En Jeruŝalaim regis sufoka atmosfero. La mano de la Landestro
ekpendis super ĉiuj partioj kaj permesis al nenies kapo elkreski
super la alteco de l' Roma lanco. La homoj okupitaj per metio,
marĉandistoj, procenteguloj, riĉaj mallaboremuloj, pensantaj
nur pri la oportunaĵoj de l' vivo, fine laboristoj kaj ĉiuspeca
simplularo ne sentis la pezon de tiu mano. Sed la klasoj superaj,
konservantaj en sia brusto la politikajn tradiciojn, dezirantaj
influojn, signifon kaj estrecon, rigardis per kolera okulo la palacon
de la Landestro, kaj ofte dum la noktoj, kondukante sekretajn
interkonsilojn, pripensis planojn, kiujn la sekvonta mateno disblovis
kiel nebulojn. Tiuj klasoj sentis sian forton kaj sian malpovon. Ili
sentis sian forton, ĉar kuniĝinte kun Sinhedriono, ili havis la
potencon ĉerpatan el la Skribo, la vivan vorton de l' pastroj kaj
eminentan, riĉecan situacion; do ĉirkaŭitaj ili estis kvazaŭ
per triobla gardmuro kaj neniu povis ilin ataki. Samtempe tamen
ili sentis sian malpovon, ĉar tia situacio ne sufiĉis al ili,
kaj havante super si la singardeman Landestron, ili ne povis fari
unu paŝon ekster tiun ĉi trioblan muron de la okupita feliĉa
pozicio. La popolo ilin estimis, obeis kaj salutis la riĉulojn;
ili deziris, ke tiu popolo je donita ordono sekvu ilin, kien ajn
ili ĝin kondukos. Sed tion ili ne povis esperi. La popolo estis
dormanta pulvo; sed ili en siaj animoj ne havis eĉ unu fajreron,
por ĝin eltiri kaj ĵeti en tiun pulvon. Ĉerpante sian forton el
la pasinteco, ili ne havis kapablon rigardi la estontecon, kaj se la
rilatoj fariĝus por ili eĉ plej oportunaj, ekzistis inter ili nek
unu homo, kapabla esti estro. Ili eĉ ne kreis al si idealon en tiu
ĉi direkto. Ili ekposedis sole la arton malpermesadi, haltigadi,
malrapidigi la fervorojn; ili tamen ne scipovis montri la vojon,
heligi ĝin per ideo kaj veki al ago. Tio estis direkto sendirekta,
kaŝado de ĉiu lumo sub barelo, atendado kaj deziro malligi ĉiun
nodon sen almeto de l' mano. Kaj se iu ajn la manon intencis etendi,
ili kaptadis lin, rekondukis, kaj eĉ timis, vidante en li estontan
despoton. La popolo tamen, kvankam ŝajne ĝi estis senviva, kreis
al si la idealon de l' estonta estro. Tiu idealo estis Meŝjaĥ,
antaŭdirita de la profetoj. Kaj tio estis vere idealo de la popolo,
sed ne de la superaj klasoj, ĉar ili tiujn profetojn martiradis kaj
mortigadis. Kvankam ili ankaŭ kredis, ke venos la Antaŭdirito,
tamen inter ilia kredo kaj la kredo de l' popolo estis abismo. Ili
komprenis la Skribon, la popolo ĝin sentis. La popolo atendis viron,
instruantan pri tio, kio en profundo de ĉies koro estis sentata;
la popolo demandis neniam, el kiu familio la profeto devenis; ĝi
atendis nur la agojn kaj al ili nur kredis. Sed ili postulis, ke al
ili estu montrita persono, ke la venonto, malferminte la librojn,
montru per la fingro sian ateston generacian, la konsenton de sia
nomo kun la nomo de l' antaŭdiro, ke antaŭ ĉio li ne estu surprizo
kaj ke li trovu ilin preparitaj je tia alveno. Dume pasis jaroj post
jaroj, la popolo alkutimiĝis al la nova ordo, kiu delonge fariĝis
malnova, la malesperiĝo ekregis ilin ĉiam pli forte, ĝis fine ili
komencis, por sin plifortigi, proponi planojn, kapti avide ĉiun
sciigon, kiu antaŭdirus ŝanĝon, doni al ĝi troigitan signifon
kaj fine ekscitiĝi per ĉio ĉi, kreante rilatojn, kiuj ŝanĝis
ilin en potencajn fantomojn, disvastigantajn la timon nokte, kiam
ĉiuj ripozas, sed senfortajn dum la tago, kiam oni devas agadi.
Ĉiusemajne ili kunvenadis dum malfrua vespero ĉe Kajafas, kie ili
interŝanĝis la plej detalajn kaj precizajn sciigojn pri tio, kio
okazis en diversaj urboj de la lando, kaj eĉ pri tio, kio estas
okazonta en Romo, ĉar ne mankis al ili rilatoj en la ĉefurbo de
l' mondo. Poste tiujn ĉi sciigojn ili diskutadis kaj eltiradis
konkludojn. Dum tiaj kunvenoj oni ne diferencigis aferojn gravajn
de malgravaj. Ĉiu afero estis grava; tio dependis de ĝia kunigo
kun aliaj sciigoj. Oni rakontis do al si kun ĉagrenitaj vizaĝoj,
en kiun la Roma Cezaro enamiĝis, kia estas la karaktero de tiu
ĉi virino, kian influon ŝi posedas je la estro de l' mondo, kaj
kiu ree ŝin influas. Oni pripensis tion, ĉu la konsulo, sendita
Iberion, favoras ilin, ĉu ne, kaj ĉu ne estus pli bone zorgi,
ke oni revoku tiun ĉi konsulon kaj sendu al lia loko alian. Oni
diskutadis ankaŭ ĉiun detalon el la hejma vivo de la Landestro, kio
en certa okazo povus esti en Romo profitigata kontraŭ aŭ por li.
