H. J. Bulthuis
ANO DE LA LINGVA KOMITATO
Idoj de Orfeo
Originala romano
Rekomendita de
Esperantista Literatura Asocio
Den Haag (Nederlando) 1923
Propra eldono de la aŭtoro
Daguerrestraat n-o 84
Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.
Copyright 1923 by H. J. Bulthuis, Den Haag.
Enkondukaj paroloj.
Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por
esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj
devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel
eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun
granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La
alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ „pizoj“ tute ne
ekzistus. Post longa pilgrimado, alveninte al sia celo, ili povis
demeti la ŝuojn kaj elĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis
marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetis el siaj
ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. Ho, diris
la ĝoja monaĥo, mi devis, kiel vi, pilgrimi sur „pizoj“, sed mi
kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Per tio ili fariĝis molaj
kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko.
Kara leganto, pesimismo kaj kredo al fatalismo malagrabligas la
vivon, tial imitu dum via „pilgrimado“ la ĝojan monaĥon. Se mia
romano povus instigi vin al tio, mi estas kontenta, ĉar tiam mi ne
verkis sen celo kaj sen frukto.
La verkinto.
Unua Parto
La Insulano
Unua Ĉapitro.
Pripensoj sur ŝtuparo -- Mia Insulo kaj ĝia sola domo -- Miaj
gepatroj -- Robinsono Kruso -- Miaj kvarpiedaj amikoj -- Vilhelmo
Tell -- La desegna talento de mia patrino -- Kiel mi pasigis miajn
tagojn -- La ofico de mia patro.
Mi staris sur la ŝtuparo, kiu atingis de la subtegmenta planko ĝis
la kvadrata aperturo en la plata tegmento de nia domo. Mi apogis
la bruston kontraŭ la ŝtupoj, kaj rigardis rekte antaŭ mi en
la maron, sin etendanta tiel malproksimen, ke la malmultaj ŝipoj
sur la horizonto similis malgrandajn makuletojn, kiuj iom post iom
plietiĝis, ĝis fine ili tute malaperis. Mi miris kien iris tiuj
ŝipoj. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ili falus en senfundan abismon sur
por mi nevideblan lokon sub nia Insulo, ĉar post la horizonto mi ja
vidis plu nenion. Mia patro jam multfoje al mi diris, ke tiuj ŝipoj
iras al Anglujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Rusujo, Germanujo,
Islando aŭ Ameriko (mi lernis tiujn nomojn kiel vilaĝa lernanto
lernas la nomojn de planedoj kaj astroj, tute ne formante al mi ian
precizan ideon pri ĉiuj tiuj landoj kaj cetere). Mi tamen neeble
povis imagi, kiel en tiu abismo povas esti insuloj aŭ landoj.
Unu el la ŝipetoj trenis post si longan nigran strion, kiu kelkfoje
serpentsimile moviĝis en la aero. Ĝi estis vaporboato. Ŝajnis
al mi strange, ke tia boato povas ŝipiri sen veloj. Mia patro unu
fojon klopodis klarigi al mi, ke tiaj ŝipoj tute ne bezonas venton,
sed nur bolantan akvon por sin movi antaŭen. Liaj klarigoj tamen
malbone kontentigis min, ĉar la kaldrono sur nia forno ankaŭ
ellasis strion de vaporo, sed spite tion la kaldrono, same kiel la
forno, restis sur la sama loko.
Ĉiuj ŝipoj kaj ankaŭ la vaporboato malaperis, sed anstataŭe
ekaperis aliaj. Estis al mi nesolvebla enigmo, kiel ili povis
suprenveni el tiu abismo, ĉar laŭ mia opinio, ŝipoj povas veliri
nur sur ebena akvo. Sed mia patro ĉiam diradis la veron, sekve
tiuj ĵus aperintaj ŝipoj nepre devis veni de unu el la subinsulaj
landoj.
Mi turnis min sur mia ŝtuparo kaj apogante la dorson kontraŭ
la ŝtupoj, mi rigardis refoje antaŭ min. La vidaĵo sin nun
prezentanta al mi, estis tute malsimila. Rekte kaj malrekte je tre
granda distanco elstaris el la maro du nigraj pecoj da tero. Sur la
pli granda mi vidis nenion krom sablo. Tiu peco da lando estis nun
videbla, sed kelkfoje, kiam la alfluo komenciĝis, ĝi tute malaperis
sub la ondojn. Estis iam tempo, kiam mi pensis, ke tiu landpeco
povis movi sin supren kaj malsupren laŭ sia plaĉo. Mia patro tamen
antaŭ kelka tempo diris al mi, ke ĝi restadas ĉiam en la sama
loko, sed ke la maro povas plialtiĝi, kaj ke en tiuj okazoj la akvo
superverŝas tiun pecon da tero. Ĉe refluo la ondoj refoje forfluas
kaj videbligas „la plataĵon“.
La pli malgranda terpeco, elstaranta el la alia flanko de nia Insulo,
estis ĉiam videbla kaj sur ĝi, de la loko, kie mi staris, mi klare
povis distingi maldikan altan konstruaĵon, kiun mia patro nomis „la
lumturo“. Krom tiu turo mi vidis nenion tie, ĉar la insulo estis
ĉirkaŭita per dunoj tiel altaj, ke la maro neniam povis superverŝi
ĝin. Sur tiu insulo (ĉar insulo ĝi estis) loĝis homoj, kiuj vespere
devis ekbruligi la lanternon de la turo, por ke la maristoj pli
bone povu trovi la vojon laŭ la marbordo. Sed, ĉar la distanco
inter tiu insulo kaj mi estis tre granda, mi ne povis alveni tien,
nek naĝante nek boate, ĉar la boato, kiun ni posedis, estis uzata
nur de mia patro por viziti „la Vilaĝon“ unufoje po monato. Trans
tiuj du aluditaj terpecoj sin etendis griza tre longa strio, kies
finiĝon mi neniam povis vidi, ĉar ambaŭflanke ĝi perdiĝis aŭ
kunfandiĝis kun la maro kaj la ĉielo. Super tiu senfina strio, kiun
mia patro nomis „la digo“, altiĝis sur tri lokoj malproksimaj unu
de la alia, la supra parto de tri turoj. Kvankam mi en la vesperoj
neniam vidis lumon en ili, mi opiniis, ke ili devas esti „lumturoj“
por servi kiel signoj al maristoj. Mia patro diris tamen, ke tiuj
konstruaĵoj utilas nur al vilaĝanoj por vidi kioma horo estas, kaj
por pendigi en ili grandajn sonorilojn, kiuj ĉiam sonoradis, kiam
homoj estis enterigataj aŭ kiam komenciĝis la diservoj. Ĉion tion
mi komprenis nur malbone, sed la klarigoj kontentigis min.
Neniam mi vidis „vilaĝojn“, ĉar, kvankam mi estis jam altkreska,
forta knabo (eble dekjara, sed tion mi ne sciis), mia patro ne
permesis al mi forlasi la Insulon por akompani lin al „la Vilaĝo“,
kiam li iris tien por aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn,
kiujn ne liveris „la Insulo“. Unu fojon mi petis akompani lin, sed
ĉar li respondis per nur la unu vorto „neeble“, mi jam neniam
ripetis la peton. La rifuzo eĉ ne ĉagrenis min, ĉar estis multaj
aliaj aferoj, kiujn mi ankaŭ vane deziris, ekzemple viziti la lunon,
kiu vespere tiel mirinde povis lumi, aŭ la super mi starantajn
stelojn, kiuj lumis ankoraŭ pli brile. Sed, ĉar viziti tiujn
ĉielajn lokojn ankaŭ estis neeble, mi tuj rezignis, kiam mia patro
certigis al mi, ke estas neeble viziti „la Vilaĝon“.
La ĉielo sin etendis nun kiel hela kloŝo sur ĉio, kion mi povis
vidi. Ĉio kuŝis tie trankvile kaj senmove en la bela maro kaj
la solaj estaĵoj, rigardantaj kun mi tiun belan panoramon, estis
la ĉiuloke ŝvebpendantaj mevoj. Mi pensis al la multaj ovoj,
demetitaj de ili en la sablo, kiujn mi preskaŭ ĉiutage en
ĉi tiu monato devis serĉkolekti. Ho, mi ne amis tiujn birdojn,
ĉar ili multfoje bekatakis min, kiam mi forprenis iliajn ovojn.
