ankoraŭ momenton, poste diris per voĉo tre

milda:

-- Mi pardonos al ci la kulpon, ĉar ci min servas kaj dum la nokto

kondukas.

-- Mi dankas vin, sinjoro.

-- Ĉu en ĉi tiu arbaro estas sovaĝaj bestoj?

-- Estas, sinjoro.

-- Ĉu ili povas nin ataki?

-- Povas, sinjoro.

-- Kaj ili povas al ni fari ian fatalaĵon?

-- Nenion al ni, sinjoro, ili faros.

-- Ree ci parolas tiel, ke ci estas nekomprenebla.

-- Dio gardas siajn servantojn, sinjoro.

-- Kiel do ci lin servas, stultulo?

-- Per la tuta vivo, sinjoro.

-- Cia vivo ofendas Dion.

-- La vivo de mizeruloj ne ofendas Dion, sinjoro.

-- Do kies vivo ofendas Dion?

-- La vivo de riĉuloj, sinjoro.

-- De riĉuloj? Mi ordonos morgaŭ vipi cin dufoje, matene kaj

vespere!

-- Via volo, sinjoro...

Joel ree eksilentis, sed ĉiam pli estis malkontenta pro la

interparolo. Ree do li tre mildiĝis kaj diris:

-- Mi pripensis kaj pardonos al ci vortojn ciajn, ĉar ci mem estos

defendanta kontraŭ la rabistoj kaj sovaĝaj bestoj. Sed diru, kiu

instruis al ci tian parolon?

-- Tiu instruisto, sinjoro.

-- Kia instruisto?

La servisto eksilentis timante. Joel komencis lin demandi trudeme:

-- Eble tie sur la monteto? Tiu ĉirkaŭita per la amasoj? Tiel? Ci

forlasis min kaj iris lin aŭskulti? Mi ordonos vipi cin trifoje,

matene, tagmeze kaj vespere!

-- Via volo, sinjoro...

-- Kiel do, hipokritulo, mia volo! Mi al ci ordonis servi al mi, kaj

ci forkuras kun la azeno, por aŭskulti la parolojn de ia vagulo!

-- De instruisto, sinjoro...

-- De vagulo, mi diras, kiu cin ribeligas kaj estos starigita antaŭ

la juĝo. Kial ci aŭskultas la parolojn de tiu homo?

-- Ĉar mi volas esti savota kaj eniri Regnon ĉielan.

-- Kaj mi ne eniros Regnon ĉielan?

-- Ne, sinjoro, se vi ne sekvos liajn postesignojn...

-- Silentu, stultulo, kaj pelu la azenon, ĉar ĝi haltis kaj

pinĉoŝiras la herbon!

La kondukanto ekkriis al la azeno; tiu komencis paŝi pli vigle.

La vojo fariĝis pli dekliva, la mallumo densiĝis tiel, ke oni

tute nenion povis vidi. Nur supre montriĝis malgranda ĉielspaco,

surŝutita per la steloj. En la arbaro regis silento. Joel ektremis;

komencis esti malvarme. Li kunmetis la manojn sur la brusto kaj

klinis la kapon antaŭen, esplorante la mallumojn. Kaj li miris,

kiamaniere la kondukanto ne eraras, sed kun tia certeco la beston

pelas antaŭ si. En la profundo de l' arbaro aŭdiĝis la vokado de

ia birdo aŭ besto, ĉar malfacile Joel povis diveni, preskaŭ neniam

komunikiĝante kun la naturo. Ree komencis lin turmenti timo. Li

deziris do, kiel eble plej favorigi por si la kondukanton, por ke tiu

pli volonte lin gardu kaj en okaza bezono defendu. Tial li alparolis

lin:

-- Por ke ci ekkonu mian eksterordinaran bonecon, mi eĉ tiufoje

pardonas al ci la kulpon. Sed diru, kiamaniere ci trafas, kiamaniere

ci ne eraras, kiamaniere ci ne timas dum tia terura mallumo kaj en

tia senhomejo iri, servi al mi, kaj havas ankoraŭ tiel liberan

animon?

-- La instruisto ordonis al mi timi nenion kaj neniun.

-- Kiel, li ordonis timi neniun?

-- Jes, sinjoro, neniun.

-- Nek siajn sinjorojn?