Kajafas aŭskultis kutime tiujn ĉi interparolojn gratante per la
fingroj inter la dentoj kaj rigardis atente la parolantojn, kaj nur
fine li prenis la voĉon kaj per eksterordinare sprita opinio solvis
ĉiun problemon, eligante strange simplan konkludon. Nur Suten, unu
el la plej grandaj riĉuloj, scipovis iufoje lin konvinki, ĉar li
posedis intelekton eble ankoraŭ pli spritan, grandan elokventecon
kaj ankaŭ maloftan sinregadon. Sed li estis homo ankoraŭ juna,
apenaŭ tridekjara. Do li ne povis tiom scii, kiom sciis Kajafas, kiu
faligis lian rezonadon per simpla cito de ia okazintaĵo, pruvanta la
malkonsenton kun la teorio anoncata de Suten.
Dum unu el tiaj kunsidoj Suten sciigis, ke rondiras en la urbetoj en
akompano de kelkaj disciploj juna rabbi, kiu kuracas per la metado
de la manoj kaj vekas inter la amasoj admiron. Kajafas interrompis
ŝerce, ke oni povus lin alkonduki en la templon, por ke li metu
la manojn sur la kapojn de l' impostistoj, prenantaj ĵus de la
popolo novan imposton. Baldaŭ tamen la interparolo turnis sin en
alian direkton, ĉar iu alportis sciigon, ke en la konsilantaro,
ĉirkaŭanta la Cezaron, okazis gravaj ŝanĝoj kaj eniris homoj
nekonataj. Suten ne partoprenis en plua interparolo, kaj eĉ pli frue
ol kutime forlasis la kunsidon. Dum la venonta li tute ne ĉeestis.
Post du semajnoj li tamen venis ree kaj alportis pluajn sciigojn pri
tiu rabbi. Ĉar mankis sciigoj pli gravaj, do oni aŭskultis lian
rakonton ĝis la fino. Li certigis, ke rabbi ne nur okupas sin per
la sanigado, sed ankaŭ anoncas instruon, kiu ne ĉiurilate estas
konsenta kun la tradicia interpretado de la Skribo. Sciigo tiu
maltrankviligis Annas-on, la bopatron de Kajafas, la plej altan en
tiu ĉi jaro pastron, ĉar li estis tre postulema en la aferoj de
l' interpreto de la Skribo. Li do komencis detale demandadi pri tiu
instruo. Sed Kajafas ektusetis kaj ordonis al Suten rakonti simple
tion, kio okazis, kaj ne tion, kion oni parolis. Suten komencis
do larĝe priparoli, ke tiu rabbi akiris grandan famon ĉe la
popolo, kiu tie kaj ie komencas murmuri, ke li estas la antaŭdirita
Meŝjaĥ.
Tiuj vortoj elvokis grandan ridon inter la kunveno. Eĉ Annas svingis
la manon en la aero kaj ridetis kaj la aliaj diversmaniere komencis
ŝerci. Suten eksilentis, sidiĝis en angulo, sed estis tre kolera.
Tiu ĉi sintenado turnis la atenton de Kajafas, kiu donis la signon,
ke oni silentiĝu, kaj li diris, ke simila afero okazis antaŭ dek
ok jaroj dufoje, antaŭ dudek jaroj unufoje kaj antaŭ kvardek jaroj
trifoje. Je tio ĉi leviĝis Suten, ĵetis planken telereton, kiun li
havis en la mano, kaj ekkriis forte:
-- Tia afero okazis ankoraŭ neniam!
Kaj ree frutempe li forlasis la kunsidon.
La sekvontan tagon matene venigis lin Kajafas, iris kun li en la
ĝardenon kaj longe ili solece interparolis. Post tiu ĉeesto ĉe
Kajafas, Suten forlasis la urbon kaj dum unu monato li ne aperis
en la kunvenoj. Post monato li revenis. Ĉiuj lin ĉirkaŭis kaj
demandis, kie li vojaĝis. Sed li donis respondojn elturniĝajn aŭ
eĉ tute silentis. Dume Kajafas sidiĝis sur sia loko kaj kontraŭ la
kutimo prenis la unua la voĉon.
Li komencis rekte de tio, ke li estos parolanta pri tiu juna rabbi.
Ĉiuj fariĝis tre scivolaj kaj kelkaj alrigardis Suten-on, kiu
sidiĝis pli malproksime, mallevis la kapon, kvazaŭ li ordigadis la
pensojn kaj sin al io preparis.
Kajafas parolis, ke la afero prezentiĝas iom alie, ol tio komence
ŝajnis. La juna rabbi ne estas ia ajn trompanto, nek sorĉisto,
nek monkolektanto, nek li ŝajnigas profeton, nek anoncas aferojn
eksterordinarajn, kiujn oni devus kontraŭbatali, nek li celas
estrecon, nek estas homo, ribeliganta la popolon. Ŝajnas tamen,
ke la popolo aliĝas al li, ĉar ĝi sekvas lin, aŭskultas lian
instruadon, ĉirkaŭas lin per granda ŝatado, preskaŭ adoro. Estas
iuj kiuj forlasis la edzinojn kaj familiojn kaj lin sekvas; la aliaj
forĵetis sian metion, por konstante esti ĉe lia flanko. Rakontas
homoj kredindaj, ke tiel estas. Sed kredindaj homoj povas havi
malprofundan rigardon kaj malfortan aŭdosenton; ili povas vidi nur
la efikon, sed ne la kaŭzon, kaj admiri la fumon, ne rimarkinte la
flamon. Sed tie ĉi ne temas pri tio. Rabbi estas viro de la popolo
kaj tia homo estas bezona hodiaŭ!
Granda miro ekregis ĉiujn. Ili ne povis kompreni la argumentojn de
Kajafas. De ĉiuj flankoj oni sieĝis lin, ke li pliklarigu, kion li
pensas.
Kajafas tamen laciĝis kaj ne volis paroli pli longe. Sed la
sekvontan kunsidon li kunvokis ne por la venonta semajno, sed
por postmorgaŭ. Ĉiuj disiris en granda pensincitiĝo. Ĉar ili
komprenis, ke, se Kajafas tiel konsideras la aferojn, do tio estas
efektive grava.