Ili estis la solaj por mi ekzistantaj malamikoj. Mi tamen ne staris
nun sur la ŝtuparo kun mia kapo ekster la tegmento, por rigardi
la _mevojn_, ĉar mi vidis _ilin_ en ĉiuj horoj de la tago.
Mi staris tie por vidi ĉu la patro jam revenas de „la Vilaĝo“.
Sed vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis
du tagojn post kiam li forlasis la Insulon. La boato ankoraŭ ne
estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn, kaj tedate pro la
longa observado, mi malrapide forlasis la aperturon kaj lasis min
gliti laŭ la ŝtuparo. Mi ne fermis tiun aperturon, ĉar la vetero
estis bela, kaj post duona horo mi sendube starus refoje tie supre
sur la ŝtuparo por vidi, ĉu jam estas revenanta la boato. -- La
vento estas kontraŭa --, mi pensis, -- mia patro devas luvadi, kaj
tio prenas multan tempon.
Mi sidiĝis sur la plej malalta ŝtupo kaj ekpensis. Mi ekpensis pri
la vilaĝoj kaj kiel ili aspektas.
Sur la Insulo, kie mi loĝis kun du aliaj homoj, staris nur unu
domo, la nia, kaj en ĉiu vilaĝo, kiel mia patrino rakontis al mi,
staras multaj, tre multaj domoj, en kiuj loĝas centoj da homoj.
Ĉu ili ĉiuj aspektas kiel miaj gepatroj? Ĉu ĉiuj viroj similas
mian patron? Li estis mallonga, dika viro, kun grizaj haroj, kiujn
li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko, kie malofte ili estis
horizontale tranĉataj, tiel ke la dika hartavolo kaj la nuda ruĝa
nuko formis rektan angulon. Ĉar li ĉiam malsekigis matene la harojn
per sapakvo, ili, sekiĝinte, fariĝis tiel rigidaj, ke la plej forta
ventego ne povis movi eĉ unu hareton de tiu dika griza tavolo,
kiun ĉiam kovris nigra ĉapo kun larĝa viziero el ledo. Li havis
malgrandajn helbluajn okulojn, super kiuj sidis hartufoj tiel dikaj
kiel lia dika fingro. Lia nazo estis ruĝa kaj maldika kaj sub
ĝi montris sin larĝa buŝo, kiu nur malofte malfermiĝis kaj kiu
ŝajnis esti tranĉita tie kvazaŭ per unu ekbato de tranĉilo. Tra
la oreloj li portis orajn ringojn. Sub lia mentono kreskis longaj
moviĝantaj haroj, kiujn mi ĉiam admiradis, ĉar mia kaprino ankaŭ
posedis tiajn, per kio tiuj du kreitaĵoj multe similis unu al la
alia, tiom pli, ĉar la kaprino ankaŭ estis griza. Mia patro posedis
nur du vestarojn. Unu por porti, kiam li estis sur la Insulo, kaj
unu, kiun li almetis, kiam li iris al la Vilaĝo. Sur la piedoj li
havis botojn de la mateno ĝis la vespero. Mia patro estis silentema
kvieta homo. Li neniam atentis min kaj neniam sin okupis pri mi
kaj parolis nur al mi, kiam mi faris demandojn pri la maro, pri la
vilaĝoj, kies turojn mi povis vidi, se la vetero estis klara, kaj
pri ŝipoj. Rilate al la vilaĝoj mi sciis nenion precize, sed pri
ŝipoj mi akiris grandan konon. Mi povis distingi ilin ĉiujn. Laŭ
la mastoj kaj la veloj mi tuj povis diri, ĉu ŝipo estas brigo,
kutero, skuno, trimasta barko, brigskuno kaj cetere.
Mia patrino, nun kudranta ĉe la tablo en la ununura ĉambro de nia
domo, estis laŭ karaktero kaj eksteraĵo tute malsimila al sia
edzo. Ŝi estis longa maldika virino. Mi kredas, ke ŝiaj haroj
jam griziĝis, sed, ĉar preskaŭ ĉiam ilin tute kovris blanka
kufo, mi jam ne bone memoras ilian koloron. Ŝi havis la samajn
bluajn okulojn kiajn posedis mia patro. La koloro de ŝia vizaĝo
estis iom pala tute kontraŭa al tiu de mia patro, kiu havis ruĝe
brunan vizaĝon. Ĉiam mia patrino portis la samajn vestojn. En la
vespero ŝi de tempo al tempo legis al mi el tri libroj. La unua
estis la rakontoj pri feinoj, en kiu sin trovis la rakontoj pri: La
Blua Barbo, La Ruĝa Ĉapeto, La kato kun botoj, Cindrulino kaj La
Malgranda Fingrulo. Tiujn rakontojn mi konis tute parkere. La dua
libro estis eltiraĵo el „Mil kaj unu Noktoj“, kiujn mi tre amis
pro la mirindaj okazintaĵoj, kiujn ili enhavis. Multfoje mi sonĝis
pri ĉiuj tiuj rakontoj, kiuj havigis al mi tre malĝustan ideon
pri homoj, bestoj kaj pri la mondo. La tria libro, kiun mia patro
estis donacinta al mi antaŭ kelkaj monatoj, estis la historio pri
Robinsono Kruso. Sidante sur la ŝtupo, mi nun pensis pri la patro
revenonta kun la boato, pri la Vilaĝo (kiun mi ankoraŭ neniam
vizitis, ĉar tio estis neebla); pri la rakontoj el la libroj, kaj
fine pri Robinsono Kruso, en kapraj feloj iranta laŭ la bordo de
sia insulo por rigardi, ĉu ŝipo alproksimiĝas al la insulo por
kunpreni lin al Anglujo. Mi komparis mian situacion kun tiu de
Robinsono. Li forkuris de la gepatra domo, kaj post multaj aventuroj
fine alvenis al insulo izolita en la Granda Oceano, kie li vivis kun
kaproj, katoj, hundo kaj papago. Mi _ne_ forkuris de la gepatra
domo, sed spite tion, mi loĝis sur samspeca insulo en akompano de du
homoj, unu kaprino, unu kato, unu bovino kaj unu papago. _Lia_
papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la _nia_ parolis
kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni,
nome: -- Go til fanen! -- Kelkfoje ĝi diris: -- Mi venis --, aŭ: --
Mi iras --; du frazetoj, kiujn ĉiam diris mia patro, kiam li alvenis
aŭ forlasis la domon, kaj al kio mia patrino kutimis diri: -- Nu,
bone!
Kial Robinsono do devis forkuri el Anglujo por veni al _insulo_
kaj kial mi devus forkuri el _insulo_ por alveni en Anglujon aŭ
en la Vilaĝon, kien iris ĉiumonate la patro? Mi ne povis solvi tiun
misteron kaj miaj pensoj konfuziĝis, kaj sencele mi rigardis la
subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo.
Mi pensis: La budo de Robinsono sendube ne estis tiel fortika kiel
nia loĝejo, konstruita el brikoj kaj havanta subtegmentejon, kiu
ripozis sur trabegoj tiel dikaj, ke ili du jarcentojn povis subteni
la supraĵon de la domo. En angulo rekte antaŭ mi staris speco de
ŝranko kun du larĝaj pordoj. Tiu ŝranko estis mia lito, kie mi ĉiam
dormis kaj sonĝis pri Ali Baba, pri la terura Blua Barbo kaj cetere.
