Reveno de Karlo.
207
Rolando mortis... Di' animon lian
Ricevis.--Karl' en Rencesvalon venas.
Sur ĉiuj vojoj kaj vojetoj, spacoj
De kamp', plataĵoj plej malvastaj, kuŝas 2400
Korpaĵ' de Franco aŭ de Idolano.
Ekkrias Karlo: «Nev'! Vi kie estas!
«Kaj kie Olivir'! Ĉefepiskopo!
«Gerino! kaj l' amiko Geriero!
«Otuno! kaj Berengiero grafo!
«Ivono, Ivorio tiel karaj!
«Engeliero, estro de Gaskujo!
«Sansuno duko! kaj Ansejs' _fiera!_
«Girard' la grandaĝul' de Rusiluno!
«Kaj dek du konsilistoj postgvardie 2410
«Lasitaj!»--Sed por kio?--Ĉar neniu
Respondos!--Reĝo diras: «Ho! dolore
«Premiĝas mi, ĉar mi ne ekbatalis!»
Li kolerege tiras sian barbon;
Li, ankaŭ ĉiuj _bravaj_ estroj ploras!
Dudek mil viroj svenas, falas teren!
Pri ili Duk' Naim' kompate plendas! Aŭdu.
208
_En Rencesvalo ĉiuj malĝojegas!_
Jes, ĉiuj kavaliroj kaj baronoj
Pri ili kompatadas, kaj varmege
Ploradas nun pri filoj, fratoj, nevoj, 2420
Amikoj aŭ subulaj noblaj estroj!
Jes, grandanombro svenas, falas teren!
Sed Duk' Naimo, noble ekparolas;
L' unua, diras: «Via Reĝa Moŝto,
«_Rigardu_ tien, je du mejloj de ni,
«Ĉu vi polvaĵojn vidas sur la vojoj?
«Ĉi-tio estas idolana gento!
Ekrajdu, kaj doloron tian venĝu!»
--Tuj Karl': «Jam ili estas malproksime!
«Ni _iru_ pro honor' kaj _rajto_! Ili 2430
«Forprenis floron de Francujo dolĉa!»
--Parolas Reĝ' al Gebuino, Oto,
Tedbaldo Rejmsa kaj Miluno Grafo:
«Vi gardu kampon, valojn, montojn; lasu
«Mortintojn tie, kie ili kuŝas;
«Por ke ne venu besto aŭ leono,
«Ne venu ĉevalisto aŭ servisto,
«Aŭ kiu ajn; pri tio bone zorgu
«Ĝis ni revenos per favor' de Dio!»
Nun kvar baronoj dolĉe, ame diras: 2440
«Al Via Reĝa Moŝto ni obeos.»
Mil kavalirojn ili prenas kun si. Aŭdu.
Miraklo.
209
Ordonas Reĝo sonorigi kornojn;
Li noble rajdas antaŭ anarego,
Hispanajn _postmarŝantojn_ ili _trovas_,
Kaj fervorege persekutas ilin.
Ekvidas Reĝ', ke baldaŭ vesperiĝos.
Li piediras sur herbejo verda,
Li genufleksas kaj petegas Dion,
Ke por li Li ordonu--Suno _haltu_, 2450
Kaj nokto malfruiĝu, tago daŭru--
Jen tuj Anĝelo alkutimiĝinta
Paroli kun la Reĝo diras jenajn:
«Rajdadu, Karlo, lumo ne malestos;
«Vi perdis floron de Francujo, Dio
«Ĉi-tion scias, vin vi povas venĝi
«Al krima gento!.. Tiam Reĝ' ekrajdas. Aŭdu.
210
Por Karlo, Dio faras mirindaĵon;
Haltigas sunon en ĉiel'. Fremduloj
Forkuras. Francoj persekutas ilin, 2460
Atingas ilin en Tenebra-Valo,
Ĝis Saragus' kun batoj persekutas,
Terure frapas kaj mortigas ilin,
Sur ĉiuj vojoj ilin haltiginte.
Rivero Sebr' irejon kontraŭbaras;
Profunda akvo kaj terura fluo!
Malestas ŝipo, barko, transirilo.
Fremduloj preĝas _Mahon_, kaj Tervagon,
_Kaj Apolonon por al ili helpi._
En Sebron ili ĵetas sin, sed savon
Ne trovos. Pro armaĵ' tro multepeza 2470
Profunde subakviĝas grandanombro;
Aliaj pene naĝas laŭ fluego;
La plej feliĉaj maldolĉege trinkas;
Sed, fine, ĉiuj dronas terurege...
Jen Francoj: «_Vidu_ venĝon de Rolando!» Aŭdu.
Bivako.
211
Ĉar vidis Karlo ĉiujn Idolanojn
Aŭ mortigitajn aŭ dronintajn, (grandan
Akiron prenis liaj kavaliroj),
Li noble piediras de ĉevalo,
Li genufleksas, kaj al Dio dankas... 2480
Kuŝiĝis suno, kiam li stariĝas...
Li diras: «Ni pasigu nokton ie,
Ĉar tro malfrue estas por reveni
«Al Rencesvalo, de ĉevaloj lacaj
«Formetu selojn, bridojn, lasu ilin
«Sensoifigi sin en la herbejoj.»
--Kaj Francoj: «Prava estas Via Moŝto!» Aŭdu.
212
Imperiestro haltas tie; Francoj
Okupas _inter Sebro kaj Valterno_,
Kaj formetinte selojn de ĉevaloj, 2490
Forprenas de la kapoj orajn bridojn,
Kaj lasas bestojn sur herbejo verda.
Ne povas fari pli ol tion Francoj
Senfortaj; ili sur la ter' ekdormas...
Dum tiu nokto, oni ne gvardias. Aŭdu.
213
La Reĝo nun kuŝiĝas sur herbejon,
Lancegon metas apud sian kapon.
Ĉar li ne volas dormi ne armita,
Li sin vestigas per kiraso blanka,
Sur kapo ligas oran kaskon, zonas 2500
Nekompareblan glavon «Ĝojulinon»,
(Ĝi tridekfoje diverskoloriĝas
Dum taĝo)--Vi ja _aŭdis_ pri la lanco
Trapenetrinta jam sur kruco Nian-
Sinjoron; dank' al Dio, Karl' posedas
Feraĵon ĝian, kiun li enmetis
En glavprenilon. Pro honor' kaj eco,
Li donis al ĝi nomon «Ĝojulino».
Baronoj francaj tion ne forgesus;
De ĝia nom' «Munĝojo» venis krio. 2510
Pro tio, ja, neniu ilin venkos. Aŭdu.
Lastaj sonĝoj de Karlo.
214
La nokto estas hela, luno lumas...
Kuŝiĝis Karlo; li dolore pensas
Pri Oliviro, pri Rolando kaj pri
La dek du konsilistoj, ĉiuj Francoj
En Rencesval' mortintaj, sangverŝintaj!
Ve! Li ne povas sin deteni plori!
Li petas Dion, Li animojn savu.
Sed laca Reĝo multsuferas, fine,
Dolore premegita li ekdormas. 2520
Dormadas ĉie Francoj sur herbejoj;
Ne eĉ ĉeval' kapablas stari; kaj ĝi
Por manĝi herbon, restas kuŝiĝinta!
Spertulo granda kiu korŝiriĝis! Aŭdu.
215
Dormadas Karl', dolore premegita;
Alsendas Dio Sanktan Gabrielon
Komisiitan pri _la zorg'_ de Karlo;
Anĝel' pasigas nokton apud Reĝo,
Per sonĝo lin sciigas, ke al Francoj
Batal' terura ekfariĝos; al li 2530
Gravegan sencon de vidaĵ' klarigas.
Okulojn al ĉiel' suprenlevinte,
Ekvidas Karlo tondrojn, frostojn, ventojn,
Kaj fulmotondrojn, renversegojn, fajrojn,
Kaj flamojn pretigitajn.--Jen, subite
Sur francan genton ĉio defaladas!
Jen ekbruliĝas pom-fraksenaj lancoj,
Jen ekflamiĝas la orbulaj ŝildoj,
Rompiĝas stangoj de tranĉegaj hastoj,
Grincadas ŝtalaj kaskoj kaj kirasoj! 2540
Al Francoj kiom da dolor'! Jen kuras,
Por ilin ŝiri, ursoj, leopardoj,
Serpentoj, kaj drakonoj, kaj diablaj
Estaĵoj, kaj pli ol tridek mil hundoj...
Jen ili ĉiuj ĵetas sin sur Francojn...
Jen Francoj krias: «Karlo, Karlo, helpu!»
Dolore kaj kompate, Reĝo volus
Alkuri tien, sed jen kontraŭaĵo:
Al li el la arbar' leono kuras;
Grandega kaj fiere terurega, 2550
Kruela besto Reĝon mem atakas,
Kaj _ambaŭ_ bataladas brust' ĉe brusto!
Sed li ne scias, kiu falos, kiu
Faligos!.. Tamen Reĝo ne vekiĝas. Aŭdu.
216
Post tiu sonĝo, Karl' denove sonĝas.
Li, en Francuj', en Ajkso, sur perono,
Duoble katenitan urson tenas.
Jen venas el Ardeno ankaŭ tridek
Aliaj, parolantaj kiel homoj,
Dirante: «Reĝo, ĝin redonu al ni; 2560
«Malrajte estas, ke vi ĝin retenu;
«Ni devas helpi al parenco nia!»
El la palaco _kuras nobla hundo_;
Plej grandan el la bestoj ĝi atakas
Sur verda herbo, apud kunestantoj.
Ĉeestas Reĝ' al stranga batiĝado;
Sed li ne scias, kiu falos, kiu
Faligos!... ĉion-ĉi l' Anĝelo montras.
Dormadas Karlo ĝis morgaŭa fruo. Aŭdu.
Marsilo en Saraguso.
217
Marsil' kurante venas Saraguson, 2570
Sub ombr' de olivujo piediras;
Li sin senigas je kiraso, glavo,
Kaj kasko, kun dolor' sur verdan herbon
Sin kuŝas; el tranĉita dekstra mano
Defluas sango; li malĝojas... svenas...
Jen, apud li, edzino Bramimundo
Ploregas, krias, korŝirite plendas;
Pli ol tridek mil viroj, kun ŝi, tie
Malbenas Karlon kaj Francujon dolĉan,
Aliras al la niĉ' de Apolona 2580
Statuo, kaj per plendoj bruegadas:
«Malbona Dio! Kial vi alportis
«Malgloron? Kial vi forlasis reĝon?
«Ĉu kompensaĵ' al viaj fideluloj?»
Forprenas de statuo sceptron, kronon,
Pendigas ĝin je manoj _al_ kolono,
Renverse ĝin turnigas sub piedojn,
Ĝin frapas per bastonoj kaj pecigas.
Forprenas de Tervago karbunkolon,
Kaj Mahon ĵetas ili en fosaĵon. 2590
Ĝin mordas surpaŝantaj aproj, hundoj!
_Neniam Dioj tiel malŝatiĝis!_ Aŭdu.
218
Marsil' de sveno nun rekonsciiĝas.
Lin oni portas en arkaĵan ĉambron,
(Skrib-desegnaĵoj kuŝas sur la muroj).
Reĝino Bramimundo ploregadas,
Kapharojn siajn tiras, kaj plendegas,
Kaj laŭte ekparolas vortojn jenajn:
«Ho, Saraguso! Vi ja nun seniĝis
«Je nobla Reĝo, kiu vin posedis!