Al tiu sekvanta kunsido venis ĉiuj tre frue, kaj Kajafas, stariginte
kelkajn en la antaŭĉambro, por ke ili gardu la servistaron, faris
grandan paroladon.
En tiu ĉi parolado li prezentis la nunan situacion, ne ŝparante
nigrajn kolorojn, nek mallaŭdojn. Li elmontris, ke en tiu stato de
l' aferoj neeble estas eĉ revi pri la forskuo de l' Roma estreco.
La popolo ilin obeas, sed nur en la templo, se tamen ili ordonus al
ĝi ataki la gvardion de la Landestro, ĝi verŝajne malobeus kaj
ligitajn kondukus ilin al la magistrato. Lerteco ne mankas al ili,
sed ili tute ne posedas la influon je la popolo. Mankas al ili homo.
Tia homo povus esti tiu juna rabbi.
Poste li citis multajn ekzemplojn, pruvantajn, ke en ordinaraj
kondiĉoj rabbi post kelkaj jaroj fariĝos la plej populara viro en
la lando. Nomo lia estos sonanta en ĉies buŝoj. De ili dependas, ke
tio okazu pli frue...
Se la amaso per lia pero transirus sub ilian influon, la sendependeco
estus jam duone akirita. Romo ne havas grandajn profitojn el la lando
malriĉa, multfoje jam rabita kaj tiel malproksima. La Landestroj
englutas grandajn sumojn kaj ofte estas malkaŝataj iliaj mensogoj.
Por Romo certe maloportuna estas la akiraĵo, kaj verŝajne ĝi ne
disverŝus sangon por teni ĝin en siaj manoj. Cetere oni povus
interkonsenti. Por tio tamen, por movigi la amasojn en tiun direkton,
oni bezonas estron. Tiu estro povas esti nur tia homo, kiel rabbi...
Sed tia estro devus ilin absolute obei. Rabbi estas homo el la amaso;
li estas tamen laŭ la rakonto -- intelekto ne subiĝanta facile al
direktado de aliaj personoj. Sed li estas juna! La juneco forigas
multajn malfacilaĵojn. Rabbi estas homo simpla, al kiu devus plaĉi
la interrilatoj kun la plej altaj aferoj, se ili alvokus lin al siaj
celoj!
La popolo atendas Meŝjaĥ-on kaj direktas la okulojn al rabbi. Liaj
faroj parolas multe. Kvankam Kajafas tion ne kredas kaj la juna rabbi
ankaŭ tion ne kredas, kaj ĉiuokaze ne devus tion kredi, kun la
popolo tamen la afero prezentas sin alimaniere. La popolo devas kredi
tion, kio estas bezona, sed ne tion, kio estas vera. La popolo povas
kredi, ke rabbi estas Meŝjaĥ.
Al tiu ĉi homo turnis la atenton Suten. Per tio li pruvis, ke li
posedas la okulojn escepte viglajn kaj ke li estas destinita al
plenumo de gravaj agoj. Li do mem parolu la ceteron.
Ekregis profunda silento, ĉar ĉiuj eksentis, ke la afero havas
eksterordinaran karakteron kaj postulas multan atenton por la
prijuĝo.
Suten komencis rakonti, ke de longa tempo li esploris la paŝojn de
rabbi kaj lin jam iom ekkonis. Li citis multajn ekzemplojn de la
influo, kian havas rabbi, kaj konfesis, ke li estas certe la plej
kapabla intelekto ekster la muroj.
Lia parolo estas frapanta, kvankam mallonga. Kien ajn li turnas la
okulojn, elkreskas amasegoj, kvazaŭ el sub la tero, kaj sekvas lin.
Li akiris de la egiptaj kuracistoj la arton meti la manojn kaj havas
fortan okulon. Suten vidis per propraj okuloj, kiel unufoje sub lia
rigardo sekiĝis figujo.
Sed li estas simplulo. Kiam ĉirkaŭas lin la amasoj, li posedas la
memkonscion. Oni ne scias tamen, kiel li agus, se li stariĝus antaŭ
ilia kunveno.
Li devas deziregi la estrecon, ĉar per siaj faroj parte li ĝin
jam ekposedis. Estreco lia estas jam granda -- kaj tie Suten komencis
paroli mokplene -- eble ĝi ne trairus la urbajn pordegojn kaj tial
tiujn pordegojn evitas; sed invitita ĝi kurbiĝos, apud ni ĝi
elkreskos kaj jam revene ne penetros tra tiuj ĉi pordegoj.
Pro tio do estas nepra bezono lin nune akiri. Suten demandas la
ĉeestantojn, ĉu ili konsentas je tio.
La ĉeestantoj komencis murmuri inter si kaj turnis la okulojn al
Kajafas. Tiu ĉi klare kaj precize konfesis, ke la akiro de rabbi
estas afero treege grava. La kunvenintaro jesis.
Tiam Suten prenis ree la voĉon kaj demandis, ĉu la ĉeestantoj
permesas al li interkonsenti kun rabbi, aŭ ne. Kaj se ili pli multe
konfidus al iu alia, ili diru la nomon.
Kajafas donis signon per la mano, dezirante respondi. Oni eksilentis,
kaj li parolis tiamaniere.
La afero, kiun ili pripensas, estas egale grava, kiel danĝera.
Grava, ĉar ĝi igas esperi; danĝera, ĉar ĝi minacas per proskripcio.
Kiu estas fine tiu ĉi rabbi, tion neniu certe scias. Tial do estas
necesa escepta singardemo. Suten iras kun li paroli. Sed li nune
parolu kun li nur siaflanke, kiel viro eminenta, sed ne kiel ilia
reprezentanto. Se la afero ne prosperos, la sekreto dronos inter
du paroj da okuloj; en la plej malbona okazo elmetos sin al danĝero
sole Suten. Se tamen la afero iros bone, tiam estos tempo kunveni
denove kaj esplori la pluajn sekvojn.
La kunvenintoj konsentis je tio unuvoĉe.
Suten estis veturonta jam la sekvontan tagon. Frumatene Kajafas
alvokis lin ankoraŭ unufoje ĉe sin kaj provizis per diversaj
avertoj.