Mi tamen neniam dormis sola, ĉar flanke de mi kuŝis mia kato, kiun
kelkfoje tute kovris la litotukoj, precipe kiam la vetero estis
malvarma. La kara besto tiam sin premis al mia brusto kaj kontente
murmurante dormadis tiel la tutan nokton. Sur miaj piedoj ĉiam kuŝis
mia hundeto. Se estus eble, mi volonte konsentus, ke ankaŭ la kaprino
kuŝus ĉe mi, sed laŭ diro de mia patrino, tio ne decis. La kaprino
sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino. Krom tiu
lito sin trovis sur la planko de la subtegmentejo du kestoj, kiujn
mi facile povis malfermi, ĉar ili ne surhavis serurojn. En unu el
ili kuŝis eluzitaj vestoj, en la alia segiloj, boriloj, rabotiloj,
marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto. En la mezo de la
planko estis la ĉiam nefermita aperturo, el kiu elstaris la supraĵo
de forprenebla ŝtuparo, laŭ kiu mi povis malsupreniri al la stalo,
formanta la duonan parton de nia domo. En tiu ĉi momento tiu ŝtuparo
ektremis kaj tuj poste ekaperis sur ĝia plej alta ŝtupo mia kato.
Per unu eksalto ĝi staris sur mia ŝultro, kaj kontente murmurante la
besto karesis mian vangon per sia kapo. -- Ho, Sim! -- mi diris. Sim
estis la nomo de mia kato. -- Ho, Sim!... Ĉu vi jam venis?... Nu,
bone! -- Rraŭ!! -- diris la kato, ĉiam karesante mian vangon. --
Rraŭ!! -- -- Jes, vi estis bona Sim --, mi diris.
Frapado malsupre en la ĉambro haltigis nian mallongan interparoladon.
Mi aŭskultis, kaj la voĉo de mia patrino laŭte demandis: -- Ĉu li
jam venas? -- -- Ne! -- mi respondis, -- li ankoraŭ ne venas!
Kiam mia patrino parolis pri la patro, ŝi nomis lin ĉiam „li“,
ĉar estis nur du li-personoj sur la Insulo, nome la patro kaj mi.
Mi ekstaris kaj kun la kato sur mia ŝultro mi refoje supreniris la
ŝtuparon por vidi ĉu „li“ jam estas venanta. Sed kiom ajn mi
streĉis la okulojn, mi ne ekvidis la boaton, sekve „li“ ankoraŭ
ne estis revenanta. Sim ankaŭ rigardis eksteren el la tegmento, sed
verŝajne ne pro la patro, ĉar la besto tute ne lin amis, ĉar li
neniam ĝin atentis; rilate al tio la besto kaj mi estis samsortuloj,
per kio nia amikeco fariĝis pli intima. Mi malsupreniris, kaj ĉar
„li“ eble ne venus en longa tempo, ni ambaŭ (la kato kaj mi)
forlasis la subtegmentejon laŭ la dua ŝtuparo kaj nun staris en
la stalo. Ĝi formis, kion mi jam antaŭe diris, la duonan parton
de nia domo kaj estis vasta kvadrata loko. Ĉe la norda muro post
alta krado el ligno kuŝis fojno kaj karotoj por la bovino kaj la
kaprino. La karotojn tamen mi kelkfoje ankaŭ manĝis, kaj mi trovis
ilin delikataj, precipe post kiam mi estis irinta longan tempon sur
la dunoj por serĉkolekti ovojn. Ĉe la sudokcidenta muro estis vasta
loko, kie povis kuŝi la bovino kaj kaprino en la nokto kaj dum
malbona aŭ pluva vetero. Ili estis tiam tie kiel grandaj amikoj. En
ĉi tiu momento la bestoj estis ekstere kaj promenadis tute libere,
ĉar forkuri estis neeble. Ne vidante ilin, mi direktis min al la
orienta muro, en kies mezo troviĝis alta, larĝa pordo, kiun mi
puŝmalfermis. Enirinte en la ĉambron, mi eksidis ĉe tablo kontraŭ
mia patrino, kiu silente kudradis.
-- Li ankoraŭ ne venas --, mi diris.
-- Nu, bone --, respondis mia patrino. Tiel ŝi preskaŭ ĉiam
respondis post ĉio, kion oni al ŝi diris.
La ununura ĉambro, kie mi nun sidis kun la kato sur ŝultro,
konsistis el kvar kalkŝmiritaj muroj. Sur unu pendis spegulo, flanke
de kiu estis fotografaĵoj de personoj tute nekonataj de mi. Unu
el la aliaj muroj estis ornamita per kvar bildoj en egalaj kadroj
el bruna ligno. Tiuj kvar bildoj prezentis la vivon de Vilhelmo
Tell. Pli ol mil fojojn mi atente estis rigardinta ilin, kaj ĉiam
mi memoros pri ili. La unua prezentis la heroon, tenanta malgrandan
knabon ĉe la mano. Du soldatoj kun lancoj minacis la viron, ĉar
li rifuzis malkovri la kapon antaŭ longa stango kun ĉapo sur ĝi
en la mezo de vasta urbplaco. Sur la dua bildo tiu sama viro devis
forpafi per pafarko pomon de la kapo de l' knabo. Multaj personoj,
ĉiuj urbanoj en strangaj vestoj, ĉeestis kaj unu el ili, virino,
svenis pro timo, ke la sago traboros la frunton de la juna knabo.
Tiu knabo estis la filo de Vilhelmo Tell, laŭ diro de mia patrino.
La tria bildo prezentis ŝaŭmantan, sovaĝan lagon. Vilhelmo Tell
estis transportata en boato, sed la ventego fariĝis tiel terura, ke
la soldatoj devis forpreni la katenojn de la kaptito, ĉar li estis
la sola persono, kiu kapablis direkti la boaton tra la dancantaj
ondegoj. Subite li direktis la boaton al la lagbordo, kaj per unu
lerta saltego li liberigis sin, puŝante la boaton en la ondojn, kie
ĝi devis perei. Sur la kvara bildo la heroo vagis tutsola sur monto
kaj rigardis malsupren en profundan valon, kie ekaperis rajdantoj.
La ĉefrajdanto estis la persekutinto de Vilhelmo Tell. Per unu pafo
la heroo traboris la bruston de la kruela rajdantestro. La sago
ankoraŭ ĉiam sidis en la koro, kaj mi miris, ĉu tio multe doloris
la kruelan mortigiton. Tiujn bildojn mi trovis belegaj, kaj mi estus
trovinta ilin ankoraŭ pli belegaj, se Vilhelmo Tell vere estus
vivinta. Sed mia patrino rakontis, ke ĉio estas nur fabelo, same
kiel la rakontoj pri Ali Baba kaj la kvardek rabistoj, pri Blua Barbo
kaj ceteraj. Laŭ ŝia diro, la historio de Robinsono Kruso vere
okazis, tial mi tre ŝatis ĝin kaj deziris, ke la vespero jam estu
veninta, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de la rakonto.
En la suda muro de la ĉambro estis du fenestroj kun flankaj
kurtenoj. La nigre pentrita plafono estis subtenata per dikegaj
traboj. La planko ne estis pentrita, sed mia patrino kutimis ŝuti
blankan sablon sur ĝin laŭ la jena maniero. Ŝi plenigis paperan
saketon per sablo kaj forŝirinte unu el la anguletoj de la saketo,
ŝi lasis la sablon forflui per maldika strio, kaj rapide movante la
ŝutantan manon tien kaj reen super la planko, ŝi skribis la plej
strangajn figurojn, kiuj jen similis al serpentoj, jen al kabalaj
figuroj, jen al literoj de la greka, araba aŭ la hebrea alfabetoj.
Tiuj figuroj tamen ofte estis baldaŭ detruitaj, kiam „li“ estis
hejme, ĉar li kutime maĉis tabakon, kaj kraĉante ĉiuflanken kaj
tute ne atentante la desegnan talenton de sia edzino, li kvazaŭ
korektante erarojn en skribaĵo de lernanto, kraĉtrastrekis per sia
bruna maĉaĵo multajn belajn literojn, kiujn mia patrino kun lerteco
estis skribinta sur la planko.
Meblojn oni vidis nur malmultajn en nia ĉambro, ĉar krom la tablo
kaj la lampo, nur du ŝrankoj, unu por manĝaĵoj kaj unu por vestoj,
kvar seĝoj kaj unu forno sin trovis tie. La lito, kie miaj gepatroj
dormadis, ne estis videbla; ĝi estis kvazaŭ ŝranko kun du pordoj,
kiuj nur nokte estis nefermitaj.
