Komenco de batalego.
86
Altaĵon Olivir' suprenirinte
Rigardas dekstren tra la herba valo;
Li vidas Idolanan tutan genton.
Rolandon la amikon li alvokas: 1020
«El Hispanujo, kiom da bruado!
«Da kaskoj brilaj, kaj kirasoj helaj!
«Tuj nepre Francoj multe batalegos!
«_Ĉi-tio estas perfidaĵ' de_ Geno.
«Deĵoriginte tie nin de l' Estro!»
Rolando diras: «Vi, la buŝon bridu,
«Al mi li estas duonpatr'... silentu!» Aŭdu.
87
Altaĵon supreniris Oliviro,
El tie li rigardas Hispanujon.
Kaj Sarazenan densan anaregon. 1030
Jen brilas oraj, juvelhavaj kaskoj,
Kaj ŝildoj, kaj broditaj subkirasoj,
Pikstangoj, kaj standardoj sur la hastoj!
La rotojn li ne povas kunkalkuli!
Ilian nombron kiu povus diri?
Li mem fariĝas tute miriĝinta.
Penade de monteto li revenis;
Al Francoj li raportas pri l' vidaĵo! Aŭdu.
88
Li diras: «Ili estas tiom kiom
«Ne eble estas dungi pli ol ilin. 1040
«Ĉeestas _ja pli ol_ cent mil, kun ŝildoj,
«Kaj kaskoj kaj kirasoj brilegantaj,
«Pikstangoj rektaj, kaj brunhelaj hastoj!
«Vi nepre miriginde batalegos.
«Sinjoroj francaj, Dio helpu al vi!
«Ni ĉiuj kontraŭstaru por la venko!»
--«Malben' al forkuranto, diras Francoj,
«Ni ĉiuj estas pretaj, eĉ por morti!» Aŭdu.
Fiereco de Rolando.
89
Jen Olivir': «Grandnombraj Idolanoj,
«Kaj nur malmultaj Francoj, al mi ŝajnas! 1050
«Roland' amiko, sonorigu kornon;
«Ĝin aŭdos Karlo, kaj reiros gento.»
Roland' respondas: «Mi malsaĝa estus,
«Kaj perdus gloron en Francujo dolĉa!
«Per Durendalo mi fortege batos;
«Ruĝiĝos ĝia plat' ĝis l' orprenilo,
«_Kaj ankaŭ Francoj frapos kuraĝege!_
«Jes! pentos Idolanoj intermontojn
«Irinte; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu.
90
«Roland' amiko, prenu Olifanton;
«Aŭdinte, Karlo reirigos genton. 1060
«La Reĝo kaj baronoj helpos al ni!»
--Rolando: «Dio gardu, ke mi estu
«Al parencaro kaŭzo de mallaŭdo
«Pro malhonoro al Francujo dolĉa!
«Fortege batos mi per Durendalo,
«La bona glavo, tie ĉi je l' flanko.
«Ruĝiĝos ĝia ŝtala plat' per sango
«De Idolanoj tien ĉi malprave
«Venintaj; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu.
91
«Roland' amiko, prenu Olifanton; 1070
«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,
«Kaj kun li Francoj ja returnen iros!»
--Rolando: «Dio gardu! kaj neniam,
«Tra mondo, iu povu diri, _ke mi_
«Pro Idolanoj sonorigis kornon!
«Mi tiel ne hontigos parencaron!
«Sed kiam estos mi en batalego
«Mi tranĉefrapos mil kaj sepcent foje!
«Ruĝiĝos ŝtala Durendal' per sango!
«Kuraĝe batalegos bravaj Francoj; 1080
«Kaj Sarazenoj ne evitos morton!» Aŭdu.
92
Kaj Olivir': «Ne estus hontindaĵo!
«Mi vidis la hispanajn Sarazenojn;
«De ili plenaj estas valoj, montoj,
«Kaj ankaŭ stepoj, ĉiuj ebenaĵoj!
«Potenca estas fremda anarego,
«Kaj nur malmultenombra nia gento!»
--Roland': «El tio la fervoro kreskas!
«Min gardu Dio kaj Anĝeloj _sanktaj_,
«Ke iam mi Francujon malaltigu! 1090
«Pli bona morto ol malhonoriĝo!
«Ni frapu, Karlo ŝatas kuraĝulojn!» Aŭdu.
93
Rolando estas nobla, Oliviro
Prudenta; ambaŭ miriginde bravaj,
Rajdante, armiĝinte, multplivolus
Mortiĝi ol seniĝi je batalo!
Belkoraj grafoj noble ekparolas...
Ĉar Idolanoj fervorege rajdas,
Ekkrias Olivir': «Rolando, vidu,
«Ĉeestas ili, tro malestas Karlo! 1100
«Ho! Kial vi ne sonorigis kornon?
«Alestus Reĝo, kaj ni estus fortaj!
«_Al ili, tie, oni ne riproĉu!_
«Rigardu supren, _Asprajn_ intermontojn,
«Vi vidos plendan postgvardion!... kiu
«Nun estas tie, estos plu nenie!»
--«He, babilaĵo! diras graf' Rolando,
«Malbeno estu al malkuraĝulo!
«Sur kampo ni fortege kontraŭstaros;
«De ni devenos batoj kaj batalo!» Aŭdu.
94
Roland' vidante bataladon certan, 1110
Pli ol leon' aŭ leopard' fiera,
Al Francoj kaj al Oliviro diras:
«Koleg' amiko, ne parolu tiel;
«Ĉar Karlo kiu lasis al ni Francojn
«Kunigis tiujn dudek mil el ili.
«Li scias, ke ni ĉiuj estas bravaj.
«Por l' Estro multe ni suferi devas,
«Elporti varmon ankaŭ la malvarmon,
«Kaj malavari sangon kaj eĉ karnon!
«Al vi _la_ hasto, al mi Durendalo 1120
«La bona glavo, de la Reĝ' donaco;
«Post mi la posedanto povos diri,
«Ke ĝi al nobla grafo apartenis!» Aŭdu.
95
Turpin' ĉefepiskopo estas tie,
Ĉevalon pikas, monton supreniras,
Alvokas Francojn kaj predikas tiel:
«Baronoj noblaj, Karl' ĉi-tie lasis
«Nin; por li ni bravege morti devas,
«Por helpi al defend' de Kristanaro!
«Vi tuj batalos, tio certa estas; 1130
«Vi vidas, tie estas Sarazenoj.
«Pri pekoj, petu Dion por pardono!
«Animojn viajn mi tuj senpekigos;
«Kaj se vi mortos, vi, martiroj sanktaj,
«Sidiĝos en altaĵoj Paradizaj.»
--Nun Francoj piediras, genufleksas;
Ĉefepiskop', je Dio, ilin benas:
«Vi pentofaru per fortegaj batoj!» Aŭdu.
96
Nun Francoj releviĝas _sur_ piedoj,
Senkulpigitaj, kvitaj je la pekoj; 1140
Ĉefepiskop' je Dio benis ilin.
Ekrajdas ili sur ĉevaloj viglaj,
Armaĵojn portas, kiel kavaliroj
Por la batalo tute pretiĝintaj.
Rolando graf' alvokas Oliviron:
«Sinjor' kolego, vi pravege _diris_,
«Ke grafo Geno ĉiujn nin _perfidis_!
«Li prenis donojn, oron kaj arĝenton!
«Imperiestro prave nin venĝegus!
«Marsilo Reĝo, komercinte pri ni, 1150
«Per niaj glavoj nur ricevos pagon!» Aŭdu.
97
Roland' trairas hispanintermontojn
Sur Vejlantif' ĉevalo sia bona.
Plej taŭga estas lia armilaro,
Li noble tenas per la pugn' pikstangon
Al la ĉielo direktatan; pendas,
Je supr', standardo tute blanka, kies
Franĝaĵoj oraj _kovras_ lian _manon_,
Rolando estas vigla, ĝoja, gaja.
Amiko Oliviro sekvas lin, kaj 1160
Francanoj krias: «Li savonto estas!»
Li tiam fierege Sarazenojn
Rigardas ... sed pasie, dolĉe, Francojn;
Ĝentilan vorton li al ili diras:
«Baronoj noblaj, paŝu malrapide;
«Al sia perdo iras Idolanoj!
«Hodiaŭ ni akiron prenos ... riĉan
«Pli ol akiris iam franca reĝo!»
De tiam la anaroj renkontiĝas. Aŭdu.
98
Jen Oliviro: «Mi ne parolados!... 1170
«Ĉar vi ne volis sonorigi kornon,
«Neniam helpon Reĝo donos al vi.
«Ne scias Karlo, li do estas prava!
«Al ili tie oni ne riproĉu!
«Baronoj noblaj, laŭ la povo rajdu;
«De nun, neniu iru malantaŭen!
«Pro Dio! Pensu nur pri du aferoj:
«Kaj doni, kaj ricevi fortajn batojn!
«Nu, ni memoru pri deviz' de Karlo!»
Je tiu vorto, Francoj ekkriadas: 1180
«Munĝojo!»--Kiu aŭdus ilin, povus
Nur pensi pri plej alta kuraĝeco!
Ho Dio! Kiel bela la rajdado!
Rapidigante marŝon per spronbatoj
Tuj ekfrapegos ili ... (Ĉu ne pravaj?),
Sed Sarazenoj pro nenio timas...
Jen Francoj, Idolanoj, brust' ĉe brusto. Aŭdu.
Interpuŝo.
99
La nevo de Marsilo, Aelroto,
Unue rajdas antaŭ la anaro.
_(Armiloj bonaj kaj ĉevalo forta)._
Li tiel ekinsultas niajn Francojn: 1190
«Perfidaj Francoj, tuj vin ni batalos!
«Perfidis, kiu devus vin defendi!
«Malsaĝa Reĝo vin ĉi-tie lasis!
«Francujo dolĉa perdos tuj la gloron,
«Kaj granda Karl' de korpo dekstran brakon!
«_Hispanaj montoj fine kvietiĝos!_»
Roland' lin aŭdas; Dio! kia bato!
Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,
Furiozege frapas l' Idolanon;
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
_Tra l' korpo puŝas sian grandan glavon_,
Distranĉas bruston, kaj disrompas ostojn, 1200
Disigas tutan spinon de la dorso;
Per hasto li forpelas la animon,
Kaj tiel li ŝanceliĝintan korpon
Faligas de ĉeval' per unu bato.
La kolo distranĉiĝas en du pecoj!
Ne lasas lin Roland', sed al li diras:
«For, malŝatinda! Karlo ne malsaĝa,
«Ĉar li neniam amis perfidaĵon!
«En Intermontoj prave li nin lasis!
«Francujo dolĉa tuj ne perdos gloron! 1210
«Frapadu, Francoj, jen komenco estas!
«Ni pravaj, malsatuloj-ĉi malpravaj!» Aŭdu.
100
Jen estas tie Duko Falsaruno.
Ĉi-tiu estas frato de Marsilo,
Kaj Estro super Dato, Abiruno;
El ĉiuj plej malnobla kaj perfida.
Tro larĝa lia frunto inter la du
Okuloj almezuras duon futon.
Je vido de mortinta nev', dolore
Li ĝemas, el amas' antaŭenkuras, 1220
Ekkrias idolanan signaldiron,
Kaj kolerege kontraŭ Francoj, diras:
«Francujo dolĉa perdos tuj honoron!»
Lin aŭdas Olivir' kun kora bato!
Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,
Kaj tuj majstrece frapas Falsarunon;
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Trapikas lin per pinto de standardo,
Faligas lin de selo unubate,
Kaj al sternita tere malsatulo 1230
Li fierege alparolas tiel:
«Malnobla! mi ne zorgas pri minacoj!
«Frapadu, Francoj, ĉar ni certe venkos!
«Munĝojo» krias li, «Deviz' de Karlo!» Aŭdu.
101
Jen estas tie Korsablino, Reĝo
De Barbarujo, malproksima lando.