-- Jes, sinjoro, nek la sinjorojn.

-- Do ci ne timas min?

-- Ne, sinjoro.

-- Ci malamas min?

-- Mi amas vin, sinjoro.

-- Kial ci min amas?

-- Ĉar la instruisto ordonis ami ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj faras al ni

maljustaĵon. Li ordonis pagi per bono al ili por la malbono...

Joel ekpensis pri la lastaj vortoj de l' kondukanto kaj venis al

la konkludo, ke tiufoje li aŭdis aferon por si oportunan. Do la

instruisto ne ordonis venĝi. Kaj la okazo por tio estis la plej

ĝusta.

-- Ne ordonis la instruisto levi la manon kontraŭ siaj sinjoroj?

-- Li ne parolis, ke kontraŭ la sinjoroj; nur instruis, ke ne estas

permesite venĝi.

-- Do ci amas min?

-- Mi amas vin, sinjoro.

-- Tio estas tre bela. Se ordonis tion al ci tiu instruisto, mi

laŭdas lin pro tio.

-- La instruisto demandis pri vi, sinjoro.

-- Jes? demandis pri mi?

-- Kaj li riproĉis al tiuj du lernantoj, ke ili ne alkondukis vin

antaŭ lian vizaĝon.

-- Kiel? Min konduki antaŭ lian vizaĝon! Li ja devas al mi veni! Ci

estas krudulo!

-- Do ankaŭ la instruisto diris, ke li iros al vi, sinjoro.

-- Nu, ci vidas, ke mi cin prave riproĉis!

-- Li volas doni al vi admonon...

-- Stulta ci estas! Li ne povis tion diri, ĉar li estas eble tro

prudenta por tion fari.

-- Li diris, sinjoro! Ĉiuj Peruŝim ricevos admonon, kaj ankaŭ

Sinhedriono...

-- Kio? kian admonon?

Joel ekkaptis la bridon kaj haltigis la azenon. Mirego forprenis de

li la parolon.

Li ne povis kompreni tian malrespekton. Sed ĉar ĉirkaŭe vastiĝis

arbara senhomejo, malgajeco kaj de tempo al tempo aŭdiĝis la kriado

de rabobirdoj, li diris nenion, nur kuntiriĝis sur la dorso de l'

besto kaj ĉesigis ĉiun interparolon.

La azeno ekfaletis unu- kaj duafoje. La kondukanto haltigis ĝin kaj

diris:

-- Malsupreniru, sinjoro, de la dorso.

Joel ne obeis. La kondukanto ripetis:

-- Malsupreniru, sinjoro, kaj sekvu min piede, ĉar la besto povas

fali kaj faros al vi ian domaĝon, kiam vi falos sur la vojeto dum la

mallumo.

Joel malsupreniris de la dorso de l' azeno.

-- Paŝu post mi, sinjoro, tenante vin proksime de mi. La besto sekvos

vin kaj ne restos malantaŭe, timante la sovaĝajn bestojn.

Ili do komencis piede migri, irante la deklivan vojeton.

Joel faletis sur la ŝtonoj kaj cedroradikoj, la arbustoj gratis

liajn manojn, li spiris laŭte, ŝvitis kaj sentis sin senmezure

malfeliĉa. Li malbenis interne la emon ekskursadi apud Jordano kun

servisto neelprovita; li malbenis tiun serviston, ke li, anstataŭ

ĝustatempe veni, aŭskultis parolon de ia frenezulo, malbenis ankaŭ

tiun frenezulon, kiu lin elmetis al tiom da suferoj. Li ne ĝuis la

banon, ĉiun ĝojon forprenis de li la aroganteco de l' paŝtisto

kaj la malrespektemo de tiuj du viroj. Tiu ĉi perforta piedirado

tra la arbaro estis nesuferebla kaj senmezure malagrabla por homo,

kiu promenadis nur en la ĉefurbo meze de la amasoj disiĝantaj

antaŭ li. Li ne povis kompreni, ke jen li, ano de Sinhedriono, kiu

paroladis en la templo al la popolo kaj estis plej ŝatata, ke jen li

nune tra la malluma arbaro paŝas, gratita, laca, lasita al protekto

de necerta servisto, kiu en la interparolo altiĝas super li. Do li

ŝmacis per la lango, faletis, insultis mallaŭte -- sed iris.