«Ho! Niaj Dioj estas perfiduloj! 2600
«Ĉar ili en batalo nin forlasis!
«Emiro restas al ni! Ĉu kuraĝos
«Li bataladi kontraŭ brava gento,
«Kuraĝa, ne timante eĉ la morton?
«Imperiestro ĝia, florbarbulo,
«Multnobla estas, eĉ bravega; li ja
«Neniam ekforkuros el batalo!
«Domaĝe, ke ne iu lin mortigu!» Aŭdu.
Alveno de Emiro Baliganzo.
219
Imperiestro forte kaj potence
En Hispanujo restis dum sep jaroj. 2610
Li prenis tie urbojn kaj kastelojn.
Marsilo Reĝ' malkvietiĝis pro li.
Unuan jaron, Reĝ' por help' petskribis
Al Reĝ' de Babiluno, Baliganzo,
(Emiro grandaĝulo, longvivinta,
Pli ol Homero, pli ol Virgilio),
Li venu Saraguson, helpu al li,
Se ne... Marsil' forlasos siajn Diojn,
Kaj ĉiujn adoratajn Idolaĵojn,
Kristan' fariĝos, interkonsentiĝos 2620
Kun Reĝo Karlo.--Pro malproksimiĝo,
Ĝis nun malestas Baliganzo; tamen
El kvardek landoj li kundungis anojn,
Pretigis grandan marveturilaron,
Boatojn, barkojn, ŝipojn kaj ŝipetojn;
Al marhaven' Aleksandrio, fine,
Li kunvenigis tutan la ŝiparon.
En Majo, (proksimiĝas la somero),
Li marforveturigas anaregon. Aŭdu.
220
Sennombra estas fremda anarego. 2630
Rapide, ŝiparmeo sin direktas,
Fornaĝas; sur la mastoj, sur la altaj
Velstangoj, multaj lampoj, fokusvitroj,
El supre ĉirkaŭĵetas lumon tian,
_Ke_ tra la nokto plibeliĝas maro.
Ŝipar' alproksimiĝas Hispanujon,
Rebrilas kaj lumiĝas tuta lando.
Pri tio al Marsil' sciigo flugas:
_«En Hispanujon venis Baliganzo;_
_«Armeon li kondukas el plej belaj,_
_«Kaj dek sep reĝoj kun li ĝin komandas!»_
_Ho, vera Patro! Dio! Gardu Karlon_
_En bataleg' dolora, terurega!_ Aŭdu.
221
Ne haltas tie idolana gento;
De l' maro ĝi eniras sur riveroj; 2640
Marbrison kaj Marbruson ĝi transiras;
Sur Sebro kontraŭflue naĝas tuta
Ŝiparo; _sur la mastoj, sur la longaj_
_Velstangoj_, multaj lampoj, fokusvitroj
Brilege lumigadas tra la nokto.
Ĉi-tagon ĝi eniras Saraguson. Aŭdu.
222
La tago estas hela; suno brilas.
Emir' eliras el la ŝipo; marŝas
Espaneliz' ĉe lia dekstra flanko,
Kaj dek sep Reĝoj sekvas ilin, Grafojn
Kaj Dukojn kiu povas kunkalkuli? 2650
Sub ombro de laŭrarbo, je l' kampmezo,
Sur verdan herbon oni metas blankan
Tapiŝon kaj elefantostan seĝon.
Sur ĝin sidiĝas fremda Baliganzo.
Ĉirkaŭe, _ĉiuj_ Idolanoj staras.
Unue, Baliganzo ekparolas:
«Aŭskultu, bravaj, noblaj kavaliroj;
«Imperiestro Karlo, Estr' de Francoj
«Nutraĵon manĝos nur se mi permesos!
«En Hispanujo li min tro militis; 2660
«Mi _volas_ iri ĝis Francujo dolĉa
«Por lin batali. Mi neniam haltos,
«Se ne li mortis aŭ obeis!»--Sian
Genuon frapas li per dekstra ganto. Aŭdu.
Senditoj de Baliganzo.
223
Ĉar li ĉi-tion diris, li obstinas.
Ol ĉiujn riĉegaĵojn sub ĉiel', li
Preferas iri Ajkson, kie Karlo
Regadas. _Gent'_ lin laŭdas kaj aprobas.
Nun, li alvokas du el kavaliroj;
Ĉi, fratoj, Klarifan' kaj Klariano: 2670
«Vi estas filoj de Maltrajo Reĝo;
«Volonte, ofte, sendojn li plenumis.
«Mi volas, ke vi iru Saraguson;
«Vi al Marsil', je mia nomo, diru:
«Mi venis helpi al li kontraŭ Francoj.
«Ho! Se mi trovos ilin, batalego
«Fariĝos! Prenu l' orbroditan ganton,
«Vestigu per ĝi lian dekstran manon.
«Forportu ankaŭ tiun _orbastonon_.
«Saluton lian ricevinte, mi tuj 2680
«Francujon iros por ataki Karlon.
«Se Karl' rifuzos submetiĝi al mi,
«Kaj malkonfesi la kristanan leĝon,
«El lia kapo mi fortiros kronon!»
--Kaj ili: «Prava estas via Moŝto!» Aŭdu.
224
Kaj Baliganzo: «Nu! Baronoj, rajdu;
«Forportu, vi, bastonon; kaj vi, ganton.»
--Kaj ili: «Ni obeos, Via Moŝto
«Emira!»--Ili rajdas Saraguson,
Trapaŝas sub dek pordoj kaj kvar pontoj, 2690
Trairas stratojn plenajn je urbanoj.
Proksimiĝinte al altaĵ' de l' urbo
Ekaŭdas ili grandan bruon apud
Palaco: tie multaj Idolanoj
Ploradas, kaj kriadas, kaj ĝemadas,
Kaj plendas kontraŭ siaj Dioj, Maho,
Tervago, Apolono, kies helpo
Malestis; kaj ekkrias: «Ho! Ve al ni!
«_Sur_ nin faladis honto, malfeliĉo!
«Marsilon Reĝon perdis ni hieraŭ! 2700
«Rolando tranĉis al li dekstran manon!
«Neniel vivas plu Ĵurfal' blondulo!
«Tuj Francoj prenos tutan Hispanujon!»
Nun du senditoj iras al palaco. Aŭdu.
225
Sub olivujo, du servistoj prenas
Per bridoj la ĉevalojn; kaj senditoj
Piedirantaj tenas sin per vesto,
Suriras la ŝtuparon de palaco,
Eniras en l' arkaĵan ĉambron, kaj tuj
Salutas Reĝon ame sed malpie: 2710
«Tervago kaj Sinjoro nia Maho
«Kaj Apolono, kiuj nin protektas,
«Reĝinan, Reĝan Moŝtojn savu, gardu!»
--Sed Bramimund': «Ho! kia malsaĝaĵo!
«Diaĵoj niaj estas malbravuloj!
«En Rencesvalo ili malutilis,
«Forlasis niajn Estrojn mortiĝantajn,
«Forlasis edzon mian en batalo!
«De lia brako mankas dekstra mano!
«Ĝin al li tranĉis nobla Graf' Rolando! 2720
«Tuj Karlo prenos tutan Hispanujon!
«Ve, malfeliĉa! Kio mi fariĝos?
«Domaĝe, ke ne iu min mortigu!» Aŭdu.
226
Kaj Klarian': «Reĝina Via Moŝto,
«Aŭskultu! Baliganz' min sendis al vi;
«Li diras: «Mi vin savos, Reĝ' Marsilo.»--
«Li sendas al vi ganton kaj bastonon.
«Nun sur rivero Sebro ni posedas
«Kvar mil boatojn kaj rapidajn ŝipojn,
«Neniu povus kunkalkuli barkojn. 2730
«Emiro estas riĉa kaj potenca;
«Francujen li persekutados Karlon,
«Kaj Karlo submetiĝos aŭ mortiĝos!»
--Reĝin': «Vi ne bezonos iri tien,
«Ĉar vi renkontos Francojn pli proksime.
«Ĉi-tie ili estas de sep jaroj;
«Imperiestro estas nobla, brava,
«Li mortos antaŭ ol forkuri; kun li
«Kompare, Reĝoj estas nur infanoj!
«Neniun nunvivantan Karlo timas!» Aŭdu.
227
Marsilo, al Reĝino: «Vi, silentu!»
Kaj, al Senditoj: «Estroj, mi parolos!...
«Vi vidas!... mi mortige korŝiriĝas!
«Ne filo, nek filin', nek heredonto
«Post mi alestos! Filo mortigiĝis
«Hieraŭ! Via Estro min vizitu.
«Li havas rajton sur Hispanolandon;
«Mi ĝin al li fordonos, se li volos.
«Li nur ĝin ekdefendu kontraŭ Francoj.
«Mi mem lin bonkonsilos kontraŭ Karlo. 2750
«Li estos elvenkinta post monato.
«De Saragus' ŝlosilojn al li portu,
«Kaj diru: «Mi konsilas, li _profitos_!»
--_Kaj_ ili: «Prava estas Via Moŝto!» Aŭdu.
228
Marsilo diras: «Estro Karlo al mi
«Mortigis anojn, dezertigis landon,
«Per almilito ruinigis urbojn;
«_Li kun anaro haltis apud Sebro_,
«De tie ĉi sep mejlojn mi kalkulis.
«Vi diru al Emir': _Li alkonduku_ 2760
«_Anaron sian tien, kie Francojn_
«_Li trovos._ Diru ankaŭ: Li preparu
«Batalon, _kiun Francoj ne rifuzos_.»
Li donas la ŝlosilojn de la urbo.
Senditoj lin salutas, petas de li
La forpermeson kaj returnen iras. Aŭdu.
Reiro de Senditoj.
229
La du senditoj rajdas sur ĉevaloj,
Eliras senprokraste el la urbo,
_Tre_ ekscitite iras al Emiro,
De Saragus' ŝlosilojn _al li_ donas.
Jen Baliganzo diras: «Kion trovis
«Vi? Kie estas Reĝo postulita?» 2770
Kaj Klarian': «Mortige li vundiĝis!
«Hieraŭ Karl' trapaŝis Intermontojn,
«Por reen veni al Francujo dolĉa.
«Li metis korteganan postgvardion,
«Rolando Graf', la nevo, restis en ĝi,
«Kun Oliviro, dek du konsilistoj,
«Kaj dek dumil bravuloj de Francujo.
«Marsilo Reĝo bataladis ilin,
«_Li renkontiĝis_ kun Rolando, kiu
«Per Durendalo lin frapegis tiel, 2780
«Ke li distranĉis lian dekstran manon,
«Mortigis ankaŭ lian karan filon,
«Kaj la baronojn kondukitajn tien!
«Marsil' ne povis resti kaj forkuris;
«Imperiestro lin persekutadis,
«Nun Reĝo petas, ke vi helpu al li,
«Kaj li fordonas al vi Hispanujon!»
Pri tio, Baliganzo ekpripensas,
Kaj, pro doloro, preskaŭ freneziĝas! Aŭdu.
230
Kaj Klariano: «Via Moŝt' Emira, 2790
«Hieraŭ, apud Rencesvalo, oni
«Batalis. Oliviro kaj Rolando,
«Kaj dek du konsilistoj la amataj,
«Kaj dudek mil Francanoj mortis tie;
«Sed Reĝ' Marsilo perdis dekstran manon,
«Lin Karlo terurege persekutis,
«Eĉ unu viro plu ne restas tie,
«Ĉar ĉiuj mortis, aŭ en Sebron dronis!