Aliajn Sarazenojn li alvokas:
«En la batalo, ni ja povas venki,
«Ĉar Francoj estas nur malmultenombraj,
«Kaj ĉiuj ĉeestantoj malŝatindaj! 1240
«Neniam unu eĉ al Karl' eliros,
«Dum tiu tago, ili nepre mortos!»
Turpin' ĉefepiskop' lin aŭdas, kaj lin
Malamas _pli ol_ kiun ajn sur tero.
Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,
Kaj terurege frapas Korsablinon;
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Trapikas lian bruston per pikstango,
Kaj tiel forte, ke ŝancelas teren
La korpon mortigitan unubate! 1250
Nun al sternita tere malsatulo,
Turpin' ne povas sin deteni diri:
«Malnobla idolano, vi mensogis!
«Sinjoro Karlo ĉiam nin defendas!
«Neniam Francoj volos forkuradi!
«Anaron vian ni haltigos tie!
«Vi ankaŭ devos suferadi morton!
«Frapadu, Francoj, jes, sen interrompo!
«Jen nia komencaĵ', ni danku Dion!
«Munĝojo!» krias li, «Deviz' de venko!» Aŭdu.
102
Malprimon de Brigal' Gerin' ekfrapas.
Ne unu groŝon bona ŝild' valoras,
Ĉar disrompiĝis ĝia centra bulo
Kristala, kies peco falas teren.
Kiraso ekfendiĝas ĝis sur karno,
Jen la pikstango akra ĝin trapikas,
Jen l' Idolano teren, unubate!
Satano prenu for animon lian! Aŭdu.
103
Kaj Gerier' ekfrapas Amuraflon,
Kirason rompas, ŝildon dispecigas, 1270
En koron li enigas akran haston,
Trapikas korpon per fortega bato.
Jen mortigito teren, unubate.
Jen Olivir': «Batalo nia bela!» Aŭdu.
104
Ekfrapas Almasuron Duk' Sansuno.
Li rompas oran kaj floretan ŝildon.
Kiraso servas por nenio. Koro,
Hepato, pulmo estas distranĉitaj!
_Mortinto_ teren! (Pri li ploru aŭ ne!).
Ĉefepiskopo diras: «Jen majstraĵo!» Aŭdu.
105
Ansejs' forlasas bridon al ĉevalo,
Kaj kuras al Turgiz' de Turteluso.
Li rompas ŝildon sub orita bulo,
Kaj, sub kiras', duoblan ŝtofon fendas.
Eniĝas bona hasto tra la korpon,
Tiele, ke feraĵo ĝin trapikas!
Jen mortigito teren, unubate.
Rolando diras: «Jen kuraĝulaĵo!» Aŭdu.
106
Engelier', Burdela Gaskujano,
Per spronoj pikas, kaj forlasas bridon; 1290
Atakas Eskremizon de Valterno.
Sur lia kol' disrompas lian ŝildon,
Disŝiras mentonumon de kiraso,
Kaj frapas tra la brusto, inter ŝultroj;
Faligas lin de selo, unubate,
Kaj diras: «Ĉiuj vi al morto iros!» Aŭdu.
107
Otun' ekfrapas fremdan Esturganton
Sur ledon de antaŭa ŝildsupraĵo,
Fortranĉas ruĝajn, blankajn ornamaĵojn,
Kaj disrompinte pecojn de kiraso, 1300
Tra lian bruston puŝas fortan haston;
Faligas lin senvivan de ĉevalo,
Kaj ankaŭ diras: «Vin neniu savos!» Aŭdu.
108
Berengier' Estramarinon frapas,
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Tra lian korpon puŝas fortan haston,
Kaj lin mortigas ĉe mil Sarazenoj...
El dek du Konsilistoj, jam dek mortis,
El ili du vivantoj nur postrestas:
Ŝernublo, ankaŭ grafo Margarizo. Aŭdu.
109
Jen Margariz' tre nobla kavaliro,
Rapida, vigla, forta, bela, pikas
Per spronoj. Li atakas Oliviron;
Sub ora bulo li disrompas ŝildon,
Kaj frapas lin laŭlonge de la ripoj.
Sed Dio gardas ... bato ne efikas...
Kaj hast' tuŝetas sed ne tranĉas karnon!...
_Ne malhelpite_, Margariz' foriras;
Por voki anojn, sonorigas kornon. Aŭdu.
110
Batalo estas ĉie miriginda! 1320
Rolando graf' ne timas riski morton.
Li frapas dum en mano restas hasto.
Ĝin dek kvin batoj _rompis_ kaj frakasis!
Li elingigas bonan Durendalon,
Per spronoj pikas, kuras al Ŝernublo,
Pecigas karbunkole brilan kaskon,
Disigas same ĉapon kaj hararon,
Detranĉas la okulojn kaj vizaĝon,
Kirason blankan lerte laboritan,
Kaj tutan korpon ĝis tra la femuroj, 1330
Ĝis selo ornamita per oraĵoj;
Tra dorson de ĉevalo glavon puŝas,
Disigas spinon, malgraŭ interosto;
Faligas ambaŭ sur la densan herbon,
Kaj diras: «Vi, malnobla, eraregis!
«Al vi ne helpos Mahometo via!
«Neniam tia malsatulo venkos!» Aŭdu.
111
Rolando graf' trarajdas batalejon.
En mano, Durendalon akran, tranĉan,
Mortigan ĉie, inter Sarazenoj. 1340
Mortintoj amasiĝas sur mortintojn;
Sur teron disverŝiĝas varma sango!
Ruĝiĝas brakoj kaj kiras' de l' Estro,
Ruĝiĝas kol' kaj ŝultroj de l' ĉevalo!
Jen Oliviro ne prokrastas frapi,
Jen dek du konsilistoj laŭdindegaj,
Jen ĉiuj Francoj frapas kaj mortigas,
Jen Idolanoj svenas aŭ mortiĝas!
Ĉefepiskopo: «Brave por baronoj!
«Munĝojo!» diras li, «Deviz' de Karlo!» Aŭdu.
112
Trarajdas Oliviro batalejon,
(En mano restas nur rompaĵ' de hasto!),
Atakas Idolanon Malsarunon,
Disrompas oran kaj floretan ŝildon,
Elĵetas el la kapo du okulojn,
(Cerbaĵo defaladas sur piedojn),
Mortigas lin kun sepcent samgentulojn,
El kiuj Estorguzon kaj Turgizon.
Proksime de la man' rompiĝas hasto!
--Rolando: «Kion faras vi, kolego? 1360
«Batali per bastono vi ne povas!
«Per fer' kaj ŝtalo vi pli bone agas!
«Ĉu vi forgesis glavon Haltekleron
Je orprenilo kaj kristala bulo?
--Kaj Olivir': «Ĝin kiel elingigi?
«Ne povas mi, ĉar mi ne ĉesas frapi!» Aŭdu.
113
Eltiras Oliviro bonan glavon
Pri kiu tiom petis lin Rolando,
Kaj montras ĝin al li per nobla gesto.
Ĵustinon de Fervalo li ekfrapas,
De lia kapo faras du pecaĵojn,
Distranĉas korpon kaj kirason flavan,
Kaj selon, kie brilas or', belŝtonoj;
Samtempe spinon de ĉeval' _distranĉas_,
Kaj ekfaligas ilin ambaŭ teren.
--Rolando: «_Nun_, en vi mi vidas fraton,
«Ĉar tiaj batoj plezurigas Karlon!»
«Munĝojo!», oni krias ĉiuflanke. Aŭdu.
114
Gerino rajdas sur ĉeval' Sorelo,
Kaj Gerier', l' amik', sur Pasacervo; 1380
Forlasas bridojn kaj per spronoj pikas,
Atakas idolanon Timozelon;
Unua ŝildon, dua la kirason
Ekrompas; ambaŭ tranĉas bruston,
Faligas lin senvivan sur la kampon.
(Ĉar mi ne aŭdis, mi ne scias, kiu
El ili tiam estis pli rapida).
_Engeliero de_ Burdel' _mortigas_
Esperverinon, filon _de Borelo_,
Ĉefepiskopo same Siglorelon, 1390
Sorĉiston revenintan de Infero,
Ĉar Ĉefdiabl' lin alkondukis tien.
--Turpin': «Ĉi-tiu _estis perfidulo_!»
--Roland': «Venkita estas malnoblulo!
«Frat' Olivir' mi ŝatas tiajn batojn!» Aŭdu.
Interpuŝego.
115
Batalo de nun pligrandiĝas, Francoj
Kaj Idolanoj frapas per glavbatoj;
Atakas aŭ kontraŭbatalas ĉiuj!
Ho! Kiom da standardoj, lancoj, hastoj,
Per sango makulitaj aŭ rompitaj! 1400
Kaj kiom da bonegaj Francoj mortas,
Ne vidos plu patrinojn nek edzinojn,
Nek francanaron tie sopirantan!
Pri ili, glora Karlo ploras, ĝemas!
Por kio? Ve! Nenia helpo venos!
Ĉar Gen' al ili malutilis, kiam
En Saragus' li vendis patronomon!
De nun, li perdos membrojn, ankaŭ vivon,
En Ajks' li juĝe estos disŝirata,
Kaj kun li tridek el parencoj liaj, 1410
Al kiuj morto estos devigata! Aŭdu.
116 (??)
_Kun la korpuso, Reĝo Almariso_[5]
_Per flanka kaj mirinda trairejo,_
_Aliras Galtieron, kiu monton_
_Gvardias en hispanaj intermontoj._
_Ekdiras Galtier': «Perfida Geno_
_«Nin interŝanĝis por domaĝo nia!»_ Aŭdu.
[5] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a.
117 (??)
_Sur monton iras Reĝo Almariso;_
_Sesdek mil Idolanoj ĉeestantaj_
_Atakas forte, furioze Francojn,_
_Kolere frapas ilin, kaj mortigas_
_Aŭ forkurigas ĉiujn ilin. Pli ol_
_Aliaj, Galtiero koleregas._
_Li tiras glavon, kaj kunpremas ŝildon,_
_Antaŭan vicon malrapidirante,_
_Malbone li salutas, kaj stariĝas._ Aŭdu.
118 (??)
_Apenaŭ Galtier' ĉi-tie staras,_
_Sur ĉiujn flankojn ili lin atakas;_
_Fortegan ŝildon ili ekdisrompas,_
_Kirason blankan ŝiras, senornamas._
_Li, de kvar hastoj trapikita, resti_
_Ne povas; li kvarfoje ŝanceliĝas,_
_Kaj, vole aŭ nevole, li foriras!_
_Laŭ povo, li malsupreniras monton,_
_Kaj krias al Roland': «Baron'! Por helpo!»_[6] Aŭdu.
[6] Sekvo de tiu epizodo ĉe verso 2040.
Fulmotondro.
119
Batalo estas granda, mireginda!
Roland' kaj Olivir' fervore frapas,
Ĉefepiskop' pli ol milfoje batas,
Kaj dek du konsilistoj rapidegas,
Kaj Francoj kontraŭbatas ĉiuflanken...
Po cent kaj po mil, Idolanoj mortas.
Jes! kiu ne forkuras ne evitos
La morton! Nepre ili ĉiuj mortas.
Sed Francoj perdas la plej bonajn ilojn, 1420
_La hastojn fortajn kaj la lancojn tranĉajn,_
_Kaj la standardojn bluajn, ruĝajn, blankajn!_
_De glavoj ekrompiĝis ŝtala plato!_
_Da bravaj kavaliroj kiom mortis!_
Ne vidos ili plu parencojn, patrojn,
Nek Karlon atendantan ilin tie!...
* * * * * * *
Renverso stranga regas sur Francujo.
Jen estas fulmotondroj, turnoventoj,
Pluvegoj, kaj hajladoj eksterordaj!
Jen estas akraj, oftaj fulmotondroj!
Kaj (tio tute certa) jen tertremo!