Li timis, ĉu Suten taŭgas por tiu tasko. Li konis lin de la
infanaĝo, konis liajn preferojn kaj mankojn. La preferoj estis
grandaj, sed ankaŭ la mankoj gravaj. Suten ne estis kapabla diveni
la karakterojn. De la plej junecaj jaroj li vidis la hipokritecon kaj
ĉesis kredi al la virto. Li konfesadas tion ĉi malkaŝe kaj nur
la personaj rilatoj ŝirmis lin kontraŭ la publika mallaŭdo, kiu
ĉiun alian certe ne estus evitinta. Suten opiniis, ke ĉiun homon
oni povas aĉeti; li mem ja aĉetadis ĉion: rilatojn, amikecon,
fidelecon, eĉ amon profundan. Kajafas ne neis tion principe, sed
ŝajnis al li, ke troviĝas esceptoj, ke iafoje en junaj homoj
ekaperas malŝatado de la riĉeco kaj eĉ de la estreco kaj influoj.
Kaj rabbi estis ankoraŭ juna. Sed koncerne la jarojn li estis
preskaŭ samaĝa kun Suten kaj por la samaĝuloj facile estas
interkonsenti. Sed duaflanke dividas ilin ree la deveno kaj la mondo,
en kiu ili edukiĝadis. Multo, granda multo da duboj venis en la
kapon de Kajafas.
Suten aŭskultante liajn admonojn, kurbigis la vizaĝon mokride.
Kiam Kajafas komencis paroli pri la nobleco, li alrigardis tiel
atente liajn okulojn, ke tiu enmetis la fingron en la buŝon, kaj
komencis eltiradi el inter la dentoj la restojn de l' manĝaĵoj,
rigardante la murojn. Suten sciis, kion li intencis. En fundo de l'
animo li havis jam la tutan planon preta, la planon pli larĝan kaj
pli profunden celantan, ol la plano de Kajafas. En tiu plano rabbi
devis esti pordo, tra kiu oni eniras la konstruaĵon. Sed ne Kajafas
estis enironta tra tiu ĉi pordo.
En la nunaj rilatoj pli sufoke estis al Suten, ol eĉ al Kajafas,
ol al ĉiuj kune. Suten sentis en si forton por komenci la militon
kontraŭ granda parto de l' mondo; mankis nur al li ilo milita. Tiu
ilo estis fariĝonta la rabbi; Kajafas -- povis en ekstrema okazo tiun
ilon beni, se li volus... Li estis jam homo pasinta!
Ili ĉiuj estis laŭ Suten pasintaj. La tuta Sinhedriono, la tuta
pastraro, tuta aristokrataro, eĉ la scienculoj!
Suten sciis, ke parto de tiu ĉi malbeno pezas ankaŭ sur li. Li sola
havis ĉi tiun konscion. Ĉiuj ceteraj estis blindaj.
Sed tiujn sentojn li ne eligis el la profundo de l' koro sur la
vizaĝon, kiu post mallonga rideto estis ree malvarma kaj senesprima,
kiel nesurskribita pergameno. Kajafas ripetis kun akcento ĉiun
admonon kaj fine komencis karesi Suten-on sur la vangoj kaj diris:
-- Memoru pripensi ĉiun paŝon, antaŭ ol decidi. Memoru prefere
prokrasti ol agi. Memoru prefere silenti ol paroli; prefere nenion
fari ol fari malbone...
Suten komencis jam malpacienciĝi. Sed Kajafas ankoraŭ lin ne
ellasis:
-- Ekkonu lin. Esploru, kion li volas. Trapenetru lin, kio lin flatas.
Trarigardu lin, antaŭ ol kun li paroli...
Subite li interrompis, alrigardis lin kaj ame ĉirkaŭprenis:
-- Vi estos iam la ĉefpastro!
Suten en liaj brakoj deturnis la vizaĝon, ne povante deteni
mokrideton. La dupinta ĉapo ŝajnis al li efektive inda por la kapo
de Kajafas. Li komencis jam revi pri la ĉapo kun oraj sagoj.
Kajafas, parolanta pri la dupinta ĉapo, ŝajnis al li esti homo
blinda kaj tute pasinta.
Sed li disiĝis de li, kiel de la plej granda saĝulo kaj ĉefo de
sia nacio. Li iris hejmen kaj post unu horo estis jam ekster la
pordegoj de l' urbo.
La saman tagon vespere Annas venis al Kajafas. Ili komencis
interparoli pri la vojaĝo de Suten.
Annas laŭdis multe la saĝon de tiu ĉi juna homo kaj skuis la kapon
al ĉiuj flankoj. Kajafas gratis per la fingroj inter la dentoj kaj
diris mallonge:
-- Suten havas vizaĝon sur vizaĝo.
Annas levis pro ekmiro la manojn kaj malfermis la buŝon. Kajafas
ekklakis kelkfoje per la lango je la palato kaj dentoj kaj daŭrigis:
-- Mi diris, ke li havas vizaĝon sur vizaĝo. La ekstera vizaĝo
estas de ni konata; sed la suban ni ne vidis. Al mi ŝajnas, ke tiu
suba vizaĝo estas alia.
Ekregis silento, dum kiu Annas mallevis la kapon kaj gratis la
orelon. Kaj Kajafas ekmurmuris kvazaŭ al si:
-- Kiu scias, ĉu ne estas granda feliĉo por ni, ke Suten ne posedas
la talenton de tiu rabbi!
Annas ree levis la kapon kaj Kajafas aldonis:
-- Ĉar se li posedus la talentojn de rabbi, tiam ne li venadus al
niaj kunvenoj, sed ni al liaj...
Annas ankoraŭ ne povis kompreni kaj rigardis per demandaj okuloj
Kajafas-on, kiu finis:
-- Li ne por ni iris interkonsenti kun ĉi tiu rabbi. Li iris paroli
por si. Sed li trokalkulis. Ĝis kiam mi vivos, ni ne estos venantaj
al liaj kunvenoj! Sur mia maldekstra manplato estas skribite, ke mi
vivos pli longe ol tiuj, kun kiuj mi devas agi singardeme!