Mi rigardis tra la fenestroj. En la malproksimeco mi distingis nur la
lokon, kie „li“ devos albordiĝi, kaj kie ĉiumomente eble estis
aperonta lia kapo. Mi rigardis tamen vane, ĉar nenio ekaperis.
Mia patrino, divenante pri kio mi pensas kaj rompante la silenton,
reganta en la ĉambro, diris:
-- Li forrestas longe.
-- Jes --, mi respondis, -- la vento estas kontraŭa, li devas
luvadi, sed li baldaŭ venos.
-- Nu, bone --, diris mia patrino, kaj daŭrigante sian kudradon, ŝi
diris plue:
-- Multaj ovoj hodiaŭ?
-- Ne --, mi respondis, -- morgaŭ mi serĉkolektos.
-- Nu bone --, ŝi refoje diris, kaj vidante trans la katon, ankoraŭ
sidantan sur mia ŝultro, ŝi diris plue: -- Jen Sam, kiu alvenas.
-- Me-e-e! -- respondis Sam.
Sam estis mia kaprino. La besto ĉiam libere iradis, tamen ne estis
permesite al ŝi, eniri la ĉambron; neniam ŝi iris trans la sojlon,
kaj ankaŭ nun la besto staris antaŭ ĝi, rigardante min kaj la
katon. Estis al mi neklarigeble, kial la kaprino ne rajtis eniri
la ĉambron kaj kial la hundo povis iri ĉien laŭ sia plaĉo. La
kaprino donadis lakton kaj la hundo donadis nenion, sekve laŭ mia
opinio, la kaprino devus havi tiun saman rajton. Mia patrino opiniis
tute kontraŭe, dirante ke ne decas, ke kaprinoj eniras la ĉambrojn.
Mia Sam tre bone sciis tion, kaj trankvile ŝi staris kun oblikve
tenita kapo kaj atendis, ĉu mi venos por ludi kun ŝi. Ĉar mi
restis sidanta, la besto fine foriris, trapaŝis grave la stalon kaj
tuj poste ŝi ekaperis antaŭ la fenestro, kie ŝi montris siajn
longajn kornojn. Ŝi rigardis min, sed ĉar mi ne venis, ŝi refoje
diris: -- me-e-e! -- kaj malrapide foriris.
-- Ĉu estas multaj kaprinoj en la Vilaĝo? -- mi demandis.
-- Jes --, diris mia patrino ĉiam kudrante.
-- Kaj ankaŭ katoj?
-- Jes, ankoraŭ pli multe.
-- Kaj ankaŭ hundoj?
-- Kompreneble, ankaŭ hundoj.
-- Kaj ankaŭ bovinoj? -- mi demandis post momento.
Anstataŭ la patrino, nun respondis la papago, sidanta en kupra kaĝo
sur la vestoŝranko.
-- Go til fanen! -- ĝi ekkriis.
-- Go til fanen! -- mi diris ridante. Mi tamen ne komprenis tiujn
vortojn.
-- Mi jam venis! -- ekkriis la birdo kaj post tiu frazo ĝi ekfajfis
tiel laŭte, ke la kato ektimis kaj saltis de mia ŝultro sur la
plankon.
-- Ĉu vi refoje legos el Robinsono? -- mi demandis al mia patrino.
-- Se estos eble --, ŝi respondis. Mi sciis, kion tio signifis. Mia
patro, post kiam li revenis de la Vilaĝo, ĉiam kunportis grandan
pakaĵon da gazetoj, kiuj enhavis la novaĵon de tuta monato. Se
la deziro lin kaptis legi la gazetojn, tiam estus „neeble“ al la
patrino legi el Robinsono. Mi sekve esperis, ke li ne legus, por
ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de tiu rakonto, kiu tiel interesis
min. Mi eĉ deziris, ke „li“ ne revenu antaŭ la sekvanta tago,
sed por tio la vento ne estis sufiĉe kontraŭa. Pensante pri tiuj
aferoj mi ĵetis lastan rigardon sur la sagon, kiu jam dum tiom da
jaroj trapikis la koron de la rajdanta reĝo, ekstaris kaj foriris
el la ĉambro, dirante: „Mi iras“, al kio respondis mia patrino
per sia kutima: „Nu bone!“ Mi do iris kaj direktis la paŝojn al
la tiel nomata „haveno“, tio estis la loko, kie ĉiam la boato
albordiĝis. La Insulo estis okulforma, nur la suda parto ne havis
dunojn kaj ĉe tajdo mi povis marŝi tie pli ol mil paŝojn sur la
ŝlimhava tero, kiu oblikve sin etendis en la maro. Okcidente en tiu
ĉi ŝlimaĵo staris du longaj vicoj da fostetoj, utilantaj kiel
gvidmarkiloj, en kies mezo la boato devis ŝipveli aŭ luvadi de la
digo al nia Insulo. Sen tiuj markiloj estus absolute neeble atingi la
„havenon“, ĉar eĉ ĉe alfluo la akvo sur multaj lokoj ne estis
sufiĉe profunda por esti ŝipirebla. La distanco de nia domo al la
„haveno“ estis tricent paŝojn; mi sekve alvenis tie baldaŭ. La
kaprino, kiu kuratingis min, kiam ŝi min ekvidis eliri la domon,
nun staris ĉe mia flanko. Ŝiaj mentonharoj flirtis en la vento kaj
ni ambaŭ rigardis suden por vidi, ĉu „li“ jam estis venanta. Sed
li ne estis ankoraŭ videbla. La du vicoj da palisetoj etendiĝis
tiel longe en la maro, ĝis ili fariĝis nedistingeblaj, sed en la
mezo de la markiloj, kiuj en la malproksimeco aspektis kiel du linioj
de punktetoj unu tuj post alia, mi vidis nenion krom blua strio da
akvo perdiĝanta ĉe la fino sub la malalta digo, kiu limigis la
horizonton. -- Li ankoraŭ ne venas, Sam --, mi diris. -- Me-e-e! --
respondis la besto, kaj ĉar mi returnis min al la mezo de la Insulo,
la kaprino returnis sin kun mi. Mi pasis nian domon kaj irante
okcidenten, mi baldaŭ staris sur la vasta herbejo, sin etendanta
ĉiuloken ĉirkaŭ la tuta domo ĝis la sablaj montetoj kaj ĝis la
ŝlimaĵo. Tiu herbejo, kiu somere estis falĉita, produktadis multan
fojnon por la du remaĉantoj kvarpieduloj. Estis nun en Septembro,
la fojno jam de longe estis kolektita malantaŭ la krado el ligno en
nia stalo, kaj la herbo jam komencis denove elkreskadi, tiel ke la
bovino kaj la kaprino ĉiam trovadis sufiĉe da manĝaĵo, kiam ili
sin paŝtadis sur la Insulo, kaj ĉiam ili libere paŝtadis sin. Se
ekpluvegis, ili povis trovi rifuĝejon en la stalo, kiu en la somero
neniam estis fermita. Kiam la aŭtuno komenciĝis, ni kutime lokis
la du bestojn en la stalon, kie ili bone sin trovis sur dika tavolo
da pajlo. La du bestoj estis al ni tre utilaj pro la lakto, kiun ili
donadis.