De Sankta Miĉjo de l' danĝer' ĝis Kölno,
De Besancuno ĝis Gitsand' _haveno_,
En ĉiuj _urboj_, muroj disĵetiĝas, 1430
Je la tagmezo, mallumiĝas. Oni
Ekvidas nur se _nubo_ ekfendiĝas!
Tremegas ĉiuj kiuj vidas tion!
Kaj kelkaj diras: «Jen finiĝ' de mondo!
«Konsumo de centjaroj plenumiĝas!»
Eraro! ĉar neniel scias ili
Funebron pro la morto de Rolando! Aŭdu.
120
_Teruraj mirindaĵoj, fulmotondroj_
_Aperas antaŭsignoj en Francujo:_
_De la tagmez' ĝis horo de la Vesproj,_
_Densega, mallumega nokto regas;_
_Ne brilas suno kaj ne lumas luno._
_Je tia vido, oni nur ekpensas_
_Pri mort'; kaj tute prave, ĉar mortiĝas_
_Rolando, kondukinto de l' aliaj!..._
_Neniam egalulo Idolanojn_
_Batalis kaj Reĝlandojn almilitis!_ Aŭdu.
Daŭrigo de Interpuŝego.
121
_Grandega, terurega batalado!_
_Per tranĉaj glavoj ĉiuj Francoj frapas._
_Per sango ruĝiginte glavojn, ĉiuj_
_Ekkrias: «Je Munĝoj', devizo glora!»_
_Forkuras Sarazenoj tra kamparo._
_El batalejo Francoj sekvas ilin._
_Jes, certe, estis batalad' terura!_ Aŭdu.
122
_Malgaje kaj kolere, Idolanoj_
_Eliras el batalo kaj forkuras..._
_Sed viglaj Francoj persekutas ilin._
_Vi kredus, ke kamparo drapiriĝis;_
_Ĉar tere kuŝas multaj Sarazenoj,_
_Fervestoj helaj kaj kirasoj brilaj,_
_Rompitaj hastoj, kaj standardaj pecoj._
_En la batalo, Francoj certe venkis,_
_Sed, ve! penad' ankoraŭ pligrandiĝos!_
_Kaj Karlo iom perdos forton, gloron!_
_Francujo dolorege ekfrapiĝos!_ Aŭdu.
123
Kuraĝe kaj fervore Francoj _frapas_;
Po mil, po masoj Idolanoj mortis.
El cent mil, nun apenaŭ du mil vivas. 1440
_Ĉefepiskop'_: «Bravuloj estas niaj,
«Nenie ia _Reĝo_ havas tiajn!
«En franca Gesto estas priskribite:
--«_Estiĝas plena rajt' en Franca Tero_,
«Ke niaj estroj _havu bravajn_ anojn.»--
Tra kampo ili iras, serĉas fratojn,
Dolore, kortuŝite, ploras larmojn
Pro kora amo al parencoj. Baldaŭ
Marsil' al ili venos kun anaro! Aŭdu.
124
_Rolando estas brava kavaliro,_
_Kaj Olivir' kaj dek du konsilistoj,_
_Kaj ankaŭ Francoj estas laŭdegindaj._
_Jes, ili mortigadis Idolanojn,_
_El cent mil ne nur unu mil postvivas,_
_Kun Margarizo ... sed jen li forkuras..._
_Vi ne riproĉu lin pri tio, ĉar li_
_Sur korpo povas montri noblajn vundojn._
_Li estas trapikata de kvar batoj..._
_Al Hispanujo li returnen iras;_
_Al Reĝ' Marsilo li rakontos ĉion._ Aŭdu.
125
_Forkuris sola Reĝo Margarizo._
_Rompiĝis hasto; ŝildo, traborita,_
_Sub centr' nur almezuras duonfuton,_
_Per sang' ruĝiĝis ŝtalo de la glavo,_
_Fervesto disŝiriĝis, disrompiĝis._
_Li estas trapikita de kvar batoj,_
_Kaj brave batalinte, li revenas!_
_Ho! Kiel nobla se Kristan' li estus!_
_Al Reĝ' Marsilo li rakontas ĉion._
_Subite, antaŭ Reĝ' li genufleksas,_
_Kaj diras: «Via Reĝa Moŝto, rajdu,_
_«Vi trovos Francojn de Francujo lacajn;_
_«Ĉar ili nin frapadis kaj batadis;_
_«Iliaj hastoj estas disrompitaj,_
_«El ili pli ol la duono mortis,_
_«Kaj nunvivantoj estas nur malfortaj._
_«Ruĝiĝis la plimulto per vundsango;_
_«De nun malestas helpaj armilaĵoj,_
_«Kaj vi facile venĝos niajn. Francoj_
_«Venkeblaj estas, Via Reĝa Moŝto!»_
* * * * * * *
_Sed Francoj krias: «Olivir', Rolando,_
_«Kaj dek du konsilistoj, donu helpon!»_
_Ĉefepiskop' unua ekparolas:_
_«Dianoj! Estu viglaj kaj fieraj;_
_«Hodiaŭ vi kroniĝos per glorlaŭroj,_
_«Kaj Sankta Paradizo vin ricevos!»_
_En korkuneco kaj doloro, ili_
_Pro amikeco ploras reciproke,_
_Kompate kisas nun la alian!_
_--Rolando diras: «Vi, baronoj, rajdu_
_«Ĉar jen Marsilo kun cent mil rajdantoj!»_ Aŭdu.
Alveno de Marsilo.
126
Marsilo Reĝo trairadas valon.
Armeon multenombran li kunigis;
Korpusojn dudek dispartigis de ĝi.
Rebrilas oraj kaj belŝtonaj kaskoj,
_Pikstangoj, hastoj kaj standardoj rektaj_,
Kaj ŝildoj kaj fervestoj ornamitaj.
Sep mil trumpetoj «Por atak'» sonoras.
Tra la kamparo, kia granda bruo!
--Rolando: «Olivir', kolego, frato,
«Perfida Geno ĵuris, ke ni mortu;
«Videbla estas lia perfidaĵo;
«Imperiestro nin venĝegos al li.
«Hodiaŭ ni fortege batos; oni 1460
«Neniam vidis tian renkontiĝon!
«Ni frapu, mi per glavo Durendalo,
«Kaj vi, koleg', per via Halteklero.
«(Ni ilin tiom portis tra fremdlandoj,
«Per ili tiom venkis en bataloj!)
«Ne oni kantu pri ni malbonaĵon!» Aŭdu.
127
_Ĉar_ Francoj vidas Idolanojn tiom
Amasiĝintajn sur kamparo, ili
Alvokas Oliviron kaj Rolandon,
Kaj dek du konsilistojn por la helpo, 1470
Ĉefepiskopo diras taŭgajn vortojn:
«Sinjoroj kaj baronoj, vi ne timu;
«Je Dio! Ne forkuru, por ke pri vi
«Koruloj ne kantadu malbonaĵojn!
«Pli bone estas en batalo morti!
«Jes! Certe estas, ke ni tuj mortiĝos!
«Post tiu tago ni ne restos vivaj!
«Mi tamen povas certe diri al vi,
«Ke Sankta Paradizo vin ricevos,
«Ke morgaŭ vi sidiĝos ĉe Sanktuloj!»... 1480
Aŭdinte, Francoj viglaj kaj fieraj
_Per spronoj pikas, kaj antaŭenrajdas_,
Kaj ĉiuj ekkriegas: «Je Munĝojo!» Aŭdu.
128
_Marsilo Reĝo estas Reĝ' malbona;_
_Li diras: «Idolanoj, vi min aŭdu;_
_«Rolando grafo estas potenculo,_
_«Ni povus venki lin nur malfacile,_
_«Kaj du bataloj, ŝajne, ne sufiĉos;_
_«Trifoje ni batalos, ĉu vi volos._
_«Unue, dek korpusoj atakados,_
_«La dek aliaj restos tie kun mi._
_«Hodiaŭ Karlo iom perdos povon,_
_«Kaj vidos malgloregon de Francujo!»_
_Li donas al Grandojn' standardon oran,_
_Por ke li gvidu genton kontraŭ Francoj,_
_Kaj al li donas altestrecon reĝan._ Aŭdu.
129
_Marsilo Reĝo restis sur monteto._
_Grandojn' malsupreniras en la valon;_
_Tri oraj najloj fiksas la standardon;_
_Li laŭte krias: «Nun, baronoj, rajdu!»_
_Mil kornoj tiam hele sonoradas;_
_Kaj Francoj diras: «Patra Dio! kion_
_«Ni faros? Ve al ni! pro Grafo Geno!_
_«Ĉar certe li nin perfidege vendis,_
_«Por helpo venu dek du konsilistoj!»_
_--Ĉefepiskop' unua ekrespondas:_
_«Hodiaŭ kuraĝuloj honoriĝos;_
_«Al vi disdonos Dio kronojn, florojn,_
_«En Paradizo, inter la Gloruloj;_
_«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»_
_--Kaj Francoj diras: «Ni kuniru kune!_
_«Ni ne perfidos Dion, malgraŭ morto!»_
_Jen ili pikas per oritaj spronoj,_
_Kaj kuras al malnoblaj perfiduloj._ Aŭdu.
Dubataloj.
130
_Marsil' dividas genton en du partojn;_
_Ordonas dek korpusoj restu kun li,_
_Kaj dek aliaj rajdu por batali._
_Kaj Francoj: «Dio! Nepre ni tuj mortos!_
_«Ĉu eksaviĝos dek du konsilistoj?»_
_Ĉefepiskop' Turpin' unua diras:_
_«Vi kuraĝuloj, kiuj amas Dion,_
_«Hodiaŭ vi ricevos kronojn, florojn,_
_«Vi sidos en ĉielaj sanktaj floroj,_
_«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»_
_--Respondas Francoj: «Ni kuraĝaj estos!_
_«Al Dia Volo ni ne kontraŭstaros!_
_«Ni batalados kontraŭ malamikoj!_
_«Malmultaj estas ni, jes, sed kuraĝaj!»_
_Per spronoj ili pikas por ataki._
_Jen Francoj, Sarazenoj, brust' ĉe brusto!_ Aŭdu.
131
En Saraguso, ia Idolano
Posedas la duonon de la urbo
Li estas Klimborin', _neniel_ nobla.
De grafo Geno li ricevis ĵuron,
Pro amikeco kisis lin sur buŝo,
Al li donacis glavon, karbunkolon.
Ekdiras li: «Mi volas malhonori
«Francujon kaj de kron' senigi Karlon!» 1490
Li rajdas sur ĉevalo Barbamuŝo,
Rapida pli ol nizo aŭ hirundo;
Per spronoj pikas kaj forlasas bridon;
Engelieron de Gaskuj' atakas,
Kaj malŝatante ŝildon kaj kirason,
Trapikas lian korpon per pikstango,
Kaj tiel forte, ke ferpint' transiras,
Faligas lin senvivan unubate,
Kaj diras: «Ĉiuj estas elvenkeblaj,
«Por rompi vicojn, Idolanoj frapu!» 1500
--Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri bravulo! Aŭdu.
132
Al Oliviro, graf' Rolando diras:
«Amik', Engeliero ja mortiĝis!
«Pli brava kavaliro ne troviĝis!»
--Kaj Olivir': «Pro Dio, mi lin venĝos!»
Per oraj spronoj li ĉevalon pikas;
Li tenas sangoruĝan Haltekleron,
Atakas kuraĝege l' idolanon;
_Ĉevalon li mortigas per glavbato_,
Kaj svingas glavon... Sarazeno falas...
Demonoj prenu for animon lian! 1510
Kaj li mortigas dukon Alfainon,
Eltranĉas kapon de Eskababio,
Kaj elseligas sep Arabojn, kiuj
Neniam plu ekrajdos por batali!
--Rolando: «Jen, l' amiko ekscitiĝas,
«Kaj apud mi batalas laŭdeginde!
«Pro tiaj batoj Karlo nin pli amos!»
--Kaj, laŭte: «Nu! frapadu, kavaliroj!» Aŭdu.