«Sur bordon, Francoj metis la tendaron;
«Jen ili haltis, tre proksime de ni, 2800
«Kaj se vi volos, ili ne foriros!»
Jen Baliganzo, kun rigard' fiera,
Kaj koro plena je videbla ĝojo,
De trono tuj leviĝas. Li stariĝas,
Kaj diras: «Vi, baronoj, ne prokrastu!
«Eliru el la ŝipoj kaj ekrajdu!
«Se ne forkuros la maljuna Karlo,
«Hodiaŭ ni Marsilon venĝos al li.
«Al Reĝ' pro dekstra man', mi donos kapon!» Aŭdu.
Vojaĝo de Baliganzo.
231
El ŝipoj elirinte, Idolanoj 2810
Ekrajdas sur ĉevaloj kaj sur muloj,
Antaŭenrajdas, (ĉu ne pravaj ili?)
Ekiriginte ilin, Baliganzo
Alvokas tuj amikon Gemalfinon:
«Ĉar mi ordonas, _regu_ la anaron.»
Sur sia brunĉevalo li ekrajdas,
Foriras kune kun kvar el la Dukoj,
Ĝis Saraguso li senhalte rajdas;
Malsupreniras sur marmoran ŝtupon.
Kvar grafoj piedingon al li tenas. 2820
Ŝtuparon de palac' li supreniras;
Renkonten de li, iras Bramimundo;
Ŝi diras: «Kia malfeliĉo sur min!
«Mi honte edzon mian perdis, nevo
«_De Karlo lin mortigis, malglorigis!_»
Ŝi falas antaŭ li; ŝin li subtenas;
Malĝoje ambaŭ iras en ĉambregon. Aŭdu.
232
Je vid' de Baliganzo, Reĝ' Marsilo
Alvokas du hispanajn Sarazenojn:
«Min prenu sub la brakoj, min relevu!»
Li prenas ganton per maldekstra mano, 2830
Kaj al li diras: «Reĝ', Sinjor', Emiro,
«Mi _donas_ al vi tutan _mian_ landon;
«Mi donas Saraguson, ĉirkaŭaĵon;
«Mi perdis min mem, ankaŭ _tutan_ genton!»
--Emiro: «Mi pri tio malĝojegas!
«Kun vi mi ne longtempe parolados,
«Ĉar certe Karl' min ne atendos tie!
«Nun tamen mi ricevas vian ganton!»
Li dolorege ploras kaj eliras,
Malsupreniras la ŝtuparon, rajdas, 2840
Per spronoj pikas al la gento, tiel
Rajdadas ĝis la fronto de l' anaro,
Kaj _oftajn_ fojojn krias: «Idolanoj!
«Antaŭen! Ĉar jam nun forkuras Francoj!» Aŭdu.
Karlo en Rencesvalo.
233
Je la tagiĝ' unua, frumatene
Imperiestro Karl' vekiĝis; super
Li, Sankta Gabriel', anĝel' gardanta,
Etendis manon, faris krucan signon.
_Sin levas_ Reĝo; li formetas siajn
Armilojn; same faras kavaliroj. 2850
Jen ili ĉiuj rapidege rajdas
Tra longaj vojoj kaj tra larĝaj kampoj,
Por vidi teruregan malfeliĉon,
En Rencesvalo, sur batala kampo! Aŭdu.
234
En Rencesvalon Karl' returnen _iras._
Je vido de mortintoj, li ekploras,
Al Francoj diras: «Iru malrapide,
«Mi volas iri sola antaŭ ĉiuj,
«Por ke mi povu trovi nevon mian!
«En Ajkso, iam, en solena festo, 2860
«Kuraĝaj _knaboj_ brave paroladis
«Pri noblaj, fortaj batoj de militoj;
«Rolando, (mi lin aŭdis) diris, ke se
«En Fremdolando iam li mortiĝus,
«Li kuŝos antaŭ anoj kaj amikoj,
«Kun la vizaĝ' al malamiko, tiel
«Li montros, ke li noble, brave mortis!»
Pli longe ol forĵeto de baston', li
Antaŭen iras, supreniras monton. Aŭdu.
235
Imperiestro serĉas sian nevon; 2870
Li paŝas sur herbejo, kies floroj
Ruĝiĝis per la sango de baronoj,
Kaj, kortuŝite, li nur plori povas!
Jen, _supre_, sub du arboj, li rekonas
Sur la tri ŝtonoj batojn de Rolando;
Sur verda herbo, li ekvidas nevon!...
Se Karlo ekkoleras, vi ne miru!
Piedirante, ne haltante, Reĝo
_Al Grafo_ kuras, kaj lin ĉirkaŭ_prenas_
Kaj dolorege svenas sur la korpo! Aŭdu.
236
Imperiestro nun rekonsciiĝas;
Naimo Duko kun Aslino Grafo,
Gefrejz' de Anĵo, lia frat' _Tiero_
Sidigas Estron Karlon sub abio.
Li vidas tere korpon de la nevo,
Kaj kortuŝite li sopiras pri li:
«_Amik' Roland'_, al vi kompatu Dio!
«Neniam oni vidis similulon
«Por regi, fini tiajn batalegojn!
«Ve! Mia gloro de nun dekliniĝis!» 2890
Ne povas Karlo sin deteni sveni! Aŭdu.
237
Ĉar Reĝo Karlo ĵus rekonsciiĝis,
Per manoj, kvar baronoj lin subtenas.
Li vidas tere nevan korpon, kies
Mieno fieriĝis kaj paliĝis,
Okuloj renversiĝis, malheliĝis!
Jen kore, ame, Karlo plendas pri li:
«Amik' Roland'! Vin Dio metu inter
«Glorulojn de Ĉiel', en sanktajn florojn!
«En Hispanujon vi _por_ morti venis! 2900
«Ve! Ĉiutage mi plorados pri vi!
«Foriros de mi forto kaj honoro!
«Neniu plu starigos mian gloron!
«Mi plu ne havas eĉ amikon! Inter
«Parencoj, kiu estus inda je vi!»
Li per du manoj tiras siajn harojn,
_Kaj kortuŝite svenas sur la nevo!_
Tiele malĝojegas cent mil Francoj,
Ke ili ĉiuj varme ploregadas! Aŭdu.
238
«Amik' Roland', mi iros al Francujo!
«Min, post reveno Laŭnon, en Palaco, 2910
«Se el diversaj Regnoj, fremdaj homoj
«Demandos: «kie estas Grafa Estro?»
«Mi diros: «Li en Hispanujo mortis!»
«Mi malĝojege regos mian Regnon!
«Mi ĉiutage ploros kaj plendados!» Aŭdu.
239
«Amik' Rolando, brava, belejuna,
«Se post reiro Ajkson, en kapelo,
«Fremduloj venos kaj demandos pri vi;
«Mi diros kun malĝojo kaj korŝiro:
«Ve, mortis nevo, kiu _ĉiam_ venkis!» 2920
«Ribelos baldaŭ kontraŭ mi Hungaroj,
«Bulgaroj, Saksoj, kiom da aliaj!...
«Romanoj, anoj de Palerno, Pujlo,
«Kaj ankaŭ de Afriko, Kaliferno!
«Doloro kaj malĝojo pligrandiĝos!
«Ĉu iu povus tiel alkonduki
«Anaron kiel vi ĵus _mortiĝinta!_
«Francujo _dolĉa_, vi orfin' fariĝis!
«Ve! Pro doloro, volus mi ne esti!»
Li tiam tiras sian blankan barbon, 2930
Kaj ankaŭ, per du manoj, la kapharojn!
Jen cent mil Francoj svenas, falas teren! Aŭdu.
240
«Amik' Rolando, _vi la vivon perdis!_
«Animo via loĝu en Ĉielo!
«Ve! Mortiginto _malhonoris dolĉan_
«_Francujon!_ Pro dolor' mi nun vivadi
«Ne volus! Pro mi, tuta gento mortis!
«Favoru Dio, Fil' de Sankta Manjo,
«Je la trair' en Sizraj Intermontoj,
«Disiĝu el la korp' animo mia, 2940
«Kaj ĝi aliĝu inter la aliaj,
«Dum kuŝos korpo ĉe iliaj korpoj!»
Li ploras, tiras sian blankan barbon!
--Kaj Duk' Naimo: «Karlo korŝiriĝas!» Aŭdu.
241
Gefrejz' de Anĵo: «Via Reĝa Moŝto
«Detenu sin pri malĝojeg'! Pli bone
«Mi serĉu tra la kamp' korpaĵojn, kiujn
«Mortigis Idolanoj! Vi ordonu
«Por enfosigi ilin ĉiujn kune!»
Jen Reĝo diras: «Sonorigu kornon!» Aŭdu.
242
Gefrejz' de Anĵo sonorigas kornon.
Ĉar Karl' ordonis, Francoj piediras,
Translokas kaj kunmetas en fosaĵon
Amikojn ĉiujn, kiujn ili trovis.
Ĉeestas episkopoj, kanonikoj,
Monaĥoj, pastroj kaj abatoj; ili
Je Dio benas kaj mortpreĝojn kantas,
Bruligas mirhon kaj aromojn; ĉiuj
Fervore balancadas fumilaĵojn.
Belege oni enterigas ilin!... 2960
Nun Francoj lasas ilin. (Ĉu ne pravaj?). Aŭdu.
243
Ordonas Karlo apartigi l' nevon
Kaj Oliviron kaj Ĉefepiskopon
Turpinon; oni prenas l' internaĵojn;
La korojn oni metas en silktukon,
Kaj korpojn en marmorajn blankajn ĉerkojn.
De l' tri baronoj oni lavas korpojn
Per vino kunmiksita kun ruĝpipro,
Kaj volvas ilin en cervfeloj. Reĝo
Ordonas al Tedbaldo, Gebuino, 2970
Miluno Grafo kaj Oton' Markizo:
«Konduku ilin per tri veturiloj!»
Sur ilin oni metas silktolaĵon. Aŭdu.
Alveno de fremda anaro.
244
_Post enterig' de Estroj kaj Baronoj,_
_Krom tri por porti ilin ĝis Blaivo_,
Pretiĝas Estro Karlo por foriri.
Sed jen antaŭgvardio idolana
Aperas. Je Emiro, du senditoj
El front' eliras, pri batal' sciigas:
«Fiera Reĝ' forkuri vi ne _povos_;
«Ĉar Baliganzo rajdis, li ĉeestas
«Kun bela anareg' de Arabujo. 2980
«Hodiaŭ, ni ekvidos ĉu vi estas
«Bravulo!» Karlo tiras sian barbon,
Memoras pri dolor' kaj ruiniĝo
_De l' tago de batal' en Rencesvalo_;
Noblege anaregon li rigardas
Kaj laŭte, forte krias: «Francaj Estroj!
«Armilojn prenu, rajdu, kaj antaŭen!» Aŭdu.
245
L' unua, Karlo prenas armilaron,
Vestiĝas per kiraso, ligas kaskon,
Kaj zonas glavon Ĝojulinon, kies
Helec' _blindigas_ kiel sunradio;
Al kol' pendigas ŝildon de _Girundo_, 2990
Ekprenas lancon (en Blandun' faritan),
Ekrajdas sur ĉevalo Tencenduro,
(Li ĝin akiris ĉe Marsunaj bordoj
Malpalon de Nerbuno mortiginte),
Li lasas bridojn kaj per spronoj pikas:
Tuj ekgalopas antaŭ _cent_ mil viroj,
Alvokas Dion. Roman apostolon...
