kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj
mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskajxoj." Mi
devus ankoraux citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj--Shelley,
Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p.,
sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, cxe estonta okazo, nia
estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj
verkistoj, kiuj havis kororelon por auxskulti, kaj cerbon por
kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj.
Ben Elmy.
FOOTNOTE:
[3] Mignonette.
DU FABLOJ DE LAFONTAINE.
_La Korvo kaj la Vulpo._--Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en
sia beko fromagxon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu!
Bonan tagon, Via Korva Mosxto! Kiel bela vi estas! Kiom vi sxajnas al
mi belega! Mi ne volas mensogi; se via vocxo estas tiel bela, kiel
estas via vestajxo, vi estas la Fenikso el la logxantoj en tiuj cxi
arbaroj."
CXe tiuj cxi vortoj, pro gxojego eksaltis la korvo, kaj, por auxdigi
sian belsonan vocxon, li largxe malfermis sian bekon, kaj preterlasis
sian fromagxon.
Tuj ekkaptis gxin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciigxu ke
cxiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu cxi
leciono sendube egalvaloras fromagxon."
La korvo, hontanta kaj konfuza, jxuris (sed iom tro malfrue) ke de
nun, neniu trompos lin.
_La Garolo[4] kaj la Plumoj de la Pavo._--Pavo sxangxis plumojn:
Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por
promenadi, tre fiera, inter aliaj pavoj. Li kredis ke li estis
eminentulo! Iu rekonis lin; cxiuj lin mokis, kaj strangmaniere
senvestigis lin. Li rifugxis cxe siajn samulojn kaj ili forpelis lin.
Estas suficxe da dupiedaj Garoloj kiel li, kiuj ofte ornamas sin per
tio, kion ili sxtelis al la aliaj: Oni nomas ilin "Verkosxtelistoj."[5]
Mi ne parolos pri ili; ili ne estas indaj je tio.
O.W. 7074 (Francujo).
FOOTNOTES:
[4] Jay.
[5] Plagiary.
LA CXIELAJ PORDOJ.
Originale Verkita de J. H. Meyrick.
Ricxegulo kusxis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj
cxirkauxstaris, sed li ne auxdis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis
liajn okulojn: la vocxoj de la cxeestantoj sxajnis al li forigi:
fine, ecx la cxambro malproksimigxis.
Li estis vivinta multe da jaroj. CXio, kio povis gxojigi la homan
koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo.
Li ne estis malbonulo, laux la ordinara signifo de tiu cxi vorto; oni
ecx povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco
negativa. Li ne faris multe da malbonajxoj, sed certe li preskaux
neniam faris bonajxon.
Nun cxio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda
malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazaux rapide flugis
tra la aero. Fine li sin sentis devigxita halti en regiono lumigita
per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro.
Ekgajante, li volis autauxeniri. Subite estajxo je dia beleco, aperis
el la lumo, kaj diris--
"Kion vi deziras tie cxi, cxe la cxielaj pordoj?"
"Mi deziras eniri" respondis la ricxegulo.
"Amiko, ne estas eble, cxar vi ne tauxgas. Dum via tuta vivo vi cxiam
estis sinrigardema; vi neniam vin gxenis pri la cxagrenoj kaj
malfelicxecoj de viaj similuloj. Tiu cxi loko ne estas por tieloj.
Sed bone auxskultu, amiko, via tera vivo ne ankoraux estas finita.
Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon."
Tion dirinte, la bela angxelo malaperis.
La ricxegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon.
Ecx dum tiu cxi mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn
de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia ricxeco kreskigis
malamon je la koroj de la cxeestantoj. Avaraj pensoj malamikigis
ilin, unu kontraux la alia. La ricxegulo vekigxis. Oni lin gratulis
per simulitaj bondeziroj, kaj la cxagrenitaj cxeestantoj foriris.
La ricxegulo baldaux resanigxis, sed la memoron de sia cxiela veturo
li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antauxa.
Li renoncis je cxiuj luksajxoj, kaj simple vivadis, kaj libere
donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro.
En tago li denove malsanigxis kaj sxajne mortis. Alveninte cxe la
cxielaj pordoj, la glora angxelo renkontis lin, kaj denove
malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne tauxgas: "Mi scias ke vi
intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via ricxeco. Mi jam
scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj
cxi donacoj neniam kostis al vi ecx senigeton. Foriru, amiko, restas
ankoraux por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu cxi estas la lasta."
La angxelo tiam malaperis kaj, sopirante, la ricxegulo sin trovis
tere.
Li profunde konservis en la memoro tiun cxi cxielan songxon kaj fine
decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldaux li farigxis
malricxegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malricxeco. Tiel, li
vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela angxelo tiun
cxi fojon parolis kun li pli gxentile, kaj pli dolcxe ol antauxe:
"Kara mia amiko! CXu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la
cxielaj pordoj?"
"Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi
faris cxion, kion mi povis por gxin meriti."
"Mi scias cxion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus."
Je tiuj cxi paroloj, forturnis la kompatinda malricxegulo. Li sxajnis
tiel malfelicxa ke ecx la angxelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do.
Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto
da viaj agoj ne tauxgas por ke vi tien cxi eniru. Tamen, el viaj
tutaj agadoj, estas almenaux unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj
cxi pordoj. Eble vi forgesis gxin: Jen--" kaj tuj la malricxulo vidis
antaux li, kiel en spegulo, preskaux forgesitan epizodon en sia
vivado. GXi okazis ne longe antaux lia morto, kiam li estis tre, tre
malricxa. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke
ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis
malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankaux havis
kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta cxar la
regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Mangxonte, li vidis
knabeton lauxtege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj
sencele vagis. Tuj lia koro plenigxis je kompato. Preninte la
knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldaux li eltrovis
ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la
tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la
knabeton cxion mangxi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj
gxis la proksima vilagxo, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen
atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj
soifanta, nesciante kie li trovus akveron aux panan peceton.
Tio cxi pasis antaux li kiel songxa pentrajxo, kaj dum li miradis, la
angxela vocxo diris "CXu vi nun komprenas, amiko mia! CXu vi ne nun
ekvidas ke antauxe, kiam vi estis ricxegulo, vi cxiam pagis, kaj
aliaj klopodis por vi. Sed je tiu cxi okazo vi mem agis, vi mem
suferis. Eniru do la pordojn cxielajn!"
End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 5, by Various