133
Jen estas idolano Valdabruno,
En majstr' ordeno patro de Marsilo. 1520
Sur maro, li posedas kvarcent ŝipojn,
Maristoj rekomendas sin nur de li;
Jerusalemon li perfide prenis,
Eniris malrespekte Sliman templon,
Mortigis Patriarkon apud fontoj;
De grafo Geno li ricevis ĵuron,
Al li donacis glavon kaj mil skudojn.
Li rajdas sur ĉevalo Gramimundo,
(Ĝi estas rapidmova pli ol falko),
Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj; 1530
Sansunon gravan dukon li atakas,
Kirason rompas, ŝildon dispecigas,
Trapikas lin per pinto de standardo,
Faligas lin de selo unubate,
_Kaj diras: «Vi, malnoblaj, ĉiuj mortos,_
«Frapadu, Idolanoj, ni ja venkos!»
--Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri barono!» Aŭdu.
134
Rolando vidas, ke Sansuno mortis,
Dolore li premiĝas, (kompreneble),
Per spronoj pikas, kontraŭ Valdabruno
Sin ĵetas, frapas tiel forte kiel 1540
Li povas (per multkosta Durendalo),
Sur oran kaj belŝtonan lian kaskon;
Li tranĉas kapon, bruston kaj kirason,
Kaj ankaŭ oran kaj juvelan selon,
Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo;
Mortigas ambaŭ (lin aprobu aŭ ne).
Kaj Idolanoj: «Terurega bato!»
--Rolando diras: «Mi ja vin malamas,
Ĉar vi malsaĝaj estas, kaj malpravaj!» Aŭdu.
135
Alvenis de Afriko, afrikano, 1550
Li Malkvidido (fil' de Reĝ' Malkvido)
El oro estas lia armilaro,
Pli ol aliaj ĝi je sun' rebrilas.
Li rajdas sur ĉevalo Saltperduto,
(Rapida pli ol ĝi ne estas, certe).
_Li pikas ĝin per siaj akraj spronoj_,
Ansejson li ekfrapas sur la ŝildon,
Eltranĉas ruĝajn, bluajn ornamaĵojn,
Disŝiras la flankaĵon de kiraso,
Trapikas lian korpon per pikstango.
Ansejs' mortiĝas... li la vivon finis! 1560
Kaj Francoj: Ve, barono malfeliĉa!» Aŭdu.
136
Ĉefepiskop' Turpin' trairas ĉien.
Neniam tia pastro kantis meson,
Kaj faris tiajn mirindaĵojn. Jen li
Al l' Idolano: «Dio vin malbenu!
«Vi ĵus mortigis, kiun mi amegis!»
Li ekgalopas sur ĉevalo vigla,
Frapegas lin sur ŝildon de Toledo,
Faligas lin senvivan sur herbejon.
_--Kaj Francoj: «Brave al ĉefepiskopo!»_ Aŭdu.
137
Kaj jen Grandojno, idolano, filo 1570
De Kapuelo, reĝ' de Kapadoco.
Li rajdas sur ĉevalo Marmorio,
(Pli rapidmova ol fluganta birdo),
Forlasas bridon kaj per spronoj pikas,
Gerinon furioze ekatakas,
_Mirindan_ baton frapas, ŝildon rompas,
Sambate _tutan_ la kirason ŝiras,
Kaj lin trapikas per standardo blua,
Lin faligante apud alta ŝtono.
Kaj li mortigas ankaŭ Gerieron, 1580
Berengieron, Gion, Antonion;
Ekfrapas gravan dukon Aŭstorion,
De Rono _kaj Valenco estron_, kaj lin
Mortigas. Idolanoj ĝojegadas;
Sed Francoj: «Granda nia defalaĵo!» Aŭdu.
138
Rolando tenas sangoruĝan glavon,
_Ĝin suprenlevas, ĉiuflanken montras._
Sed, ĉar li aŭdis Francojn ploregantajn,
Premiĝas pro doloro lia koro.
Li diras al Grandojno: «Dio venĝu!
«Vi kare pagos kiun vi mortigis!» 1590
Per spronoj pikas kaj antaŭenkuras.
Jen ambaŭ ĉeestantaj por duelo. Aŭdu.
139
Grandojno estas saĝa kaj kuraĝa,
Kaj maltimema en batalo. Jen li
Tra vojo renkontiĝas kun Rolando;
Neniam lin vidinte, li lin konas
Pro lia fiereco, korpbeleco,
Kaj pro rigard' kaj nobla eksteraĵo.
_Li vidas sangoruĝan Durendalon_,
Ne povas sin deteni ektimegi,
Kaj volus kuri for. Sed li ne povas. 1600
Roland' atakas tiel forte, ke li
Ekrompas kaskon ĝis nazŝirmileto,
Disrompas nazon, buŝon kaj makzelon,
Kaj tutan korpon, kaj kirason retan,
El ora selo du arĝentajn pletojn,
Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo;
Kaj li mortigas ambaŭ senespere....
Dolorokrias la Hispanujanoj;
--Kaj Francoj: «Nia estro brave frapas!» Aŭdu.
Batala kampo.
140
Mirinda la batalo kaj rapida. 1610
Varmege, kolerege Francoj frapas,
Eltranĉas manradikojn, ripojn, spinojn,
Vestaĵojn ĝis la karno sangoruĝa!
_Ho Dio! Kiom da tranĉitaj kapoj!_
_Kaj kiom da kirasoj disŝiritaj!_
Sur verdan herbon sango defluadas!
_--Kaj Idolanoj: «Ni ne povas resti!_
«Ho Tero Granda! Maho vin malbenu!
«Ĉar viaj filoj estas plej kuraĝaj!»
--Kaj ĉiuj ekkriadas: «Ho, Marsilo,
«Ekrajdu, Reĝo, ni bezonas helpon!» Aŭdu.
141
Mirinda kaj grandega batalado! 1620
Per ŝtalaj hastoj Francoj ekfrapegas!
Vi povus vidi multojn suferantajn,
Vunditajn, sangadantajn kaj mortintajn,
Sur ĉiuj flankoj, unu sur l' alia!
_Kaj kiom da ĉevaloj tra kamparo_
_Kun bridoj ellasitaj antaŭ brusto!_
Nun Idolanoj plu ne povas resti,
Kaj vole aŭ nevole forkuradas.
Sed Francoj varme persekutas ilin;
_Ĝis ĉe Marsilo ilin mortigadas!_ Aŭdu.
142
_Rolando frapas forte, kuraĝege;_
_Ne haltas nek ripozas lia gento,_
_Ĉar Francoj rapidrajdas sur ĉevaloj,_
_Galope, trote, sekvas Idolanojn_
_Per sango ruĝiĝintaj ĝis la zono,_
_Ĉar glavoj malrektiĝis aŭ rompiĝis,_
_Armiloj nun malestas por sin gardi!_
_Sed ili memoriĝas pri trumpetoj,_
_Pri kornoj, kaj pli fortaj refariĝas_
_--Jen Idolanoj: «Ni malprave venis_
_«En intermontojn por domaĝo nia!»_
_Kaj turniĝante, ili forkuradas..._
_Frapegas ilin Francoj. De mortintoj_
_Puŝado iras ĝis la Reĝ' Marsilo!_ Aŭdu.
143
Vidinte tian mortiĝadon, Reĝo
Ordonas sonorigi ĉiujn kornojn.
Li mem ekrajdas kun anaro tuta. 1630
Abismo, Sarazen', unue rajdas;
Pli perfidulo ol li ne troviĝas
Nek pli krimulo. Li neniel kredas
En Dio, fil' de Sankta Manjo. Nigra
Li estas, kiel peĉ' fluidiĝinta;
Perfidon _kaj mensogon_ li preferas
Pli ol riĉaĵojn de Galico; kaj lin
Neniu iam vidis ridi, ŝerci!
Li estas kuraĝega kaj bravega;
Pro tio amas lin Marsil' perfida. 1640
Li portas standarddrakon, kunvensignon.
Ĉefepiskopo lin ne povus ami,
Ĉar lin vidinte, li lin volas frapi.
En sia koro li kviete pensas:
«Ĉi-tiu al mi ŝajnas herezulo!
«Mi ŝatas nek timulojn nek timecon,
«Mi mortu, se mi mem lin ne mortigos!» Aŭdu.
Daŭrigo de batalego.
144
Ĉefepiskop' atakas. Li rajdadas
Sur la ĉeval' prenita jam al Reĝo
Grosajo, mortigita en Danujo. 1650
Ĉevalo estas vigla kaj rapida;
Al ĝi piedoj belaj, kruroj plataj,
Femur' mallonga kaj postaĵo larĝa,
Riparo longa kaj dorsspino alta,
_Belforma ĝia kol', de kap' ĝis brusto_,
Kaj vosto blanka, kolhararo flava,
Orel' malgranda kaj brunruĝa kapo.
Nenia besto kun ĝi komparebla.
Ĉefepiskopo ĝin per spronoj pikas,
_Forlasas oran bridon kaj gvidilojn_.
Bravege li alkuras al Abismo;
Ekfrapas sur la miregindan ŝildon 1660
Brilantan per belŝtonoj, ametistoj,
Topazoj, karbunkoloj kaj kristaloj,
Donacon de Emir' Galafr', al kiu
El Valmetaso ĝin Diablo donis.
Turpin' ĝin frapas (post fortega bato
Ne unu groŝon plu valoras ŝildo);
Li tranĉas korpon, transpuŝante lancon,
Kaj teren faligante lin senvivan,
_Li krias: «Je Munĝoj', deviz' de Karlo!»_
--Kaj Francoj: «Jen bravulo, la bastono
«Ĉefepiskopa estas bontenita, 1670
«_Al Karlo donu Dio multon tiajn!_» Aŭdu.
145
Rolando graf' alvokas Oliviron:
«Sinjor' amiko, ĉu ne pensas vi, ke
«Ĉefepiskopo estas vera majstro!
«Pli nobla ol li ne troviĝas, tiom
«Li frapas per pikstango kaj per hasto!»
--Kaj Olivir': «Ni iru helpi al li!»
Jen tiam Francoj ree bataladas;
Fortega estas bata interpuŝo!
Kristanoj dolorege suferadas! Aŭdu.
146
_Armilojn perdis Francoj de Francujo;_
_Sed restas tricent tranĉaj glavoj; ili_
_Ankoraŭ povas frapi brilajn kaskojn._
_Ho Dio! Kiom da rompitaj kapoj,_
_Kirasoj, kaj fervestoj, kaj piedoj,_
_Kaj pugnoj, kaj vizaĝoj disŝiritaj!_
_--Jen Idolanoj: «Francoj nin difektas,_
_«Kontraŭstaranto nur prokrastas morton!_
_Aliras ili rekte al Marsilo,_
_Kaj diras: «Bona Reĝa Moŝto, helpu!»_
_Marsilo aŭdas ilin kaj respondas:_
_«Ho Granda Tero! Maho vin detruu,_
_«Ĉar via gento venkis mian genton,_
_«Preninte tiel multajn urbojn, kiujn_
_«Hodiaŭ tenas blankabarba Karlo!_
_«Akiris li Kalabron, Pujlon, Romon,_
_«Kostentinnoblon kaj Saksujon fortan!_
_«Mi mortu pli ol kuri for de Francoj!..._
_«Ne pripensante vian savon, frapu;_
_«Ni venkos Karlon se Rolando mortis;_
_«Sed, se li vivas, estos ni venkitaj!»_ Aŭdu.
147
_Perfidaj Sarazenoj, per pikstangoj_
_Frapegas ŝildojn, rebrilantajn kaskojn._
_Nur feran, ŝtalan bruon oni aŭdas;_
_Fajreroj elflugadas ĝis ĉielo!_
_Jen cerboj, sango, kvazaŭ per riveroj!_
_Roland' en sia koro ekpremiĝas_
_Vidante morti tiom da bravuloj;_
_Sed ĉar li memoriĝas pri Francujo,_
_Pri sia Onklo, bona Reĝo Karlo,_
_Li, vole aŭ nevole, elreviĝas._ Aŭdu.