La kondukanto subite haltis.

-- Mi ne vidas, sinjoro, la trabon super la torento. Atendu min ĉi

tie kaj mi iros supren kontraŭ la riverfluo kaj, retrovinte la

trairejon, revenos al vi.

Joel ektimis. Ekfulmis en lia kapo la penso, ke la kondukanto volas

lin perfidi, ke li volas foriĝi, por ke dume ataku la rabistoj, kun

kiuj li estas en interkonsento. Sed li timis, aperigi tiaspecan

suspekton. Li stariĝis sub la arbo.

La azeno sekvis la kondukanton, pinĉmanĝante per la dentoj la

arbustofoliojn.

La kondukanto dronis en la mallumo. Oni aŭdis nur liajn paŝojn

inter la arbustoj. Sed baldaŭ eĉ tio silentiĝis.

La ŝvito fluis per densaj gutoj de la frunto de Joel. Li spiris

profunde kaj la tempioj pulsobatis malkviete. Fine li komencis klaki

per la dentoj.

Li ekkriis kelkfoje al la kondukanto. Sed tiu ne respondis.

Tiel strange sonis en la arbaro la voĉo de Joel, ke li ĉesis voki.

Ĉiumomente li sentis sin pli terurita en la soleco. En tiu ĉi timo

li komencis preĝi kaj murmuri tiajn vortojn:

„Dio, kiu elkondukis vian popolon el la dezerto, kompatu vian plej

bonan servanton kaj helpu lin...

„La plej bonan servanton, kiu ne pruntedonas procentege, kaj se li

blasfemas, tiam nur tre malofte...

„Kiu ne estas impostisto, nek krimulo, nek avidema, nek blasfemanto,

nek azenkondukanto, nek paŝtisto, nek apartenas al la popolaĉo...

„Kiu estas ano de Sinhedriono, parolas al la popolo, juĝas ĝin kaj

punas laŭ ordono via...

„Kiu estas certe al vi agrabla kaj tamen vi lin elmetas al

provadoj...

„Kiu donas al vi oferon, kaj nome unu kolombon...

„Sinjoro... du kolombojn... tri, kvar...

„Sinjoro... kapridon mi ordonos por vi buĉi kaj oferbruligi...

„Du kapridojn... kaj ŝafidon... ĉu ne sufiĉos, Sinjoro?...

„Ŝafinon kaj ŝafoviron, nur elaŭskultu kaj heligu la mallumojn...

„Sinjoro, bovon mi oferos, propran bovon, propran, ne trompe prenitan

de la popolo, el mia propra aro... Sinjoro -- pli multe mi ne povas!“

Li balanciĝis, preĝis kaj petegis, sed la timo ĉiam pli granda

trapenetris lin per tremego.

Subite ekblovis vento kaj movis la arbaron. Aŭdiĝis terura,

misterplena bruo. Ŝajnis al Joel, ke en tiu bruo sonas iaj krioj,

iaj murmuroj, sonoro de glavoj kaj tintado de diversaj armiloj

rabistaj.

Li falis genuen, kaŝis la frunton en la manoj.

La vento ĉirkaŭkuris la tutan arbaron kaj komencis jam sube movi la

arbustojn. Samtempe la ĉielo mallumiĝis supre, kaj Joel ne vidis

eĉ la trunkon, antaŭ kiu li genuis.

Li ektimis pli multe kaj opiniis, ke venis jam la lasta horo. Tial li

komencis preĝi ree, sed jam tiamaniere:

„Sinjoro, vermo mi estas kompare kun via potenco...

„Vermo, kiun ne nur via piedo povas dispremi, sed eĉ formanĝi

ĉiu besto, renversi ĉiu trunko kaj dronigi ĉiu torento, kaj ĉiu

rabisto trapiki per la ponardo kaj senigi de la vivo...

„Mi estas pekulo, arogantulo, mensoganto kaj nomas min tio, kio mi

estas...

„Mi bruligas la oferojn, kiujn la popolo alportas...

„Mi laŭdas min antaŭ vi en la preĝo, sed ne humiliĝas...

„Impostisto pli ĝuste preĝas...

„Sed se vi estas Dio, se vi estas Tiu, kiu estas, kompatu min kaj

defendu...