Persono, loĝanta en vilaĝo aŭ en urbo, ne facile povus kutimi
al vivado sur nia Insulo pro la granda soleco kaj unutoneco ĉiam
regantaj ĉe ni, sed la vivo en vilaĝo aŭ en urbo estis al mi tute
nekonata, sekve mi ne sentis tiun solecon, nek tiun unutonecon kaj
vivadis feliĉe kaj kontente, neniam enuante kaj estis rilate al
tio kiel birdo en kaĝo. Mi estis libera en ĉio, kaj nur laboris,
kiam mi deziris labori; la gepatroj neniam devigis min fari ion,
kio estis kontraŭa al mia volo aŭ deziro. Ili agis kun mi tute
kiel kun la kvarpieduloj, kiuj estis bone traktataj kaj nutrataj
kaj nur vintre devis resti hejme, same kiel mi, ĉar en tiu sezono
la vetero estis ordinare tiel malagrabla, ke nur kun peno mi povus
pasigi longan tempon eksterdome pro la neĝo, tiam preskaŭ ĉiam
kovranta la tutan Insulon, aŭ pro la akra vento, kiu libere kaj sen
kontraŭstaro blovis ĉiuloken. Ĉiu imagebla ŝirmilo kontraŭ la
furiozeco de la vento malestis, ĉar krom la domo, nenia staranta
objekto, eĉ ne arbo, sin trovis sur la peco da tero, kie mi pasigis
mian junan aĝon. Ĉiu peno planti arbojn, estis estinta vana. La
tero estis sufiĉe nutra por kreskigi ilin, sed ĉiun plantitan
arbon jam renversis la kelkfoje regantaj uraganoj, tiel ke mia patro
ne klopodis plu planti aliajn. Mi sekve neniam vidis arbon. En la
vintro mi preskaŭ ĉiam sidadis hejme kaj trikadis ŝtrumpojn por
mia patrino. Por ĉiu trikita ŝtrumpo mi ekhavis arĝentan monereton
kaj ĉar mi trikis lerte, mi jam kolektis skatoleton plenan je tiaj
moneroj, kies valoron mi tamen tute ne konis. Mi multfoje ludadis kun
ili sur la tablo, konstruadis el ili domojn, barkojn, brigojn kaj
eĉ bovinojn kaj kaprinojn. Tiel trikadante kaj ludante mi pasigis
feliĉe kaj kontente la vintron. Mia patro en tiu sezono faris
malmulton. Li nur melkis la bestojn kaj „deĵoris“, kiel li diris,
nur malofte pro la malbona vetero. La deĵorado konsistis el tio, ke
li kolektis ĉiajn objektojn, kiujn la maro ĵetis sur la Insulon.
Mia patro estis ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj. Post uragano
preskaŭ ĉiam ŝipo ruiniĝis en nia proksimeco kaj post tiaj
okazintaĵoj la tuta bordo de nia Insulo estis ĵetkovrita de pecoj
de rompiĝintaj ŝipoj, de bareloj, de plenaj sakoj kun rizo, tabako
kaj tiel plu. Kiel eble plej multe ni tiam metis la objektojn de
valoro en la stalon, sur la subtegmentejon kaj eĉ en nian ĉambron,
kaj poste mia patro transportis ilin al la Vilaĝo, kie ili estis
vendataj de la vilaĝestro. En tiaj tempoj „li“ havis multon por
fari kaj kiel ajn volonte mi deziris akompani lin, ĝi estis neebla,
kaj kun rezigno mi restis sur la Insulo jam ne pensante pri la okupoj
de mia patro.
Mi ne sciis, ĉu la Insulo estis granda aŭ malgranda, ĉar pri
grandeco mi havis neĝustan ideon. „Li“ unu fojon diris, ke ĝi
estas vasta cent hektarojn, sed ĉu tio estas multa aŭ malmulta, mi
ne povis diri.
Estis nun bela vetero kaj la suno faris proksimume la tri kvaronojn
de sia irado super la horizonto, tiel ke ĝiaj radioj estis sufiĉe
varmaj, por ke mi povu kuŝi en la herbo, kaj tion mi tuj faris. Sam
sin paŝtis apud mi kaj mi rigardis la ĉielon, kiu kiel blua bela
kloŝo el vitro staris super nia Insulo. Ĉiuloke la mevoj flugis
kaj blekadis laŭte. „Atentu nur“, mi pensis, morgaŭ mi refoje
forprenos viajn ovojn kaj metos ilin en la korbon, kaj poste hejme en
la kestetojn inter la segopolvo, kaj patro vendos ilin en la Vilaĝo.
Tiuj ovoj estis tre grandaj, multe pli grandaj ol anasovoj kaj ili
estis tre delikataj, sed ne tiel nutraj kiel anasovoj. Mi kolektis
kelkfoje pli ol cent en unu tago, precipe kiam estis la tempo, en kiu
la mevoj kutime demetis ilin.
Subite Sam ekhaltis sin paŝti kaj klinante la kapon teren, ĝi faris
kelkajn strangajn saltojn flanken kaj antaŭen. Tuj poste laŭta
bojado anoncis al mi, ke Jafet alproksimiĝis. Sendube la hundo estis
ie dorminta kaj vekiĝinte, serĉis min. Jen ĝi staris ĉe mia kapo
kaj lekis mian vangon. Jafet estis bona besto, vivanta ĉiam en
harmonio kun la kaprino. De tempo al tempo ili ludis unu kun la alia
kaj ŝercbatalis, sed neniam ili faris al si reciproke malbonon. La
hundo estis multe pli malgranda ol la kaprino, kaj anstataŭ griza,
ĝi estis tute nigra. Mi neniam vidis aliajn bestojn krom la niaj kaj
kredis, ke ĉiuj hundoj estas nigraj, ĉiuj kaprinoj grizaj, ĉiuj
katoj blankaj kaj ĉiuj bovinoj blankaj kun nigra kapo. Nia bovino ne
havis nomon, ĉar ĝi neniam volis ludi kun mi. Mi do ne okupis min
multe pri ŝi. La aliajn kvarpiedulojn mi nomis Sim, Sam kaj Jafet,
ĉar tiujn nomojn mi lernis, kiam mia patrino en unu vintra vespero
rakontis al mi la historion pri Noa kaj lia arkeo. Sim, Sam kaj
Jafet estis la filoj de Noa kaj min kaptis la ideo, ke ankaŭ niaj
bestoj povus esti nomataj tiel. Pri aliaj nomoj mi neniam aŭdis,
ĉar knabojn aŭ knabinojn mi ne konis, sekve mi ne sciis, kiel ili
estas nomataj. Ĉiuj niaj bestoj konis sian nomon. La papago ne estis
mia amiko, ĉar antaŭ kelkaj vintroj en unu mateno, kiam mi volis
doni al ĝi peceton da sukero, la birdo tiel mordis mian fingron, ke
la sango elgutis, post tiu pruvo de malamikeco kontraŭ mi, neniam
mi ekpensis doni al ĝi unu nomon. Ĝi nomiĝis „la papago“, ĉar
tiun nomon ĝi portis de la tempo, kiam mia patro trovis la birdon en
forlasita ŝipruino sur la ŝlimaĵo de la Insulo. Tiu ŝipo estis
el Danujo, ĉar laŭ diro de mia patro ĝi portis la danan nomon
„Viking“. La ŝipanoj verŝajne estis dronintaj, neniam oni eksciis
ion pri ili.
Mi nun ekstaris kaj ludante kun la kaprino kaj la hundo, mi iris
hejmen por anonci al la patrino ke „li“ ankoraŭ ne estis venanta.
Tiun vesperon mi sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis la legadon pri
Robinsono. Mia patro, kiu estis reveninta kelkan tempon antaŭ la
subiro de la suno, jam kuŝis en la ŝranklito, ĉar li estis laca
pro la vojaĝo kaj multaj okupoj en la Vilaĝo. Li sekve ne deziris
legadi la kunportitajn gazetojn, sed tuj post la rehejmiĝo iris
dormi, parolante nur malmultajn vortojn al mia patrino, kaj dirante
nenion al mi. Dormante, li multfoje laŭte ronkadis, kaj ĉar tio tre
malhelpis la legadon de mia patrino, mi estis ferminta ambaŭ pordojn
de la ŝranklito, tiel ke la dormanto ne nur estis nevidebla, sed eĉ
preskaŭ neaŭdebla. Nur tre mallaŭte mi kelkfoje aŭdis la ronkadon
kvazaŭ ia mistere kaŝita segisto ie tre malproksime laboradus.