148
_Rolando kuras en la interpuŝo._
_Kaj tie li ne ĉesas batalegi._
_Li tenas Durendalon, eltiritan_
_El ingo, rompas kaskojn kaj kirasojn,_
_Distranĉas korpojn, manradikojn, kapojn,_
_Mortigas Idolanojn, kiuj falas_
_Po centoj, ĉiuj sin juĝinte bravaj!_ Aŭdu.
149
_Jen aliflanke staras Oliviro;_
_Por atakado li antaŭenkuras,_
_El ingo tiras karan Haltekleron,_
_(Krom Durendal' ne estas pli efika)._
_Ĝin tenas grafo; li varmege frapas;_
_Je ruĝa sang' kovriĝis liaj brakoj._
_--Rolando diras: «Dio! Jen bravulo!_
_«He! Nobla grafo, tiel prava, brava!_
_«Hodiaŭ nia amikec' finiĝos!_
_«Disiĝo dolorega ekfariĝos!_
_«Imperiestro nin plu ne revidos!_
_«Neniam estos en Francujo dolĉa_
_«Doloro tia! Kaj nenia Franco_
_«Por ni preĝados plu en monaĥejoj!_
_«Animoj niaj estos en ĉielo!»_
_Aŭdinte, Olivir' per spronoj pikas,_
_Aliras al Roland' tra interpuŝo:_
_«Ĉi-tien venu, diras ambaŭ, Dio_
_«Permesu, ni ne mortu, se ne kune!»_ Aŭdu.
150
Ho! vidu Oliviron kaj Rolandon 1680
Batadi per tranĉrando de glavegoj!
Ĉefepiskopo frapas per pikstango.
La kvanton da mortintoj oni scias:
Ilia nombro estas sur nomaroj;
Sur Gesto enskribiĝis pli ol kvar mil.
Jam kvar unuaj puŝoj bonsukcesis,
Sed kvina terurege malprosperas!
Mortiĝis tiam ĉiuj francaj estroj,
Krom sesdek, kiujn Dio gardis; antaŭ
Ol morti, ili bondefendos vivon! Aŭdu.
Sonora korno.
151
Rolando vidas francan defalaĵon!
Li diras al kolego Oliviro:
«Sinjor' amik', vin benu Dio! Vidu
«Falintajn teren ĉiujn kuraĝulojn!
«Ni ploru pri Francujo dolĉa, bela,
«De nun vidvinigita je bravuloj!
«Ho! Reĝ' amiko, se nur vi ĉeestus!
«Ho! Frato Oliviro! Kion fari
«Por sendi al li pri novaĵoj niaj?»
--Kaj Olivir': «Mi tion ĉi ne scias! 1700
«Sed mort' pli bona ol malhonoriĝo!» Aŭdu.
152
Rolando: «Mi tuj sonorigos kornon,
«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,
«Kaj kun li Francoj, ja, returnen, iros!»
--Sed Olivir': «Hontiga tio estus!
«Kaj hont' al tuta via parencaro
«Malhonorigus ĝin dum tuta vivo!
«Pli frue mi konsilis vin, nenion
«Vi faris; sed nun, mi vin ne aprobas,
«Ĉar sonorigi nun ne estus brave! 1710
«Rigardu viajn brakojn sangoruĝajn!»
--Rolando: «Jes! fervore mi batalis!» Aŭdu.
153
Rolando diras: «Varma batalego!
«Mi sonorigos kornon, Karl' ĝin aŭdos!»
--Sed Olivir': «Ne estus kuraĝaĵo!
«Ve! kiam mi konsilis, vi ne volis!
«Se Karl' ĉi-tie estus ĉeestinta,
«Nun ni ne estus tiel domaĝitaj!
«Al ili tie oni ne riproĉu!»
«Pro mia barb', rediras Oliviro,
«Se mi fratinon, belan Aldon vidos, 1720
«En ŝiajn brakojn _vi_ neniam iros!» Aŭdu.
154
Rolando: «Kial pri mi vi koleras?»
--Kaj Oliviro: «Vi mem estas kulpa;
«Kuraĝo saĝa pelas malprudenton;
«Deteno pli valoras ol kolero;
«Pro via malsingardo Francoj mortis!
«Neniam Karl' de ni ricevos servon!
«Neniel vi min kredis! Reĝo estus
«Estinta kun ni, kaj ni... elvenkintoj,
«Kaj Reĝ' Marsil' kaptita, mortigita! 1730
«Braveco via ĵus malhelpis al ni!
«Vi mem ne helpos plu al Karlo glora,
«(Plej glora kiel eble ĝis finjuĝo)
«Francuj' malhonoriĝos, vi mortiĝos,
«Tuj nia nobla amikec' finiĝos!
«Ni estos dolorege disigitaj!»
_Jen ili ploras unu pri l' alia!_ Aŭdu.
155
Ĉefepiskopo aŭdas inter ili
Disputon; li per oraj spronoj pikas,
Alproksimiĝas ilin por riproĉi.
«Rolando kaj vi Oliviro, mi vin 1740
«Petegas, tiel vi ne _ekscitiĝu!_
«_Sed vidu Francojn nepre mortiĝontajn!_
«Sonora korn' nin ne sendanĝerigos,
«_Ĉar Karlo tro forestas, tro prokrastos!_
«Pli bone tamen estas sonorigi,
«Ĉar alveninte, Reĝ' nin venĝi povos,
«Kaj Idolanoj ne foriros ĝoje!
«Piedirante de ĉevaloj, Francoj
«Nin trovos mortigitajn, disŝiritajn,
«_Kunigos niajn brustojn, niajn kapojn,_
«Nin mortdrapiros sur portilaj bestoj,
«Plorados pro doloro kaj kompato,
«Nin enterigos en preĝejajn sojlojn;... 1750
«Nin ne manĝados lupoj, aproj, hundoj!»
--Roland': «Sinjor', vi estas tute prava!» Aŭdu.
156
_«Roland' amiko, sonorigu kornon,_
_«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,_
_«Mirinda anareg' returnen iros:_
_«Ĝi trovos nin mortintajn, disŝirintajn;_
_«Sed Francoj povos venĝi mortigitojn_
_«De Hispananoj en la batalado!_
_«Forportos ili kune niajn korpojn;_
_«Ne manĝos ilin hundoj, lupoj, aproj!»_
_--Roland': «Jen estas, ja, parolo prava!»_ Aŭdu.
Franca anaro.
157
Rolando prenas sian Olifanton
Al buŝo, kaj fortege sonorigas.
Tra altaj montoj flugas sonorado;
Je tridek mejloj oni ĝin aŭdadas.
Ĝin aŭdas Karlo kaj anaro tuta.
Kaj Reĝo: «Jen batalas niaj anoj!»
--Sed Geno: «Se alia tion estus
«Dirinta, oni kredus, li mensogis!» Aŭdu.
158
Rolando graf', dolore, malfacile
Kaj pene sonorigas Olifanton;
El lia buŝo ŝprucas ruĝa sango,
Tempio ekfendiĝas, sed el korno
Trairas sonorado malproksimen...
Ĝin aŭdas Karlo intermontiranta,
Naimo aŭdas, Francoj aŭskultadas;
--Kaj Reĝ': «Mi aŭdas vokon de Rolando!
«Ne sonorigus li, se ne batalus!»
--Sed Geno: «Ne, ne estas eĉ batalo! 1770
«Grandaĝa estas _vi_ kaj heleblanka
«Kaj viaj vortoj indaj je infano!
«Vi konas memestimon de Rolando,
«_Li, forta, brava, granda kaj mirinda_;
«Plej strange estas, ke Di' lin toleru!
«Li prenis Noplon sen ordono via!
«Ĉar, post forir' de urbo, Sarazenoj
«Rolandon la bravulon ekbatalis,
«_Per Durendalo li mortigis ilin_,
«Lavigis kvazaŭ per riveroj sangon
«Sur tero por forigi eĉ postsignojn.
«Nur pro leporo li sonorigadus! 1780
«Kun konsilistoj eble li ŝercadas!
«Neniu, ja, kuraĝus lin ataki!
«Rajdadu, Via Reĝa Moŝto, kial
«Nun halti, malproksime de Francujo?» Aŭdu.
159
Rolando graf' kun buŝo sangadanta,
Tempio sur la frunto ekfendita,
Dolore, pene, prenas Olifanton.
Ĝin aŭdas Karlo, ĝin aŭskultas Francoj!
--Kaj Reĝo: «Tiu korno longspiradas!»
--Naimo: «_Tie, ja, Roland'_ suferas! 1790
«Li bataladas ... tio certa ... jes, lin
«Perfidis tiu ĉi hipokritulo!...
«Armilojn prenu, kriu kunvenvorton,
«Kaj helpu al nobela via gento!
«Vi aŭdis ja ĝemadon de Rolando!» Aŭdu.
160
Ordonas Karlo sonorigi kornojn.
Malsupreniris Francoj, kaj sin armas
Per kaskoj kaj kirasoj, oraj glavoj,
Kaj belaj ŝildoj, grandaj, fortaj hastoj,
Kaj per standardoj blankaj, ruĝaj, bluaj. 1800
Ekrajdas ĉiuj estroj de anaro,
Per spronoj pikas; dum intermontiro,
Diradas ĉiuj unu al l' alia:
«Se ni alvenos al Rolando viva
«Kun li mirindajn batojn ni frapados!»
Por kio servas?... Ili tro prokrastis!... Aŭdu.
Unua puno al Geno.
161
Foriĝis noktmallumo, nun tagiĝas.
Je suno armilaĵoj rebrilegas,
Kaj kaskoj kaj fervestoj ekfajriĝas,
Kaj ankaŭ brilas flordesegnaj ŝildoj, 1810
Kaj ankaŭ hastoj kaj standardoj oraj.
Imperiestro rajdas kolerege;
Malĝojas, korpremiĝas ĉiuj Francoj,
Jen ĉiuj varme, dolorege ploras!
Jen ĉiuj _mult_timegas pri Rolando!
* * * * * * *
Nun Reĝo ekkaptigas grafon Genon,
Fordonas lin al kuirejservistoj,
Kaj diras al Besgun' ilia estro:
«Vi zorge gardu tiun perfidulon,
«Ĉar li perfidis tutan mian genton!» 1820
Besgun' ekkaptas Genon, kontraŭmetas
Al li cent malhumanajn kuiristojn.
Eltiras ili barbon kaj lipharojn,
Kvarfoje ĉiu batas lin per pugno,
Frapegas lin per vergoj kaj bastono,
Ŝnuregon volvas ĉirkaŭ lia kolo,
Lin ligas per katenoj kvazaŭ urson;
Lin hontan metas sur portilan bruton.
Lin ili gardos ĝis redon' al Karlo. Aŭdu.
Reiro de Karlo.
162
Mallumaj, longaj, altaj estas montoj! 1830
Profundaj valoj! fortaj akvofaloj!
Antaŭe, malantaŭe sonoradas
Ripetas kornoj Olifantan vokon.
Imperiestro rajdas kolerege,
Kun furiozaj kaj malĝojaj Francoj;
Kaj ĉiuj senescepte ploras, ĝemas,
Al Dio preĝas por Roland', ĝis kiam
Alvenos ili sur batalan kampon,
Kaj kun Rolando fierege frapos...
Por kio servas tio?... Por nenio! 1840
Ĉar ili ne alvenos ĝustatempe! Aŭdu.
163
_Nun Reĝo Karlo_ kolerege rajdas.
Ho! kiel blanka barbo sur kiraso!
Baronoj de Francuj' per spronoj pikas,
Kaj ĉiuj malĝojegas kaj bedaŭras
Ne esti ĉe Rolando, l' Estro, kiu
Batalas nun hispanajn Sarazenojn!
Se estos li vundita, ĉiuj mortos!
Kun li nur sesdek restas! jes, sed kiaj?