„Mi pliboniĝos, Sinjoro... En la templo mi estos faranta la

penton... Malkaŝe, Sinjoro... Mi ŝutos polvon sur la kapon kaj

estos faranta laŭte la konfeson de l' pekoj...

„Sinjoro, ĉu mi povas fari ion pli grandan?“

La vento kreskis, pligrandiĝis, skuis la arbaron. Potencaj

branĉegoj ŝanceliĝis, kaŭzante grandan bruon.

Konstante kreskis la timo de Joel kaj fine trapasis la lastajn

limojn. Post ĝi sekvis malespero. Tiumomente ia birdo ekridis supre

kaj en malproksimo aŭdiĝis longedaŭra muĝo de besto.

Joel komencis pro malespero blasfemi:

„Vi ne enrigardis min, Sinjoro, kaj ne elaŭskultis mian preĝon...

„Vi Dio?... Vi Sinjoro?...

„Viajn servantojn vi forlasas en malluma arbaro kaj inter sovaĝaj

bestoj...

„Sed vere! Kvardek jarojn vi kondukis tra la dezerto Moseon kun la

tuta popolo! Kvardek jarojn!

„Kia vi estas Dio?... Ne, vi ne estas tiu, kiu estas!“...

Kaj li kraĉis la teron, sur kiu li genuis, kraĉis la arbotrunkon,

kiu staris antaŭ li, kraĉis la aeron, kiun li spiris, kraĉis la

ĉielon, en kiu kaŝis sin Adojnaj'... Ne Adojnoj', sed pli ĝuste

Suten!...

En tiu momento li eksentis manplaton sur sia brako. Li salte leviĝis

de la tero por sin defendi. Sed en la krepusko aperis la kapo de l'

azeno. La kondukanto tenis la bridon de l' besto. Joel sidiĝis kaj

ili ekiris.

Subite la vento trankviliĝis kaj el inter la nuboj elfluis la luno

kaj disverŝis bluetan helecon en la arbaro. Fariĝis tre lume.

Joel tuj kvietiĝis, sed silentis. La besto paŝis mirinde vigle.

Ili eliris el la arbustoj. Joel aŭdis la murmuron de l' torento.

Baldaŭ la arbustoj disiĝis, aperis profundaĵo, sur kies fundo

bruis la akvo. Super ĝi troviĝis trabo, heligata per la lunbrilo.

La besto suriris ĝin per paŝo certa kaj post momento transiris

la duan flankon. La arbaro maldensiĝis; ili eniris larĝan vojon.

Baldaŭ aperis la muroj de Jeriĥono.

Joel dum la tuta vojo ne diris eĉ unu vorton. En la urbo ĉiuj

dormis ankoraŭ. Antaŭ la domo de l' riĉulo estis senhome. Neniu el

la servistoj venis al li renkonte.

Do li malsupreniris rapidege de la dorso de l' besto, suriris la

ŝtuparon; la pordo ne estis ŝlosita. Li trapasis la koridoron kaj

eniris la dormejon. Rapide deĵetinte la vestojn li kuŝiĝis sur la

liton.

Li ekspiris. Finiĝis ĉiuj maltrankviliĝoj. Baldaŭ pro granda

laciĝo li fermis la palpebrojn kaj ekdormis. Li dormis tiel

profunde, ke nenia sonĝa revaĵo movis lian penson.

Vekiĝinte sufiĉe malfrue, li sidiĝis sur la lito kaj komencis

pripensadi.

Li rememoris, kie li estas kaj kie estis. Li migris apud Jordano,

eraris en la arbaro kaj sentis grandan timon. Kaj ĉio ĉi pro tiu

malhonesta servisto. Trifoje li promesis al li vipadon kaj trifoje al

li tion pardonis. Sed li ne pardonis ankoraŭ tiun longan serĉadon

de l' trairejo super la torento. Kaj tio estis plej puninda, ĉar

Joel pro la timo blasfemis. Kiu estas kulpa pro la blasfemado, se ne

tiu malpia kondukanto? Ĉu li ne kondukis lin en la tenton? Ĉu Joel

iam ajn en la vivo blasfemis?

Neniam abomena blasfemo makulis lian buŝon. Kaj nune?

Kolero komencis boli en li.

Li rememorigis al si vorton post vorto, kion la malhonesta kondukanto

kuraĝis paroli pri tiu instruisto kaj pri la dia protekto.