Tion tamen mi fine jam tute ne atentis kaj nur aŭskultante la
historion pri mia amata heroo, mi eksciis, kiel Robinsono post multaj
jaroj da restado sur sia insulo fine konatiĝis kun Vendredo, la
sovaĝulo, kiu poste vivis en intima amikeco kun li. Mi ekaŭdis pri
la hommanĝantoj kaj multaj aliaj strangaj aferoj, kaj la patrino
fermis la libron ĉe nova ĉapitro, kiu rakontos pri refoja vizito de
la sovaĝuloj kaj aliaj mirindaj okazintaĵoj, kiujn mi ekaŭdus la
sekvantan vesperon, se „li“ ne legus en la gazetoj. Mi iris dormi,
kunprenante kun mi Sim kaj Jafet, kaj kvankam mia patrino estis
leginta al mi pri tiuj grandaj danĝeroj, kiuj estis minacintaj mian
heroon, mi en tiu nokto tute ne sonĝis, sed dormadis tiel kviete kun
Sim kontraŭ mia brusto kaj Jafet sur miaj piedoj, kvazaŭ danĝeroj
neniam estus ekzistintaj nek okazontaj.
Dua Ĉapitro.
La skuno -- Matenmanĝo kun preĝado -- Mi serĉkolektas ovojn
-- Revado pri Vendredo la sovaĝulo -- La nudulo -- Mi ektimas
kaj forkuras -- Fremdulo en mia domo -- Kuiru viajn pizojn! --
Kiel Johano estis eksigita kiel aktoro -- Pri mia nomo -- Ĉu miaj
gepatroj vere estas miaj gepatroj? -- Mi montras la Insulon al nia
gasto.
La sekvantan matenon mi vekiĝis jam frue. Sim ankoraŭ dormis sur
mia brako kaj faris mienojn, kvazaŭ ĝi jam neniam volus ellitiĝi.
Sed post kiam mi sidiĝis, Jafet vekiĝis, rektiĝis kaj saltis el
la lito, kaj Sim sekvis ĝian ekzemplon, baldaŭ poste mi staris sur
la planko antaŭ mia dormŝranko kaj tuj supreniris la ŝtuparon
por ekrigardi eksteren, ĉar mi volis serĉkolekti ovojn, se la
vetero tion ebligus al mi. La vetero estis belega. La suno leviĝinta
antaŭ du aŭ tri horoj, staris kiel ora disko super la digo kaj
ĵetis brilantajn radiojn antaŭ sin sur la akvon. Estis belega
vidaĵo. Tute kiel ordinare la mevoj ŝvebis super la maro por kapti
nutraĵon kaj tute ne antaŭsentis, ke mi baldaŭ venos por forpreni
la grandajn blue makulitajn ovojn en la dunoj. Tre malproksime mi
ekvidis aperantan skunon. Ĝi venis, kiel mi kredis, el la profunda
abismo, kaj grave alproksimiĝis al nia Insulo. Laŭ la vento ĝi
devis luvadi kaj tion ĝi faris kun veloj sur ambaŭ mastoj. Ho! mi
deziris esti sur ĝi, sed tio estis neebla. Oni faros min maristo
post multaj jaroj, sed antaŭe mi devos multe lerni, kaj ĝis nun
mi lernis nenion, ĉar neniu estis sur la Insulo por instrui. Mia
patrino klopodis instrui al mi la legarton, sed tio sukcesis al ŝi
nur malbone. Mi konis kelkajn literojn, sed formi vortojn el ili,
estis al mi tute neeble, ĉar el „jo--a--mo“ ŝi faris „jam“, el
„jo--e--so“ ŝi formis „jes“, el „ho--a--ro--o--jo“ ŝi faris
„haroj“, kaj ĉio tio ŝajnis al mi tre stranga. Poste mi do devos
lerni, sed la patro ĉiam prokrastis. Tre mi deziris lerni legi
librojn, tio verŝajne estus ankoraŭ pli amuza ol kolekti ovojn de
marbirdoj.
Mi malsupreniris la du ŝtuparojn kaj eniris kun Sim kaj Jafet en la
ĉambron por matenmanĝi.
-- Mi jam venis! -- mi diris, eksidante ĉe tablo.
-- Nu bone --, diris mia patrino.
Sim sidiĝis flanke de mi sur mia seĝo kaj Jafet eksidis sur sia
postaĵo, tenante la antaŭpiedojn antaŭ si kaj movetante ilin
supren kaj malsupren; ĝi petis peceton da pano dum Sim pacience
atendis, ĝis kiam mi donos ion al ĝi.
La manĝaĵo estis preta kaj konsistis el pano, biskvito, fromaĝo,
lakto kaj ovoj. Mia patro, kiu estis leginta el gazeto, metis ĝin
flanken, kaj ekkaptis la ĉapon, kiu ĉiam kovris lian dikan grizan
hartavolon. Li nur demetis la ĉapon por preĝi. Ĝis tiu tempo mi
havis strangan ideon pri preĝo, ĉar tio okazis silente. Dum la tiel
nomita preĝo, mia patro metis la ĉapon antaŭ la vizaĝon, kvazaŭ
li volus kaŝi ĝin por ni ĉiuj. Nur liaj longaj mentonharoj tiam
sin montris sub la plektitaj manoj, kiuj tenis la ĉapon. Mi ankaŭ
portis ordinare ĉapon, sed ĉar mi ankoraŭ ne estis almetinta
ĝin ĉi tiun matenon, mi preĝis sen ĉapo antaŭ la vizaĝo, nur
interfingrante la manojn kaj rigardante mian patrinon, kiu faris kiel
mi, sed fermis preme la okulojn kaj en tiu sintenado ni atendis,
ĝis kiam la patro refoje surmetis la ĉapon. Kiam li tion estis
farinta, la preĝo estis finita. Dum tiu ceremonio mi kaŝe rigardis
Jafet kaj, ĉar la hundo estis malsata, ĝi pli kaj pli movetadis la
antaŭpiedojn, eligante de tempo al tempo mallaŭtan ekbojeton, kiun
ĝi neeble povis reteni pro malpacienco.
Ni manĝis. Mi laŭvice donis peceton al Sim, al Jafet kaj al mi mem.
La papago, kiu tre amis malsekan biskviton, sed ankoraŭ ricevis
nenion, fine ekkriis: „Mi jam venis“, post kio mia patrino alportis
al ĝi duonan biskviton, trempitan en kafon. La birdo kun gracia
movo ekkaptis sian nutraĵon per unu ungego kaj, firme sidante per
la alia sur la horizontala bastoneto en la kaĝo, ekmanĝis, dirante
nenion plu. Mia patro tute ne atentis min, eĉ diris al mi nenion,
kaj matenmanĝinte kviete, refoje preĝis, prenis tiam la gazeton por
legi, dum mia patrino formetis la manĝilaron.
Oni tamen ne devas opinii malfavore pri „li“, ĉar li tute ne estis
malica viro. Neniam li riproĉis, nek batis min. Li nur agis kvazaŭ
mi ne ekzistus, kaj tion li ne faris pro malbona humoro, kontraŭe,
lia humoro neniam ŝanĝiĝis. Li ĉiam kviete, malrapide iris sian
vojon. Mi jam kutimadis al tio kaj kredis, ke ĉiu patro estas kiel
la mia.