Annas respondis maltrankvile:
-- Do eble li prefere ne iru paroli kun rabbi?
Kajafas ekridetis:
-- Li parolu kaj alkonduku lin tien ĉi. Ĉar de tiam ne li sola estos
kun li interparolanta!
Ili disiĝis.
* * * * *
Jordano sange brilis en la subiranta suno. Ĝiaj akvoj ruliĝis tra
la fruktodona valo, sur kiu kreskis palmoj, figujoj kaj olivarboj.
Tie estis kvazaŭ belega ĝardeno, lando promesita, kie eble neniam
larmo nebuligis la okulon kaj la tera doloro neniam povis la koron
atingi.
Sur la dekstra bordo staris areto da homoj kaj rigardis
malproksimiĝantan viron, kiu iris kun la kapo mallevita kvazaŭ en
granda enpensiĝo. Tio estis la juna rabbi.
Lia vesto blanke brilis longe inter la verdaĵo. Forirante de la
rivero, li paŝis komence per la vojeto, kondukanta Jeriĥon-on, sed
baldaŭ li sin direktis dekstren. La arboj fariĝis malpli densaj kaj
la verdaĵo malpli ofta. Fine la arboj kaj la verdaĵo tute malaperis
kaj komenciĝis la dezerto.
La tero, alterne rok- kaj sabloplena, posedis la flavecon
malheligitan. Proksime vidiĝis polvokoloraj altaĵoj. Kiam rabbi
eniris inter la rokojn, eĥo de liaj paŝoj aŭdiĝis surde, kvazaŭ
iu per manplato batis la montflankon. Poste la rokoj iom disiĝis,
aperis profundaĵoj, abismoj kaj post ili dekliva pinto.
Dume la suno subiris kaj la krepusko falis inter la rokojn. La
profundaĵoj fariĝis similaj al nigraj makuloj. Nur la pinto brilis
ankoraŭ purpure. Rabbi direktis siajn paŝojn en tiun flankon.
Irante li ne unufoje levis la kapon, nur rigardis la teron. Iafoje
el sub liaj piedoj elkuris lacerto, jen ekŝanceliĝis sur la
flugiloj verda bazilisko, jen serpento eksiblis, jen aglo alte en la
aero ekgrakis.
La supreniro estis laciga. Ŝvito fluis de lia frunto super la vangoj
sur la barbon. Li spiris rapide, ne haltante. La ruĝo foriris el la
roko, kaj la pinto ekdronis en krepusko. Rabbi komencis paŝi pli
malrapide, ĉar la akraj ŝtonoj povis en la mallumo vundi liajn
piedojn.
Fine li haltis sur la supro kaj sidiĝis. Tiam li ĉirkaŭrigardis la
teron kaj la ĉielon.
La tero ekdronis jam tute en la noktaj krepuskoj; sur la ĉielo
brilis kaj flagris la steloj. Rabbi rigardis tiujn stelojn, lia
brusto ŝveliĝis kaj li sentis strangan ekscitiĝon de l' spirito.
Ŝajnis al li, ke la vasta tero estas ŝipo kaj la monteto la plej
supra loko sur tiu ŝipo, de kiu la estro donas la ordonojn al la
remistoj kaj al la direktilisto, kien ili devas naĝi. Li sentis,
ke li sola en tiu momento, maldormante sur tiu ŝipo, pripensas la
vojon, sur kiu la ŝipo estos naĝanta tra la akvoj de l' mondo, kaj
ke lia voĉo, kiam ĝi aŭdiĝos, estos obeata de ĉiuj remistoj kaj
direktilistoj. Lia voĉo ĉerpis la forton el tiu briletanta ĉielo,
el tiuj steloj flagrantaj kaj el ĉio ĉi, kio estis supre kaj sube.
Kaj kvankam regis la nokto, kvankam la suna heleco estingiĝis, li
vidis per siaj okuloj malproksimen, vidis malproksimajn okazaĵojn
kaj komprenis ilian signifon.
Li rigardis ree teren, kaj en rigardo lia estis granda amo kaj
profunda sento de kompato. Tra la densa nokta krepusko li vidis
ĉion, kio dum la sensuna tempo okazadis. Li vidis do la dormantajn
en la domoj amasojn kaj dormantajn sur la herbejoj paŝtistojn. Li
vidis plue la senhejmulojn kaj la vivantojn en soleco pro la nigraj
makuloj kaj pro la ulceroj epidemiaj.
Kaj li rigardis pli profunden: li direktis la okulojn en la korojn
kaj en la spiritojn de l' dormantaj amasoj. Rigardante li ne ektremis
pro tio, kion li vidis. Kaj kvankam larmoj brilis en liaj okuloj,
tamen li konsoliĝis.
La koroj de tiuj amasoj estis simplaj kaj la spiritoj nedeziremaj;
sed la manoj tremis pro peno kaj la malsato tordis iliajn intestojn.
Do li ne volis ilin juĝi, sed deziris porti al ili plifaciligon,
konsolon, forviŝon de la larmoj, plifortigon de la spiritoj...
* * * * *
Subite ekŝajnis al li, ke iu post li haltis. Li ĉirkaŭrigardis.
En la nokta krepusko sur la montpinto tuj apud li vidiĝis malprecize
viro kun malhela vizaĝo kaj brilantaj okuloj. Li observis rabbi-n
kaj silentis.
Viron tiun li vidis jam kelkfoje. Depost ia tempo li sekvis la
amasojn, kiuj akompanis rabbi-n de urbo al urbo. Ĉiu deziris ektuŝi
la vestojn de l' instruisto; li neniam alproksimiĝis. Ĉiu petis
konsilojn aŭ malkovris siajn vundojn; li silentis kaj tenis sin en
malproksimo.
Rabbi ne alvokis lin. Li tamen sekvis. Sekvis tra urboj, tra
lagbordoj, tra la valo de Jordano, tra lando dezerta kaj supreniris
post li la monton.
Li alproksimiĝis nur dum la soleco.