_Post preĝo, li ne timas batalsorton._
Kaj Francoj: «Tia viro devas reĝi!» Aŭdu.
246
Sur tuta valo, Francoj piediras.
Pli ol cent mil sin armevestas kune. 3000
Ho! Kiel la armaĵoj estas brilaj
Ĉevaloj viglaj kaj armiloj belaj!
Standardoj pendas ĝis la kaskoj; Francoj
Lertege rajdas. Ho! se ili trovos
Fremdulojn, batalego ekfariĝos!
Vidinte ilin tiel pretajn, Karlo
Alvokas Ĵoseranon de Provenco,
Naimon Dukon, kaj Antelmon estron
De Majnso: «Kiu ne al ili fidus?
«Jes, malesperi estus malsaĝaĵo! 3010
«Se ne forkuros Idolanoj, ili
«Elpagos kare morton de Rolando!»
Respondas Duk' Naimo: «Dio volu!» Aŭdu.
Formado de Franca anaro.
247
Alvokas Karl' Rabelon kaj Ginmanon;
Li diras: «Jen ordono; Vi, Rolandon
«Kaj Oliviron anstataŭos--unu
«Alprenos glavon, kaj l' alia kornon.
«Nun antaŭ anarego vi kuniru,
«Kaj kune kun vi dek kvinmil el Francoj,
«El la plej bravaj, viglaj, ĉiuj junaj; 3020
«Post ili iru dek kvin mil aliaj,
«Kun estroj Gebuino kaj Loranto.»
Naimo Duk' kaj Ĵoserano Grafo
Tuj ekpretigas tiujn du korpusojn.
Fremduloj venu! Kia batalego!
_Per tranĉaj glavoj kiom da bategoj!_ Aŭdu.
248
Konsistas nur el Francoj du unuaj
Korpusoj; oni fondas nun la trian.
En tiun ĉi eniras Bajeranoj.
Ilia nombro estas tridek _miloj_.
Ja, de batalo ne forkuros ili 3030
De Karl' el plej amataj sub ĉielo,
Krom Francoj, kiuj venkas reĝolandojn.
Ogiro de Danujo brave prenas
Estrecon. Kiel bela la anaro! Aŭdu.
249
_Jam_ Estro Karlo havas tri korpusojn;
Naimo Duko fondas nun la kvaran.
Konsistas ĝi el la plej kuraĝuloj
El anoj de Germana _limolando_.
Laŭ l' diro, ili estas dudek miloj;
Ĉevaloj fortaj, kaj armiloj bonaj; 3040
Kaj malgraŭ morto, ili ne forkuros.
Hermano, Duk' de Trac' kondukas ilin;
Li mortos pli ol fari malbravaĵon. Aŭdu.
250
Naimo Duk' kaj Ĵoserano Grafo
Korpuson kvinan fondas el Normanoj.
Laŭ l' diro, ili estas dudek miloj;
Armiloj belaj, bonĉevaloj viglaj.
Eĉ antaŭ morto ne kapitulacos
Ĉi-tiuj _plej_ obstinaj _kiel eble_.
Ilia Estro, grandaĝul' Riŝardo, 3050
Batalos forte per tranĉega hasto. Aŭdu.
251
Britanoj fondas la korpuson sesan.
Ilia nombro estas _kvardek_ miloj,
Kaj ili noble rajdas sur ĉevaloj,
Kun hastoj longaj kaj standardoj rektaj!
Sinjor' ilia, Oelduno, donas
Estrecon al du grafoj, Neveluno,
Tedbaldo Rejmsa, kaj markizo Oto:
«Konduku genton, mi ĝin al vi donas.»
_Kaj la tri Estroj diras: «Ni obeos!»_ Aŭdu.
252
Imperiestro havas ses korpusojn. 3060
Naimo Duko fondas nun la sepan,
El anoj de Alverno kaj de Pejto.
Ilia nombro estas kvardek miloj,
Ĉevaloj bonaj kaj armiloj belaj!
En valo, sur altaĵo, ilin benas
Imperiestro per la dekstra mano.
Godselm' kaj Ĵoseran' kondukas ilin. Aŭdu.
253
Naimo fondas nun korpuson okan,
El anoj de Flandrujo kaj de Frizo.
Ilia nombro estas kvardek miloj. 3070
Ja, ili ne forkuros el batalo.
«Plenumos ili mian servon», diras
La Reĝ'. Rembald', Hamuno de Galico
Majstrece gvidos ilin al batalo. Aŭdu.
254
Naimo Duk' kaj Ĵoserano Grafo
Korpuson naŭan fondas el bravuloj
El Loheranoj kaj el Burginanoj.
Ilia nombro estas kvindek miloj.
Ho! belaj kaskoj kaj kirasoj, _glavoj_
_Ĉe flanko, kaj duobla ŝild' al kolo,_
Mallongaj stangoj de fortegaj hastoj! 3080
Se ne forkuras Idolanoj, ili
Ricevos fortajn batojn en batalo!
Arguna Duk', Tiero, gvidas ilin. Aŭdu.
255
Baronoj de Francujo fondas dekan
Korpuson; ili estas cent mil el plej
Bonegaj kaj agemaj; eksteraĵo
Fiera, kapo bela, barbo blanka!
Vestiĝis ili per kiras' duobla,
Kaj zonis francajn aŭ hispanajn glavojn;
Sur ŝildoj diversdistingigaj signoj. 3090
_Iliaj hastoj kaj pikstangoj fortaj!_
_Ĝis ungoj ili armis sin per retaj_
_Fervestoj_, rajdas, petas al batalo,
«Munĝoj'», ekkrias. Antaŭ Karlo portas
Gefrejz' de Anĵ' standardon. Ĝi en tempo
De Sankta Petro estis «Romanino»;
Sed ĝia nomo estas nun «Munĝojo». Aŭdu.
Preĝo de Karlo.
256
La Reĝo, de ĉevalo, piediras.
Li genufleksas sur la verda herbo,
Al suno leviĝanta li rigardas,
Al Dio preĝas el tutkoro, diras:
«Ho, Vera Patro! Vi hodiaŭ helpu! 3100
«Ho, Vi savinte ja de mort' Jonason
«For el baleno, kiu lin _englutis!_
«Ho, Vi savinte reĝon de Ninivo,
«_Kaj urbon, ankaŭ tutan lian genton!_
«Savinte Danielon de terura
«Turmento en fosaĵo kun leonoj!
«Savinte el la fajro tri infanojn!
«Hodiaŭ, Via Amo zorgu pri mi!
«Mi petas, Vi indigu faciligi,
«Por ke hodiaŭ mi Rolandon venĝu!»
Li finis sian preĝon; li sin levas, 3110
Sur frunton faras la favoran signon
De kruco, kaj ekrajdas. Duk' Naimo
Kaj Ĵoserano tenas piedingon.
Li prenas ŝildon kaj tranĉegan lancon.
Ho! Kiel bela, forta, nobla korpo!
Ho! helvizaĝ'! fiera eksteraĵo!
Li majstre sur ĉeval' antaŭenrajdas.
Antaŭe, malantaŭe kornoj bruas,
Supersonoras ĉiujn Olifanto.
Sopiras pri Roland' kaj ploras Francoj! Aŭdu.
Kunveno de anaroj.
257
Imperiestro noble rajdas, kaj li
Sur la kiraso plilarĝigis barbon.
Pro amo, ĉiuj Estroj same faras.
Per tiu signo estas rekoneblaj
La cent mil Francoj. Ili trairadas
Ŝtonegojn, montojn kaj terurajn valojn,
Eliras el krutegaj intermontoj,
Alvenas en hispanan limolandon,
Kaj haltas en _la mezo_ de herbejo...
Al Baliganz' revenas la Senditoj; 3130
El ili Suliano diras jenajn:
«Ni vidis fieregan Reĝon Karlon,
«Terurajn liajn anojn, kiuj nepre
«Vin ekatakos! Kuru al armiloj!»
--Kaj Baliganz': «Ĝojego por bravuloj!
«Por Idolanoj sonorigu kornojn!» Aŭdu.
258
Nun Idolanoj tra anaro tuta
Bruegas per tamburoj kaj per kornoj
Sonoraj, ili prenas armilaron.
Unua, Baliganzo, sin rapide 3140
Vestigas per kiras' je orsubaĵoj,
Sur kapo ligas orjuvelan kaskon,
Sur la maldekstran flankon zonas glavon.
Li, pro vanteco (ĉar li ankaŭ aŭdis
Paroli pri la glav' de Karlo), nomon
«_Mirindulino_» donis _al la sia_.
Ĉi-nomo estas lia kunvenvorto;
Per ĝi kriegas liaj kavaliroj.
Nun li pendigas al la kolo grandan
Kaj larĝan ŝildon je orbulo kaj je
Randaĵo brila per kristaloj; ĝian 3150
Rimenon belornamas ŝtof' desegna.
Li prenas lancon; ĝia nomo «Malto»,
Lignaĵo estas dika kiel trunko,
Feraĵo peze ŝarĝus unu mulon.
Nun li ekrajdas sur ĉeval'. Transmara
Markulo tenas lian piedingon.
Emiro per beleco de la korpo,
Fortegaj koksoj, kaj maldikaj flankoj,
Belformo kaj forteco de la brusto
Per altaj ŝultroj, kaj rigardo bela, 3160
Per la vizaĝ' fiera kaj buklharoj,
Ekŝajnas tiel blanka kiel floroj
Someraj; ofte li kuraĝon pruvis.
Se li Kristano, kia _nobelulo!_
Ĝis sango li per spronoj pikas, rajdas
Galope, kaj risorte suprensaltas
Fosaĵon larĝan pli ol kvindek futojn.
Barbaroj krias: «Li defendos kampon!
«Se kontraŭstaros al li, Karlo, vole
«Nevole, perdos vivon; Estro Karlo 3170
«Malprudentiĝas, ĉar li restas tie!» Aŭdu.
259
Emir' similas vere al barono;
(Blankiĝis lia barbo kiel floro),
El Idolanoj plej kuraĝa, kaj en
Batalo, fierega, terurega.
Malprimo, lia filo, estas brava,
Li granda, forta kiel la prapatroj
Al patro diras: «Ni antaŭenrajdu!
«Ĉu eble ni kun Karlo renkontiĝu!»
--Kaj Baliganz': «Jes, ĉar li estas brava; 3180
«Per oftaj diroj oni laŭdas pri li,
«Sed li Rolandon, sian nevon, perdis,
«Kaj li ne povos kontraŭstari al ni!» Aŭdu.
260
«Malprim' Karulo!»--diras Baliganzo,
«Hieraŭ mortis fidelul' Rolando,
«Kun nobla kaj kuraĝa Oliviro,
«Kaj dek du konsilistoj la amataj,
«Kaj dudek mil Francanoj de Francujo.
«Pri la aliaj... mi malŝatas ilin!
«Imperiestro, ja, ĉi-tien venis; 3190
«Sendito Sulian' sciigis tion,
«_Ke_ Karlo _fondis_ dek korpusojn grandajn.
«Bravuloj estas kornsonoriganta,
«Kaj tiu klare ripetanta post li;
«Rajdadas ili antaŭ la aliaj;
«Post ili venas dek kvinmil Francanoj,
«Junuloj, kiujn Karl' «Infanoj» nomas;
«Kaj poste, ankaŭ dek kvinmil aliaj!...
«Fiere ili ĉiuj batalados!»
--Malprim': «Permesu, ke mi ekataku!» Aŭdu.
261
«Malprim' Karulo!» diras Baliganzo,
«Al via peto mi konsenton donas.
«Tuj iru por ataki Francojn, kun vi
«Kuniru Reĝo de Persuj' Torluo,
«Kaj Reĝo de Leŭtizoj, Dapamorto.
«Se vi elvenkos Karlon, _kaj malhelpos_
«_Ke Olifanto tiel bruegadu_,
«Mi donos al vi parton de la lando
«De Kerianto ĝis Markiza Valo.»
--Malprim': «Mi dankas Vian Reĝan Moŝton!»
Li proksimiĝas kaj ricevas donon: 3210
Ĝi estis tero jam al Reĝo Fluro...
Malprimo ĝin neniam povos vidi,
Reĝecon sur ĝi li neniam prenos! Aŭdu.
Formado de fremda anaro.
262
Emiro rajdas tra anaro; ĉien
Lin sekvas lia filo, grandegulo,
Kun Reĝoj Dapamorto kaj Torluo.
El la anaro, ili fondas tridek
Korpusojn (tiel multaj estas anoj!)
En plej malgranda estos _kvindek_ miloj
Da viroj. La unuan fondas anoj 3220
De Butentroto (_patroland' de Judo_
_Pro oro liverinta Dion_). Fondas
La duan dikkapegaj Micenanoj,
Haruloj sur la dorso kiel aproj;
La trian, Nubianoj kaj Blosanoj;
La kvaran, Esklavanoj kaj Brunsanoj;
La kvinan, Sorbresanoj kaj Sorsanoj;
La sesan, Erminanoj kaj Morsanoj;
La sepan, Ĵerikanoj; kaj la okan
Negranoj; kaj la naŭan, Dikeganoj;
La dekan, fine, anoj de Balido- 3230
La-forta, gent' malbona kaj malnobla.
Emir' alvokas per fervoraj preĝoj
De Mahomet' potencon kaj ĉeeston:
«Malprave rajdas Karlo de Francujo!
«Ni ekbatalos; li, se ne forkuros,
«Ne portos plu sur kapo oran kronon!» Aŭdu.
263
Nun Idolanoj fondas dek aliajn
Korpusojn; la unuan el malbelaj
Kanelianoj (el Valfujt' venintaj).
La duan fondas Turkoj; kaj la trian 3240
Persanoj; ili ankaŭ kun Pincanoj
La kvaran; Avaranoj kaj Soltranoj
La kvinan; Ormalanoj, Eŭglezanoj
La sesan; anoj de Samul' la sepan;
La okan, Bruisanoj; Esklaversoj
La naŭan; kaj la dekan anoj de la
Dezerta Oksianto, malamantaj
Sinjoron Dion, kaj plej perfiduloj.
Ilia haŭt', malmola kiel fero
Ebligas lasi for kirason, kaskon; 3250
Kruelaj ili estas en batalo! Aŭdu.
264
Emiro fondas ankaŭ dek korpusojn.
Unuan el Gajanoj de Malpruso;
El Hunsoj, duan; el Hungaroj, trian;
El anoj de Baldis'-la-longa, kvaran;
El anoj de Penusa Valo, kvinan;
El Marusanoj _kaj Ĵojanoj_, sesan;
El Leŭsoj kaj el Astrimanoj, sepan;
El Argoj, okan; el Klarbanoj, naŭan;
El Barbulanoj de _Val_fundo, dekan. 3260
Ĉi-tiu gent' neniam amis Dion.
Skribaĵo franca kunkalkulis tridek
Korpusojn, multenombrajn, bruegantajn!
Jen Idolanoj fierege rajdas! Aŭdu.
265
Emiro estas bela kaj potenca
Antaŭe rajdas Drakonstandardisto,
Kaj standardistoj de Tervag' kaj Maho,
Kaj figuraĵ' de perfidul' Apolo.
Apude, _dek_ Kanelianoj rajdas.
Kaj per laŭtvoĉo krias: «Kiu volas, 3270
«Ke niaj Dioj helpu al li, devas
«Al ili preĝi, ankaŭ genufleksi!»
Mallevas tiam Idolanoj kapon,
Mentonon kaj helrebrilantajn kaskojn.
--Kaj Francoj: «Malnoblegaj! Vi tuj mortos!
«Favoru Dio, por ke vin ni venku,
«Al Estro Karl' hodiaŭ Li favoru,
«Kaj al li donu venkon en batalo!» Aŭdu.
266
Emir' lertulo estas kaj klerulo;
Li vokas sian filon kaj du Reĝojn: 3280
«Baronoj noblaj, rajdu antaŭ ĉiuj,
«Ĉar vi korpusojn ĉiujn kunkondukos,
«Retenas mi, el la plej bonaj, nur tri,
«Ĉi-tiuj estos Turkoj, Ormalanoj,
«Gajanoj de Malpruso; plie, restos
«Ĉe mia flanko gent' de Oksianto.
«Mi ilin kontraŭmetos al Francanoj,
«Kaj Karlo, se li volos min batali,
«El lia kolo mi distranĉos kapon,
«Nur tion rajte li postulus de mi!» Aŭdu.
Pretiĝado por batalego.
267
Anaroj grandaj kaj korpusoj belaj!
Malestas en la interspaco, monto,
Monteto, valo, arbaret', arbaro;
Facile ili povas sin rigardi
Sur vasta ebenaĵ'. Jen Baliganzo:
«Ekrajdu, Idolanoj, ekbatalu!»
Standardon Oluferna Amborio
Portadas; ĉiuj krias: «Munmirindo!»
--Sed Francoj: «Dio volu ruinigi
«Hodiaŭ vin!--Munĝojo!», krias ili. 3300
Nun Karl' ordonas sonorigi kornojn,
Jen Olifant' supersonoras ĉiujn.
--Kaj Idolanoj: «Bela gent' de Karlo!
«Ni forte, terurege batalados!» Aŭdu.
268
Sur granda ebenaĵo, larĝa lando,
_Kunvenis anareg' grandega._ Ĉie
Rebrilas oraj kaj juvelaj kaskoj,
Fervestoj orsubŝtofaj, ŝildoj, hastoj,
Standardoj sur la supro de pikstangoj!
Jen ĉiuj kornoj klare sonorantaj!
Jen forta sonorad' de Olifanto! 3310
Emiro tiam vokas sian fraton
Kanabon, reĝon de Florido, estron
De lando ĝis Valsevro, kaj montrinte
Al li de Karlo _dek_ korpusojn, diras:
«Francujo glora rajte fieriĝas!
«Imperiestro noble rajdas, tie
«Li estas inter ĉi-barbuloj, kiuj
«Sur la kirasoj plilarĝigis barbon;
«Ĝi estas tiel blanka kiel neĝo
«Sur frosto; ili frapos ja per lancoj, 3320
«Per glavoj; forte ni batalos; oni
«Neniam vidus tian batalegon!»
Kaj Baliganzo, je pli malproksime
Ol ĵeto de baston' antaŭenrajdas,
Kaj krias al anaro: «Idolanoj!
«Antaŭen! Al vi mi direkton montras!»
Li tiam svingas stangon de lancego,
Kaj ŝajnas celi Karlon per feraĵo! Aŭdu.
269
Rigard' de Karlo iras sur Emiron,
Drakonon, flagon kaj standardon, kaj sur 3330
Arabajn anojn tiel multenombrajn.
Jes! ili kovras tutan ebenaĵon,
Krom loko okupata de Francanoj.
Nun Reĝo de Francujo laŭte krias:
«Baronoj francaj, vi kuraĝaj estas,
«En militadoj tiom batalinte!
«Jen Idolanoj! Ili perfiduloj,
«Malbravaj estas, kaj ilia leĝo
«Nur malŝatinda! Sed vin ne haltigu
«Ilia nombr' por ni ne grava! Sekvu 3340
«Min! _ĉar mi nepre ekatakos ilin!_»
Nun Karl' per spronoj pikas Tencenduron;
Ĉevalo faras kvar saltegojn; Francoj
Ekkrias: «Kiel brava nia Estro!
«Rajdadu, Reĝ', neniam ni vin lasos!» Aŭdu.
270
La tago hela, ĉar la suno brilas!
Anaroj grandaj, kaj rotegoj belaj!
Jam nun kontraŭstariĝas du unuaj
Korpusoj; jam Rabelo kaj Ginmano
Forlasis bridojn al ĉevaloj viglaj,
Per spronoj pikas. Francoj ekgalopas, 3350
Kaj ekfrapegas per pikstangoj tranĉaj! Aŭdu.
Dueloj.
271
Rabelo Graf', kuraĝa kavaliro,
Per oraj spronoj pikas la ĉevalon;
Torluon, reĝon de Persuj' li frapas.
Nenia ŝildo nek kiraso povus
Post tia bato resti ne rompita.
Per ora lanc' vundita, Reĝo falas
Sur _floran_ arbetaĵon. Francoj krias:
«Al prava Karl' ni restu! Dio helpu!» Aŭdu.
272
Ginman' atakas reĝon de Leŭtizoj; 3360
Disrompas li florornamitan ŝildon,
Kirason. Pikstandard' trapikas korpon,
Kaj Reĝ' mortinta falas. (Ĉu pri tio
Vi ploras, ĉu vi ridas, Reĝo falis!)
Je tia vido Francoj krias: «Frapu,
«Baronoj, senprokraste; Karlo havas
«La rajton kontraŭ _idolana_ gento.
«Ĉi-tio vere estas Dia juĝo!» Aŭdu.
273
Malprimo rajdas sur ĉeval' tutblanka;
En mezon de Francanoj li sin ĵetas, 3370
Multegajn fortajn batojn li frapadas,
Mortinton sur mortinton li faligas.
Jen Baliganz' ekkrias: «He! Baronoj,
«Pri kiuj mi longtempe zorgis, vidu
«Vi filon mian, _kiu_ serĉas Karlon,
«Provokas tiom da Baronoj... Ja li
«Plej brava estas. Nun vi helpu al li
«Per tranĉaj lancoj!»--Tiam Idolanoj
Antaŭenkuras kaj terure frapas!
Varmega interpuŝo! Kaj premega 3380
Kaj miriginda batalego! Tian
Nek poste, nek antaŭe oni vidis! Aŭdu.
274
Anaroj grandaj kaj rotegoj belaj!
Korpusoj ĉiuj nun kontraŭstariĝas!
Ho! terurege frapas Idolanoj;
Ho, Dio! Kiom da rompitaj hastoj,
Da disŝiritaj ŝildoj kaj kirasoj!
Sur tero amasiĝis tiel multaj
Mortintoj, ke verdherbaj folietoj
_Ruĝiĝis per la sango de vunditoj!_ 3390
Emir' denove vokas siajn anojn:
«Baronoj frapu nun Kristanan genton!»
Batalo estas varma, terurega!
Neniam oni vidis tian! Jes ĝis
La _morto_, batalantoj ne disiĝos! Aŭdu.
275
Emir' ankoraŭ vokas sian genton:
«Vi devas nur frapadi, Idolanoj;
«Mi donos al vi belajn kaj agrablajn
«Edzinojn, terojn, domojn kaj bienojn!»
--Kaj Idolanoj: «Ni frapadi devas!» 3400
Pro troaj frapoj ili perdas hastojn,
Tuj pli ol cent mil glavojn elingigas!
Grandega, terurega interpuŝo!
Jes! Ĉeestantoj vidis batalegon! Aŭdu.
276
Imperiestro kuraĝigas Francojn:
«Baronoj noblaj, mi vin amas, ankaŭ
«Al vi mi fidas; ĉar por mi, vi multe
«Batalis, landojn prenis, reĝojn venkis...
«Mi scias... Mi kompense ŝuldas al vi
«Arĝenton, terojn, eĉ la propran korpon... 3410
«Sed venĝu filojn, fratojn, anojn, kiuj
«En Rencesval' _ĵus mortis_... Ĉar vi scias
«Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj!»
--Kaj Francoj: «Via Reĝa Moŝto prava!»
_Al Karlo_ dudek mil, per unu voĉo,
Certigas, ke lin ili ne forlasos
Eĉ malgraŭ la danĝeroj aŭ la morto.
Jen tiam ĉiuj frapas per pikstangoj,
Kaj senprokraste batas per la glavoj.
Batal' terure miriginda estas! Aŭdu.
277
Malprim' _baron'_, tra batalejo rajdas,
Li terurege frapas sur Francanojn;
Jen Duk' Naim' fiere lin rigardas,
Kaj lin atakas per kuraĝa bato;
De lia ŝild' supraĵon li disrompas,
Disŝiras subkirason, lin trapikas
Per flavkolora flago, kaj sur sepcent
Aliajn _lin faligas_ mortigitan. Aŭdu.
278
Kanabo Reĝo, frato de Emiro
Per spronoj forte pikas la ĉevalon, 3430
Eltiras glavon je kristalprenilo,
Naimon frapas sur la princan kaskon,
Per tranĉa ŝtalo ĝin disigas, ankaŭ
Disrompas kvin el kaskaj rimenetoj.
Al Duko ne utilas ferplataĵa
Subkasko, ĉar subaĵo ĝis la karno
Tranĉiĝis kaj pecaĵo falas teren.
Per tia bato Duk' senkonsciiĝas;
Li estus mem falinta se ne Dio
Protektus. Li je l' kolo ĉirkaŭprenas 3440
Ĉevalon. Sed, se Idolano frapos
Denove, nobelulo nepre mortos.
Jen venas Karlo de Francuj' por helpo. Aŭdu.
279
Naimo Duk' ekstreme danĝeriĝas,
Ĉar Idolan' rapidas reataki.
Sed Karl': «Malnobla, Vi pri tio pentos!»
Kaj kuraĝege Karlo lin atakas,
Disrompas ŝildon kontraŭ lia brusto,
Disŝiras mentonumon de kiraso,
_Per lanc' trapikas korpon_, lin faligas
Senvivan de malokupita selo. Aŭdu.
280
Dolore premegiĝas Reĝo Karlo
Vidinte antaŭ si Naimon _Dukon_
Vunditan, kies sang' makulas verdan
Herbaĵon. Tiam Karlo diras jenajn:
«Sinjor' Naimo, apud mi nun rajdu.
«Ĵus mortis malnoblulo atakinta;
«Per lanco mi trapikis lian bruston!»
--Kaj Duk': «Mi kredas Vian Reĝan Moŝton;
«Se mi ne mortos, mi plenumos ŝuldon!»
Konfide, ame, ili kune rajdas, 3460
Kaj ankaŭ dudek mil Francanoj, ĉiuj
Terure kaj fiere bataladas. Aŭdu.
281
Emir' tra batalejo rajdas, _tenas_
_En mano sian grandan, tranĉan lancon;_
Sin ĵetas sur Ginmanon Grafon, rompas
Sur lia koro lian blankan ŝildon,
Disŝiras la subaĵon de kiraso,
Distranĉas bruston, flankojn; lin mortintan
Faligas de ĉeval'; mortigas ankaŭ
Loranton, Gebuinon kaj Riŝardon
Grandaĝan estron de Normanoj. Krias 3470
Fremduloj: «Brava batalant'! Terura
«Mirindulino! Nu, baronoj, frapu!» Aŭdu.
282
Arabaj kavaliroj estas belaj!
Basklanoj, Argoj, Oksianoj frapas
En interpuŝo per teruraj lancoj!
Sed Francoj ne forkuros; tial, multe
Da viroj ambaŭflanke mortas, kaj ĝis
Vespero, oni forte batalados.
Baronoj francaj amasege mortas!
Ho! Kiom da doloroj, ĝis finiĝo! Aŭdu.
283
Fortege frapas Francoj kaj Araboj;
Pecigas ili glavojn kaj pikstangojn!
Ho, ve! Je l' vido de rompitaj ŝildoj,
Je l' aŭdo de la kaskoj kaj de blankaj
Kirasoj bruegantaj kontraŭ ŝildoj,
Je l' vido de falantaj kavaliroj,
Je l' aŭd' de plendaj ĝemoj de mortantoj,
Ho! Kiu ne premiĝus per korŝiro!
Ve! Terurega estas batalego!
Alvokas Baliganzo Apolonon, 3490
Tervagon, Mahometon: «Niaj Dioj!
«Sinjoroj! Mi plenumis Vian servon!
«Mi vin glorigos per statuoj oraj
«_Se vi bonvolos helpi kontraŭ Karlon!_»
Amiko lia, Gemalfin' sciigas
Novaĵojn plej malbonajn: «Via Moŝto
«Emira! Tago por vi pereiga!
«Ĉar vi Malprimon, vian filon, perdis!
«Kanabo, via frato, ankaŭ mortis!
«Prosperis al du Francoj frapi ilin! 3500
«Laŭ mia juĝ', el tiuj estas Karlo,
«Altkreska kaj fiera, tiel blanka
«Per barbo kiel floro en Aprilo!»
Emiro nun mallevas mentonumon
De kask'; sur bruston ekkliniĝas kapo...
Pro doloreg' li pensas, ke li mortas...
Al si li vokas Janglon la transmaran. Aŭdu.
284
Emiro diras: «Jangl', alproksimiĝu!
«Vi estas brava, klera kaj al viaj
«Konsiloj ĉiam mi _alkonformiĝis_. 3510
«Nu! diru kion pensas vi pri Francoj
«Kaj pri Araboj? _Ĉu_ ni venkos?»--Janglo:
«Emira Via Moŝto ne saviĝos!
«Ne kredu, ke vin savos viaj Dioj,
«Fiera estas Karlo, liaj anoj
«Kuraĝaj kaj plej taŭgaj por batalo!
«Alvoku tamen Oksianojn, Turkojn,
«Arabojn, Enfrunanojn kaj Gajanojn,
«Por senprokraste fari devan agon!» Aŭdu.
Kunigo de fremda anaro.
285
Emiro sur kiras' larĝigas harojn 3520
De barbo tiel blanka kiel floro
Krataga; li neniel volus halti;
Al buŝo metas klaran sonorkornon;
Ĝin sonorigas. Ĉiuj Idolanoj
Lin aŭdas. Li korpusojn kunvenigas.
Bruege ekblekadas Oksianoj,
Bojadas Argoj_anoj_ kiel hundoj.
Freneziĝantaj ĉiuj serĉas Francojn,
Sin ĵetas mezen de Francanoj, ilin
Disigas! Jen sep mil mortintoj falas! Aŭdu.
286
Ogiro estas brava, ĉar neniam
Pli bona ol li portis la kirason.
Li vidas Francojn disigitajn, vokas
Tieron dukon de Argun', Gefrejzon
De Anĵo, ankaŭ grafon Ĵoseranon;
Al Karl' fiere diras: «Vidu, kiom
«Mortigas Idolanoj viajn virojn!
«Forprenu Dio vian kronon, se vi
«Ne venĝos la malgloron per bategoj!»
Neniu eĉ respondas; sed jen ĉiuj 3540
Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn,
Kaj serĉas, kaj batalas Idolanojn. Aŭdu.
287
Terure frapas Reĝo Karlo, Duko
Naimo, kaj Ogiro de Danuj', kaj
Gefrejz' de Anĵo, reĝa standardisto.
Ogiro de Danujo, plej terure,
Per spronoj pikas, bridojn lasas, jen li
Sin ĵetas sur la Drakonstandardiston,
Per unu bat' faligas la Drakonon
Kaj flagon de Emiro. Baliganzo 3550
Ekvidas sian flagon, kaj standardon
De Mahometo ekĵetitajn teren,
Sen ia defendant', kaj ekpripensas,
Ke rajto estas, malgraŭ li, al Karlo.
Jen Idolanoj _malpli kuraĝiĝas_,
Jen Karl' _al Francoj_ diras: «Ĉu, pro Dio,
«Vi helpos al mi?»--Ekrespondas Francoj:
«Demando tia estus insultaĵo!
«Malben' al kiu ne batados varme!» Aŭdu.
Duelo inter Karlo kaj Baliganzo.
288
La tago malheliĝas; vesperiĝas; 3560
Per glavoj frapas Francoj, Idolanoj.
Kunvenigintaj ilin Estroj estas
Bravegaj, _sed_ memoras kunvenvorton.
Ekkrias Baliganzo: «Munmirindo!»
--«Munĝojo!», krias glora Reĝo Karlo.
Sin ili konas per laŭtvoĉoj klaraj;
En interpuŝo ambaŭ renkontiĝas,
Sin ĵetas, frapas unu la alian
Per lancoj sur florornamitajn ŝildojn,
Disrompas ŝildojn sub la larĝa bulo, 3570
Disŝiras la subaĵon de kirasoj...
Sed, pli terura bato ne sukcesas.
Rompiĝis selrimenoj; renversiĝas
Du seloj... kaj du reĝoj _falas_ teren...
Rapide ili restariĝas; ambaŭ
Fiere tiras glavon el la ingo...
Jes, tiu dubatalo ne finiĝos
Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu.
289
Bravulo, Karlo de Francujo dolĉa.
Sed Baliganzo lin neniel timas. 3580
_Li diras: «Vi mortigis mian filon,_
_«Malrajte vi okupas mian landon,_
_«Sed submetiĝu, mi ĝin al vi donos!»_
Per glavoj helaj ili kontraŭstaras,
Multfoje forte frapas ŝildojn, kies
Ŝiriĝas leda ligna duoblaĵo;
Elfalas najloj, disrompiĝas buloj;
Senpere ili frapas sur kirasojn.
Fajreroj ŝprucas el la helaj kaskoj!
Jes, tiu dubatalo ne finiĝos
Nur se mortiĝis unu aŭ l' alia! Aŭdu.
290
Emiro diras: «Karlo! Vi pripensu,
«Decidu, ke vi petu pri pardono. 3590
«Mi scias, vi mortigis filon mian,
«Malrajte vi postulas teron mian,
«Vi submetiĝu, mi ĝin donos al vi,
«De tie ĉi ĝis Orient' obea.»
Sed Karlo diras: «Kia hontigaĵo!
«Al Idolano mi ne ŝuldas pacon
«Nek amon! Vi akceptu Dian leĝon,
«Kristan' fariĝu kaj tuj _mi_ vin amos;
«Sed kredu, servu Ĉiopovan Reĝon!»
--Kaj Baliganz': «Mi aŭdas sensencaĵojn! 3600
«_Per tranĉa glavo mi pli volas morti!_» Aŭdu.
291
Emiro estas terurege forta.
Li frapas Karlon sur brunŝtalan kaskon;
Sur kapo li ĝin fendas kaj disrompas;
La ŝtalo tranĉas harojn, kaj fortranĉas
El la kapkarno pecon larĝan pli ol
Manplat'; kranio tie malkovriĝas.
Jen Karlo ŝanceliĝas, preskaŭ falas!
Sed Dio volas, ke li vivas, restas
Venkinto. Sankta Gabriel' alvenas, 3610
Kaj diras: «Glora Reĝ'! Vi kion faras?» Aŭdu.
292
Aŭdinte sanktan voĉon de l' Anĝelo,
Ne timas Karlo minacantan morton,
Kaj koro plifortiĝas. Li Emiron
Frapegas tuj per glavo de Francujo;
Ekrompas brilŝtonornamitan kaskon,
Disrompas kapon, kaj distranĉas cerbon,
_Kaj_ tutan la vizaĝon ĝis blankbarbo;
Faligas lin mortintan senespere...
«Munĝojo!», krias li, por sin konigi. 3620
Jen Duk' Naim' alkuras, Tencenduron
Kondukas; Karl' ekrajdas; Idolanoj
Nun forkuradas!... Tion Dio volas!
Nun Francoj trafis celon de l' milito. Aŭdu.
293
Ĉar Dio volas, Idolanoj kuras
For. Ilin persekutas Karl' kaj Francoj.
Jen Reĝo: «Estroj! venĝu la suferojn!
«Kun ĝojo nun frapadu, ĉar mi, antaŭ
«Nelonge, vidis vin plorantajn!»--Francoj:
«Ĉi estas rajto! Via Reĝa Moŝt'!» kaj 3630
Plej forte kiel eble ili frapas...
Saviĝis nur malmultaj Idolanoj. Aŭdu.
Morto de Marsilo.
294
Dum tag' varmega kaj tra polvo densa
Nun Idolanoj forkuradas; Francoj
Ĝis Saraguso persekutas ilin.
Sur supron de la Turo supreniris
Reĝino Bramimund' kun korteguloj,
Kaj kanonikoj ne amantaj Dion,
Ne sakramentigitaj herezuloj,
Ne tonsuritaj. Tuj Reĝino vidas 3640
Malvenkon; _al Marsil' sciigas pri ĝi:_
«He! Nobla Reĝ', ne venkis niaj anoj!
«Emir' malglore mortis!» Ŝin aŭdinte,
Marsil' al muro turnas, kaŝas kapon...
Li ploras... Pro korŝiro li mortiĝas...
Sed ĉar li ne puriĝis de la pekoj,
Diabloj prenas for animon lian. Aŭdu.
295
Jam mortis Idolanoj, kaj nur kelkaj
_Forkuris_. Karlo venkis en batalo.
Disĵetiginte pordon de la urbo, 3650
Li scias, ke ĝin oni ne defendos
Plu; tiam gent' eniras Saraguson
Prenitan. Tie ĉi venkintoj nokton
Pasigas. Fieriĝas Reĝ' blankbarba.
Reĝin' al li fordonas turojn, kvindek
Malgrandajn kaj dek grandajn. Ellaboras
Mirinde tiu, kiun Dio helpas. Aŭdu.
296
Nun mallumiĝis tago; vesperiĝas;
Heliĝas luno, treme brilas steloj.
Imperiestro regas Saraguson. 3660
Mil Francoj, laŭ l' ordon', trairas urbon,
Disĵetas per hakiloj, fermarteloj
Preĝejojn idolanajn kaj hebreajn,
Pecigas _Mahon_, ĉiujn idolaĵojn;
Ne restas plu mensoga sorĉa ia
Postsigno. Reĝo kredas Dion, volas
Plenumi Lian servon. Episkopoj
Sanktigas akvon, en baptejon puŝas
La Idolanojn.... Se rifuzos iu,
Li mortu per pendiĝo, fajr', aŭ glavo! 3670
Kristanaj ekfariĝas pli ol cent mil
Baptitoj; sed Reĝin' aparte estas
Kaptita; oni prenos ŝin ĝis dolĉa
Francujo. Reĝo volas ŝin konverti. Aŭdu.
297
For nokto; jen leviĝas hela tago.
Provizas Karlo Saragusajn turojn,
Restigas tie mil bravegajn anojn,
Por gardi urbon al Imperiestro.
_Ekrajdas_ Reĝo, ĉiuj liaj anoj,
Kaj Bramimundo malliberigita. 3680
Intencas li nur bonfaradi al ŝi...
Reiras ĉiuj ĝoje kaj glorege.
Perforte ili paŝas tra Nerbuno,
Al _nobla_ urb' Burdelo iras. Karlo
Almetas sur altaron de barono
Sanktul' Sevrino Olifanton plenan
Je ormoneroj. Tie pilgrimantoj
Ĝin povas vidi. Reĝo per ŝipegoj
Trairas sur Girundo, ĝis Blaivo;
Kondukas nevon, Oliviron, ankaŭ 3690
Ĉefepiskopon tiel saĝan, bravan.
En blankajn ĉerkojn oni metas ilin
Ĉe San Roman'. Nun ili estas tie...
Por ili Francoj preĝas per multnomoj
Al Dio? Karl' transrajdas valojn, montojn,
Ĝis Ajkso; li ne haltas en rajdado;
Alvenas tien kaj malsupreniras
Ĉe pordo de palaco. En ĉambregon
Irinte, li kunvokas konsilistojn,
Saksanojn, Bajeranojn, Loheranojn, 3700
Frizanojn, Alemanojn, Burginanojn,
Pejtanojn kaj Britanojn kaj Normanojn,
Kaj la plej prudentulojn en Francujo.
Tuj komenciĝos juĝo kontraŭ Genon. Aŭdu.
Morto de Aldo.
298
El Hispanujo venis Estro Karlo
Al Ajkso, urb' plej bona en Francujo.
En ĉambron de palaco li eniras;
_Fraŭlino_ bela, Aldo, al li venas.
Ŝi diras: «Kie estas Estr' Rolando
«Ĵurinta min, ke li edziĝos kun mi?» 3710
Sed Reĝo ekpremiĝas pro doloro!
Li ploras, tiras sian blankan barbon,
«Fratino! Pri mortinto vi demandas!
«Mi lin kompensos al vi, Karulino!
«Pli bonan ol Ludviko mi ne konas;
«Li, mia filo, estros miajn terojn!»
Respondas Aldo: «Stranga parolado!
«Min gardu Di', Sanktuloj kaj Anĝeloj,
«Ke vivos mi post morto de Rolando!»
Ŝi ekpaliĝas, svenas antaŭ Karlo!... 3720
Ŝi mortis!... Dio! Prenu la animon!...
Baronoj francaj ĝemas, ploras pri ŝi! Aŭdu.
299
Ĵus bela Aldo iris al finiĝo!
La Reĝo pensas, ke ŝi nur svenadas;
Li kompatadas pri ŝi, ploras larmojn;
Li prenas ŝiajn manojn, ŝin subtenas,
Sed kap' de Ald' kliniĝas sur la ŝultrojn!
Nun, kiam Karlo vidas ŝin mortintan,
Li tuj venigas kvar grafinojn, kiuj
En monaĥejon baldaŭ ŝin forportas, 3730
Kaj gardas korpon ĝis la plentagiĝo.
Ŝin oni bele metis sub altaron;
Funebron grandan Reĝo faris al ŝi. Aŭdu.
Dua puno al Geno.
300
Imperiestro ĵus revenis Ajkson.
Nun katenata perfidulo Geno
Alkondukiĝas al palac' de urbo.
Serĝentoj lin alligas kontraŭ fosto,
Kunligas liajn manojn per cervfelaj
Rimenoj, frapas lin per skurĝoj kaj per
Bastonoj, (al li justa pun'); atendas 3740
Li tiel dolorege juĝkunsidon. Aŭdu.
Juĝa kunsido kontraŭ Genon.
301
Laŭ priskribaĵo sur antikva Gesto
Kunvokis Karl', el ĉiuj landoj, virojn.
Kunvenis ili en kapelon Ajksan,
Dum glora tago de solena festo
De San Silvestro, laŭ la dir' de kelkaj.
Nun komenciĝas juĝo; kaj novaĵojn
Pri Gen' perfida, vi tuj eksciiĝos....
La Reĝ' ordonas: «Lin konduku al mi!» Aŭdu.
302
Tuj diras Estro Karl': «Baronoj noblaj, 3750
«Vi juĝu Genon laŭ la justa rajto!
«Li venis Hispanujon kun l' anaro;
«De mi li prenis dudek mil Francanojn,
«Kaj nevon, kiun vi plu ne revidos,
«Kaj Oliviron noblan kaj ĝentilan,
«Kaj dek du konsilistojn... por riĉiĝi!»
Sed Gen': «Malben' al mi, se mi ne jesos!
«_Roland'_ min domaĝigis je arĝento
«Kaj or'; mi tial volis danĝeriĝon
«Kaj morton lian. Tio?... ne perfido!» 3760
Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu.
303
Nun staras Geno antaŭ Reĝo. Per la
Korpaĵo vigla kaj mieno bela,
Se li verema estus, ŝajnus nobla!
Ĉirkaŭe, li rigardas Francojn, ĉiujn
Juĝontojn, kaj apude, siajn tridek
Parencojn. Jen li per laŭt_voĉo_ diras:
«Pro Dio, petas mi, baronoj, aŭdu!
«Mi estis en l' anar' kun Reĝo, kaj mi
«Plenumis lian servon fide, ame. 3770
«Rolando, lia nev', min ekmalamis,
«Li volis puŝi min al mort' dolora!
«Mi iris kun sendaĵ' al Reĝ' Marsilo!
«Nur pro lerteco mia mi ne mortis!
«Rolandon bravan, Oliviron, ĉiujn
«Iliajn anojn tiam mi provokis,
«Min aŭdis Karlo kaj baronoj noblaj.
«Ĉi-tio estis venĝo... ne perfido!»
Jen Francoj: «Ni pri tio konsiliĝos!» Aŭdu.
304
Vidinte, ke juĝego komenciĝas, 3780
_Kunvokas_ Geno tridek el parencoj;
El ili la plej rimarkinda estas
Sorenca kastelestro, Pinabelo.
Li estas plej ŝatinda, ĉu li devas
Kontraŭparoli aŭ kontraŭbatali.
Ekdiras al li Gen': «_Mi fidas_ al vi.
«Eltiru min de morto, de malgloro!»
--Kaj Pinabelo: «Jes, mi vin defendos!
«Se franco vin kondamnos al la morto
«Aŭ min batalos (laŭ l' ordono reĝa), 3790
«Per ŝtala glavo mi lin malpravigos!»
Jen antaŭ li sin klinas grafo Geno. Aŭdu.
305
Nun konsiliĝas Saksoj, Bajeranoj,
Kaj Francoj, kaj Pejtanoj, kaj Normanoj,
Grandnombraj Alemanoj kaj Tejdanoj.
Pli malseveraj estas Alvernanoj,
Pli bonintencaj kontraŭ Pinabelo.
Ĉar ili diras: «Kial ni daŭrigu?
«Forlasu ni la juĝon, kaj ni petu
«La Reĝon, ke al Geno li pardonu! 3800
«Lin Geno servos de nun ame, fide;
«Rolando mortis, vi lin plu ne vidos,
«Eĉ per elspez' de oro kaj arĝento!
«_Ja_, dubatalo estus malsaĝaĵo!»
Baronoj ĉiuj jesas, krome unu:
Tiero, frat' de Lia Moŝt' Gefrejzo. Aŭdu.
306
Al Karl' irinte, la baronoj diras:
«Ni petas Vian Reĝan Moŝton, por ke
«Al grafo Geno de nun vi pardonu;
«Ĉar de nun li vin servos fide, ame; 3810
«Lin lasu vivi, ĉar li estas nobla.
«_Rolando mortis, ni lin plu ne vidos_,
«Eĉ per elspez' de oro kaj arĝento!»
Ekkrias Reĝ': «Vi estas perfiduloj!» Aŭdu.
Duelo inter Tiero kaj Pinabelo.
307
Ĉar vidas Estro Karl', ke ĉiuj serĉas
Por elturniĝi, li mallevas kapon,
Dolore diras: «Ve! Malfeliĉulo!»
Jen antaŭ li stariĝas kavaliro:
_Tiero_, frat' de Duk' Gefrejz' de Anĵo.
Tiero estas je korpaĵ' gracia, 3820
Maldika, nigraj haroj, brunkolora
_Vizaĝo_, kaj nek granda nek malgranda.
Li afablege diras al la Reĝo:
«Nun trankviliĝu, via Reĝa Moŝto;
«Vi konas min al vi tutsindonema;
«Ĉar pro prapatroj, mi voĉdoni devas,
«Nu, kiel ajn Rolando domaĝigus
«Al Gen', ĉi-tiu devis sin deteni
«Pro vi. Sed Gen' perfidis vian nevon,
«Kaj, per ĵurrompo li sin montris kulpa. 3830
«Li estas inda je pendiĝo, morto!
«Jes! oni ĵetu for _al hundoj_ korpon,
«Ĉar tia estas pun' al perfiduloj.
«Se iu el parencoj kontraŭdiros
«Min, per ĉi-tiu glav', ĉe mia flanko,
«Mi estas preta por tuj min pravigi!»
Kaj Francoj diras: «Ja, li estas prava!» Aŭdu.
308
Alvenas apud Reĝon Pinabelo,
Li granda, forta, vigla kaj kuraĝa,
Mortigas, kiujn li ekfrapas. Jen li: 3840
«Kunsidon regas via Reĝa Moŝto;
«Ordonu, por ke ĉesu tia bruo!
«Tiero ĵus voĉdonis, sed mi volas
«Lin kontraŭdiri, lin batali!» Dekstran
Cervledan ganton li al Reĝo donas.
Sed Karl': «Garantiuloj, kie _estas?_»
--_Parencoj tridek leĝe garantias._--
Nun Reĝ': «Mi ankaŭ tiel garantios!»
Li prenas ilin ĝis fariĝos _juĝo_. Aŭdu.
309
Tiero preta por dueli, donas 3850
Al Reĝo Karlo sian dekstran ganton.
Pri li garantiulojn Karlo donas,
Kaj alportigas tien ĉi kvar benkojn,
Sur kiujn duelontoj nun sidiĝas.
L' aferon reguligas voĉ' komuna;
Ogiro de Danujo voĉojn skribis.
«Ĉevalojn alkonduku, kaj armilojn
«Alportu al ni!» diras _batalontoj._ Aŭdu.
310
Nun ili konfesinte, puriĝinte
De pekoj, ricevinte pastran benon,
Aŭdinte meson, komuniiĝinte, 3860
Por monaĥejoj malavariĝinte,
Al Karl' revenas ambaŭ. Ili ligis
Sur la piedoj spronojn, sur la brustoj
Kirasojn blankajn, fortajn kaj malpezajn,
Sur siaj kapoj brilajn kaskojn, kaj sur
La flankoj glavojn je prenilo ora,
Sur ŝultroj la facetajn ŝildojn. Ili
Per dekstra mano tenas tranĉan haston,
Kaj rajdas sur ĉevaloj viglaj. Tiam
Ekploras cent mil kavaliroj, kiuj 3870
Kompatas kun Tiero pro Rolando...
Finiĝon de ĉi-tio.... Dio scias! Aŭdu.
311
Sur vasta ebenaĵ', sub urbo Ajkso,
Pretiĝas por dueli du baronoj.
Ho! Ambaŭ estas noblaj kaj kuraĝaj!
Ĉevaloj viglaj kaj rapidaj! Ili
Per spronoj pikas kaj forlasas bridojn,
Terure frapas unu la alian
Pecigas ambaŭ ŝildojn kaj disrompas 3880
Kirasojn; _disŝiriĝas_ selrimenoj,
Rondiras _seloj.... Jen rajdantoj falas!_
Je tia vido, cent mil viroj ploras. Aŭdu.
312
Ĉar ili falis teren, batalantoj
Rapide restariĝas sur piedoj.
Lertege plirapidas Pinabelo.
Sin serĉas ili (de nun sen ĉevaloj).
Per glavoj je tenilo ora, ili
Ekfrapas kaj refrapas ŝtalajn kaskojn.
Per tranĉaj kaj teruraj batoj. Varme
Ekĝemas ĉiuj francaj kavaliroj! 3890
Kaj Karlo: «Dio triumfigu rajton!» Aŭdu.
313
Kaj Pinabel': «Tiero, vi reprenu
«La dirojn; mi vin servos ame, fide;
«Laŭ volo via, mi riĉigos vin, sed
«Pacigu inter Reĝ' kaj Gen'!»--Tiero:
«Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi!
«Hontego estu al mi, se mi jesos!
«Tuj Dio inter ni elmontros rajton!» Aŭdu.
314
Tiero diras: «Pinabel', vi estas
«Barono vera, forta, granda, bela. 3900
«Samuloj viaj scias vin kuraĝa,
«Nu, tiun ĉi duelon ni forlasu!
«Kun Karlo mi vin nepre konsentigos;
«Pri Geno, li ricevos punon tian,
«Ke plu neniam oni aŭdos pri li!»
--Sed Pinabelo: «Gardu Di'! mi volas
«Pravigi tutan mian parencaron.
«Neniu min haltigos! Mi pli volus
«Mortiĝi ol meriti la mallaŭdon!»
Nun ili reciproke ree frapas 3910
Per glavoj sur la orjuvelajn kaskojn!
Fajreroj _flugas_ ĝis ĉielo. Kiu
Disigus ilin? Tio ne finiĝos
Nur se mortigos unu la alian! Aŭdu.
315
Sorenca Estro, Pinabelo, brave
Tieron frapas sur Provencan ŝildon.
Fajreroj ŝprucas, ekbruligas herbon.
De ŝtala glavo pinton li sursvingas
Sur frunton de Tier', _disfendas kaskon_;
Malsupren frapas ĝis en mezo de la 3920
Vizaĝ', (el dekstra vango fluas sango);
Kiraso disrompiĝas ĝis la ventro;
Sed Dio gardas kaj Tieron savos. Aŭdu.
316
Tiero, malgraŭ vundo sur vizaĝo
El kiu sang' defluas sur herbejon,
Frapegas Pinabelon sur la kaskon
Brunŝtalan, rompas ĝin ĝis nazŝirmilo.
De lia kap' cerbaĵ' sur teron fluas!
Tiero svingas glavon, lin faligas
Senvivan! Tiel dubatal' finiĝas. 3930
Ekkrias Francoj: «Di' miraklon faris!
«Nun estas juste pendigindaj Geno,
«Kaj parencaro lin garantiinta!» Aŭdu.
317
Tiero venkis en la dubatalo.
Al li alproksimiĝas Estro Karlo,
Kaj, kun la Reĝo, _kvar_ el la baronoj;
Naimo Duk', Ogiro de Danujo,
Gefrejz' de Anĵo kaj Vilam' Blaiva.
Lin Karlo ĉirkaŭprenas, viŝas lian
Vizaĝon per la mustelfelaj ŝtofoj 3940
De siaj ŝultroj alivestigitaj.
Senarmigita dolĉe, kavaliro
_Ekrajdas tiam_ sur araba mulo;
Kaj tiel, ĝoje, glore li revenas.
Al Ajkso iras, sur la placo haltas.
Tuj komenciĝos puno al aliaj. Aŭdu.
318
Alvokas Karlo grafojn, dukojn: «Kion
«Konsilas vi pri la garantiuloj?
«Por Geno ili venis al juĝejo,
«Por Pinabelo ili garantiis!» 3950
Respondas Francoj: «Ili ĉiuj mortu!»
Alvokas Karlo ĉefekzekutiston
Basbrunon: «Vi pendigu ĉiujn ilin
«Al tiu arb'.--_Pro_ mia blanka barbo,
Se unu eĉ forkuros, vi mem mortu!»
--Basbruno: «Via Reĝa Moŝt', mi faros
«_Ne malpli!_»--Kvar serĝentoj prenas ilin
Kaj ĉiuj tridek estas pendigataj!...
Sin kaj l' aliajn perdis perfidulo! Aŭdu.
Morto de Geno.
319
Kunvenas Bajeranoj, Alemanoj, 3960
Pejtanoj kaj Britanoj kaj Normanoj.
Nun ĉiuj, sed precipe Francoj, volas,
Ke Gen' sufere kaj terure mortu.
Al kvar ĉevaloviroj, Geno estas
Ligita je piedoj kaj je manoj.
Malkvietegajn kaj rapidajn bestojn
Kondukas kvar serĝentoj ĝis la mezo
De kampo, kie estas ĉevalino!
Ho! kiel terurege mortas Geno!
Streĉiĝas dolorege ĉiuj nervoj, 3970
El lia korp' ŝiriĝas ĉiuj' membroj,
Sur verdan herbon fluas ruĝa sango...
Malbrave, perfidule, Geno mortas...
Malrajte perfidulo fanfaronus. Aŭdu.
320
Imperiestro, post revenĝo tia,
Alvokas episkopojn de Francujo,
De Bajerlando kaj de Germanujo:
«En la _kortego_ estas mallibera
«Nobelulino. Ŝi, aŭdinte bonajn
«Raportojn kaj konsilojn, volas kredi 3980
«En Dio, kristanin' fariĝi. Baptu
«Ŝin, por ke Dio benu ŝin!»--Kaj ili:
«Vi donu al ŝi kiel baptpatrinoj
«Nobelulinojn plej altrangajn!»--Multa
_Anaro_ venis en Ban-Ajkson. Tie
Reĝino de Hispanolando estas
Baptata sub la nomo "Ĵuliino",
Kaj vole ŝi fariĝas kristanino. Aŭdu.
Finiĝo de kanto.
321
Imperiestro trudis justan punon,
Kaj kvietigis sian koleregon.
Reĝino Bramimund' ricevis bapton. 3990
Nun tago malheliĝis... nun noktiĝas...
Kuŝiĝis Reĝo en arkaĵa ĉambr'.... Jen
Je Dio, Sankta Gabriel' alvenas,
Kaj diras: «Karl'! Kunigu la anarojn,
«Kaj rapidege iru al Birland', por
«Al Reĝ' Vivio helpi en Imfurbo.
«Ĉar tiun Idolanoj sieĝadas,
«Kristanoj fervorege vin alvokas!»
Pli volus Karlo ne foriri tien,
Li diras: «Dio! Kiom ŝarĝa vivo!» 4000
Li ploras, tiras sian blankan barbon!...
* * * * * * *
Tie finiĝas Gesto de Turoldo.