Neniam Reĝ' aŭ Estro havis tiajn! Aŭdu.
164
_Tra longaj intermontoj Karlo rajdas,_
_Dolore kaj kolere premegita!_
_Li diras: «Sankta Manjo, helpu al ni!_
_«Per Geno, mi en malĝojegon falis!_
_«Malnova historio diras jenajn:_
_«De Gen' prapatroj estis perfiduloj;_
_«Je perfidaĵoj ili nur kutimis._
_«En Roma Kapitol' eĉ ili kaŭzis_
_«Mortigon de Cesaro grandaĝulo!_
_«Sed ili terurege estingiĝis!_
_«Dolore ili mortis per fajrpuno._
_«El sang' ilia estas vere Geno._
_«Mortigis li Rolandon, mian genton,_
_«De mia kapo li fortiras kronon!_
_«Ne restas defendonto por Francujo!»_
_Li ploras, tiras sian blankan barbon._
_«Ve! diras Francoj, malfeliĉo sur nin!»_
_Spronpikas ili; dum intermontiro_
_Neniu de ĉeval' retiras bridon._
_Sed antaŭ ol alvenos Francoj tien,_
_Rolando estos akirinta venkon,_
_Marsilon, lian genton elvenkinte._ Aŭdu.
Malvenkego.
165
Roland' sur montojn, stepojn, trarigardas
Mortintajn Francojn! Kiom kuŝas tie!
Pri ili grandanime li ploradas:
«Baronoj noblaj, Dio al vi estu
«Favora, kaj en Paradizon metu
«Animojn viajn, inter sanktajn florojn!
«Pli bonajn ol vi, mi neniam vidis;
«Ĉar vi utilis al mi ĉiam, ĉiel,
«Por almiliti tiom al la Reĝo!
«Ve! Li malprave vin alprenis al si! 1860
«Ho, Franca Tero, dolĉa lando! Vi nun
«_Je la plej bonaj estroj_ vidviniĝas!
«Baronoj, mi vin vidas morti por mi!
«Ve! mi ne povas vin defendi, savi!
«Ho! helpu al mi Dio, Li Memvero!
«Mi restos kun vi, Oliviro, Frato!
«Doloro (se ne malamika bato,)
«Mortigos min! Ni iru rebatali!» Aŭdu.
166
_Roland' sur montojn, valojn, trarigardas._
_Vidinte Idolanojn tiel multajn,_
_Al Oliviro noble li parolas:_
_«Belfrato, ni kun Francoj devas tie_
_«Mortiĝi!» Tiam Graf' Roland' paliĝas,_
_Kvarfoje laŭte krias: «Je Munĝojo!»_
_Per korno sonorigas: «Por atako:»_
_Per spronoj forte pikas Vejlantifon._
_Li tuj ekfrapos per tranĉega glavo._ Aŭdu.
167
Roland' revenas sur batalan kampon;
Per Durendalo li kuraĝe frapas. 1870
Distranĉas li Faldrunon de la Pujlo,
Kaj dudek kvar plej glorajn Idolanojn.
Neniam estos tia batalanto!
Kiele cervoj saltas antaŭ hundoj
Tiele Idolanoj kuras de li.
Ĉefepiskopo diras: «Mirindaĵo!
«Ĉi-tio estas inda je bravulo
«Bonarmiĝinta kaj rajdanta noble!
«Li estu en batal' fiera, forta;
«Alie, ja, nenion li valoras; 1880
«Fariĝu li monaĥ' en monaĥejo,
«Pro niaj pekoj ĉiam li preĝadu!»
--Rolando diras: «Frapu; ne indulgu!»
Aŭdinte tion, Francoj rebatalas.
Kristanoj multe domaĝiĝis tie! Aŭdu.
168
Nenian savon atendante, viro
Kuraĝe sin defendas en batalo.
Pro tio, Francoj fieriĝas kvazaŭ
Leonoj. Jen Marsil' je nobla ŝajno!
Li rajdas sur ĉevalo Gainuno, 1890
_(Ĝi estas rapidmova pli ol falko)_,
Per spronoj pikas kaj Bevunon frapas,
(Ĉi estas Estr' de Belno kaj Diguno).
Li ŝildon rompas kaj kirason ŝiras,
_Majstrece_ lin senvivan ĵetas teren;
Ivonon, Ivorion kaj Girardon
De Rusiluno ankaŭ li mortigas.
Ne malproksime estas Graf' Rolando;
Li tiam diras: «Dio vin malbenu!
«Ĉar vi malrajte mortigadis miajn
«Amikojn, tuj per bato vi elpagos; 1900
«Kun mia glavo vi ekkonatiĝos!»
Li kuraĝege ekatakas Reĝon,
Distranĉas lian dekstran manradikon,
Distranĉas ankaŭ kapon de la blonda
Ĵurfalo, propra filo de Marsilo.
Kaj Idolanoj: «Helpu al ni, Maho!
«Ho! Dioj niaj! Venĝu nin al Karlo!
«Li lasis ĉe ni tiajn anojn, kiuj,
«Eĉ antaŭ morto, kampon ne fordonos!»
Kaj ankaŭ diras: «He! Ni kuru for!» Jen 1910
Forkuras cent mil viroj... kiu povus
Haltigi ilin?... Ili ne revenos...
169
_Marsil' seniĝis je la dekstra mano._
_Li tiam teren ĵetas sian ŝildon,_
_Per akraj spronoj li ĉevalon pikas,_
_Forlasas bridon, kaj al Hispanujo_
_Forkuras kun dudek mil Idolanoj_
_Vunditaj; ili ĉiuj diras unu_
_Al la alia: «Nev' de Karlo venkis!»_ Aŭdu.
170
Por kio servas? Jes, Marsil' forkuras;
Sed restas lia onklo, _la Kalifo_.
Li, Estro de Kartaĝ', Alfern', Garmajo,
Etiopujo malbenita tero,
Kaj ankaŭ Estro de la nigra gento
Je naz' dikega kaj orelo larĝa.
Jes! pli ol kvindek mil el ili, tie
Rajdadas fierege, kolerege, 1920
Kaj krias idolanan kunvenvorton.
--Rolando diras: «Tuj ni oferiĝos!
«Mi scias... ni ne longe plu vivados...
«Malben' al _kiu_ vivon ne pagigos
«Karege!... Estroj, frapu per la glavoj,
«Defendu viajn morton, vivon, por ke
«Ne estu honto al Francujo dolĉa.
«Se Karlo venos sur la batalejon,
«Se vidos li mortintajn Sarazenojn,
«Po unu el la niaj ... dek kvin ilin, 1930
«Imperiestro povos nin nur beni!» Aŭdu.
Morto de Oliviro.
171
Rolando vidas malbenitan genton,
Pli nigran ol la inko, kaj montrantan
Blankaĵon ian nur sur la dentaro.
Li tiam diras: «Mi ja estas certa,
«Kaj vidas mi, ke ni hodiaŭ mortos!
«Refrapu, Francoj, mi frapegas ree!»
--Kaj Olivir': «Malben' al prokrastantoj!»
Jen Francoj interĵetas sin antaŭen. Aŭdu.
172
Je vido de malmulto da Francaro 1940
Hispanoj kuraĝigas sin, ĝojegas,
Kaj diras: «Karlo estas malpravega!»
_Kalifo_ rajdas sur ĉeval' flavruĝa;
Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj.
El malantaŭe, mezen de la dorso,
Li frapas Oliviron, rompas blankan
Kirason, kaj trans korpon puŝas haston.
Li diras: «Por vi, jen mortiga bato!
«Malprava Karlo lasis vin ĉi-tie;
«Li malutilis al vi, sed li pentos, 1950
«Ĉar mi la miajn plene venĝis al vi!» Aŭdu.
173
Eksentas Olivir', ke vundo estas
Mortiga; _li sin venĝi ne prokrastas_;
Per hela ŝtala Haltekler', kalifon
Li frapas sur la oran pintan kaskon;
El ĝi dissemas _ŝtonojn_ kaj kristalojn,
Distranĉas kapon ĝis la dentoj; glavon
Svinginte, li faligas lin senvivan,
Kaj diras: «Idolan' al vi malbeno!
«Eblege Karlo iomete perdis,
«Sed al l' edzino, al virino ia, 1960
«En via lando, vi ne fanfaronos,
«Ke vi al _Karlo_ prenis _eĉ_ moneron,
«Aŭ lin senigis je mi aŭ alia!»
--Kaj ankaŭ diras li: «Rolando, helpu!» Aŭdu.
174
Eksentas Olivir', ke vundo estas
Mortiga; li ne haltas por venĝado.
_Per Haltekler', li forte bataladas_,
En la amaso li kuraĝe frapas,
Distranĉas bulajn ŝildojn, kaj pikstangojn,
Piedojn, manojn, _ŝultrojn_ kaj brustkestoj.
Lin kiu vidus Sarazenojn tranĉi, 1970
Mortinton sur mortinton ĵeti _teren_,
Nur povus pensi pri kuraĝo vera!
Li memoriĝas pri deviz' de Karlo:
«Munĝojo!» krias li per forta voĉo;
Rolandon, fraton kaj amikon vokas:
«Kolego, venu pli proksimen je mi!
«Hodiaŭ dolorege ni disiĝos!»
_Kaj ambaŭ ploras unu pri l' alia!_ Aŭdu.
175
Roland' rigardas Oliviron, kies
Vizaĝ' paliĝis kaj senkoloriĝis;
Elfluas _el la_ brusto ruĝa sango 1980
Falanta teren kvazaŭ per riveroj!
Rolando diras: «Dio! Kion fari!
«Amiko! Ve, pri via grandanimo!
«Neniam estos iu samvalora!
«Francujo dolĉa! Vi tuj vidviniĝos
«Je kuraĝuloj, kaj vi honte _falos!_
«Imperiestro grande domaĝiĝos!»
Rolando tiam svenas sur ĉevalo! Aŭdu.
176
Rolando tie svenas sur ĉevalo,
Kaj Olivir' sangadas el la vundo 1990
Mortiga, ĝis vidado konfuziĝas;
Proksime, malproksime, li ne povas
Plu eldistingi _kiun ajn_ vivantan.
Jen, kun Rolando li ekrenkontiĝas.
Li frapas oran kaj juvelan kaskon,
Kaj ĝin distranĉas ĝis la nazŝirmilo.
Feliĉe, glavo ne eniras kapon.
Roland' je tiu bato, lin rigardas,
Kaj dolĉe, kvietege, al li diras:
«Amik', ĉu vi intence faris tion? 2000
«Roland' mi _estas_, kaj vin mi amegas.
«Vi ne elvokis min al dubatalo!»
--Kaj Olivir': «Mi aŭdas, sed ne vidas
«Vin parolantan! Dio vin rigardu!
«Mi frapis vin! Pardonu tion al mi!»
--Roland': «Negrava bato! jes, mi al vi
«Pardonas nun, kaj antaŭ Dio ankaŭ!»
Salutas ambaŭ unu la alian;
Kun tia amo ili sin disigas. Aŭdu.
177
Eksentas Olivir' ke mort' lin premas; 2010
Okuloj vidturniĝas en la kapo!
Li plu ne aŭdas kaj li plu ne vidas!
Li piediras, kaj kuŝiĝas teren,
Kaj laŭte petas pri pardon' de pekoj,
Manplektas al ĉiel', al Dio preĝas,
Por ke li donu al li Paradizon,
Li benu Karlon kaj Francujon dolĉan,
Rolandon karan al li pli ol ĉiujn...
Sed haltas koro, kaj kliniĝas kapo;
Li falas teren tute sterniĝinta... 2020
Jen grafo mortis!... Jen finiĝis ĉio!...
Rolando ploras kaj sopiras pri li!
Pli plendan homon vi neniam vidos! Aŭdu.
178
Rolando, _kiam li_ amikon _vidas_
Senvivan, kun vizaĝ' _al Oriento,_
_Ne povas sin deteni je plorado_
_Kaj ĝemo_; dolĉe li sopiras pri li:
«Amiko, ve, pro via kuraĝeco!