Longe li observis rabbi-n, fine sidiĝis apud li kaj ekparolis. Rabbi
aŭskultis liajn vortojn ne interrompante lin. Kaj li rakontis pri
la tero, vastiĝanta sube, pri la amasoj dormantaj kaj ilia mizero.
Poste li konfesis, ke li estas homo multpova, sed la riĉeco ne
ĝojigis lin. Li lasis siajn havojn malproksime kaj poste sekvis
rabbi-n, por ekkoni, kion li pensas kaj faras.
Kaj li ekvidis, ke rabbi plenumas agojn eksterordinarajn, kiuj
mirigas la simplulojn. Sed li ne miras. Ĉar rabbi faris multe, ne
tuŝis tamen la plej gravan aferon.
Li forigas la doloron. Sed tiu doloro revenos. Li forviŝas larmojn;
sed la aliaj aperos en la okuloj kaj fluos sur la vizaĝon. Li levas
la falantojn; sed ili falos ree sub la pezo de l' premo.
Li vidis, kiel siatempe rabbi alrigardis la figujon, kiu sub tiu ĉi
ardanta rigardo sekiĝis. Li kredas, ke se rabbi rigardus sur tiun
ĉi senfruktan rokon, tiam elkreskus sur ĝi cedro. Sed rabbi ne
deziras uzadi sian forton por la surtera bono de la popolo...
Kaj la popolo suferas kaj atendas. Rabbi estas paŝtisto: kial li
sian aron ne satigos? Rabbi estas gardisto: kial li enlasas tra la
pordo malsaton, mizeron kaj -- Romanojn?
Satigu la buŝon, kaj la manoj ne estos avidantaj la fremdan bonon.
Trankviligu la intestojn, kaj la lipoj ne estos ofendantaj la
ordonojn de profetoj kaj saĝuloj. Forta vi estas, direktu la pupilon
al la senfrukta tero, por ke ĉiu ŝtono ŝanĝiĝu en panon kaj ĉiu
terbulo en noblan metalon; kaj al tiu pano kaj al tiu metalo etendu
la manon nur via popolo!...
Dirinte tion li etendis la brakojn al la valoj.
Rabbi kaŝis en la manplatoj la vizaĝon kaj aŭskultis, kiel li
daŭriĝis plue kun ĉiam pli kaj pli granda fajro, kvankam lia okulo
estis malvarma. Rabbi-n ekregis malagrabla sento kaj li diris:
-- Vi turmentas min. Foriru!
Sur la horizonto aperis ruĝa lunkorno. La ĉirkaŭaĵo fariĝis
ankoraŭ pli malgaja.
La brilo falis sur la vizaĝon de rabbi kaj sur la vizaĝon de tiu
viro, kiu eksilentis, sed ne foriris.
Rabbi konstante kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj liaj pensoj
forkuris malproksimen de la montsupro, sur kiu li sidis, kaj de la
viro, kiu ne deturnis de li la okulojn.
Li pensis, kaj en lia enpensiĝo komencis lin ĉirkaŭpreni granda
malĝojo pro la mizero de tiu ĉi mondo. Tiam tiu viro ekmurmuris
denove:
-- Vi kompatas per la koro, sed ne per la saĝo. Ĝis certa tempo vi
estos nutranta per grandiozaj vortoj.
Tiam rabbi ekkoleris, turnis la brulantajn okulojn al tiu viro, kiu
kaŝis la kapon en la brakoj, leviĝis, foriris de la monto kaj
malaperis en mallumoj.
* * * * *
Rabbi ekspiris. Ŝajnis al li, ke kun tiu viro forfluis ia nubo, kiu
kovris la teron. La luno iris supren kaj iom heligis la dezerton.
La nokta birdaro komencis rondflugi super la montoj. Tie kaj ie
aŭdiĝis grakado. Rabbi-n ĉirkaŭis maltrankvileco.
La griza lunkorno ekpendis sur la ĉielo kaj poste komencis ree
malleviĝi al la tero. Ĝi ruĝetiĝis, fine ekbrulis kiel flamo
de torĉo. La dezerto fariĝis ĉiam pli malgaja. Rabbi leviĝis,
malsupreniris de la pinto kaj komencis rondiri inter la rokoj.
La maltrankvileco kreskis en li konstante. Li vidis antaŭ si kvazaŭ
vojon pendantan en la aero. Ĝi estis dekliva, dornoplena, surŝutita
per gruzoj de akraj ŝtonoj. Ŝajnis al li, ke li vidas malantaŭ si
en la ombroformoj multenombrajn homamasojn, ke li montras al ili tiun
teruran vojon, mem iras antaŭen, ke la amasoj kun timo foriĝas, ke
neniu lin sekvas...
Jen ree ŝajnis al li, ke ia maro superakvigas la dezerton, kaj li
kun la ombraj amasoj staras sur la bordo. Li starigas la piedojn sur
la ondoj, paŝas sur la akvoturnoj; la ombroj kun etenditaj manoj
ĵetas sin post li. Sed sub iliaj piedoj disiĝas la moviĝemaj
akvoj, la amasoj enfalas, dronas...
Blanka tagiĝo fortimigis la viziojn. Rabbi ĉirkaŭrigardis, kaj
poste, erarigante la disciplojn pri la vojo, komencis trairadi la
landon, kie li ankoraŭ ne estis konata, urbojn, kie li ankoraŭ
ne predikis, nek sanigadis. Li observis atente la homojn kaj ilian
vivon. Jam krepuskiĝis, kiam li haltis antaŭ Jeruŝalaim.