Post la manĝado Sim iris en la stalon. Mi prenis grandan korbon
kaj sekvis la hundon dirante laŭkutime: „Mi iras“, post kio mia
patrino diris: „Nu bone!“ „Go til fanen!“ ekkriis la papago,
sed mi jam estis en la stalo, kaj en akompano nur de Jafet, ĉar
la kato neniam volis nin akompani, ni iris trans la herbejon al la
dunoj. Mezvoje ni renkontis la bovinon, kiu sin paŝtis. La hundo
salutis ĝin per laŭta bojado; la bovino tamen daŭrigis sin paŝti
kaj ni pasis ĝin kaj estis baldaŭ en la dunoj. Malrapide ni
marŝis en la mola sablo kaj serĉadis. Mia hundo ĉiam akompananta
min, kiam mi serĉkolektis ovojn, jam flaradis, ĉu ĝi povus ion
malkovri. Tiel ni iris kelkajn minutojn. Jafet, serĉante kelke da
paŝoj antaŭ mi, fine ekhaltis kaj rigardis posten al mi, kvazaŭ
por anonci, ke ĝi trovis neston. Mi baldaŭ estis sur la loko,
kaj ekvidis mevon sidantan sur nesto. La birdo rigardis la hundon
kun malfermita beko kvazaŭ defendante sin, kaj la hundo, kiu
estis malgranda kaj iom timema, restis staranta, atendante ĉu mi
forpelos la sidantan mevon. La birdo, rimarkante min, ektimiĝis,
kaj lasante sian neston forflugis kun laŭtaj ekkrioj. El la kvar
ovoj, kuŝantaj en la nesto, mi forprenis tri, ĉar ĉiam mi lasis
unu por kredigi al la birdoj, ke mi ne forprenis iliajn ovojn. Mia
patro instruis al mi, ke mevoj por ĉiam forlasas neston, el kiu
oni forprenis ĉiujn ovojn. Daŭrigante la serĉadon, mi laŭ tiu
maniero akiris proksimume kvardek ovojn kaj, laciĝinte pro la
laciga marŝado en la dunoj, kiuj jen altiĝis, jen malaltiĝis,
mi eksidis por ripozadi. Jafet, kvankam neniam laca, kiom ajn
longe ĝi marŝadis aŭ kuradis, ankaŭ eksidis kaj, vidante ke mi
metis la duone plenigitan korbon sur la sablon, kuŝiĝis kviete,
ripozigante la kapon sur la antaŭpiedoj. En tiu sintenado ĝi
komence rigardadis min, sed ĉar mi nur malmulte atentis ĝin, la
hundo post kelka tempo fermis la okulojn kaj ekdormetis ĉe mia
flanko. Sidante kun suprentiritaj kruroj, kiujn mi kune tenis per la
brakoj kaj interfingritaj manoj, mi sencele rigardis antaŭ min trans
la altaĵojn de la sablo kaj ekrevis. La vetero, kiu ĝis nun estis
tre bela, subite ŝanĝiĝis. Densa nebulo neatendite ĉirkaŭis
nin, sed, ĉar tio estis tute sendanĝera veterŝanĝo, kaj ĉar ne
ekpluvis, mi restis, kie mi estis, atendante ĉu la suno malaperinta
baldaŭ forpelos tiun nebulaĵon. Tio tamen ne okazis kaj mi restis
sidanta ... revanta...
Mi imagis esti sur izolita insulo, kaj ke mi estas Robinsono. Mi
vagadis tra la arbetaro de tiu insulo, tamen tute ne sciante kiel
arbetaro aspektas. Mi vagadis image laŭlonge de la marbordo kun
pafilo sur mia ŝultro kaj kun hundo ĉe mia flanko. La papago,
kelkfoje dirante: „Kompatinda Robinsono!“ sidis sur alia mia
ŝultro, kaj mi vagadis kaj vagadis, ĝis kiam subite mi vidis en
la malproksimeco ekaperi Vendredon. Mia koro forte ekbatis, ĉar
tiu parto de la rakonto estis ekscitinta min en tre alta grado, kaj
donante min tute al mia revado, mi ne rimarkis, ke fine la suno
reekaperis kaj forpelis la nin ĉirkaŭantan nebulaĵon. Mia rigardo
estis fiksata sur la sama loko, kie laŭ mia imago, ekaperis la
sovaĝulo. La sovaĝulo fariĝis pli kaj pli granda kaj tre surprizis
min lia nuda korpo, kiu ŝajnis al mi tiel natura, ke mi ektimis pri
ĝi. Mi nun rimarkis, ke la nebulo malaperis, kaj kun surprizo mi
rigardis ĉirkaŭ mi. Jafet ankoraŭ dormadis. Refoje direktante la
rigardon sur la lokon, kie estis aperinta Vendredo, mi kun ektimo
vidis, ke la aperaĵo ne nur estas ankoraŭ tie, sed ke ĝi fariĝis
pli kaj pli klara. Mi nun povis distingi la trajtojn de la aperaĵo
kaj, kredante ke mi sonĝas, mi pinĉis al mi la brakon por sperti,
ĉu mi dormas aŭ ne. Mi tamen sentis la pinĉon kaj pli kaj pli
granda fariĝis la teruro, kiu ekkaptis min. La revado ŝanĝiĝis
en realecon, ĉar vere tie antaŭ mi je distanco de ĉirkaŭ dudek
paŝoj staris nuda homo. Mi tiel ektimis, ke mi sentis mian koron
salti en la gorĝon; mi volis ekkrii, sed ne povis. „Ho Dio!“ mi
ĝemis, „kio do estas tio!!“ Mi volis ekstari por forkuri, sed
tio estis al mi neebla, mi ne povis malplekti la manojn kaj restis
sidanta kun suprentiritaj genuoj, ĉiam kun teruro rigardante la
aperaĵon. Jafet ankoraŭ dormis kaj ne sciis, en kia stato mi
troviĝis. „Jafet!“ mi ekkriis. Sed mia voĉo estis tro malforta
pro la emociego, por veki la hundon. En tiu momento la sovaĝulo
altigis la manon kaj tenante ĝin super la okuloj, li rigardis la
lokon, kie mi sidas. Miaj haroj ekstaris sur mia kapo kaj mi kredis,
ke mi estas tuj mortonta. Feliĉe la teruro fine donis al mi la
kapablon ekstari kaj mi ekstaris, puŝante per la piedo la hundon,
kiu vekiĝis. -- Jafet! -- mi diris per tremanta voĉo, -- Jafet!...
rigardu tien! -- kaj mi fingre montris la nudulon, kiu subite vokis
al mi ion per laŭta voĉo. Mi sekve ne trompis min, ĉar la homo
povis paroli, kaj li ne estis la rezultato de mia revado, sed vera
vivanta homo -- -- eble sovaĝulo, ĉar li estis tute nuda, same kiel
Vendredo. Ektimante, ke li estas tuj manĝonta min, mi turnis al li
mian dorson kaj forkuris kiel eble plej rapidpiede, lasante la korbon
sur la loko, kien mi estis metinta ĝin. Eĉ ne rigardante post min,
kaj aŭdante la laŭtan bojadon de Jafet, kiu verŝajne iris ataki
la sovaĝan homon, mi kiel sago el pafarko rapidis hejmen por serĉi
rifuĝejon en la gepatra domo. Jafet povis kuri tre rapide, pli
rapide ol mi, sed en ĉi tiu okazo ĝi sen ia dubo ne povus kuratingi
min, eĉ se ĝi volus. La pordo de la stalo estis nefermita kiel
kutime; mi do ne bezonis malfermi ĝin kaj, saltante trans ĝian
sojlon, mi ekvidis, ke la ĉambra pordo ankaŭ estis nefermita. Mia
patrino sidis ankoraŭ ĉe tablo tute ne atendante min. Ankoraŭ
tremante en mia tuta korpo mi kun laŭta ekkrio enkuris, kaj ne
dirante kiel ordinare: -- Mi venis! -- mi falis sur seĝon.
Mia emocio tre surprizis mian patrinon. Rigardante min kun larĝe
malfermita buŝo kaj per grandegaj okuloj, ŝi demandis, haltigante
sian trikadon, kio okazis nur tre malofte:
-- Kio estas, knabo?
-- Sovaĝulo! -- mi ekkriis.
-- Sovaĝulo!? -- demandis mia patrino.
-- Jes, en la dunoj!
-- Mi ne komprenas --, ŝi diris plue.
-- Sovaĝulo estas en la dunoj! -- mi ekkriis. -- Li estas tute nuda.
-- Sovaĝulo en la dunoj!?... Sed knabo, kio do estas al vi.... Ĉu
vi sonĝas?
-- Mi ankaŭ kredis tion --, mi respondis, -- sed ĉar li estis
alparolanta al mi, mi fine eksciis, ke mi ne sonĝis. Mi vidis lin
kiel mi nun vidas vin, li iris al mi, sed mi forkuris.... Jafet eble
atakis lin, ĉar kiam mi forkuris, ĝi bojadis furioze kaj ne min
sekvis hejmen.
-- Sed knabo, vi nepre sonĝis pri la libro, el kiu mi legis al vi
hieraŭ vespere. Mi jam ne legos, ....... ne povas esti homoj sur la
Insulo, kiel do ili povus veni ĉi tien?