«Ni jarojn, tagojn, kune kunvivadis!
«Ne malutilis unu al l' alia!
«Vi mortis!... Mi dolore vin postvivas!» 2030
Je tiuj vortoj, la markizo svenas
Sur la ĉeval' nomata Vejlantifo;
Sed oraj piedingoj lin subtenas,
Kaj ĉiuflanken li ne povas fali. Aŭdu.
179
Sed jen, apenaŭ li rekonsciiĝis
El sveno, maldolĉege li revivas,
Ĉar li ekvidas grandan malfeliĉon!
Li perdis ĉiujn Francojn, mortiĝintajn
Krom du: Ĉefepiskop' kaj Galtiero
De Humo. Ĉi malsupreniris monton[7] 2040
Sur kiu li Hispanojn bataladis.
Anaro mortis, Idolanoj venkis;
Li vole aŭ nevole reen venis,
_Kaj_ krias al Roland': «Sinjoro nobla!
«Ĝentila! Kie estas vi, bravulo?
«Vi ĉeestante, mi neniam timis;
«Mi Galtier' akiris Maelguton,
«Mi nevo de grandaĝa blanka Druo,
«Mi kunhelpint' al viaj heroaĵoj,
«_Mi bataladis Sarazenojn tiel_,
«Ke hasto ekrompiĝis, ankaŭ ŝildo 2050
«Peciĝis kaj kiraso disŝiriĝis!
«Vundita _estas_ mi per lancoj, mi tuj
«Mortiĝos, sed terure vendis vivon!»
Je tiu vort' Rolando lin _rekonis_,
Per spronoj pikas kaj galopas al li. Aŭdu.
[7] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a kaj post verso 1411.
180
Rolando diras: «_Nobla Galtiero,_
_«Vi bataladis idolanan genton,_
_«Sed ĉar vi estas brava kaj kuraĝa,_
_«Mil anojn el plej bonaj vi alprenis;_
_«Redonu ilin al mi; ili estis_
_«La miaj, kaj nun mi bezonas ilin!»_
_--Sed Galtier': «Vi plu ne vidos ilin_
_«Lasintajn sur terura kampo, kie_
_«Ni trovis tiel multajn Sarazenojn,_
_«Erminojn, Turkojn, Gajojn, Kanananojn,_
_«Kaj bravajn Balisanojn sur arabaj_
_«Ĉevaloj rapidmovaj rajdadantajn!_
_«Ni bataladis tiel, ke pri tio_
_«Nenia idolano fanfaronos;_
_«Sesdek mil mortis; ili kuŝas tere..._
_«Ha! ni nin venĝis per tranĉegaj glavoj!_
_«Sed, ve, ni perdis ĉiujn niajn Francojn!_
_«Kiraso mia disrompiĝis! Vundoj_
_«De brusto kaj de ventro ruĝan sangon_
_«Ŝprucigas el mi kvazaŭ per riveroj!_
_«Jen tuta mia korpo malfortiĝas!_
_«Mi vere sentas, ke mi tuj mortiĝos!..._
_«Mi estas via, ĉar vi estas l' Estro..._
_«Se mi forkuris, min vi ne mallaŭdu!»_
_--Rolando diras: «Tion mi ne faros!_
_«Sed al mi helpu, tiel longe kiel_
_«Vi vivas!» Li kolere ŝvitas, ĝemas,_
_Eltranĉas de si veŝtopecon; per ĝi_
_Al Galtiero li bandaĝas bruston._ Aŭdu.
181
Rolando dolorege koleradas,
Kaj forte frapas en interpuŝego.
Hispanojn dudek kvin li mem mortigas;
Ses, Galtiero; kvin Ĉefepiskopo.
Kaj Idolanoj: «Tiuj teruregaj! 2060
«Ni gardu nin, ke ili elturniĝu.
«Al forkuranto estu honto! Honto
«Precipe al preterlasonta ilin!»
Hispanoj rekomencas kriadadi,
Kaj ĉiuflanke ĉirkaŭstaras Francojn.
_Al ili helpu Dio, Li Memvero!_ Aŭdu.
Karlo alvojiras.
182
Rolando estas _brava kaj fiera,_
Kaj Galtiero Huma, nobla estro,
Ĉefepiskopo ankaŭ kuraĝulo.
Ja, ne forlasus unu la alian.
Ĉirkaŭe, ili frapas Idolanojn. 2070
Mil Sarazenoj de nun piediras,
Kaj kvardek mil rajdadas por batali;
Sed ili ne kuraĝas proksimiĝi;
El malproksime ĵetas lancojn, hastojn,
Sagegojn, hokajn sagojn, ponardegojn.
En la komenc' mortiĝis Galtiero,
Turpin' de Rejms' vundiĝis sur la kapo
Ĉar lia ŝildo disŝiriĝis, kasko
Rompiĝis kaj kiraso disfendiĝis;
Eniĝis en la bruston kvar pikstangoj; 2080
Ĉevalo lia mortas sub rajdanto.
Ĉefepiskopo falas! Malfeliĉe!...
_Al ili helpu Di', Ĉielglorulo!_ Aŭdu.
183
Turpin' eksentas, ke li malfortiĝas
Pro kvar pikstangobatoj tra la brusto;
Li brave iom releviĝas, serĉas
Rolandon per rigard', al li alkuras,
Kaj diras nur: «Ne estas mi venkita!
«Bravul' fordonas vivon, sed ne glavon!»
Almason, sian ŝtalan glavon, tiras,
En la amas' pli ol mil fojojn frapas. 2090
Atestis Karl': «Turpin' senĉese frapis,
«Ĉar kuŝis ĉirkaŭ li kvarcent mortintoj;
«El ili estis jen vunditaj, jen dis-
«tranĉitaj, jen je kapo senigitaj!»
Ĉi-tion diras Gest', kaj ĉeestinto
Barono _Sankta_ Gilo, miraklisto,
En Laŭna monaĥejo priskribinte.
Nur malklerulo tion ĉi ne scias. Aŭdu.
184
Rolando graf' kuraĝe bataladas,
Ŝvitadas sur varmega tuta korpo, 2100
Suferas teruregan kapdoloron.
(Tempio _krevis_ dum sonorigado).
Li volus scii ĉu alvenos Karlo;
Reprenas Olifanton, sed malforte
Ĝin sonorigas... Karlo, tie, haltas,
Aŭskultas, kaj: «Sinjoroj, malfeliĉo!
«Hodiaŭ nev' Rolando mankos al ni!
«Laŭ sonorig', li ne longtempe vivos!
«Al li ni rapidrajdu sur ĉevaloj;
«Nun, ĉiuj kornoj de anar' sonoru!» 2110
Sesdek mil kornojn ili sonorigas;
Tiele, ke ripetas montoj, valoj...
Ekaŭdas Idolanoj, kaj malĝojas,
Kaj diras: «Reĝo Karlo nun alvenas!» Aŭdu.
185
Kaj ankaŭ: «Jen Imperiestr' reiras!
«Ĉar aŭdas ni sonorajn francajn kornojn.
«Se Karl' alvenos, ni la venkon perdos,
«Kaj se Roland' postvivos, la milito
«Rekomenciĝos! Ve, por Hispanlando!»
Kuniĝas kvarcent armiĝintaj viroj 2120
El la anaro plej bonegaj; ili
Rolandon ekatakas terurege.
Ho! _kiom_ grafo devas klopodadi! Aŭdu.
186
Ilian alproksimiĝadon vidas
Roland'; li fieriĝas, kuraĝiĝas;
Li preta por ĝis morto _kontraŭstari;_
_Ĉar mort' pli bona estas ol forkuro_.
Li rajdas sur ĉevalo Vejlantifo,
Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj,
Kaj meze de anaro batalegas.
Turpin' ĉefepiskopo kun li iras; 2130
--Kaj Sarazenoj: «Kuru for, _amikoj,_
«De franca gent' ni aŭdis sonorkornojn!
«Potenca Reĝo Karlo ree venas!» Aŭdu.
187
Rolando graf' ne ŝatas malbravulojn,
Nek malbonulojn, nek _fanfaronulojn_,
Malŝatas ankaŭ estrojn ne fidelajn.
Li diras al Turpin' ĉefepiskopo:
«Sinjor' mi rajdas kaj vi piediras!
«Pro amo al vi, mi piedestaros;
«Ni, kune prenos bonon kaj malbonon; 2140
«Por kiu ajn, ja, mi vin ne forlasos!
«Ni ambaŭ reataku Idolanojn;
«Plej bonajn batojn frapas Durendalo!»
Ĉefepiskopo: «Jen batala veto!
«_Ci-tio estos por ni, certe, lasta!_
«Ĉar Karlo venas, li nin plene venĝos!» Aŭdu.
188
Nun Idolanoj diras: «Ni naskiĝis
«Por malfeliĉo! Ve! En tiu tago
«Malĝoja, ni Sinjorojn, Estrojn perdis!
«Jen glora Karlo venas kun anaro!
«Ni aŭdas sonorantajn francajn kornojn, 2150
«Kaj grandan krian bruon de «Munĝojo»!
«Rolandon, pli ol kiu ajn fieran
«Neniu povas venki; ni frapadu
«El malproksime, kaj lin lasu tere!»
Alĵetas ili hastojn, ponardegojn,
Pikstangojn, lancojn kaj barbulajn sagojn;
Pecigas, fendas ŝildon de Rolando,
Disrompas, _senornamas_ la kirason
Ne povas ili vundi lian korpon;
Sed Vejlantif' ricevis tridek vundojn, 2160
Kaj ĝi sub grafo _falas_ mortigita!..
Forkuras Idolanoj kaj forlasas
Rolandon solan kaj piedirantan! Aŭdu.
189
_Forkuras tremegantaj Idolanoj,_
_Kaj al si diras: «Nin Rolando venkis!_
_«Imperiestro iras malantaŭen!_
_«De franca gento aŭdu sonorkornojn!_
_«Ĉar venas Karlo, li alportas morton!_
_«Li venkis tiom da potencaj Reĝoj!_
_«Marsil' ne povos certe nin defendi,_
_«Ni perdos gloran Hispanujon, se ne_
_«Emir' mem venos ĝin defendi por ni!»_ Aŭdu.
Lasta beno de Ĉefepiskopo.
190
Forkuras Idolanoj kun kolero,
Kaj rapidiras al Hispanolando.
Rolando graf' ne persekutas ilin,
Ĉar li ĉevalon Vejlantifon perdis,
Kaj vole aŭ nevole piediras.
Li helpos al Turpin' Ĉefepiskopo.
Sur lia kap' deligas oran kaskon, 2170
Detiras blankan subkirason, ŝiras
Ĉemizon por _bandaĝi_ larĝajn vundojn;
Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas,
Lin dolĉe sternas sur la verdan herbon,
Kaj, kortuŝite, diras al li jenajn:
«Nobela! Donu al mi forpermeson;
«Kolegoj, kiujn ni tre amis, estas
«Mortintaj! Ni ne lasu ilin tie!
«Mi volus serĉi kaj rekoni ilin,
«Kaj meti ilin antaŭ vin, laŭ vico!» 2180
Ĉefepiskopo: «Iru kaj revenu!
«Pro Dio! kampo estas via... mia!» Aŭdu.
191
Roland' trairas sola batalejon,
Li serĉas jen sur valo, jen sur monto;
_Li trovas Ivorion kaj Ivonon_,
Gerinon kaj amikon Gerieron,
_Engelieron grafon de Gaskujo_.
Otunon ankaŭ, kaj Berengieron,
Ansejson ankaŭ kune kun Sansun', kaj
Girard' la grandaĝul' de Rusiluno.
Ĉi-tiujn dek baronojn li forportas, 2190
Returnen iras al ĉefepiskopo;
Kaj antaŭ li, laŭ vico, sternas ilin!
Ĉefepiskopo sin deteni plori
Ne povas, levas manon por benadi,
Kaj diras: «Malfeliĉaj Estroj! Viajn
«Animojn Glora Dio benu, ilin
«Ricevu en ĉielajn sanktajn florojn!
«Min malĝojigas propra morto, ĉar mi
«Imperiestron grandan plu ne vidos!» Aŭdu.
192
Roland' returnen iras en la kampon 2200
_Jen, apud roz' sovaĝa, sub abio_,
Amikon Oliviron li retrovas,
Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas.
Laŭ povo, li revenas, kaj l' amikon
Sur ŝildon metas apud la aliaj.
Ĉefepiskopo benas, senpekigas!
Ho ve! la larmoj! Ho ve! la korŝiro!
Rolando diras: «Olivir'! Karulo!
«Vi filo de _bonega graf'_ Reniro,
«Limlandoestro _ĝis river' de Ĝenno!_
«Por rompi lancon kaj pecigi ŝildon, 2210
«_Por trapenetri, ŝiri ferajn vestojn_,
«Por prave konsiliĝi kun bonuloj,
«Por venki, neniigi perfidulojn,
«Neniu estis, ja, pli taŭga ol vi!» Aŭdu.
193
Rolando Graf' vidinte ĉiujn estrojn
Mortintajn, ankaŭ karan Oliviron,
En koro ekpremiĝas kaj ekploras,
Senkoloriĝas; tia estas lia
Doloro, ke li plu ne povas stari,
Kaj vole aŭ nevole svenefalas! 2220
--Ĉefepiskop': «Barono malfeliĉa!» Aŭdu.
194
Ĉefepiskop' vidinte lian svenon,
Ŝiriĝas tiel kiel iam eble!
Etendas manon, prenas Olifanton.
El Rencesvala rivereto akvon
Li volas ĉerpi, por ke l' grafo trinku.
_Penege li sin levas_, per paŝetoj
Ŝanceliĝante li sin ŝovas tien...
Sed li malforte tiel... li ne povas
Antaŭeniri... li tro perdis sangon!...
Ve! antaŭ ol li faros tridek paŝojn, 2230
La koro haltas!... li antaŭen falas!...
Ve! Jen maldolĉegaĵoj de la morto!... Aŭdu.
195
Rolando Graf' rekonsciiĝas tiam;
Li sin levetas!... Ho, doloro tranĉa!
Antaŭen, malantaŭen li rigardas,
Trans la amikojn sur la verda herbo...
Li vidas tere noblan la baronon,
Ĉefepiskopon, Dian rajtigiton!
Ĉi-tiu sin kulpigas, suprenlevas
Okulojn, kaj manplektas al ĉielo; 2240
Li preĝas: «Dio donu Paradizon!»...
Turpino mortis _por la serv'_ al Karlo;
Per glavfrapegoj, belaj predikadoj,
Li ĉiam bataladis Idolanojn!
Al li redonu Dio sanktan benon! Aŭdu.
196
_Roland' vidinte, ke li mortis, se ne_
_Pro Olivir' neniam pli sopiris!_
_Li tiam diras korŝirantan vorton:_
_«Ho! Karlo de Francujo! kiel eble_
_«Rajdadu plej rapide! Ĉar el niaj_
_«En Rencesval' fariĝis granda perdo!_
_«Sed Reĝ' Marsilo perdis siajn anojn..._
_«Po unu el ni, ili mortis kvardek...»_ Aŭdu.
197
Roland' Ĉefepiskopon vidas tere!
Sur lia ventr' intestoj malvolviĝas,
Cerbaĵo moviĝetas sur la frunto!
Roland' sur bruston, meze inter ŝultroj,
Plektigas la du blankajn, belajn _manojn_, 2250
Kaj, laŭ kutimo de la land', ekplendas:
«Nobela Estro! Nun mi vin fordonas
«En manojn de Glorulo de Ĉielo!
«Neniu pli fervore servis al Li,
«_Neniam_, de la apostolaj tempoj,
«Profeto tia leĝon gardis, homojn
«Konvertis! Kvietiĝu la animo
«Fluganta tra la Paradizajn pordojn!» Aŭdu.
Morto de Rolando.
198
Ĉeestas morto! Ĝin Rolando sentas!
Elfluas la cerbaĵo tra oreloj! 2260
Por samgentuloj li alpreĝas Dion
Kaj por si mem Anĝelon Gabrielon.
Li prenas Olifanton (ne riproĉu)
Kaj ankaŭ tenas glavon Durendalon.
Pli longe ol forĵeto per pafarko,
Sur fremda kampo li antaŭenkuras;
Monteton li suriras; sub du arboj
Belkreskaj kuŝas kvar marmoraj ŝtonoj;
Sur verdan herbon li renverse falas;
Li svenas _tie_, ĉar alvenas morto! Aŭdu.
199
Montaro estas alta, arboj altaj;
Ĉi-tie brilas kvar marmoraj ŝtonoj;
Sur verda herbo Graf' Rolando svenas.
Lin tamen observadas Sarazeno
Mortŝajniĝanta tere inter ĉiuj,
Vizaĝ' kaj korpo sangomakulataj.
Ĉi-tiu ekleviĝas kaj alkuras.
Li estas bela, forta kaj tre brava,
Fiera, kaj mortige furioza.
Armaĵon, korpon de Roland' li prenas, 2280
Kaj krias: «Jen venkita nev' de Karlo;
«Jen glavo, mi ĝin portos Arabujon!»
_Li prenas ĝin kaj tiras lian barbon._
Tirite tiel, Graf' rekonsciiĝas. Aŭdu.
200
Rolando Grafo sentas ŝtelan movon;
Okulojn li malfermas kaj nur diras:
«Mi scias... vi ne estas el la niaj!»
Per Olifanto, ĉiam prigardata,
Li frapas sur juvelan oran kaskon,
Li rompas ŝtalon, kapon, ankaŭ ostojn
El kap' la du okulojn elsaltigas, 2290
Faligas mortigiton sur la teron,
Kaj: «Senkorulo! kiel vi kuraĝis
«Min, prave aŭ malprave, ekataki?
«Pri tio ĉiuj juĝos vin malsaĝa;
«Fendita estas Olifantrandaĵo,
«Belŝtonoj kaj oraĵoj falis el ĝi?» Aŭdu.
201
Eksentas nun Roland', ke mort' lin premas!
Li staras sur piedoj, kaj plej eble
Penadas; (Ve! vizaĝ' senkoloriĝis;).
Li elingigas glavon Durendalon,
Starantan antaŭ li ŝtonegon _brunan_ 2300
Dekfoje frapas kun kolero tranĉa;
Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita.
Li diras: «Sankta Manjo, helpu al mi!
«Vi, Durendalo mia! Malfeliĉo!
«Foriras mi! Ve! kio vi fariĝos!
«Per vi, mi, tiom batalinte venkis,
«Akiris tiom da reĝlandoj vastaj,
«Regataj nun de blankabarba Karlo,
«Vin ne heredoprenu forkuranto!
«_Neniu de mi viva vin forprenos!_
«Mi brave vin portadis; similulo 2310
«Libera en Francujo plu ne vivos!» Aŭdu.
202
Rolando frapas _Sardanian_ ŝtonon;
Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita.
Vidinte glavon ne rompeblan, Grafo
En propra koro pri ĝi ekkompatas:
«Ho Durendalo! kiel hela, blanka!
«Ho! kiel vi je sun' flamiĝas, _brilas!_
«En Moriana valo estis Karlo;
«Anĝel' de Dio de Ĉiel' ordonas,
«Ke li vin donu al kuraĝa grafo; 2320
«Kaj nobla, glora Reĝ' vin donis al mi,
«Per vi, mi venkis _Anĵon_, Britanujon,
«Per vi mi venkis Pejton kaj Mainon,
«Kaj per vi, la liberan Normandujon,
«Per vi, Provencon kaj Akitanujon,
«Lombardon, ankaŭ tutan Romanujon,
«Per vi, Flandrujon tutan, Bajerlandon,
«Kaj _Bugerion_, kaj Polujon tutan,
«Kostentinnoblon submetiĝan al li,
«Saksujon sklavan laŭ bontrovo lia, 2330
«Per vi, Eskujon, Galon kaj Irlandon,
«Anglujon, kie estas lia hejmo;
«Kaj kiom da prenitaj landoj, teroj,
«De mi al Karl' blankhara akiritaj!
«Pri tiu glavo mi dolore ĝemas!
«Mi mortu, ĝi ne restu al fremdulo!
«De tia hont' Francujon Dio gardu!» Aŭdu.
203
Rolando frapas dubebrunan ŝtonon;
Pli ol mi povus diri, ĝin disrompas;
Tuj glavo sonas forta, ne rompebla, 2340
El ŝton', aeron tranĉas al ĉielo.
Vidinte Grafo, ke li ĝin ne rompos,
Dolĉege, kore, pri ĝi li plendadas:
«Ho, Durendalo! tiel bela, sankta!
«En bulo kuŝas sanktrestaĵoj: dento
«De Sankta Petro, sang' de Sankta Baĉjo,
«Harar' de Lia Moŝto San Denizo,
«Peceto de vestaĵ' de Sankta Manjo;
«Malrajte vin posedus Idolanoj!
«Ĉar nur Kristano estas inda je vi! 2350
«_Per vi mi finis tiom da bataloj!_
«Per vi mi prenis tiom da vastlandoj
«Tenataj nun de florbarbulo Karlo,
«Per kiuj l' Estro estas forta, riĉa!
«Neniam tenu vin malkuraĝulo!
«_De tia hont' Francujon Dio gardu!_» Aŭdu.
204
Rolando sentas, ke alestas morto;
_De_ l' kapo en la koron ĝi penetras!
Li kuras, sub abion li sin ĵetas;
Sur verdan herbon li sin ventresternas,
Sub sin li metas Olifanton, glavon.
Vizaĝon turnas al la fremda gento. 2360
Li faris tion, ĉar li volas vere
Sciigi al Francaro kaj al Karlo,
Ke li, kuraĝa grafo, mortis brave.
Pri siaj kulpoj li repetas Dion,
Pri pekoj al ĉiel' li montras ganton...
_Anĝeloj venas al renkonto de li._ Aŭdu.
205
Rolando sentas, ke finiĝas vivo;
Li _kuŝas_ sur altaĵ' al Hispanujo,
Kaj per la mano frapas al si bruston:
«El mia kulpo, Dio, Potenculo!
«Pri miaj grandaj kaj malgrandaj pekoj! 2370
«Pri ĉiuj, kiuj estas de naskiĝo
«Ĝis tiu tago de mortiĝo mia!»
Al Dio li prezentas dekstran ganton...
Anĝeloj de ĉiel', malsupreniris. Aŭdu.
206
Rolando Grafo kuŝas sub abio,
Al Hispanujo li direktis frunton.
Li ekmemoras pri la pasintaĵoj,
Pri ĉiuj landoj, _kiujn_ li akiris,
Pri parencaro, pri Francujo dolĉa,
Pri Karlo, Reĝo kiu zorgis pri li, 2380
_Pri Francoj, al li tiel sindonemaj!_
Deteni larmojn, ĝemojn, li ne povas;
Sed sin mem li ne volas pli forgesi,
Kulpigas sin, de Di' pardonon petas:
«Ho! Vera Patr'! Neniam mensoginta!
«Per kiu San Lazaro reviviĝis,
«Kaj Daniel' saviĝis el leonoj,
«Animon mian savu el danĝeroj
«Pro pekoj, kiujn mi dum vivo faris!»
Al Dio li prezentas dekstran ganton...
Ĝin prenas de li Sankta Gabrielo. 2390
Kliniĝas lia kapo sur la brakon,
Manplekte, li foriris al finiĝo!...
_Al_sendas Dio unu el keruboj,
Kaj sanktajn _Rafaelon_, Gabrielon,
Kaj Miĉjon de l' danĝer' sur maro. Grafan
Animon ili portas Paradizen. Aŭdu.