Li preterpaŝis la gardistojn ĉe la pordego kaj eniris la
stratetojn. La amasoj vagadis ĉie; li observis ilin kaj penis
memorfiksi ĉion, kion li vidis. Poste li preterpaŝis la palacojn de
riĉuloj kaj denombris grandan kvanton da ili. Poste li preterpaŝis
la domegon, en kiu staris parto de l' soldataro, destinita por la
gardado de l' urbo. Fine li ekvidis sesdek turojn de la fortikaĵoj
kaj la vagantajn sur la muroj postenojn. Li ekvidis potencon kaj
riĉecon, tiujn ĉi fortojn mondregantajn kaj diktantajn la leĝojn,
laŭ kiuj la homa gento estis vivonta. Poste li trapaŝis la palacon
de la Landestro, reprezentanto de l' Roma potenco. Tiam tiu ĉefurba
bruego, tiuj belegaj domoj de la riĉuloj, tiuj militistaroj, tiuj
fortikaĵaj turoj, ĉio ĉi ekŝajnis al li ia monto, kiu kuŝiĝis
sur lia vojo, monto, kiun li antaŭe ne vidis, pri kiu li neniam
pensis apud la lagbordoj, predikante al la simplula amaso, sanigante
la malsanulojn kaj fortigante la falintojn. Ekregis lin granda
malĝojo; li direktis siajn paŝojn al la templo, eniris sur ĝian
tegmenton kaj tie ekploris. Kaj jam la nokto kovris la urbon.
Sur la ĉielo ne brilis steloj. Malhelaj nuboj kovris la bluaĵon.
Ĉirkaŭe estis malgaje, terure. La surda templo faris impreson
premegantan. Rabbi mallevis la vizaĝon al la muro kaj liaj larmoj
fluis sur ĝi.
Tiam aŭdiĝis malantaŭ li flustrado.
-- Vi ne obeis min... Ne kredis al miaj vortoj... Vi trairis la landon
de la dezerto ĝis la muroj de l' templo kaj la larmoj ekfluis el
viaj okuloj... Sed alie vi ankoraŭ ploros!
Ree staris malantaŭ li tiu viro. Rabbi ekkonis lian voĉon, sed ne
turnis la kapon al li. Kaj tiu daŭrigis plue:
-- Malforta vi estas... Pli malforta, ol vi pensis... Dubo mordas
vian animon... Ĉu vi vidis la gvardion kaj la palacon de la
Landestro?... Ĉu vi vidis niajn loĝejojn!... Kion vi signifas kaj
kion fari vi povos?!...
Rabbi komencis tremi. La flustrado kreskis en la mallumoj.
-- Ankoraŭ dek mil mizereguloj sekvos vin... Ankoraŭ dua dekmilo da
kripluloj etendos al vi la malsanajn brakojn... Kaj kio poste? Kio
plue?!...
-- En la sagujo de bonintencoj viaj mankas sagoj... Eble malgraŭ
tio la almozulaj amasoj ne dorsturnos sin de vi... Sed vi mem -- kion
vi faros plue?... Tio estas por malsanuloj kaj blinduloj, tio por
mizeruloj... Sed por homoj sanaj, komprenantaj la vivon kaj ne
povantaj morti?... Kaj se vi anoncas la regnon ne de tiu ĉi mondo,
kial vi venis?... Ĉu komprenos vin la vivantoj kaj sekvos vin?...
Revemulo vi estas! Rigardu malsupren el la altaĵoj de tiu ĉi
templo! En malespero ĵetu vin per kranio kontraŭ la rokoj, kaj se
Adojnoj' destinis vin kaj kiel ilon vin elektis, tiam tie profunde
atendos vin la brakoj anĝelaj, kiuj vin prenos kaj delikate starigos
sur la tero, ho revemulo!...
Rabbi turnis sin en tiun flankon, de kie fluis la murmuro, kaj
ekrigardis. En la krepusko vidiĝis malprecize la figuro kun
brilantaj okuloj. Ĝi penis per rigardo kontraŭstari al rabbi, sed
post momento mallevinte tiujn brilantajn okulojn ĝi turnis sin al la
ŝtuparo kaj malaperis en krepusko.
* * * * *
Rabbi forkuris el la urbo.
La nokto renkontis lin ree en la dezerto, en kiu li rondiris pro
la distriĝo de l' pensoj. Pasis matenoj kaj vesperoj kaj li, ne
tuŝante manĝaĵojn, vagis inter la rokfendoj, apogis iafoje la
frunton kontraŭ la rokŝtonoj kaj dronis en enpensiĝo.
Sed dum unu nokto li suriris ree tiun deklivan supron. En la sama
momento tiu viro aperis ĉe lia flanko.
La luno malkovris tutan sian ŝildon. Ĝia brilo superverŝis la
dezerton ĝis la randoj de l' horizonto, sur kiu nigris palma arbaro.
Tiam la viro turnis la brilantajn okulojn al rabbi kaj, etendinte
ambaŭ manojn al malproksimo, diris per forta voĉo:
-- Mi alparolis vin dufoje, sed vi ne obeis min... Vi observis
propraokule la landon vastiĝantan inter la dezerto kaj la muroj de
l' Sankta Kastelo... Eble jam nune vi komprenis, kio estas la mondo
kaj kio devas esti tiuj, kiuj volas ĝin regi... Observu ankoraŭ kaj
pripensu!
Rabbi rigardis la malproksimon. Kaj la viro daŭrigis:
-- Vidu tiujn valojn, urbojn, fortikaĵojn, gardistojn... Vidu tiujn
amasojn nudajn kaj vestitajn, mizerajn kaj riĉajn... Vidu tiujn
tendojn, palacojn kaj kastelojn... Ĉio ĉi kuŝiĝos ĉe viaj
piedoj, ĉio obeados vin, se vi min sekvos!
Rabbi sulkigis la frunton.
-- Mi donos al vi la estrecon super ĉio ĉi, ĉu vi aŭdas? Mi donos
la regadon super tiuj teroj kaj super tiuj gentoj!... Kliniĝu al mi!
Faru, kion mi ordonos! Obeadu min!
Sed rabbi jam ektuŝis lin per sia rigardo kaj, levinte fiere la
kapon, ektondris:
-- For, tentisto! Estro vi estas de malsato kaj soifo, vipi vi povas
mizeron, sed la homan animon vi ne jungos! For!
Kaj li restis sola sur la monta supro.
* * * * *
Post monato Kajafas sidis dum bela posttagmezo en la ĝardeno kaj al
la malplej juna filo diktis leteron al iu komercisto en Romo, kiam
oni sciigis lin, ke venis Suten kaj deziras lin vidi.