-- Mi ne scias --, mi respondis, ĉiam rigardante la pordon, kaj
timante ke mia sovaĝulo venos, mi ekstaris kaj iris al la pordo por
fermi ĝin. En tiu momento mia patrino eligis laŭtegan ekkrion de
teruro; mi turnis min kaj vidis, ke ŝi kovris al si la okulojn per
ambaŭ manoj, dum ŝi ĝemkriis:
-- Ho, Dio mia, kio estas tio?
La kaŭzo de ŝia ekkrio tuj fariĝis al mi klara. Antaŭ la fenestro
staris mia sovaĝulo. Por kovri sian nudan korpon, li tenis mian
korbon antaŭ si kaj en tiu sintenado li rigardis internen.
-- Iru for! -- laŭte kriis mia patrino. -- Ho Dio, helpu min! --
Jafet, kiu sendube estis sekvinta la nudan viron, bojadis kiel ĝi
neniam antaŭe bojis, sed la sovaĝulon tio tute ne timigis, ĉar li
restis staranta ĉe la fenestro kun la korbo antaŭ la ventro. Per
la alia mano li fine frapetadis sur la vitron, kaj je nia ambaŭa
surprizo li diris kun voĉo, kiu ne apartenis al hommanĝanto:
-- Sinjorino, pruntedonu al mi pantalonon, mi petas, por ke mi povu
eniri.
-- Kiu vi estas? -- demandis mia patrino.
-- Mi estas preskaŭ-droninto, sed feliĉe povis naĝatingi ĉi tiun
insulon. Miaj vestoj estas sur la ŝipo.
-- Kiu ŝipo? -- demandis mia patrino, rigardante tra la fingroj la
strangan preskaŭ-droninton.
-- La skuno --, li diris.
-- Ho! mi scias! -- mi subite diris. -- Skuno luvadis hodiaŭ matene
okcidente de la Insulo.
Mi nun konsciis, ke la sovaĝulo tute ne estas danĝera, kaj kurinte
al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon.
La homo, vidante tion, tuj forlasis la fenestron kaj iris al mi
renkonten por akcepti la petitan pantalonon.
-- Dankon, knabo! -- li diris, kaj turnante al mi sian dorson, li
almetis la pantalonon kaj sekvis min en la ĉambron, kie li metis la
korbon sur la tablon. Mia patrino jam rekvietiĝis.
-- Sinjorino --, diris la homo, -- ne ekkoleru kontraŭ mi kaj ne
ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi, sed
mi estas devigata agi tiamaniere, ĉar la knabo forkuris de mi, tiel
ke mi ne povis peti lin alporti la pantalonon.
-- Mi vin kredis hommanĝanto --, mi diris por senkulpigi min.
-- Hommanĝanto?
-- Jes, kiel la sovaĝuloj, kiuj volis manĝi Vendredon --, mi
klarige respondis.
Li laŭte ekridegis kaj refoje sin turnante al mia patrino, li diris
plue: -- Ni luvadis kaj antaŭeniris nur tre malrapide, kaj ĉar la
vetero estis belega, mi volis bani min kaj naĝi kelkajn minutojn
apud la ŝipo. Malfeliĉe densa nebulo surprizis min; mi perdis la
bonan direkton de la ŝipo, naĝis sendube en malĝustan direkton
kaj kiam la nebulo foriĝis, mia ŝipo estis tiel malproksima, ke
estis al mi neeble naĝatingi ĝin. La bordo de via Insulo tamen
estis sufiĉe proksima kaj mi naĝis tien, alvenis en la dunoj, kie
mi vidis vian knabon, kiu tamen forkuris de mi, kvazaŭ mi estus la
diablo mem.
Dum la fremdulo parolis, mi rigardis lin sen interrompo kaj sen plua
timo. Li aspektis tute alie ol mia patro; li estis pli juna, multe
pli altkreska, pli babilema kaj multe pli bela laŭ vizaĝo, kvankam
li ne havis mentonharojn. Tiurilate li similis pli mian patrinon,
kiu same kiel li, havis senharan vizaĝon. Komence mi eĉ supozis,
ke li estas virino, sed ĉar li estis maristo, li nepre devis esti
viro. La fremdulo rakontis, ke li naskiĝis en la „Urbo“. Kiam
miaj gepatroj parolis pri la „Urbo“, ili ĉiam aludis la grandegan
vilaĝon, kiu estis kvar horojn sude de la digo, kaj nia vizitanto
vere naskiĝis tie. Li ĵus venis per la skuno „Fantazio“ de
Hamburgo kaj lia ŝipo iris Londonon. Dum li rakontis, mia patrino
serĉis en la ŝranko ŝtrumpojn, ĉemizon kaj aliajn vestojn, por
ke nia neinvitita gasto dece povu sin vesti, kaj ŝi ĵus trovis
ĉion, kio mankis al la vestaĵaro de la maristo, kiam Jafet enkuris
la ĉambron laŭte bojante. Ĝin sekvis mia patro. Surprizite li
ekhaltis sur la sojlo, kiam li vidis ĉe la tablo fremdan viron
kun nudaj piedoj, nuda supra korpo kaj sen ĉapo. Li rigardis mian
patrinon kvazaŭ por peti informojn kaj eĉ ne diris: „Mi venis“.
La fremdulo, kiu ekaŭdis lin veni, tuj ekstaris kaj salutante lin,
donis al li sian manon. Li tiam ridetante klarigis, kiel li alvenis
sur la Insulon kaj petis lian helpon por unu aŭ du tagoj, ĉar li
deziris, se eble, foriri plej baldaŭ por ne ĝeni nin. -- Morgaŭ
aŭ postmorgaŭ --, tiel li finis, -- mi volas foriri.
-- Neeble! -- diris mia patro, kaj post tiu unu tre klara vorto li
sidiĝis sur la kvara seĝo de nia ĉambro.
-- Kial neeble? -- diris la fremdulo.
-- Ĉar mi ŝipiras nur unufoje po monato al la Vilaĝo!
-- Tamen vi povos iri tien pli ofte, se vi deziras.
-- Ne, ĉar mi estas ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj.
-- Nu?
-- Nu, mia regularo permesas al mi, ke mi nur unu fojon po monato
iras vilaĝon pro deĵoraj aferoj.
Surprizite mi ekrigardis mian patron. Neniam li estis dirinta tiom da
vortoj per unu fojo.
Nia gasto ridetis afable; ŝajnis al mi, ke li estas ĉiam ridetanta
homo.
-- Mi sekve estos devigata resti ĉi tie tutan monaton? -- li diris.
-- Vi povos tion --, respondis mia patro.
-- Sed mi havas nenion ĉe mi por pagi.
-- Estos senpage --. Mia patro post tiu mallonga respondo prenis
botelon kaj glasetojn el ŝranko kaj metis ilin sur la tablon.
-- Mi dankas pro via afableco --, diris la fremdulo.
-- Sed ne estas lito por vi en mia domo.
-- Tio ja tute ne estas malhelpaĵo, mi povas dormi sur pajlo, se
pajlon vi havas.
-- Mi havas --, diris mia patro plenigante tri glasetojn per brando.
Fariĝis malgranda paŭzo, kiun mi utiligis por esprimi ke _ne_ nia
gasto, sed _mi_ volas dormi sur tiu pajlo.
-- Li (mi montris la mariston, kies nomon mi ja ne konis) povas dormi
sur mia lito --, mi diris.
-- Vi estas bona knabo --, respondis la fremdulo, frapetante amike
mian ŝultron --, sed mi ne akceptas tiun proponon; mi dormos sur la
pajlo, kaj vi dormos kiel kutime sur via lito.
-- Nu bone! -- diris mia patrino, prezentante vestojn al la maristo.
-- Jen vi havas por vesti vin dece.
Li akceptis dankante kaj surmetante ilin (ŝtrumpojn, botojn,
ĉemizon kaj jakon) li diris: -- Mi ĝis nun ne diris mian nomon; mi
nomiĝas Johano.
-- _Go til fanen!_ -- subite ekkriis la papago.
La maristo ridis laŭte kaj demandis: -- Kiu el vi, krom la birdo,
povas paroli tiel bone dane?
-- Ĉu tio estas dana? -- demandis mia patrino.
-- Jes, tio estas dana.
-- Kion ĝi signifas? -- diris plue mia patrino.