Li ja altiĝis super lin, super Joel, super la anon de Sinhedriono.

Ne, tio estas obstineco, tio estas malobeemo, krimo! Kian punon li

devas elpensi pro tio?

Li frapvokis la servistojn kaj atendis. Sed neniu aperis. Do li

ekfrapis la duan kaj trian fojon, kaj poste mem eliris en la

antaŭĉambron.

Tie li renkontis unu serviston; sed tiu faris pro miro grandajn

okulojn.

-- Kiel, sinjoro, do vi estas? Kaj ni timis...

-- Vi estas stultulo, mi dormis la tutan nokton, nur vi nenion scias

pri tio. Mi vin ĉiujn forĵetos, dispelos, ordonos vipi...

-- Volo via, sinjoro -- respondis la paliĝanta servisto.

-- Alvoku al mi tuj la kondukanton -- ekkriis Joel.

La servisto ne moviĝis de la loko; li nur rigardis per ĉiam pli

mirigitaj okuloj la sinjoron.

-- Moviĝu do, kanajlo! -- ekkriegis Joel kaj levis la manon.

La servisto deturnis sin kaj forkuris.

Pasis momento post momento. Joel malpacienciĝis. Fine li iris el la

koridoro sur la korton.

Tie li ekvidis tiun serviston konsiliĝantan kun la aliaj.

-- Kie estas la kondukanto? -- ektondris Joel.

La servisto ekbalbutis, kliniĝante profunde:

-- Sinjoro... li ne estas...

-- Kiel, li forkuris?

-- Sinjoro... ankaŭ la besto mankas... Vi eble piede revenis...

Sango alfluis en la kapon de Joel. Per teruraj okuloj li fulmofrapis

la tremantajn servistojn, kiam subite aperis en la pordego la besto

kaj post ĝi la kondukanto.

Tiu, ekvidinte la sinjoron, alkuris, ĵetis sin al liaj piedoj kaj

komencis voki:

-- Pardonu, sinjoro, mi ekeraris en la arbaro, ne povis vin retrovi...

Mi kriis!... Mi ĉirkaŭkuris frumatene la tutan arbaron kaj fine

pensis, ke vi piede revenis...

Joel kuntiris la pugnon super lia kapo kaj ekkriis:

-- Ci mensogas! Ci kun mi revenis nokte!

La kondukanto saltleviĝis. Li fariĝis tre pala, la okuloj estis

teruritaj. Metinte la fingron sur la buŝon li parolis kun granda

certeco:

-- Ne, sinjoro, tio ne mi... tio ne mi... Tio estas certe la ago de

nia instruisto...

Joel malfermis larĝe la okulojn, ekrigardis la servistojn. Ĉiuj

krucigis la manojn kaj komencis movi la lipojn. Kaj la kondukisto

parolis:

-- Vi, sinjoro, certe alvokis en la mizero lian helpon... Ne?... Eble

vi preĝis... Aŭ eble vi blasfemis... Li donis al vi admonon!

Joel komencis froti per la manplato la frunton, ekrigardis la azenon,

kiu estis tre lacigita, havis enfalintan ventron kaj ĉiumomente

oscedis. Li ekrigardis la kondukanton, sur kiu la nokto kaj lacegoj

gravuris neforigeblajn signojn, ekrigardis la tremantan servistaron,

la domon, la arbojn.

Subite li turnis sin kaj foriris en la dormejon.

Sidiĝinte sur la liton, li frotis la frunton, ĉirkaŭrigardis la

murojn, la plankon kaj plafonon.

-- Kio ĝi estas? -- li murmuris. -- Kio ĝi estas? Kio ĝi estas?...

Li pripensis tiamaniere la tutan tagon.

Vane la servistoj eniradis demandante, ĉu li ne postulas manĝon.

Joel sidis sur la lito tiamaniere ĝis la vespero.

Nur vespere li ordonis alvoki la kondukanton, enfermis sin kun li kaj

longe ili pri io interparolis.

La servistoj atendis ĉe la pordo, sed povis aŭdi nenian vorton.

Kaj tiuj interparolis ĝis la noktomezo, ĝis la tagiĝo, ĝis la

sunleviĝo...

Legendoj · 第 10 / 23 题