Kajafas interrompis tuj la laboron, la filon forsendis kaj ordonis
konduki Suten-on en la loĝejon, kien li baldaŭ mem venis.
Suten estis en malbona humoro kaj silentema. Sur lia vizaĝo vidiĝis
laciĝo. Kajafas ĉirkaŭprenis lin; Suten respondis per malvarma
ĉirkaŭpremo de liaj brakoj.
Kajafas ekmaltrankviliĝis.
-- Vi fariĝis malĝoja, filo -- li diris, sidigante lin apud si kaj
proksimigante la vizaĝon al la lia, por lin pli bone alrigardi.
Suten silentis.
-- Kio do okazas kun tiu sorĉisto, kun tiu saniganto, amato de l'
amasaĉo, stelo matena de l' kripluloj? -- ekdemandis Kajafas kun iom
moka rideto.
Suten ne respondis. Kajafas atente lin observis kaj parolis ĉiam pli
moke:
-- Ĉu ne ekvidos lin mia okulo? Kiam do aperos la estro de estontaj
armeoj niaj? Kiam li kolektos legionojn, forskuos la regadon de
l' Romanoj, la landon savos kaj la reĝan sceptron metos en niajn
manojn?
La vortojn „reĝan“ kaj „en niajn manojn“ li prononcis kun aparta
akcento. Suten kuntiris la brovojn, silentis kelkan tempon, fine
diris seke:
-- Mi eraris. Tio estas homo malgranda.
-- Do eble eĉ pli bone -- ekridis Kajafas, fermetante la okulojn. -- Sed
vi, Suten, iel ne tre feliĉe kulturas la politikon... Vi persekutas
sur dezerto iun sorĉistaĉon, kiam ni tie ĉi okupiĝas pri epokaj
aferoj.
Suten svingis la brakojn. Kajafas komencis grati per la fingro inter
la dentoj kaj poste diris:
-- Ĉu vi ne intencus vojaĝi Romon?
-- En kia celo? -- murmuris Suten.
-- Veturas maljuna Haleus, intencas veturi Ŝemil kaj Joĥaja. Mi
instigas ankaŭ Annas-on. Sole grizaj kaj la plej estimataj kapoj!
Suten ne povis kompreni, kio tute Kajafas-on ne mirigis, ĉar dum
lia foresto okazis en la situacio gravaj ŝanĝoj. Li do komencis al
Suten klarigi.
-- Ni ricevis el Romo nerefuteblajn pruvojn je tio, ke la nuna amatino
de l' Roma Cezaro estas hebreino. Ŝi devas esti certe treege nobla
virino. Cezaro ekkonis ŝin dum festeno ĉe sia plejamato Sejan, kie
ŝi ludis en la ĥoro. Alia amato, nomata Makro, plifaciligis la
alproksimiĝon kaj hodiaŭ ŝi estas unua virino en la ĉefurbo de l'
mondo.
Suten fariĝis malpacienca.
-- Kiel do tio ĉi nin koncernus? -- li ekkriis incitite.
-- Kiel tio nin koncernus, Suten? Vi sovaĝiĝis en tiu barbara lando
inter la sorĉistoj kaj mizeruloj! Kiel tio nin koncernus?... Veturas
delegitaro, por interkonsenti kun ŝi. Ŝi influas Cezaron kaj povas
pro tio multajn servojn al ni fari. Kio kun vi okazis, Suten? Mi vin
ne rekonas!
Kaj eltirinte la fingron el la buŝo, li komencis kapskui. Suten
kuntiris moke la vizaĝon kaj parolis, akcentante ĉiun vorton:
-- Nu, nu, grizaj kapoj de la popolo, seriozaj maljunuloj, pastroj kaj
ĉefpastroj veturas serĉi protekton ĉe malĉastulino... Ankoraŭ ni
ne havis ion similan!
Kajafas kaptis lian manon.
-- Tfi! -- ekkraĉis Suten, forigis malestime la brakon de l' maljunulo
kaj eliris.
Kajafas turnis sin al li en la seĝo, rigardis la pordon, kapskuis.
-- Jen frenezulo! -- li murmuris, ne provante ekregi sian miron. -- Kaj
tia homo volas okupiĝi pri politiko.
Li ekridetis kaj skuis la kapon.
-- Kion li deziras de ni? -- li murmuris kaj ankoraŭ unufoje komencis
pripensi la aferon de l' delegitaro.
-- Kion li deziras de la grizaj haroj de Ŝemil, Joĥaja, Haleus kaj
Annas?... Kion li deziras de tiu ĉi bona hebreino, kiu sin donis al
Cezaro?...
-- Li estas danĝera frenezulo! -- li decidis fine.
En tiu momento haltis ĉe la sojlo la servisto kaj anoncis, ke venis
la templestro, kiu estis nomata Simon.
Kajafas ordonis lin enkonduki. Simon estis tre pala, liaj manoj kaj
lipoj tremis. Li profunde kliniĝis, kaj Kajafas demandis pri la
kaŭzo de la alveno.
Simon sciigis per indignigita voĉo, ke la popolo kaptis antaŭ
la templo malĉastulinon, ĉirkaŭis ŝin kaj volis ŝtonmortigi.
Sed malhelpis la gvardio de la Landestro, defendante la virinon.
Okazis do interbatiĝo, al kiu venis multego da homoj. Dume aperis
la dekuriono kaj, por trankviligi la popolon, sciigis, ke li ordonos
al la gvardio forlasi la virinon, se la pastroj ŝin kondamnos. Oni
devas rapide decidi, ĉar povas okazi batalo inter la popolo kaj la
gvardio.
Li finis kaj atendis la respondon. Kajafas komencis plej trankvile
grati inter la dentoj per la fingro, poste li ekklakis per la lango
kaj demandis:
-- Kiel sonas la sesa ordono?
Simon recitis la tekston.
-- Kaj kion parolas Moseo en la Skribo? -- demandis ree Kajafas.
Simon ripetis tri tekstojn. Tiam Kajafas leviĝis, etendis la
dekstran manon ĝis la alteco de l' frunto kaj diris serioze: